Sendu al mi komentojn

18a Oktobro, 2006.

BLOGPAŬZO. Ni preparas vojaĝon al la Florida plaĝdomo; ni restos tie ĝis la fino de la monato.

reen al la indekspaĝo

17a Oktobro, 2006.

LA RETO KIEL PROFILAKTIKO. Mi legis la AULD-nekrologon de Gonçalo Neves, legis la diversajn recenzojn pri La Manto atingeblajn per sinsekvaj alklakoj ekde tie, kaj momente revenis al longe forgesita suspekto mia: interagi kun la ekstera mondo ĝenerale per la reto kaj ne persone estas nur simpla sindefendo. Bene qui latuit, bene vixit.

* * *

Pri la bildo — estas interese, ke kvankam unikornoj ne ekzistas, ili ja havas unu kornon kaj malferocas; kiu neus tion, simple ne scias, kio estas unikorno, kaj ne povus distingi ĝin disde rinocero...

* * *



reen al la indekspaĝo

16a Oktobro, 2006.

Mi de nun ĉesos majuskligi familinomojn en mia blogo. Mi faris tion nur por iom "internaciigi" min, sed komprenas nun, ke fari tion ĝuste postulas pli da scioj pri nomkutimoj, ol mi havas, aparte pri hispanlingvujo kaj Islando. Mi ankaŭ rimarkas, ke aliaj blogistoj kutime ne ĝenas sin pri tia majusklado.

* * *

MULTAJ ŜTATESTROJ PEKAS per troa kaŝemo. Sed la hungaria ĉefministro Ferenc Gyurcsány kaŭzis tumulton per tio, ke li diris la veron! Mirindaĵoj neniam ĉesas.

* * *

ĜANGALA PORTALO, R.I.P. Oni nun antaŭvidas, ke fine de la jaro Ĝangalo ne plu ekzistos, ĉar estas neverŝajne, ke iu aĉetos la domajnon.

Krom la babilejo, mi persone ne sentos mankon; mi post la iniciato preskaŭ neniam legis ĝin. Ĝangalo ŝajne rolis precipe propagande, belbilde prezentante "nin" al la "ekstera mondo". Kiel efektiva fonto de aktualaĵoj ĝi superfluis: la raportado ne estis pli bona, ol tiu facile havebla per la etnolingvoj, fojfoje iĝante eĉ malpli bona (se tio eblas); kaj la inteligentaj pritemaj eseoj kaj artikoloj dubinde pli influis Esperantion, ol aliaj tiaj aliloke. Kiel lingva modelo ĝi havis estontecon, sed eĉ tiel ĝi malsukcesis, pro konataj kialoj.

* * *

reen al la indekspaĝo

15a Oktobro, 2006.

SUBHOMECO
Kiu tro pardonemas — subhoma karapaco
ne anĝelo. Longe tiu kriis al la sennomoj
"Kie estas la viroj?"
kiu krias nun kun plia malpaco
"Kie estas la homoj?"
Malofte nun malmankas minaco
sen vanaj deliroj.
Kiuj prenas glavojn pereos per glavoj
sed ne per timo. Plej justas la cimoj
kie herooj mokiĝas,
kie tombe ties vivintaj praavoj
bone komprenis pri pacienclimoj:
plibone perei ol fariĝi sklavoj
kie poltronoj prestiĝas.
Dum mi kaŝas la kapon en la sablo
por ne aŭdi la fidialogon
kies plej timata kulminacio
estos probabla malkapablo
al historio proponi abrogon,
la homoj parolas ja pri diablo —
de venonta glacio.
— KM
reen al la indekspaĝo

14a Oktobro, 2006.

Skribis Stephan WEBANCK rilate mian hieraŭan blogaĵon:

Kara Ken,

ankaŭ en la germana foje gravas distingi inter "F" kaj "Ph".

Ekzistas la vortoj "Fantasie" kaj "Phantasie".

Dum "Fantasie" aludas specon de muzikaĵo (nur-instrumenta, improvizeca), "Phantasie" estas "imagopovo". (La prononco estas la sama: fantazí.)

