Sendu al mi komentojn

31a Oktobro, 2005.

Skribis Angelo La Mann (babileje Anĝelo) el Palermo pri la hieraŭa blogaĵo:

Saluton Ken,

[...] Mi ne komprenis viajn asertojn pri nuklea energio, Francio kaj maldekstruloj. Ĉu Francio estas lando de maldekstruloj? Laŭ mia scio, nuntempe en Francio regas dekstruloj...

Ĝis la relego,

Angelo.

Mi ne scias, kiam Francio komencis grandskale disvolvi nuklean energion, sed plej verŝajne tio okazis antaŭ 1995, do sub la socialistoj (almenaŭ sporade). Sed mia surprizo pri la usona Maldekstro ne rilatas al Francio. Nuklea energio estas la plej pura kaj mediokonserva formo de energio. Nenio imagebla povus esti pli "progresiva" ol nuklea energio! Sed la Maldekstro en mia lando sukcesis konvinki la nacion, ĝis nun, ke ĝi tro danĝeras. (Ni nun gajnas nian elektron 20%-e el nukleaj instalaĵoj; la problemo estas manko de novaj instalaĵoj.)

Ekzistas unu ebla solvo. La samaj ekologimovadanoj ŝajne apogas hidrogen-energion. Kaj eblas fari sufiĉe da hidrogeno nur per — nuklea energio (ŝŝ! ne diru al ili )...

* * *

Ankaŭ skribis Beĉjo pri la sama temo:

Kara Ken,

En via lasta blogaĵo vi skribis: "Mi ĝis nun ne renkontis eĉ unu usonanon, kiu scias, ke Francio, inter aliaj landoj, jam solvis la problemon pri nuklea rubo! (provizora konservado)."

Nu, kiel studento de la fiziko (kun iu doktora grado en la fiziko kvankam en alia branĉo de ĝi) kaj interesanto pri la afero mi ne estas jam aŭdinta pri solvo de problemo de la nukleaj postrestaĵoj pere de iu ajna lando en la mondo. En artikolo en la revuo Monato mi skribis pri kelkaj proponoj ĉi-rilate, sed ili ne estas jam realigitaj.

Notu ke ĉie en la mondo oni devas provizore stapli la nukleajn postrestaĵojn kaj tio ne estas inventita de francoj (eĉ en Usono oni faru tion). Bedaurinde ĉar la nukleaj (pli ĝuste radioaktivaj) postrestaĵoj povas eskapi la staplejojn, tiu ĉi solvo ne estas la plej bona kaj la finfina solvo. Nepre oni ne povas forigi la nuklean energion el la hodiaŭa mondo, sed pluaj esploroj (kaj mono) necesas por solvi ĝiajn problemojn.

Amike vin salutas, Beĉjo

Mi scias ke temas pri granda kaj kompleksa teknologio. Mi eble malpravas kaj/aŭ ne sufiĉon scias. Mi nur klarigos mian komprenon pri tio, kion signifas "provizora konservado". Ne temas pri simpla staplado. Oni metas la postrestaĵon subteren kaj en iun substancon, kiu sekurigas ĝin dum, ni diru, 100 jaroj. Post 100 jaroj, okazos unu el du eblecoj: aŭ (a) nova teknologio estos disvolviĝinta por trakti la problemon (ekzemple: disĵeti la rubon en la eksteran spacon), aŭ (b) oni remetos la saman postrestaĵon, kiu nun estos perdinta certan kvanton de sia radioaktiveco, aliloken por aliaj 100 jaroj. Poste haveblos la samaj du rimedoj refoje. Aparte gravas (a).

Jes, la rubo povus eksapi la staplejojn. Neniu teknologio estas tute senriska. Tial mi ĉiam revenas al la ekzemplo de Francio: ĝi nun sukcesis ĝis la nivelo, ke ĝi 77%-e uzas nuklean energion por sia elektro. Kaj Japanio 30%-e kaj pliigante. Kiom longe ni devas atendi validan evidenton pri relativa sendanĝero?

reen al la indekspaĝo

30a Oktobro, 2005.

ĈU EBLAS PRISKRIBI, sen kompari kun aliaj aferoj de la sama speco? Ekzemple ĉu oni povas priskribi acerfolion, sen kompari ĝin kun aliaj arbofolioj? Ĉu oni povas priskribi unu homan vizaĝon, sen kompari ĝin kun aliaj homaj vizaĝoj? Ĉu oni povas priskribi lingvon, sen kompari ĝin kun aliaj lingvoj?

Kio estas la rezulto, kiam oni provas tiajn senkomparajn priskribojn? Manko de kompreno.

Mi pensas pri tio ofte, ĉar daŭre oni priskribas mian landon tiel, ke mi, kiu loĝis mian tutan vivon en ĝi, multloke kaj sub tre diversaj cirkonstancoj, ne rekonas ĝin — eĉ kiam temas pri priskriboj far aliaj usonanoj! Laŭ mia suspekto la kialo estas, ke mankas komparado kun aliaj landoj.

Kio okazas, ekzemple, se ni komparas Usonon kun ĝia "malo", Svedujo? Oni trovas surprizojn. En Usono, multaj homoj apogas la koncepton de lernejo-kuponoj (school vouchers), kiuj permesus al gepatroj pagi la edukadon de siaj infanoj en lernejoj, kiujn ili mem elektus, anstataŭ en siaj lokaj devigaj publikaj lernejoj. Per lernejo-kuponoj oni povus sendi siajn infanojn ekzemple al privata lernejo, pagante per siaj impost-dolaroj.

