Sendu al mi komentojn

31a Oktobro, 2007.

(MIS)INFORM-KASKADOJ. Oni demandas al mi, kial mi pesimismas. Jen unu kialo.

La reto, en si mem tiel valorega, estas ankaŭ fekunda grundo por herbaĉoj. Iuj ekonomikistoj nun utiligas la koncepton de "inform-kaskadoj". Prenu ekzemple aron da homoj, kaj arbitran informon. Unu homo diras sian impreson. La dua homo ne certas, do imitas la unuan. La tria, alfrontite de unuanima juĝo de du aliaj homoj, sekvas tiujn. La kvara des pli emas sekvi. Kaj tiel plu. Kelkaj havas fortajn opiniojn kaj rezistas, sed la kopiemuloj ĉiam pli nombras.

Kaj nun supozu, ke la originala informo estis falsa. Tiam ekestas "misinform-kaskadoj". Tiel, kaj informo kaj misinformo disiĝas tra la tutan populacion; sed ne povas esti ekvilibro, ĉar kiel ni ĉiuj scias, vero ĉiam pli kompleksas, el laika vidpunkto, ol duonvero aŭ malvero; kaj homoj emas al simpleco.

Ĉiam pli vastiĝanta breĉo do inter sciuloj kaj nesciuloj, nombre kaj kvalite.

reen al la indekspaĝo

30a Oktobro, 2007.

VORTOSORTOJ, 24. HERO(IN)OJ. Antaŭ kelka tempo mi blogis* pri aerarmea kolonelo Eileen Collins, komandanto de spacveturo STS-93 Columbia en 1999, kaj nomis ŝin "heroino". Poste en babilejo, iu obĵetis, ke ŝi ne estas heroino, ĉar ŝi memvole elektis la riskon. Tiel mi konsciiĝis, ke homoj komprenas malsamajn signifojn de 'hero' kaj 'heroino'.

Estas legendo pri Ginevra de Molina, kiu, dum kaŝludo, ŝlosis sin en kesto, kiu havis nur eksteran ŝlosilingon. Ŝi ne povis elveni; neniu sciis, kie ŝi estas; kaj post jardekoj oni trovis ŝiajn ostojn. (La anglalingvuja versio de la rakonto ofte nomiĝas Mistletoe Bough [viskobranĉo]; tiel titoliĝas la baladoj pri ŝi.) Kaj verkistoj nomas Ginevra de Molina "heroino" de la rakonto, kvankam ŝi faris nenion, krom mizere morti.

Do jen du ekstremoj: homo, kiu intence faris ion eksterordinaran, kaj homo, kiu nur senintence suferis ion eksterordinaran. Sendube la obĵetanto en la babilejo komprenis per 'hero(in)o' homon, kiu trovas sin en eksterordinara situacio, kiel ekzemple incendio, kaj agas noble, ekzemple savante vivojn. Sed ano de fajrbrigado (aŭ astronaŭto), kies metio rutine invitas tiajn danĝerojn, ne estas heroo.

Ĉiaokaze, ŝajne tio, kion ĉiuj difinoj havas komune, estas "publika figuro": pri hero(in)o scias ĉiuj. Tia homo iamaniere renomiĝis. Kaj eble nur tio restas al ni el la origina signifo ĉe la helenoj — "homo, dotita je superhomaj ecoj" (NPIV). Niatempe la inverso ekestis: estas sciencistoj kaj pensistoj, kies nomojn nur fakuloj scias, kiuj montris kvazaŭ superhoman vidkapablon kaj persistemon, sed tute sen publika aklamo, kaj sekve sen heroiĝo. Domaĝe, ĉar ni ne povas imiti konduton, kiun ni ne vidas.

* la 3an Aŭgusto, 2005
reen al la indekspaĝo

29a Oktobro, 2007.