(Ŝajne en Eo oni ambaŭkaze uzas "fantazio". Almenaŭ PIV1 kaj KRAUSE [1999] sugestas tion.)

Sed post la (ĉu provizora, ĉu daŭra) fino de la disputo pri la ortografia reformo de la germana en la ĵus aperinta 24-a eldono de la "DUDEN" tiu ĉi laŭlitera distingo malaperis: La formo "Fantasie" fakte estas rekomendata de la DUDEN-redakcio. Tamen tradiciemuloj ankoraŭ rajtas resti ĉe "Phantasie".

(Alia ekzemplo de anstataŭigo de "Ph" per "F" estas vortoj komenciĝantaj per "Photo-", do nun plej ofte "Foto-".)

Aliflanke la germana importis la anglan "Fantasy" por etikedi la konatan ĝenron de fantasta (fantazia?) literaturo. (Kaj oni ne jam prezentas "Fäntäsi" kiel proksimuman laŭprononcan germanigon. :-) ) [...]

Komenteme, Kolonjano

Pri esperanta 'fantazio' NPIV-2002 samas. 'Fantasto' tamen distingiĝas, kiel literatura ĝenro, de 'scienc-fikcio'; la unua (jam konfuze) ja estas en la angla fantasy.

Nunmomente mi ne povas enmensigi vortoparojn kiuj en la angla distingiĝas per skribaj 'f' kaj 'ph', sed eble ekzistas tiaj. Plej multaj malnovaj 'ph'-oj fariĝis nun 'f'-oj. Unu amuza familinomo, kiun mi iam renkontis, estis 'Phortmuller' — kun skriba 'Ph' sed elparola 'F' !! kio "ne eblas" ĉe nehelena vorto.

Pri tio ke anglaj pruntaĵoj en la germanan des pli obĵetindas pro tio, ke oni ne elparolas ilin laŭ denaskeca anglalingva maniero — estas tute normale adapti pruntaĵojn al la fonologio de la riceva lingvo, ne nur kiam la originlingva elparolo aparte malfacilus, sed ankaŭ kiam la adaptaĵo nur pliindiĝenigas la pruntaĵon. Ĉar la tendenco de lingvo estas homogenigi ĉion. Tiel kondutas lingvoj. Se ekzistus valida principo kontraŭ tio, apenaŭ ekzistus multaj pruntemaj lingvoj — la turka (el la araba), la malta (el la itala), la japana (el la ĉina kaj aliaj lingvoj), la angla (el la franca), la finna (el la sveda) k.s. Ĉiuj radikale adaptis/as la elparolojn.

reen al la indekspaĝo

13a Oktobro, 2006.

Skribis Beĉjo (Behrouz SOROUSHIAN) pri mia hieraŭa blogaĵo:

Kara Ken,

Kvankam mi ne ŝatas vian proponon por la vorto "frontisterio" anstataŭ la angla "Think Tank" tamen mi serĉis por la uzado de tiu helena termino en la franca lingvo. Tiel ŝajnas ke la vorto "frontiste" en la franca lingvo plejofte aludas al partizanoj de la ekstremdekstra partio "Fronte Nationale". La franca formo de tiu vorto ŝajnas esti "PHRONTISTERE".

Vi povas trovi ĝian signifon ĉi tie ĉe : http://portail.atilf.fr/cgi-bin/getobject_?a.92:191./var/artfla/encyclopedie/textdata/IMAGE/; ankaŭ pri la vorto "PHRONTISTE" tie oni skribas: vorto por nomi tiujn kristanojn kiuj meditis (ark.).

Amike via, beĉjo

Dankon! Mi fuŝis pri la literumado, interalie. Ŝajne por havi la koncernan signifon, necesas la literumo kun 'ph' kaj ne 'f'. Kaj phrontistere estis lieu où l'on médite. Temas pri la unua eldono (1751) de la fama enciklopedio, se mi ne eraras, kio montras la antikvecon de la vorto.