En Usono, la Dekstro apogas lernejo-kuponojn, dum la Maldekstro oponas. Sed Svedujo (la "malo" de Usono kaj ĉies ĉefekzemplo de bonfartŝtato) havas plenan sistemon de lernejo-kuponoj.

Svedujo havas ankaŭ parte privatigitan sistemon de Sociala Sekuro (social security) — ĝuste tion, kion apogas la Bush-anoj, kaj kion arde oponas la usona Maldekstro.

Fine mi menciu aferon tre apud mia koro: la nuklean energion. Mi ĝis nun ne renkontis eĉ unu usonanon, kiu scias, ke Francio, inter aliaj landoj, jam solvis la problemon pri nuklea rubo! (provizora konservado). Kaj kiuj partioj oponas en Usono la nuklean energion? La maldekstraj — ĉar en tiuj membras la ekologimovadanoj. Nur menciu la vorton 'nuklea' al tiuj, kaj rigardu la reagon!

Tiaj nescioj rezultas, se oni neniam komparas sian landon kun aliaj.

Fonto de la informo pri Svedujo.
reen al la indekspaĝo

29a Oktobro, 2005.

LA PEZA ŜARĜO ESTI AVANGARDA. Ĉu vere mi skribas tiujn vortojn? Jes, ĉar damne, ĉio, pri kio mi interesiĝas, fine fariĝas modo. Longe mi admiris Montajnon (Michel de Montaigne) sole kaj silente, trovante neniujn samideanojn. Nun Harold Bloom, la granda literaturisto ĉe Yale University, malkovras, ke Montajno estas "unu el liaj herooj". Interesege. Kie estis tiu heroo antaŭe?

Tre kredeble, Montajno estis la unusola vera skeptikulo, kiu iam verkis. Nia epoko kompreneble havas la reputacion, esti skeptikema. Ha! Nia epoko estas verŝajne la plej kredema epoko, kiu iam estis. Kiel skribis G. K. Chesterton ie: Epoko, kiu kredas nenion, kredas ion ajn. Dum la scienco baraktas por kompreniĝi, ĉiuj pseŭdosciencoj de la pasinteco vivas, sanas kaj bonfartas, de astrologio ĝis kapkonturanalizado.

Ke la sciencojn oni ignoras
mi ja ne tiom priploras:
la problemo estas
ke la mondo atestas
ke nesciencojn oni adoras.
reen al la indekspaĝo

27a Oktobro, 2005.

El librorecenzo mi prenas la jenan:

Antaŭ 1900 en Eŭropo kaj Ameriko, muziko estis precipe hejma priokupo. Familianoj ludis instrumentojn aŭ kantis. Virinoj tre gravis tiurilate: estis la sorto de virino tiutempe, lerni kuiri, kudri — kaj ludi la pianon. Muziko, kiel matenmanĝo kaj vespermanĝo, estis simple parto de la hejma vivado.

Ĝis la 21a jarcento, ĉio tio aliiĝis. Kaj privatan kaj publikan muzikon anstataŭis bendoj kaj diskoj. Malmultaj homoj kreas muzikon hejme. Ekster la metropoloj, viva publika muziko ankaŭ malaperas. Plej multaj urbetoj, kiuj iam disponis pri klasikaj koncertoj, perdis ilin. Eĉ vivaj sinfoniaj kaj operaj dissendoj malaperas. Hejme ni sonigas diskojn kaj bendojn. Radiostacioj ankaŭ sonigas diskojn kaj bendojn. Eĉ balet- kaj teatro-trupoj ofte uzadas registritan muzikon, prefere ol dungi muzikistojn.

Iuj kredas, ke la dominanta registrado de muziko kondukis al atento pri precizeco kaj perfekteco, kun rezulta perdiĝo de spontaneo kaj varmo. Eble, sed iuj muzikistoj povis adaptiĝi al tio. Glenn Gould preferis registri, kaj li neniam ludis baĥaĵon sammaniere dufoje. Kaj li zumadis dum sia ludado! Pli spontanea ol tio, kio povus esti? :)

Sed mi devas komenti: ĉi tio pri muziko estas nur guto en oceano. La averaĝa modernulo tre surpriziĝus scii la veron: preskaŭ ĉion, kion ni nun serĉas, ni iam havis, kaj forĵetis.

reen al la indekspaĝo

26a Oktobro, 2005.

LINGVA PROBLEMO SOLVITA DE BEĈJO. Kiel scias ĉiuj, Usono konsistas el Kansaso, Nov-Ĵerzejo, Pensilvanio, Teksaso, k.c. Longe mi hezitis, temante pri tiuj landopartoj, inter 'ŝtato' kaj 'subŝtato'. Unuflanke, 'ŝtato' estas iusence la tuta lando, ne nur parto de ĝi. Aliflanke, mia lando ja ne nomiĝas Esperante "La Unuiĝintaj Subŝtatoj de Nord-Ameriko", sed "La Unuiĝintaj Ŝtatoj..." Laŭ mia (eble erara) memoro, eĉ Bertilo WENNERGREN iam apogis "subŝtatoj".

Beĉjo, kiu planas translokiĝi en Decembro al Kanado (lia blogaĵo de la 25a Oktobro, t.e. hieraŭ), skribis pri "la ŝtato de Kebekio" kaj "la federala ŝtato de Kanado" — kio donis al mi la solvon.