APARTE KORTUŜA ALINEO EL THOMAS HARDY

La procedo nomata lonĝado, laŭ kiu juna ĉevalido estas longe trotigata ĉirkaŭ la dresisto, kiu tenas la ŝnuron, ĝis kapturniĝo de la spektanto, ne estas feliĉa tempo por tiu besto. Dum sia progreso la ĉevalido jen saltas supren, jen transkuras la cirklon, haltas, jen flugas super la tero kun la rapido de birdo, kaj faradas ĉiaspecajn gracajn kapriolojn; sed ĝi ĉiam finas laŭ la sama maniero — dank' al la nodigita vipo — en ebena trotado ĉirkaŭ la dresisto, kun la reguleco de horizontala rado, kaj kun porĉiama perdo de la noblaj konturoj, kiujn la naturo al ĝi estis doninta. Tamen tiun procedon oni nomas la perfektigo de la ĉevalo.

Thomas Hardy, A Laodicean, 1881, ĉ. 1
reen al la indekspaĝo

28a Oktobro, 2007.

LA FRANCA HUMURO MALSAMAS OL ĈIU ALIA.

Konstrua ĉefo staras alte sur konstruaĵo kaj vidas laboriston Roger, irantan sube sur la tero, kaj krias al li:
ĈEFO : ROGER, VI ESTAS MALDUNGITA!
ROGER : KIO?!
ĈEFO : VI ESTAS MALDUNGITA!
ROGER : KIO?!
ĈEFO : MI JAM NE BEZONAS VIN! FORIĜU!
ROGER : KIO?!
ĈEFO : Bone, negrave; mi maldungos Antoine.
Oni vendas lokan gazeton en la strato:
"La defraŭdo de la jarcento! 300 homoj nur en nia vilaĝo!"
Kliento venas, aĉetas ekzempleron, kaj alveninte al sia ircelo
komencas legi. Temas pri malnova numero! Furioze li revenas al la vendisto,
kaj dum li alproksimiĝas, li aŭdas:
"La defraŭdo de la jarcento! 301 homoj nur en nia vilaĝo!"

Mi jam ne precize memoras, kie mi trovis tiujn, sed ili estas francaj!

reen al la indekspaĝo

27a Oktobro, 2007.

LA LIBRON DE SABINE FIEDLER, Plansprache und Phraseologie: Empirische Untersuchungen zu reproduziertem Sprachmaterial im Esperanto (Frankfurt/Main & Nov-Jorko, Peter Lang, 1999; ISBN 3631340885), mi prikomentis la 10an Aŭgusto, 2004, ne menciante la Esperantan version, kiu aperis en 2002 kiel Esperanta Frazeologio (UEA, Roterdamo; ISBN 9290170808).

Jorge Camacho recenzis la esperantan version, interese kaj informive. Mi scivolemas nur pri la diferenco de grandeco inter la originalo (444 paĝoj) kaj la E-versio (185 paĝoj). Tio sugestas al mi, ke al la E-versio (kiun mi ne vidis) mankas interalie la grandioza teoria aparato de la originalo.

Ankaŭ denove mi menciu, ke lingvistike adekvata 'frazeologio' devus inkludi multon pli ol fiksitajn esprimojn de la speco, kiun traktas Fiedler. Mi donos unu ekzemplon de ŝablono, kiu precize samas en la franca kaj la angla, sed ne nepre troviĝas en aliaj eŭropaj lingvoj, des malpli en neeŭropaj lingvoj:

S'il y a une chose que les femmes du monde désirent voir, c'est l'interieur de ces femmes entretenues. (Dumas; adaptita)
If there is one thing women of the world want to see, it is the lodgings of those kept women.

Laŭvorte en Esperanto:

Se estas unu afero, kiun la virinoj de la mondo volas vidi, ĝi estas la loĝejoj de tiuj kromedzinoj.