(Mi ne serioze proponis la neologismon, tamen la afero levas interesan teorian demandon: se neniu komprenus sentraduke la "penso-ujo" de PILGER, kiu ne jam sciis la anglaĵon think tank, kial ne simple uzi think tank? La sama argumento aplikeblus al multaj paŭsoj kaj tradukoj en Esperanton.)

reen al la indekspaĝo

12a Oktobro, 2006.

POR ĈIO LA HELENOJ HAVIS VORTON. Tiel oni diras. Lastatempe forpasinta Wouter PILGER, li ripozu en paco, unu fojon en sia blogo devis esperantigi la anglan terminon think tank, kaj elektis, eble ne tre serioze, "penso-ujo", difinante tion kiel 'pensistaro'. Iom uzata estas tamen la helenaĵo, kreita de Aristofano, la komediverkisto, kaj esperantigebla kiel 'frontisterio'. Ĝi devenas de phrontistés, 'profunda pensisto'. En la angla uziĝis je diversaj tempoj kaj phrontisterion kaj phrontistery por la loko. Frontistes ŝajne uziĝis en la germana kaj la franca kun simila signifo pri la homoj — iomete primoka, sed ja ne insulta.

Ĉu ni permesu en nian lingvon tiun ĉi "patrinon de ĉiuj neologismoj"? ;)


reen al la indekspaĝo

11a Oktobro, 2006.

DU STREĈITECOJ EN LA MOVADA E-ISMO. Ŝajne en la tempo de la Manifesto de Raŭmo (la 80aj jaroj) estis nur unu paradokseca fenomeno en la E-movado: la streĉiteco inter la lingvo kiel lingvo kaj la lingvo kiel objekto de movada propagando. Tiu senharmonio jam estis laŭ mi bone esprimita, almenaŭ en krudaj strekoj, en la Manifesto. El lingvistika starpunkto, ĝi signifas konstantan batalon pliriĉigi la lingvon je la kosto de ĝia fama "rapida lernebleco".

Nun estas dua streĉiteco: ĝin kreas la nova etoso pri lingva diverseco flanke de la E-movado. Komparu ekzemple du citaĵojn:

El 1912: "La interna ideo de Esperanto... estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton."[1]

El 2004: "Lingva kaj kultura diverseco neniam kaŭzas konflikton." [2]

(Pro la argumento mi flankenmetas la evidentan nekredeblecon de la dua aserto.) Interfrateco per komuna neŭtrala planlingvo — tio estas la interna ideo. La ideo de interfrateco per komuna posedaĵo, posedaĵo ne apartenanta al unu pli ol al alia homo, en si mem estas senmakula, kaj ĝi bone sidas kun la koncepto de ZAMENHOF pri "Mistera Forto" en la homaro. Ankaŭ mi perceptas tiun misteran forton. Sed mi (kaj multaj aliaj) vidas ĝian neŭtralan fundamenton en la belartoj* kaj la scienco; la problemo estas, ke ZAMENHOF vidis ĝin en planita lingvo.

Se lingva diverseco neniam kaŭzas konflikton, komuna lingva posedaĵo ne povas forigi konflikton. Tiuj, kiuj ne vidas la malkoheron inter la du asertoj, nur demandu al si: en la ZAMENHOF-citaĵo, precize kiuj estas "la muroj inter la gentoj"?

* Estis kaj estas naciismo ankaŭ en la belartoj, sed ne en iliaj klasikaj formoj; fakte manko de naciismo estas unu el la karakteroj de la klasikeco.

[1] Parolado de L. L. ZAMENHOF ĉe la Oka Kongreso Esperantista en Krakovo (la 11an de aŭgusto 1912)

[2] "Defendo de malfortaj idiomoj". Aldonaĵo de Andrej Grigorjevskij al la recenzo (2004-03-15) far Garbhan MacAOIDH de Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj (Jordi Bañeres & Miquel Strubell) eldonita de EBMUL (Eŭropa buroo de malpli uzataj lingvoj).
reen al la indekspaĝo

10a Oktobro, 2006.

Resaluton!