Kanado, kiel Usono, estas federacio, havanta 10 provincojn kaj 3 teritoriojn. Ne gravas al mi ĉu la terminoj de Beĉjo bone servas por Kanado; la kanadanoj tion pridisputu; ili laŭ mi bone servas por Usono. De nun, por mi Kansaso, Nov-Ĵerzejo, Pensilvanio, Teksaso, k.c. estos ŝtatoj, kaj la tuta lando, se iam necesas aludi ĝin kiel ŝtaton, estos federala ŝtato.

Tia lingvouzo estas ankaŭ sankciita de PIV2 (mi ne rimarkis antaŭe). Sub art. "federacio" ni legas:

Grupiĝo de ŝtatoj, konsistiganta regnon, kiu supermetiĝas al la aliĝintaj ŝtatoj, kaj ekskluzive posedas la eksteran suverenecon: Usono, Svislando, Kanado estas federacioj.

Kaj sub art. "ŝtato" ni legas:

3. Konstituanta parto de iuj federaciaj regnoj, kiaj ekz. Aŭstralio, Brazilo, Hindio, Meksiko, k.a.: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko (Usono).
reen al la indekspaĝo

25a Oktobro, 2005.

reen al la indekspaĝo

24a Oktobro, 2005.

Lastatempe trafoliumante la tekstojn de la 2000-a seminario "Dudek jarojn post Raŭmo" mi memoris ion, kion mi lernis dum mia laborado inter la nordamerikaj indianaj triboj en la 70aj jaroj — ion, kio tre surprizis min, kaj eble ĵetos lumon sur la ŝajne nehaltigeblan babiladon pri "Esperanta kulturo".

Jen la surprizo: la individua indiĝeno rigardis sian kulturon kiel sian personan posedaĵon. Ne temis pri "ni" sed pri "mi". La kulturo estis "mia" ne "nia". Pro tio ne malofte oni renkontis indiĝenon ĝisoste en siaj tradicioj trempitan, kiu tamen kredis, ke nur li/ŝi mem vere konas tiujn tradiciojn — la aliaj estas nur nesciuloj, fraŭdimitantoj.

Ne necesas diri ke tia sinteno kondukis al senĉesa kverelado, ĵaluzoj, frakciado. Ĉu eble tio estas ankaŭ trajto de la E-istaro? En Libera Folio recenzis mia amiko José Antonio VERGARA la novan Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Jen elĉerpaĵo:

[la libro] ne kaŝas nek mildigas la akrecon, netoleremon kaj malesperojn ligitajn al la surprize abundaj konfliktoj kaj disputoj kiuj jam de la komenco mem minacis la tutan aferon (la lingvon, la organizajn klopodojn, ktp).

Ĉu post hoc iafoje ergo propter hoc?

reen al la indekspaĝo

22a Oktobro, 2005.

LA NUNTEMPA DEBATADO pri la "blinda" biologia evoluo unuflanke, kaj la koncepto "inteligenta planado" aliflanke, estas laŭ mi kaj amuza kaj timiga. Amuza, ĉar la sciencistoj ne povas difini la sciencon sufiĉe mallarĝe por ekskludi IP, sed sufiĉe larĝe por inkludi, ni diru, kordoteorion. (Kaj ni ne forgesu, ke aferoj tiel dubindaj kiel psikiatrio kaj la "sociaj sciencoj" ankaŭ nomiĝas "sciencoj".) Kaj timiga, ĉar ili volas simple malpermesi, aŭ almenaŭ cenzuradi, siajn oponantojn. Tio estas nova sub la suno, kaj danĝera.

Mi pensas pri aparte humiliga epizodo en la historio de la scienco. Dum jarcentoj, ordinaraj homoj raportis vidi objektojn fali de la ĉielo. Ili estis, ni nun scias, meteoritoj. Sed la scienco de tiu tempo ne permesis kredi, ke io povas fali de la ĉielo, ĉar la ĉielo estis (dogme) perfekta kaj senmakula. Sciencistoj do atribuis la meteorŝtonojn senescepte al vulkana aktiveco, kaj ridindigis de supre la ordinarajn homojn pro ilia "kredemo". Sed pravis la ordinaraj homoj.

Mi ne trovas IP kredebla ĉar estas multe da ĥaoso kaj en la kosmo kaj en la biologia evoluado. Sed mi ankaŭ ne trovas la novan, bataleman sciencon apogebla.

Beĉjo ankaŭ blogis samteme, sed mi ne povis trovi tiun afiŝon en la labirinto de liaj arkivoj :)
reen al la indekspaĝo

21a Oktobro, 2005.

SE VI MULTE LEGAS mian blogon, vi scias, ke mia estimo al raportistoj kaj ĝenerale al la amaskomunikiloj ne estas granda. La misraportado pri la Nov-Orleana post-uragana situacio estas bona ekzemplo de tio, kio tro ofte okazas.

Jen ekstremaj ekzemploj (fonto: Tech Central Station) de fruaj novaĵ-raportoj kiuj, ni nun scias, estis falsaj:

• La ĵurnalo Editor & Publisher kapliniigis artikolon, "Sepultistejestro Diras al Loka Gazeto, ke Povus Esti 40.000 Mortaj en Uragano". Intertempe la Francia gazeto Liberation prezentis detalan raporton pri droniĝo de 1.200 homoj en unusola lernejo. (Laŭ raporto de la 7a Oktobro, en tuta Luiziano mortis proksimume 1.000.)