La formulo "Se estas unu afero, kiu A, ĝi estas B" (tute eblas nombra malakordo inter A kaj B) ne havus sencon en ĉiu lingvo; mi eĉ dubas, ke la averaĝa E-isto komprenus ĝin. Sed por angla- aŭ franclingvano, ĝi estas oftaĵo. Rimarku, ke tiu formulo ne estas idiotismo, nek proverbo, nek io ajn tia. Tiajn konstruojn oni nomas "markitaj konstruoj"; maloftege oni instruas ilin en lingvaj kursoj, sed ili abundas en ĉiuj lingvoj. Ilia neregado estas certa signo de fremdula lingvouzo. Pri tiaj konvencioj Fiedler NE verkis, ĉar ili kutime devenas rekte el la etnolingvoj de la E-istoj (aŭ el aliaj lingvoj, kiujn E-istoj hazarde konas) laŭbezone — kaj plej verŝajne ne ĉiam estas plene komprenataj de alilingvanoj.

reen al la indekspaĝo

26a Oktobro, 2007.

SEALAND NE ESTAS LA UNUNURA. Ŝajne en 1984, post disputo kun la Aŭstria registaro pri la konstruo de sia sfera domo, artisto Edwin Lipburger deklaris sian bienon sendependa nacio, kaj nomis ĝin Respubliko de Kugelmugel. Oni kondamnis lin al prizono pro lia rifuzo pagi impostojn, kaj pro lia presado de propraj poŝtmarkoj. Sed registara pardono savis lin de enkarcerigo. (Fonto de la informo estas, cetere, interesa retejo.)

(Okaze ke Vi ne aŭdis pri Sealand, jen la oficiala retejo: http://www.sealandgov.org/.)

reen al la indekspaĝo

25a Oktobro, 2007.

HUMURO DE T. S. ELIOT? Hazarde dum nia semajno en Florido, mi aĉetis en libro-brokantejo eseo-kolekton de usona elpatrujiĝinta poeto, kritikisto kaj dramisto T. S. Eliot (1888 - 1965). La eseoj spanis grandan gamon de Danto ĝis Marie Lloyd. Tio, kio plej impresis min tamen, estis la diro:

"La influo de Seneko estas multe pli videbla en la Elizabetana dramo, ol en la teatraĵoj de Seneko."*

Mi ne scias kial, sed tio komencigis min ridi, kaj mi apenaŭ ĉesis ĝis nun. Eble li seriozis; mi vere ne certas. Sed kiel mi ofte diris en mia blogo, humurkapablo tre gravas eĉ en la plej seriozaj vivoj, kaj plej multaj homoj partoprenas ĝin, almenaŭ iomete.

* "Shakespeare and the stoicism of Seneca" (1927)
reen al la indekspaĝo

24a Oktobro, 2007.

LA ETERNA MANKO. Mi abonis paperan E-revuon, ricevis kvar numerojn el la ses promesitaj kontraŭ mia mono, kaj subite la numeroj ĉesis alveni. Skribis al la revuo: neniu respondo. Skribis al la peranta libroservo: neniu respondo. Do necesis rezigni pri tiu revuo — domaĝe, ĉar ĝi vere interesis min.

Tonyo del Barrio verkis premiitan eseon (legeblan ĉi tie), en kiu li argumentas interalie, ke la E-movado estas nur normala movado. Jes — kaj tio estas la problemo. Laŭ mi tiuj homoj, kiuj volas reformi la mondon, certiĝu unue ke ili kapablas mastrumi simplan abonliston.

reen al la indekspaĝo

23a Oktobro, 2007.

PRI LA ĜUSTA MANIERO NOMBRI ŜAFOJN. Skribis Björn Lübke pri mia antaŭlasta blogero:

> Nombri ŝafojn neniam funkciis por mi...

Ĉar nombras la gambojn kaj dividas per 4. :-)

Tre gravas ignori la gambojn, kiam oni nombras ŝafojn por dormiĝi. La bildo montras la ĝustan manieron. La ŝafoj konvene saltadas super la dormonton, unu post unu, kaj la dormonto nombras ilin. Tute sengambajn ŝafojn oni povus tiel nombri .

La vikipedioj ne aŭdis pri Wordsworth tiurilate, do ne malŝparu Vian tempon pri "kontrolado"...

reen al la indekspaĝo

11a Oktobro, 2007.