* * *

NURA DISVOLVIĜO NE ESTAS DOKTRINO. En sia recenzo por Ondo de Esperanto (Oktobro, 2006) pri la nova kolekto de fundamentaj homaranismaj verkoj de L. L. ZAMENHOF, Mi estas homo (kompilanto kaj komentanto Aleksander Korĵenkov), Walter ŽELAZNY ripetas oftan eraron — la ideon, ke la koncepto melting pot [kunfandujo] estas "usona doktrino".

Tiu koncepto ne estis menciita en iu el la fundamentaj historiaj dokumentoj de Usono: nek la Deklaracio, nek The Federalist Papers, nek Articles of Confederation, nek io ajn tia. Ĝi populariĝis multe pli malfrue, el teatraĵo de 1908 verkita de brita enmigrinto Israel ZANGWILL, The Melting Pot, adaptaĵo de la Ŝekspira dramo Romeo and Juliet, pritraktanta la vivon en la metropolo Nov-Jorko (ja ne tiun de la tuta lando!).

Multaj, eble serĉante pli fruan originon, mencias Letters from an American Farmer [leteroj de usona farmisto] de Hector St. Jean DE CRÈVECOEUR (1735-1813), verkita en 1782. Sed fakte la esprimo melting pot ne troviĝas en tiu verko, nur hazarde la verbo melt 'fandi' en la kunteksto de priskribo de la usona popolo, kiu fakte ne spertis grandajn ondojn da enmigrado antaŭ ĉ. 1880.

La fenomeno ja okazis kaj okazas, sed tute ne unikas al Usono: ankaŭ en multaj aliaj mondopartoj, diversaj rasoj kaj etnoj kunmiksiĝis, kun aŭ sen interedziĝado, perdante siajn unuajn kulturojn kaj lingvojn, fariĝante anoj de sia nova loĝloko. Same kiel en Usono, oni rekonas la originojn oftege per la familinomoj. Partoj de Anglio jam longe estas kunfandejoj; ankaŭ Brazilo kaj Argentino, Ĉinio, Tajlando, Egiptujo, Sud-Afriko kaj aliaj afrikaj landoj, eble Dubajo, kaj multaj aliaj ekzemploj povus nomiĝi de pli spertaj mondistoj, ol mi.

Pri la koncepto de ZAMENHOF, al kiu atribuas ŽELAZNY malakcepton de la supozata usona doktrino, mi ne scias.

reen al la indekspaĝo

6a Oktobro, 2006.

BLOGPAŬZO. Mi devos esti for de mia urbo dum kelkaj tagoj.

* * *

ESPERANTO — LINGVO TIRATA PLURDIREKTEN. Hejma Vortaro enlistigas, por tio, kion ses eŭropaj lingvoj* nomas velcro, 'lapfermilo' aŭ mallonge 'lapo'. Lapo estas Arctium lappa, la kreskaĵo, kies semo adheremas al ĉio pora, kion ĝi tuŝas. Ŝajne ne nur "skemismo" konkuras kun "naturismo" sed ankaŭ "anglevitismo", ĉar mi supozas, ke multaj prenas velcro por usonan inventaĵon. Sed fakte la lapfermilon inventis sviso, George DE MESTRAL. Ke lia ideo venis de la kreskaĵo estas tre verŝajne.

Mi ja supozas, ke sen klarigo pri ties origino, ne multaj homoj povus elcerbumi, kio estas lapfermilo; pro tio ne temas, laŭ mi, pri pura skemismo. Ŝajne tamen laŭ la reto 'lap(fermil)o' ne havas konkuranton, krom ke unu E-parola (pli-malpli) knabino tre sagace nomis sian katon 'Velkro'...

* La angla, la franca, la hispana, la itala, la nederlanda, kaj la portugala. Cetere mi ie legis ion en la reto pri tiu ĉi vorto, sed kie?
reen al la indekspaĝo

5a Oktobro, 2006.