• La televida novaĵreto CNN asertis, ke kaŝpafantoj pafas je helikopteroj, kiuj provas savi pacientojn el hospitaloj, dum sendepende Paula Zahn de CNN senspire priparolis "raportojn" pri "bandoj da perfortantoj, ĉasantaj de dombloko al dombloko".

• Ne nur temis pri la "maldekstra" gazetaro. Geraldo Rivera, de Fox News (konservativa TV-reto), asertis de ĉe la loko (!) ke "Hieraŭ la suno subeniris super sceno de teruro, ĥaoso, konfuzo, malordo, violento, perfortoj, murdoj, mortaj beboj kaj mortaj homoj".

• La speciala raporto far Oprah Winfrey de Nov-Orleano estis histeriaĵo. La urbestro Ray Nagin supozeble diris al ŝi, ke "Estas homoj tie, kiuj jam kvin tagojn enestas tiun Superdome, rigardante kadavrojn — rigardante, dum huliganoj mortigas homojn, perfortas homojn." Policestro Eddie Compass (nun demisiinta) aldonis, ke "oni perfortas bebetojn".

• Winfrey mem diris al sia aŭskultantaro, ke en la Superdome "bandoj kunagadas, kaj iafoje havas pli da municio, ol la polico".

La situacio jam estis sufiĉe malbona por esti novaĵo, sen la troigoj. Ĝis nun estis kompreneble korektoj. Sed kiel kutime, la korektoj verŝajne ne atingos la alilandajn amaskomunikilojn, kiuj kopiis la fruajn misraportojn, ĉar nun malfreŝiĝis la novaĵtemo.

Vera merdaĵo. Unue, la fenomeno estis rasisma: homoj pretas kredi ion ajn, se temas pri nigruloj. Due, ĝi kostis vivojn: singardemo pro neekzistantaj problemoj malfruigis helpon. Trie, ĝi enmartelis ankoraŭ alian najlon en la ĉerkon de la gazetara kredindeco.

reen al la indekspaĝo

20a Oktobro, 2005.

Hieraŭ mi alŝutis "La tezo pri teleologia '-ig': utileco de tekstesploroj". Vidu la indekspaĝon.

reen al la indekspaĝo

19a Oktobro, 2005.

Al Laszlo TOTH, dankon kaj rideton...
reen al la indekspaĝo

17a Oktobro, 2005.

reen al la indekspaĝo

15a Oktobro, 2005.

Skribis Lubeck Beck:

Saluton Ken! Mi proponis brilan planon al la Blanka Domo. Detale...

Tuj post la lasta elekto, mi iris al la aerhaveno por spekti la milojn, kiuj ĵuris forlasi la landon, se Bush venkos. Neniuj tieis; ŝajne mi elektis malĝustan horon. Ĉiaokaze, mi restis tie iom da tempo, kaj interesa penso venis al mi en la kapon: daŭre homoj enmigras en nian Imperion. Stranga afero. Deca imperio nepre eksportas homojn; sed la nia importas ilin. Ĉiel kapaltere.

La Brita Imperio forsendis milionojn, precipe sentaŭgulojn, al siaj kolonioj, por tie sinjorumi super la enloĝantoj. Kien nia Imperio forsendu niajn sentaŭgulojn? Ni ne havas koloniojn, nur militbazojn ĉie. Sed ni ne povas elmigrigi amasojn da homoj al militbazoj. Certe la generaloj protestus.

Do mi pensis: ni devus havi almenaŭ unu kolonion. Se ni jam estas Imperio, tio nur taŭgus. La strategio estas nekredeble simpla: oni starigas komunumon en iu lando, atendas ĝis okazas tiulande ia konflikto, prefere enlanda milito, kaj tiam sub preteksto protekti niajn civitanojn, ni invadu la landon kaj fondu ĝin kiel kolonion. Poste laŭgrade ni enverŝos monon, Kokakolon, McDonald's, kaj ĉiujn sentaŭgulojn, kiujn ni volas forigi.

Do mi skribis al la Blanka Domo, rekomendante koloniigon de Gronlando. Gronlando akiris administran sendependecon de Danujo en 1979 (Danujo verŝajne ĝojis esti libera de ĝi) kaj estus ideala kolonio por ni. Ĝi estas trioble pli granda ol Teksaso, sufiĉe granda por tiom da sentaŭguloj, kiom povos naskiĝi dum la venontaj tri jarcentoj. Aidoso ne ekzistas. Povreco ne ekzistas (pro manko de difino). La lando havas karbon, ferercon, plumbon, zinkon, molibdenon, oron, platenon, uranion, fiŝojn, fokojn, balenojn, kaj tre probable ... nafton! Pri la nafto mi emfazis en mia letero. Ni jam ne devus importi la plejparton de nia nafto de Venezuelo, Meksiko kaj Kanado, kiel nun.

La unua paŝo estu, kiel mi diris, starigi komunumon. Nu - estas tri regionoj, Nordgronland, Ostgronland, kaj Vestgronland. Mankas Sydgronland. Tie estu la komunumo. Ankaŭ estas maldekstra partio, Inuit Ataqatigiit. Ni apogu ĝin per tuja eksporto de George SOROS. Finfine estos konflikto, kaj ni povos ensendi la trupojn. De tiam, temos pri nura infanludo.