BLOGPAŬZO

Florida loĝado ĝis proks. la 22a de la monato.

reen al la indekspaĝo

10a Oktobro, 2007.

LA DORMIĜA METODO DE JOHN D. MacDONALD. Iuj bestoj dormas senprobleme, sed ne ĉiam la homo. Se Vi — kiel mi — malfacile dormiĝas, eble helpus la metodo de krim-romanisto John D. MacDonald. Enlite kaj fermokule, imagu al Vi nigran cirklon, proksimume 5 centimetrojn malantaŭ la okuloj, sufiĉe grandan por plenigi la kranion interorele. Kaj imagu, ke ĉiu penso perturbos tiun perfektan nigrecon. Strebu teni la nigrecon senmakula kaj perfekte cirkla. Dume, spiradu malrapide, kaj imagu, ke per ĉiu elspiro Vi sinkas pli profunden en la matracon.*

Ĉu la metodo funkcias? Mi nur komencis provi ĝin, do ne scias. Cetere, en iuj kulturoj oni "nombras ŝafojn" (image, kompreneble) por dormiĝi. Mi tute hazarde trovis la originon de tiu ideo, en poemo de Wordsworth de 1807 (To Sleep). (Nombri ŝafojn neniam funkciis por mi...)

* El la romano The Dreadful Lemon Sky
reen al la indekspaĝo

9a Oktobro, 2007.

MI KOMENCAS LEGI HENRY JAMES. Tio estas malofta afero por mi — interesiĝi pri serioza usona romanisto (mi ĉiam preferis la britojn). Ĝi okazis laŭ la jena maniero:

Joseph Epstein estis redaktoro de la revuo The American Scholar, precipa organo de la honorsocieto Phi Beta Kappa, kies membro mi fariĝis kiel studento ĉe City College of New York en la 60aj jaroj. Antaŭ kelkaj jaroj la revuo maldungis la redaktoron Epstein, pro tio, ke li rifuzis nomi samseksemulojn 'gejuloj' sed insistis uzi la vorton 'samseksemuloj' (en la angla kompreneble). Pro lia maldungo, konsiderinda nombro de abonantoj, inkluzive min, malabonis la revuon por protesti la atencon kontraŭ libera sinesprimado.

Lastatempe, Epstein (nun samaĝulo kun mi) publikigis libron de eseoj. En unu el la eseoj li riproĉas la usonanojn pro ilia neglekto de la verkisto Henry James (li estis frato de la fama psikologo William James). Epstein, kiun mi respektas, tiel "hontigis" min al interesiĝo pri Henry James.

James, kompreneble, ne estis "tipa usonano" (se ĝustas uzi tian esprimon). Li translokiĝis al Anglio en 1876 kaj restis tie, samkiel mia alia "usona" aŭtoro, George Santayana, naskiĝis en Madrido kaj finis sian vivon en Eŭropo. Kaj samkiel W. B. Yeats neniam plene akceptiĝis de sia propra popolo, la irlandanoj, la usonanoj neniam tute akceptis Henry James — almenaŭ tiel opinias Epstein. Nu, eble mi estos escepto.

reen al la indekspaĝo

8a Oktobro, 2007.

KIAL KONTEMPLI LA ESENCOJN?

Thomas Hardy skribis:

"Veinda fakto — la homa raso estas tro ekstreme disvolviĝinta por siaj korpaj kondiĉoj; la nervoj evoluis ĝis aktiveco nenormala en sia medio... la planedo ne liveras la feliĉ-materialojn por pli altaj ekzistaĵoj."*

Ĝuste. Kaj la solvo estas kompreni, ke, samkiel unu epoko ne havas superecon super aliaj — ĉar ĉiuj ekzistas en la sama tempa dimensio — tiel inter ĉiuj realaĵoj, tiuj, kiuj hazarde ekzistas, ne havas superan rangon. Ĉiuj realas en la "dimensio" de esencoj — home percepteblaj trajtoj de la universo. Tio signifas, ke imagata mondo aŭ submondo estas tiel reala, kiel la ekzistanta mondo. La grava diferenco estas, ke imagata (sub)mondo ne havas la potencon kaŭzi ion. Ĝi estas tute pasiva. Kaj tio ja ne tiom gravas, ĉar la kaŭzado estas ĉiaokaze nur en niaj mensoj.

