Sendu al mi komentojn

31a Oktobro, 2008.

B L O G P A Ŭ Z O

reen al la indekspaĝo

30a Oktobro, 2008.

ALVENIS BELETRA ALMANAKO 3 — ĵuse; mi ne havis tempon vere esplori ĝin. Eĉ pli enhava ol antaŭe (belartaj konkursoj daŭre kontribuas); mi legis unue la eseon de Ragnarsson. Ankaŭ interesis kaj amuzis tiu de Trevor Steele, "Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura business". Eĥas liaj vortoj "Ĉu oni entute legis mian verkon?" — demando, kiun mi mem en alia kunteksto metas preskaŭ ĉiutage.

* * *

RICHARD DAWKINS FLIRTAS KUN LA FUNDAMENTISTOJ. Richard Dawkins nun atakas Harry Potter, tiel sekvante (eble senscie) la religiajn fundamentistojn. Tio estis neevitebla; la moderna sekulara establo malamegas ĉion, kio per sia nura ekzisto defias ĝin. Tio inkludas magion! La nova Dawkins-verko celos geinfanojn, por ke ili ne koruptiĝu de la imagipovo. Ni nun lernas, ke estas nur unu scienca vidpunkto — tiu de Dawkins. Plus ça change ...


reen al la indekspaĝo

29a Oktobro, 2008.

AŬTUNA RASTO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
La bidoj de la nuna rozario klakas en la malhelo
kaj ŝuplandumoj survoje iras ien. Jen ni reduktis
la dek kvin misterojn al mil; ili eĥas kaj
reeĥas ĝis laseriĝo, tiam estas denove dek kvin.
Plia laseriĝo donas unu. Sed per simpla prismo...
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Eblas adori misteron; nur ne fermu la okulojn
kiel orienta religia statuo, aŭ kiel matematikisto.
Estas aŭtuno nun en mondo fiera pro sia abolo
de la sezonoj; kiam falas la folioj, rastas mi.
(Post la aŭtuno mi plu rastos.)
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

28a Oktobro, 2008.

VORTOSORTOJ, 39. VOLO. Multaj surpriziĝas, unuafoje prenante la verkon de Arthur Schopenhauer, Die Welt als Wille und Vorstellung (1819) [la mondo kiel volo kaj ideo/imagado], ke por Schopenhauer, "volo" estas plejparte ĉio, kion la homo ne konscie volas. Ĉu Vi iam rimarkis, ke ni vole-nevole plejparte agas kiel agis niaj prauloj? Preskaŭ ĉiuj homoj ekzemple edz(in)iĝas; plej multaj el tiu nombro naskas infanojn. Ni reproduktas kaj ensociigas nin preskaŭ senpense. Ofte oni diras, ke "la mondo havas sian propran volon". Tio estas la "volo" de Schopenhauer.

Rimarku la kontraston inter volo en tiu senco, kaj ideoimagado: la lasta estas liberiĝo, almenaŭ parta, el la "volo" de la mondo. Poetoj komprenas tion; Jean Genet iam skribis, ke la poezio similas meblaĵojn ekster la domo, sur la pavimo aŭ sur la greso, dum tempo de transloĝiĝo. En tempo tia, nenio estas senpensa kaj rutina.

Nek modernaj etnolingvaj vortaroj, nek NPIV, difinas "volo" laŭ maniero permesanta la sencon de Schopenhauer. (La rezulto estas, ke ni malhavas vorton por "la volo de la mondo".) En NPIV-2002 ni trovas ekzemple:

1. Kapablo voli.
2. Tio, kion oni precize volas.

"Volo" en E-o klare devenas de "voli" kaj substantive retenas homan subjekton. Se E-o kreiĝintus iom pli frue, eble restus la malnova nuanco. En la Ŝekspira angla, la substantiva will havas jam sian modernan sencon, sed ankaŭ sian malnovan nuancon: Elizabetanoj uzis la vorton por neracia deziro, pasio ne sub gvidado de prudento. Tiu dusenceco ebligas diversajn vortludojn en tiuj sonetoj alparolantaj la misteran "Malblondan Damon". Ĝi ankaŭ rolas en la titolo de la teatraĵo, Twelfth Night, or What You Will, en kiu preskaŭ neniu scias, kion ŝli faras, krom la klaŭno. Grava figuro en tiu teatraĵo havas la nomon "Malvolio". Mi eltornos nenion el tio tamen ...

reen al la indekspaĝo

27a Oktobro, 2008.

LA NOVA MORALO : HOMOJ EN ZOO. Ĉiu homo, kiu ne naskiĝis hieraŭ, scias ke la vorto "moralo" ŝanĝis sian signifon post la 60-aj jaroj. Antaŭe temis pri persona konduto; nun temas pri publikaj devoj (ne ofendu minoritatojn; konservu la medion; estu politike progresema; agnosku virinajn rajtojn; ktp.). Sed la nova moralo kondukis nin al strangaj prioritatoj. Jen foto de brazilamazonaj tribanoj, kies kulturon oni ne tuŝu! ĉar ili estas "endanĝerigita specio". Anstataŭ alporti al ŝtonepokuloj civilizacion, kiel faradis la stultaj misiistoj de la pasinteco, oni lasu ilin por observiĝi, kvazaŭ en zoologia parko. Jes, tio estis la politiko de la brazila registaro — ĝis nun.