La Blanka Domo ne tuj respondis al mia letero. Fakte, jam pasis multaj monatoj. Sed mi certas, ke fine oni konsideros mian planon. Ĉu la Demokratoj havas pli bonan?

Ĝis reskribo,

Lu Beck2

Tiu homo ja maltrafis sian sorton...

reen al la indekspaĝo

14a Oktobro, 2005.

Skribis Kunar pri la hieraŭa blogtemo:

Kara Ken,

Kelkaj homoj eble kritikos, ke kompreneble granda filmo ne nepre estas bona filmo. Sed aliflanke sukcesa filmo ne aŭtomate estas malbona filmo! Mi tre ĝojis legi, ke vi same ŝatas tiujn filmojn, en kiuj bono kaj malbono estas klare distingeblaj kaj sekve facilas batali kaj militi. Unu el miaj plej ŝatataj filmoj, kiun mi jam spektis en mia infanaĝo, estas Ivanhoe el la jaro 1952. Unufoje mi ankaŭ vidis ĝin en la origina anglalingva versio, kio tre impresis min, ĉar mi facile komprenis ĉion kaj ebliĝis ekzemple rimarki la jidan akĉenton de la juda komercisto. Fakte tiu bildo pri noblaj kavalieroj neniam forlasis min, kvankam kiel plenkreskulo "oni ja devus scii pli bone".

Fakte, mi ne skribis, ke mi ŝatas tiujn filmojn. Sed, konfese, mi ne maltrafis unu!

Ivanhoe mi legis kiel libron; ĝi estis la plej konata el la romanoj de Scott, ĝis la lastatempa filma versio de Rob Roy; sed mi mem plej ŝatis The Heart of Midlothian (1818). Kaj kelkajn Waverly-romanojn mi neniam ŝatis. La kritikistoj laŭdas la historian validecon de la Scott-romanoj — kiuj havas eĉ piednotojn!

Sed tiaj filmoj eĉ ne perdis sian allogecon por mi, kiam mi eksciis la historian malantaŭon: Richard Leonkoro estis militemulo kaj lia kaptiĝo en Aŭstrio ĉefe venĝo por lia propra miskonduto. Lia frato Johann Senlando, kiu poste tamen iĝis reĝo, devis subskribi la "Magna Charta" en 1215 pro sia politika malforteco. Sed ĝuste tion oni konsideras esti la unua paŝo de reĝa regno al moderna ŝtato kun potencdisigado, do nenio malbona en la okuloj de mi. Pri la kavalieroj oni scias, ke ili estis needukitaj, malbonkondutaj rabistoj kaj murdistoj, kiuj nur ekde la unua krucomilito iom civiliziĝis. Kial tamen mi daŭre ŝatas tiajn filmojn?

La ĉefa respondo estas: Ne gravas, ĉu la eventoj montritaj vere okazis aŭ vere tiel eblus. Alikaze "La Mastro de la Ringoj", rakonto en pura fantazilando, ne povus esti tiom sukcesa. Estas tiu motivo de noblaj idealoj kaj respondeco por la socio kontraŭ pura kalkulado kaj egoisma strebo, kiu ĉiam denove impresas, preskaŭ tutegale, en kiu filma vesto ĝi aperas.

La fantazia / mezepoka ĉirkaŭo eĉ helpas akcepti la mondobildon portretitan, ĉar multaj homoj scias, ke reale ne tiom facilas distingi inter bono kaj malbono, ke ofte la sama homo kunigas ecojn de ambaŭ en si, ke milito kaj mortigado liveras konkretajn rezultojn, sed malofte finon de konflikto ktp. Tiaj filmoj ankaŭ respegulas la deziron, ke foje tamen ĉio estas tia. En ŝajne ĉiam pli komplika mondo homoj ŝatas por iom da tempo eskapi el la premo de la cirkonstancoj kaj partopreni en veraj, belaj aventuroj. Tio ne signifas, ke la homoj iĝas iluziplenaj naivuloj, sed ke ili daŭre sopiras fari bonon. Kaj tio certe ne estas kondamninda.

Kore salutas

DĴ Kunar

Mi iom harfendus pri la oftaj diroj, ke militoj malofte liveras finojn de konfliktoj (ĉu vere veras tio?), kaj ke la nuna mondo estas komplika kompare kun la pasinteco. Sed mi ne volas tiom deflankiĝi.

Mi plene konsentas, ke la homoj ne iĝas iluziplenaj naivuloj; ĉar ili jam antaŭe estis iluziplenaj naivuloj (pesimisto ne povus pensi alie). Oni ne juste ŝuldigus la filmojn. Tamen pluraj usonaj kritikistoj (pri alilandaj mi ne scias) forte atakis la fantaziajn grizmankajn kinaĵojn, nomante ilin "infanecaj" — unu sardone eĉ skribis "ili estas cicoj" — sed ĝuste tio estas la merito de la filmoj: infanoj spektas ilin. Kaj infanoj bezonas klarajn idealojn; la mondo jam havas sufiĉe da senspinaj plenkreskuloj.

Sed ankaŭ adoltoj profitas ilin, konfesite. Fakte, spektante la lastan eron de "La Mastro de la Ringoj", mi sentis subite, ke fine mi komprenas tion, kion la Eklezio ĉiam nomis espero. Sed kompreni ĝin, kaj posedi ĝin, ja ne estas la sama afero...

reen al la indekspaĝo

13a Oktobro, 2005.