(Eble oni ne komprenas tion pri kaŭzado. Evento A okazas; poste okazas evento B. Jen ĉio, kion ni observas. La kaŭza rilato ne estas parto de la fizika mondo: ni aldonas tion. Tial, ekde la komenco de la filozofio, kaŭzado apartenas ne al la scienco sed al la metafiziko.)

Ni povas unuigi la ekzistantan kaj la neekzistantan (tamen realan) mondojn per la interesa strategio "imagi tion, kion ni scias" (P. B. Shelley).

Por kompreni, kiel io povas esti reala, tamen ne ekzisti, vidu ĉi tiun "foton" de Saturno kiel vidata de la luno Febo je la momento de mia skribado. (Hazarde nunmomente la suno estas malantaŭ Saturno, se oni staras sur Febo.) Se Vi povus stari en la ĝusta loko je la ĝusta tempo, Vi kredeble povus vidi tiun scenon, kaj sekve la sceno ekzistus. Sed la sceno estas reala jam nun! (kaj eblas kontempli ĝin).

* Life, pĝ. 218 (originala eldono)
reen al la indekspaĝo

7a Oktobro, 2007.

IOM POST IOM LA PLATONAJ DIALOGOJ tradukiĝas en Esperanton (Broadribb, Silfer, k.a.) — esperinde adekvate. Vidu ekz. http://www.esperantio.net/index.php?id=428. Esprimoj kiel "tradukado ad sensum" kaj "instinkta metodo" ja iomete nervozigas. Bona scipovo de la helena ja ne oftas nuntempe.

Iom scivolemiga ankaŭ estas la diro de Silfer, ke en la Kratilo Platono "metas problemon... kial la konceptoj (per si mem universalaj) esprimiĝas per tute malsamaj vortoj, laŭ la malsamaj lingvoj." En la Kratilo Platono ja diskutas la distingon inter lingvaj realismo kaj nominalismo — kiel ĝi poste nomiĝis — sed la helenoj ne komparis lingvojn; kiom ni scias, ili tute ne degnis studi aliajn lingvojn krom la helena. (Neniu scias precize kial; ili ja interesiĝis pri preskaŭ ĉio alia en la mondo.)

reen al la indekspaĝo

6a Oktobro, 2007.

Walter Klag skribas, temante pri nombroj de parolantoj (vidu hieraŭan blogaĵon):

Kara Ken!

GOOGLE:
Rezultoj proksimume 244 000 por 'vetero'
Rezultoj proksimume 58 900 000 por Wetter ('vetero' germane)
Rezultoj proksimume 261 000 000 por weather ('vetero' angle)

Parolantoj:
Esperanto ?
la germana 100 000 000
la angla 320 000 000

SE oni povas tiel kalkuli, la esperantan parolas 100 000 ĝis 200 000.

Salutas Walter

T.e., oni notas la nombron de guglotrafoj por tipa vorto de lingvo L; oni tion komparas kun la konata (pli-malpli) nombro de parolantoj de L. Oni kalkulas la rilatumon R de guglotrafoj al nombro de parolantoj por kelkaj konataj lingvoj L1...n.

Tiam oni faras la saman kalkulon por Esperanto uzante R — sed ĝuste tie estas la problemo pri tiu metodo: R ne restas konstanta por ĉiuj lingvoj. Se uzi la ciferojn de Walter, por la angla R = 1,2; por la germana R = 1,7 — necesus decidi je arbitra R.

Aldone, planlingvuloj havas (kiel ni tre bone scias) motivon por krei retejojn preter sia nombro, kiu mankas ĉe uzantoj de plej multaj aliaj lingvoj. Lastatempe raportiĝis ekzemple, ke estas pli da Vikipediaj artikoloj en Volapuko, ol en Esperanto: ili ŝajne kreiĝis per komputila programo. (Vidu http://www.liberafolio.org/2007/volapukapedio?searchterm=Volapuko.)

reen al la indekspaĝo

5a Oktobro, 2007.