VOX POPULI — POPULARA KANTO. En 1934 komponiĝis tango (jes, tango!) de argentinano, lamento pri la moderna socio.* Mi paralele donas laŭvortan tradukon:

Que el mundo fue y será una porquería xxx Ke la mondo ĉiam estis kaj estos rubaĵejo
ya lo sé ... xxx mi jam scias ...
Pero que el siglo veinte xxx Sed ke la dudeka jarcento
es un despliegue xxx estas ekspono
de maldá insolente, xxx de malbono insolenta
ya no hay quien lo niegue ... xxx neniu neos ...
xxx
¡Hoy resulta que es lo mismo xxx Montriĝas do nuntempe ke samas
ser derecho que traidor!... xxx ĉu oni honestas, ĉu mallojalas!
¡Ignorante, sabio o chorro, xxx Sensciulo, saĝulo, ŝtelisto,
generoso o estafador! xxx donacanto aŭ defraŭdanto!
¡Todo es igual! xxx Ĉio egalas!
¡Nada es mejor! xxx Nenio pli bonas!
¡Lo mismo un burro xxx Samas azeno
que un gran profesor! xxx kiel granda instruisto.
* Cambalache, 1934. Letra y Música: Enrique SANTOS DISCÉPOLO. Dankon al Anthony DANIELS en The New Criterion, 25, Oktobro 2006.

Du jarojn poste naskiĝis mi.

reen al la indekspaĝo

4a Oktobro, 2006.

DENOVE PRI KONSPIR-TEORIOJ. Unu el la kialoj, kial usonaj registaranoj ne traktas tre serioze la internacian publikan opinion, estas la abundo da konspir-teorioj, kiuj en iuj landoj (kiujn pro pacamo mi ne mencios specife) atingis vere nekredeblajn proporciojn. La 20an de Majo, 2004. mi kaj Kunar iom diskutis tion, kial ekestas nuntempe tiom da konspir- kaj komplot-teorioj. Edward FESER, en TCS Daily (la 20an de Septembro 2006), teoriumas ĝuste pri tiu demando.

La kutima opinio estas, ke la publiko simple ne povas kredi, ke katastrofaj eventoj okazas pro trivialaj kialoj. (Tio estas la konata logikeraro "grandaj eventoj havas grandajn kaŭzojn".) Laŭ FESER, tiu klarigo falsas, ĉar ofte la koncernaj kaŭzoj fakte ne estas trivialaj — ekzemple 9/11. Li tezas, ke konspir-teorioj burĝonas anstataŭe pro tio, ke ili flatas la inteligenton de la konspir-teoriistoj: tiuj "pli inteligentas" ol aliaj homoj, ĉar ili "vidas" ion, pri kio la aliaj blindas:

"La mondo de la konspir-teoriisto estas Maniĥea: oni estas inteligenta, bone informita, kaj honesta, kaj sekve skeptikas pri ĉio aŭtoritata kaj ĉia ricevita opinio, oni akceptas tion, kion asertas populara opinio kaj aŭtoritatuloj, kaj do estas stulta, malhonesta, kaj senscia. Ne estas tria opcio."

(Ankaŭ tio estas konata logikeraro: supozi "aŭ-aŭ" kiam eblus "kaj-kaj".)

FESER ankaŭ apogas la opinion de Kunar, ke tiu pensmaniero ŝuldas multon al la Klerismo: la scienco instruis al ni, ke malantaŭ ĉiaj fenomenoj estas kaŭzoj, kutime simplaj kaŭzoj, nur necesas kompreno; kaj ke la plimulto kutime malpravas. Ankaŭ tio estas eraro, laŭ FESER, ĉar la Klerisma koncepto de la scienco jam ne ekzistas: ni nuntempe iom "pli humilas" kaj ne nepre akceptas unusolan "sciencan metodon".

Mi mem preskaŭ estis kredonta konspir-teorion antaŭnelonge. Kiam Hugo CHÁVEZ suprenlevis la libron de CHOMSKY dum sia alparolo en la UN, la Respublikanoj sendube pensis al si: kun tiaj malamikoj, kiu bezonas amikojn?

reen al la indekspaĝo

3a Oktobro, 2006.

* * *

BONA RECENZO EN LIBERA FOLIO de Jouko LINDSTEDT ("La popolo en movado") pri la nova libro de Humphrey TONKIN, Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado (Roterdamo: UEA, 2006). La recenzo aperas ekskluzive en LF.