Dum intervjuo oni demandis al Charles Murray, la pridisputata usona politik-sciencisto, ĉu li kredas, ke iu ajn lastatempa usona filmo estas "granda filmo" — granda en la senco, ke 100 jarojn de nun oni plu spektos ĝin. Murray nomis la 1993-an filmon Groundhog Day (akk Un jour sans fin, Atrapado en el tiempo, Ricomincio da capo), pro ties originaleco.

Ĉu Vi memoras la intrigon? Cinika kaj aroganta veterraportisto Phil Connors (aktoris Bill Murray — ne parenca al Charles Murray) ree kaj ree vekiĝas en la sama tago, la 2a Februaro; tagon post tago la samaj eventoj okazas, kaj li devas refoje alfronti kaj revivi ilin. Unue li nur provas profiti la situacion por siaj propraj interesoj; sed finfine li konstatas, "kio gravas en la vivo". Kiel en fabelo, li fine "eskapas la sorĉon" fariĝante saĝa.

Mi pensas, ke Charles Murray pravis pri la originaleco de Groundhog Day. Sed mi ne konsentas, ke post 100 jaroj oni plu spektos ĝin. Ĉar kiam oni jam unufoje lernis moralan lecionon oni ne nepre volas "relerni" ĝin. Laŭ mi estas nur unu daŭripova drama intrigo: la (idealigita) batalo inter Bono kaj Malbono, kiel en la rakontoj pri Reĝo Arturo, pri Robin Hood; kiel en Star Wars, kiel en Lord of the Rings, k.s. Baldaŭ komencos aperi simila filmserio bazita sur la epopeaj verkoj de C. S. Lewis, Chonicles of Narnia. Ĉu bone ĉu nebone, ni neniam laciĝas spektante la venkon de Bono, prefere kun multe da glavoj, kirasoj, kaj perfektaj homoj.

reen al la indekspaĝo

12a Oktobro, 2005.

LA LIBRO DE BRUNO VOGELMANN, La Nova Realismo, aperis originale en la germana en 1988. En 1989 aperis unua Esperanta traduko. Tiun tradukon oni reviziis en 1995. Kial do Nikolao GUDSKOV, en sia l999-a recenzo en Ondo de Esperanto, skribis jene?

Aperis jam la tria eldono en Esperanto kaj estis eldonitaj ĝiaj tradukoj el Esperanto al 16 naciaj lingvoj, i.a. la rusa. Vere rara fenomeno por libro, originale verkita en la internacia lingvo!

La eraro (?) aparte ĝenas pro tio, ke la recenzo de GUDSKOV estas, mirabile dictu, efektive kritikema pri la libro — mi tralegis La Nova Realismo en la angla kaj pli-malpli mem konsentus kun la opinioj de la recenzisto.

Aliflanke, Stefan MAUL, en sia recenzo en Monato, skribas:

Por rememorigo: la originalon la aŭtoro verkis en la germana kaj poste mem tradukis en la lingvon internacian.

Memorante mian blogaĵon de 21a Junio, 2005, pri La Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein, mi komencas suspekti "principon" malantaŭ tio ĉi: ŝajne se oni verkas libron en iu nacia lingvo, kaj poste MEM esperantigas ĝin, ĝi estas originala E-verko.

Nu, ni pensu pri du aŭtoroj, Jorge Luis BORGES kaj Isaac Bashevis SINGER. Ambaŭ aŭtoroj ĝis konsiderinda grado "verkis por esti tradukitaj" kaj mem tradukis kaj/aŭ partoprenis en la tradukado de siaj verkoj, Borges el la hispana kaj Singer el la jida. La plej grava tradukolingvo kompreneble estis la angla. Ĉu do la verkoj de Borges kaj Singer estas originalaj anglalingvaj verkoj? Eble jes; sed mi timas, ke la argentinanoj kaj la fakuloj pri la jida lingvo ne konsentus...

reen al la indekspaĝo

11a Oktobro, 2005.

KIAL MI NE MULTE FIDAS JE REGISTAROJ. Jam longe estas pli-malpli tradicie en mia urbo (kaj ne nur) inter aŭtovendistoj, ligi buntajn balonojn al la aŭtoantenoj en siaj eksponejoj. Sed de nun tio estos kontraŭleĝa, mi legis ĉi-matene en la gazeto. Kial?? mi tuj demandis al mi. Kian kialon iu senokupa burokrato povis elpensi, por malpermesi balonojn en aŭtovendejoj?

Jen la kialo: la balonoj estas danĝeraj (diras la instancoj), ĉar homoj en siaj aŭtoj, preterstirante, eble rigardos al la balonoj, kaj ne antaŭ si, kaŭzante koliziojn: la balonoj estas do minaca distraĵo.

Ne bona aŭguro. Nun balonoj; poste, belaj virinoj...

reen al la indekspaĝo

10a Oktobro, 2005.

Hodiaŭ mi alŝutis "Morfologio 5: Kondutvortoj, ago-rezulto-vortoj, kaj la konservado de signifo(j)" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

7a Oktobro, 2005.

* * *

Denove devos esti for de mia urbo, ĝis lundo aŭ mardo. Ĝis!

reen al la indekspaĝo

6a Oktobro, 2005.