JEN IO INTERESA, almenaŭ por mi. La metodo, kiun uzis Marcus Sikosek (nun Van Dijk) por taksi la nombron de E-parolantoj, estas la sama, kiun uzis la granda angla historiisto Edward Gibbon por taksi la numbron de kristanaj martiroj en la Orienta Romia Imperio antaŭ la regno de Konstantino.

La metodo de Sikosek resume (laŭ la konvena formulo de http://ct.amfibi.com/cached?idx=1&id=597229):

Sikosek kalkulas, ke se miliono da Esperanto-parolantoj estus disvastigita egaldense tra la mondo, oni atendus trovi 182 en la urbo Kolonjo. Sikosek trovas "maksimume tridek" en tiu urbo, kaj diras, ke ĝi havas multe pli da esperantistoj ol la averaĝa regiono en la mondo (estante universitata urbo en meza Eŭropo). Li simile kalkulas pri pluraj urboj kaj landoj. Li ankaŭ notas, ke UEA kaj la landaj asocioj havas kune nur 20,000 membrojn, kaj dubas, ĉu vere estas pli ol 50-oble tiom da Esperanto-parolantoj ol da movadanoj.

Sikosek, kiel ni scias, fine konkludis je maksimume 40.000 - 50.000.

Gibbon siaflanke notis,* ke Eŭsebio, relative fidinda informfonto, registris ne pli ol 92 martirojn en Palestino, kaj konstatis, ke Palestino konsistigas proksimume 1/16 el la Orienta Romia Imperio; estis laŭ Gibbon racie supozi, ke la mondoparto kiu mem naskis la kristanismon produktis almenaŭ 1/16 el ĝiaj martiroj, kaj do rezonis, ke la tuta nombro por la tuta Orienta Imperio estis proksimume 1.500, do mezume 150 martiroj jare dum la 10 jaroj da persekutado.

Nek la kristanoj nek la E-istoj kontentas pri tiaj nombroj.

* The History of the Decline and Fall of the Roman Empire, vol. 1, ĉapitro XVI
reen al la indekspaĝo

4a Oktobro, 2007.

LA NEADEKVATO DE LA LINGVO. Pro mia interesiĝo pri filozofo George Santayana, mi devis lastatempe enketi denove en diversaj libroj pri metafiziko. Kaj, kiel ĉiam, mirigas min la senhezito, kun kiu oni supozas izomorfecon inter la lingvo kaj la homa pensado. Haveblas pluraj manieroj montri la falsecon de tiu supozo; unu estas, uzi la ekzemplon de la risorto.

Priparoli la formon de risorto (t.e. cilindra premrisorto, kiel en la bildo) per lingvo estas tre malfacile. Se Vi dubas, provu foje! Eĉ vortaroj ofte kontentiĝas per bildo. Sed pripensu, ke per unu fingro oni povas fari desegnon en la aero, kiu precize indikas la formon de tia risorto, tuj kompreneblan.

Ke niaj prauloj sukcesis elpensi la principon de la premrisorto, kredeble sen la neceso priparoli ĝin lingve, estas laŭ mi utila demonstro, ke la bildiga kapablo de la homa menso superas la lingvon. Ankaŭ la scienco malkovras multajn aferojn, kies nomojn kaj priskribmanierojn oni elpensas nur poste, se entute iam senhelpe de la matematiko.

Dankon al israela amiko Yigal Zan, kiu memorigis min pri la ekzemplo.

reen al la indekspaĝo

3a Oktobro, 2007.