Mi ĉiam estis admiranto de kunlingvisto LINDSTEDT, kaj mi kaj TONKIN konis unu la alian en Nov-Jorko kiel junuloj en la 60aj jaroj. Do mi tuj interesiĝis. Aldone la enhavo de la nova libro ŝajne apogetas plurajn miajn opiniojn. La 1an de Aŭgusto, 2006, mi blogis ke "se mi estus la ministro" Esperantio pli atentus eksterordinarajn unuopulojn, ol organizan strukturon. Kaj ofte mi pensis, ke Esperantio ne sufiĉe ekspluatas la interreton. La retpaĝo de Gary MICKLE estas ĉemana ekzemplo: por li, retaj versioj de liaj seriozaj sociopolitikaj verkoj estas nura postpenso; ili indas esti ĉefa priokupiĝo.

Sed mi ne povas konsenti ke "la merkata ekonomio forrabis la liberan tempon de la homoj", ĉar mi iom konas la vivon de la 19a jarcento, kiam nur por vojaĝi kelkajn kilometrojn necesis scipovi ĉevalojn, kiam por entute vivteni en la socio oni devis antaŭplani tage kaj nokte, kaj kiam oni verkis neforgeseblajn librojn per plumskribiloj, en kandela kaj kerosenlampa lumo. Ĉion tion ni forgesis en niaj modernaj bonfart-ŝtatoj. Estas pli da libera tempo en Okcidento ol iam antaŭe — malgraŭ la plendoj de la civitanoj. Por Usono ekzemple — tre produktiva socio — eblas citi The Economist (2-2-06).

reen al la indekspaĝo

2a Oktobro, 2006.

GEORGE SOROS "NETRADUKEBLE" REZIGNAS PRI LA POLITIKO. Laŭ la New York Post (9-29-06) George SOROS, nomo konata al multaj E-istoj, intencas ne plu aktivi en la politiko. Li tiel anoncis ĉe kunveno de la Council on Foreign Relations en Nov-Jorko: de nun "I'm interested in policy and not in politics."

Cetere, kiel esperantigi tion?? Eble "Mi interesiĝas pri planado kaj ne pri politiko." Sed eĉ tio aspektas iom pleonasma. Alternative, eble SOROS agnoskas distingon, kiun mi ĉiam faras, inter politiko kaj ŝtatestrado — facile esprimebla sed ne tiel facile komprenigebla, laŭ mia sperto.

reen al la indekspaĝo

1a Oktobro, 2006.

MI ĴUS LEGIS EKSTERORDINARAN NOVELON de Sten JOHANSSON, Meti limon, pri fantasta tutvirina tutlesbanina mondo. Ekzistas nur eta nombro da viroj, konsiderataj subhomaj kaj tenataj laboratorie nur por produkti spermon — krom en mistera lando, Tahitio, kie estas preskaŭ neimageblaj "sovaĝaj viroj", ktp. Parte oni povas interpreti ĝin kiel satiraĵon pri nun diskreditita antropologo Margaret MEAD, kies "trovoj" pri la seksa vivo en Samoo, publikigitaj en la 20-aj jaroj, helpis enkonduki la t. n. seks-revolucion, kun kiu ni nun ĉi tiel gaje vivadas.

Sed por mi ĉefa interesaĵo estis la frazo "Mi sentis ondon de naŭziĝo trairi min" — tio estas preskaŭ perfekta repliko de la angla verbo shudder, kiu menciiĝis en miaj blogaĵoj de la 28a kaj 29a de Septembro, kun la respondo de Bertilo. Jes, en Esperanto eblas "esprimi ĉion" — nur ne nepre per unu vorto. "Naŭztremi" apenaŭ taŭgus, ĉar la defaŭlta nuanco de 'trem-' en prihoma kunteksto estas ne naŭziĝo, sed timo. Mi povas imagi al mi homon ĝisoste perpleksitan per la nocio, ke oni povas tremi pro naŭzo :)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.