JAM LONGE ONI KREDAS, ke komputiloj helpas al la edukado. Sed du esploroj de Thomas Fuchs kaj Ludger Wößmann, ĉe Universität München, indikas, ke komputiluzantaj studentoj fartas eduke malpli bone, ol aliaj studentoj. La 2004-an artikolon, "Computers and Student Learning", resumas la aŭtoroj jene:

Ni montras, ke la statistike-signifa pozitiva korelativeco inter ĉehejma havebleco de komputiloj, kaj la sukceso de studentoj en la matematiko kaj la legado, fariĝas negativa, kiam oni plene kontrolas kontraŭ aliaj familiaj influoj en plurvariablaj regresoj.

Elvolapukigite: pli fruaj esploroj false indikis pozitivan korelativecon pro tio, ke oni ne distingis inter samtempeco kaj kaŭzado (oni ne atentis, ke se faktoro A ĉiam koincidas kun faktoro B, tio ne nepre signifas, ke A kaŭzas B; povas esti tria faktoro, C, kiu kaŭzas kaj A kaj B). La studentoj, en kies hejmoj haveblis komputiloj, venis el socioekonomie pli altaj homklasoj, do fartus pli bone eĉ sen la komputiloj.

Kiel 8-jara infano jam povintus diri al ni, studentoj kiuj multe uzas komputilojn ne multe legas. (Vidu tiurilate 2005-an artikolon de la samaj esploristoj, "Computer können das Lernen behindern" (komputiloj povas malhelpi al edukado). Ankaŭ plenkreskuloj, eĉ se ili legas rete. Kial? La reto senpaciencigas nin. Ni alkutimiĝas al tio, ke ĉio facile kaj rapide haviĝu je simpla alklako. Eĉ se oni legas, oni legas tro rapide.

reen al la indekspaĝo

5a Oktobro, 2005.

Skribis Beĉjo:

Estimata Miner,

Tiu foto de hundo kaptita en seĝo estis ege amuza.

Mi ĉiam legas vian blogon sed ĉar vi ricevas komentojn nur pere de retpoŝto mi ne ofte komentas ilin.

Amike via, Behrouz

Krom la ĉiama problemo ke oni spamas komentilojn, mi rimarkis lastatempe novan kuriozaĵon: estas homoj, kiuj ŝatas entajpi "komentojn" en onian blogon, kutime en la angla, sen ajna indiko ke ili konas la enhavon aŭ eĉ scipovas Esperanton: "Nice blog; great! I will visit it often" k.s. Mi estas mediisto pri mia blogo :)

Mi miaflanke ankaŭ ĉiam legas la blogon de Beĉjo. Jen la E-blogistoj, kiujn nuntempe mi kontrolas ĉiutage aŭ preskaŭ ĉiutage: Behrouz Soroushian, Bertilo kaj Birke, Luis Restrepo Rivas, Wouter Pilger, Gunnar Fischer, Manuel Pancorbo, Sean Healy. (La du lastnomitaj momente ne tre aktivas.) Estas aliaj, kiujn mi vizitas ofte, sed ne tiom rutine.

reen al la indekspaĝo

4a Oktobro, 2005.

"Kiam tro rapidas la aŭto" - sendis Toeko; dankon!
reen al la indekspaĝo

3a Oktobro, 2005.

RILATE AL LA MORTKONDAMNO por aparte hororaj krimoj — temo, pri kiu mi blogis la 29an Aprilo, 2005 — skribis Kristian Pinard (Montpelier, Francio) la 4an de Majo 2005, pri la kazo de Lucien Léger, promesante poste ĝisdatigi min pri la afero. Ĝuste tion faras mia malnova amiko nun:

Kara amiko,

Mi parolis al vi tiun printempon pri la afero de tiu franca krimulo, Lucien Léger, kiu estis la plej malnova malliberulo en Francio. Li iris malliberejen la jaron 1964, pro sovaĝa mortigo de 11-jara knabo. La aljuĝo estis "dumviva enkarcerigo", sed la leĝaj eŭropaj tekstoj ne plu permesas tian daŭradon, kaj li estis do hieraŭ liberigita.

Tamen, tiun semajnon, aperis ankaŭ informo pri la rekulpo de seksperfortulo, kiu, ĵus liberigita, denove atakis knabinetojn en Liono.

Tiuj du informoj devus pensigi la homojn, la leĝistojn, la registarojn pri la problemo de niaj nunaj kulpoj kaj la antikveco de la punoj, ĉu ne ? Sed nenio okazas; ĉu iu estras ankoraŭ la ŝipon ?

Amike,

Kristian

Kiel mi blogis antaŭe, la temo gravegas, sed mankas serioza debato. En Wichita, Kansaso (mia ŝtato, kiu, malgraŭ sia reputacio kiel malprogresiva ŝtato, ne havis la mortpunon dum periodo antaŭ 1994), Dennis Rader, kiu torturis ĝismorte 10 senkulpajn homojn (sed antaŭ 1994), ricevis aljuĝon de tutviva enprizonigo. (Fakte, la kortumo agis simbole — nur tio restas ebla — kaj aljuĝis 10 vivlongojn en prizono, garantiante almenaŭ, ke li neniam liberiĝos.)

Jes, io estras la ŝipon: abstraktaj ideoj, la konstanta pesto de altaj kortumoj kaj aparte de internaciaj organizoj. Vidu mian blogaĵon de 13a Oktobro, 2003 ("Ĉu vere oni volis diri tion?").

reen al la indekspaĝo

2a Oktobro, 2005.