Ofte estas dirite, ke multaj, eble eĉ ĉiuj, muzikaj ideoj de la populara muziko jam troviĝas en la klasika muziko. De mi mem hazarde trovitaj ekzemploj inkludas Handel: Klavar-Suito 2 en F, 2a movimento (Allegro)* kaj Schubert: Piano-Sonato 3 en E, 4a movimento (Scherzo). Se Vi aŭdus tiujn, Vi demandus, "Ĉu tio vere estas klasika muziko?!" La diferenco estas, ke certaj ideoj en la klasika muziko estas nur rekvizitoj, kelkfojaĵoj, dum en la populara muziko ili fariĝis la precipa afero. La samo validas pri certaj akord-sinsekvoj kaj eĉ melodiaj ideoj.

La klasika muziko kaj la populara muziko de Okcidento konstante interŝanĝis materialon, tien kaj reen, dum pluraj jarcentoj. Se oni konceptas nian muzikon kiel tuton, ignorante sociajn klasojn kaj subkulturojn, ne eblas meti klaran dividlinion inter la du. Objektive la plej gravaj diferencoj nuntempe estas kulturaj: (i) la klasika postulas efektivan nepasivan aŭskultadon kaj (ii) regula kaj senŝanĝa, kvazaŭ hipnotiza ritmo nepras en plej multa populara muziko.

* Mi menciu ke la klavar-muziko de Handel, kvankam nemulte atentata, estas tre ĝuebla, kaj el la albumoj, kiujn mi lastatempe akiris, unu tre havinda estas EMI Classics, Keyboard Suites I (Andrei Gavrilov kaj Sviatoslav Richter). Tiu enhavas du KD-ojn. http://www.emiclassics.com/.
reen al la indekspaĝo

2a Oktobro, 2007.

VORTOSORTOJ, 24. 'ĈIAL'. Argilo (Clayton Smith) en sia blogo (2007-09-15) atentigas pri tio, ke laŭ nova studo de David Simpson ĵus aperinta en Lingva Kritiko, la plej malofta korelativa vorto estas 'ĉial'. Fakte ĝi okazas en la Tekstaro nur unufoje, en diskuto pri la korelativoj. PMEG (14.3.1) donas ekzemplon, ŝajne sian propran, "Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: ĉial! = ...pro ĉiuj kaŭzoj!" kaj aldonas, ke "En la praktiko ĉial estas apenaŭ uzata". Se ni demandas la kialon, ni ne trovas tute facilan respondon.

Pro la grava rolo de la pragmatiko en la moderna lingvoscienco, ni nun klare komprenas, ke la signifoj de ĉiuj tabelvortoj estas kuntekste limigataj. Se ekzemple 'iel' signifus simple "laŭ iu ajn maniero", ĝi estus ĉiam pleonasma, ĉar ĉio, kio okazas, okazas laŭ iu maniero. 'Iel' efektive signifas "laŭ iu maniero konceptebla en la kunteksto de la diskurso". Same pri la aliaj tabelvortoj, kaj fakte — same 'ĉial' — teorie. 'Ĉial' devus signifi proksimume "pro ĉiuj kialoj koncepteblaj en la kunteksto de la diskurso". Sed 'ĉial' tamen ne uziĝas, eĉ kiam haveblas taŭga kunteksto.

Jen ekzemplo: tipa diskurso estus "Li estis laca, li ne aĉetis donacon, kaj li ne estis invitita; pro tiuj tri tialoj do li ne ĉeestis la geedziĝon." Tamen ni kutime ne diras "... ĉial do li ne ĉeestis la geedziĝon." Eble pro tio, ke la etnolingvoj ne havas tian vorton, ni ne inklinas al ĝi.

reen al la indekspaĝo

1a Oktobro, 2007.

KVAR POR LA ASTROJ
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Poetoj diras, iĥabod, la glor' forpasis.
Lun' kaj sun' ankoraŭ brilas; birdoj kantas;
kaj se hazarde militantoj en la kamp' amasis,
ne gravas; pacamantoj daŭre protestantas.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Tamen io novas pri la mondo; io malaperis.
Kvar spacŝipoj nun forlasas nian sunsistemon;
sed terpiratoj nian vidon fremden forkaperis
kaj savboatoj igas nek la temon nek la remon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kvar por la astroj — magran tablon ni primetas:
tuj antaŭ la venko ni ektremas, kaj defetas.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.