PERE DE LA GRIZULA BLOGO de Wouter Pilger mi lernis pri interesa reteseo de Robert L. Read, English-Speaking Hackers Should Learn About Esperanto. Interesa, sed bedaŭrinde malprava, ĉar ĝi predikas la jam antaŭ longe diskredititan doktrinon "transigebleco de lertecoj". La baza ideo (supraĵe kredebla) estas, ke se homo ekzercigas sian cerbon pri unu afero, ŝi/li pli facile lernos aliajn aferojn.

Aplikate al Esperanto, tio estas varianto de la neniam (laŭ mia scio) per sciencaj esploroj apogita "propedeŭtika" valoro de nia lingvo: se oni unue lernas E-on, oni pli facile poste lernos aliajn lingvojn. (Fakte la inverso validas.)

Kiel Vi sendube scias, studado de la klasikaj lingvoj — Latino kaj la helena — daŭris ĝis preskaŭ la fino de la 19a jarcento, pograde degenerante. La edukosistemoj de plej multaj landoj komencis interesiĝi pri praktikaj, utilaj lertecoj. Edukistoj komencis argumenti, ke Latino kaj la helena ne utilas en la moderna mondo. Dum tiu transira periodo unu el la defendoj de la tradicia klasika edukado estis ĝuste la doktrino "transigebleco de lertecoj" — per studado de la klasikaj lingvoj, oni pli facile povos lerni aliajn aferojn: la klasikaj lingvoj "trejnas la menson". Sed nenia scienca evidento iam apogis tiun doktrinon — male, lertecoj montriĝis taskospecifaj — kaj fine ĝi malaperis, kaj edukosistemoj bazitaj sur la studado de la klasikaj lingvoj eksiĝis preskaŭ ĉie.

La eseo de Read ankaŭ pluvastigas la miton pri la "facileco" de Esperanto, kiu vere nocas nian lingvon; ĉar multaj homoj lernas ĝin nur parte, sub la iluzio, ke ili iam lernos aŭtomate kaj senlabore la reston — kio neniam okazas. Fine, neniam konstatinte la veron, ili forlasas tute la lingvon.

reen al la indekspaĝo

1a Oktobro, 2005.

MI KAJ LA ROKO. Pro iu kialo mi simple ignoris rokmuzikon dum mia vivo, preferante aliajn specojn de muziko. Sed naskiĝis al mi du filinoj, unu en 1970 kaj la alia en 1971. Kiam ili fariĝis dekkelkjaruloj, mi jam 50-jaraĝis, sed devis plurfoje akompani ilin al rokkoncertoj. El tiuj koncertoj mi ĝuis nur unu: nekredeblan koncerton de Cyndi Lauper.* Mi ne scias, kiom ŝi ankoraŭ popularas.

Mi iris en la halon kun la kutimaj kotonvatetoj en la poŝo, pretaj por kaŝe enŝovi en la orelojn. Tiam ŝi komencis kanti. Unue ekposedis min la fenomena forteco de ŝia voĉo. Kia energio! mi pensis. Mi ne povis ne komenci aŭskulti. Mi ne komprenis la vortojn, sed mi komprenis tiun penetran, surprize maturan, riĉan voĉon. Ĝi radiadis tra la halo kaj tra min. Tremoj ondis laŭ mia spino.

Tiam komenciĝis la akrobataĵoj: ankoraŭ kantante, ŝi eniris iuspecan korbon, kaj nevideblaj kabloj portis ŝin foren de la scenejo, alte super la ĉeestantaron; ŝi havis sendratan mikrofonon. Preskaŭ duonhoron ŝi kantis senhalte, se mi ĝuste memoras, flugante super ni. Mi apenaŭ povis spiri.

Tiam mi komprenis ion: tiu falsa personeco, kiun ŝi afektadis dum intervjuoj — la kosmetikaĵoj — la fantastaj vestaĵoj kaj hararoj — ĉio tio kovris kaj kaŝis mirindan kantistinon. Miaj antaŭjuĝoj vaporiĝis.

Multajn jarojn poste, mi renkontis muzikiston el mia propra muzika mondo, David Schnaufer. Li ludas la fretdulcimeron, akk. montaro-dulcimero, kaj estas unu el la plej imponaj muzikistoj, kiujn mi iam aŭdis, ne gravas la instrumento. Mi do aĉetis KD-on de li, "Delcimore". Kaj divenu kiu registris trakon sur tiu KD? Cyndi Lauper! Kaj montriĝis fine, ke ankaŭ ŝi ludas la fretdulcimeron! Daŭre surprizas min la muzika mondo.

Vi eble estas demandanta: Kial do li neniam poste atentis la rokon? Nu? Mi neniam poste renkontis rokiston, kiu ludas la fretdulcimeron...

Jen la retejo de la kantistino, kie ŝi mencias la KD-on "Delcimore". Kaj jen recenzo pri la dulcimeristo Schnaufer. La kaduka instrumento, kiun li ĉiam tenas en fotoj, ne ludeblas :) Ĝi estas nur simbolo de la humila origino de tiu ĉi montara instrumento de Usono. Ĝi havas tradicie tri aŭ kvar kordojn, kaj oni ludas ĝin per plektro (tradicie fakte birdplumo). La sono estas mallaŭta sed (kompreneble) oni povas diversmaniere plilaŭtigi ĝin.

* Post la verkado mi memoris, ke ankaŭ plaĉis al mi unu koncerto de la aŭstralianino Olivia Newton John. Fakte mia plej juna nepineto nomiĝas 'Olivia' - sed la patrino neas, ke la kantistino fontis la ideon.
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.