Sed nun bezoniĝas ŝoseo, kaj — reen al la pozicio misiista!

reen al la indekspaĝo

26a Oktobro, 2008.

DIVERSAJ DIRAĴOJ POR SPECIALAJ OKAZOJ. Multaj homoj ne scias, kion diri en monduma kompanio. Jen kelkaj sugestoj por plenigi silenton.

• "Mirinda organika kunfandiĝo de formo kaj enhavo; tre bona apudmeto de kontrastoj." Direbla en artmuzeo, dum spekto al ajna moderna artobjekto.

• "Via vidpunkto estas interesa." Uzebla kiam la koncerna vidpunkto estas azene stulta, sed Vi volas esti ĝentila. "Interesa" estas ege utila vorto por ĉiaj situacioj.

• "Nepre komparinda kun ties antaŭaj verkoj." Direbla dum diskuto pri libro, kiun Vi tute ne legis.

• "Akcioj estas la opiaĵo de la amasoj." Uzebla dum argumento kun marksisto. (Iuj marksistoj eĉ havas humurkapablon.)
reen al la indekspaĝo

25a Oktobro, 2008.

ĈU DO LA POETOJ VENKAS? Mi lanĉis fadenon en soc.history.science pri la origino de la ideo, ke la scienco neniam atingos plenan komprenon pri la universo. Ne gravas, kiun popularigon de la scienco Vi legas, Vi trovos tiun ideon: la scienco komprenas pli kaj pli, sed neniam komprenos ĉion — ĝi alproksimiĝas plenan komprenon asimptote.

Tiu ideo ĉiam ŝajnas al mi stranga. Ĉu estas ia mallogikaĵo en la koncepto de plena kompreno? Se jes, mi ne vidas ĝin (sed vidu sube). Tamen oni ripetas la asimptotan ideon fojon post fojo, kvazaŭ senpense. Mia provizora tezo estas, ke la ideo venas de la Romantikismo, ne de la scienco mem, ĉar mi trovis ĝin en la verkoj de ekz. Thomas Carlyle, tiel frue kiel 1821, longe antaŭ la imponaj revoluciaj malkovroj de la scienco pri relativeco, kvantum-fenomenoj, ktp. Kaj Carlyle citas Schiller. Se Vi interesiĝas pri tiu demando, legas la anglan, kaj ricevas uzreton, ja legu la diskuton.

Estas interese, ke eĉ dum ni daŭre asertas la neeblecon de plena kompreno, fizikistoj serĉas Grandan Unuiĝintan Teorion, kiu ofte nomiĝas "teorio pri ĉio". Sed nun fizikisto David Wolpert, en Physica D (vol. 237, pp. 1257-1281, 2008) argumentas, sur logika bazo, ke ja ne eblas GUT. Jen porlaika priskribo. Ne tre surprize, Wolpert aludas la teoremojn de nekompleteco de Kurt Gödel. Ĉu do la poetoj venkas, kaj la scienco estas, malgraŭ ĉio, nur sakstrato? Se Wolpert pravas, ĉu do determinismo estas for? Kiam mi komprenos ĉi tiujn aferojn, mi avizos Vin .

reen al la indekspaĝo

24a Oktobro, 2008.

Skribis Teodor Konopka el Vroclavo teme de la hieraŭa blogaĵo:

Saluton!

En Via lasta blogaĵo Vi menciis, iom ŝerce, ke estas ja malpermesite bruligi aŭtunajn defalintajn foliojn. Vere tiel estas. Kaj kion oni do faras? oni kolektas ie la foliojn en la sakojn, poste la sakoj strangamaniere ektroviĝas sur mallegalaj forĵetejoj ie flanke de homaj setlejoj. Foje iu ilin "hazarde" ekbruligas... Almenaŭ tiel estas en mia regiono.

Sed mi celas alian aferon: dum dekkelkaj lastaj jaroj kaŝtanarbojn ekatakis papilieto nomata latine Cameraria ohridella. Ĝi estas unuafoje trovita en 1984-a jaro ĉe la lago Oĥrid en Makedonio, nomita ĝi estis en 1995. Larvoj de tiu papilieto detruas foliojn de kaŝtanarboj (ekkomencas ankaŭ lokiĝi sur folioj de aliaj arboj). Estas du rimedoj kontraŭ la besto: injekti la arbojn per iu medikamento — multekosta afero, ligita kun multloka truado de la arbotrunko — aŭ skrupula kolektado de la folioj kaj ... bruligado de ili. Kompreneble bruligi simple en amasoj en freŝa aero estas malpermesate kaj specialaj ekologiaj bruligejoj ne ekzistas. Causa finita. Ĉeokaze mi sendas al Vi foton de Karlo von Linne — en loka botanika ĝardeno — ektrovinto de la moderna nomado de la kreskaĵoj.

Kun salutoj - Teodor

Mi ne ŝercis pri la folioj; ja estas kontraŭleĝe mem bruligi ilin, pro laŭdira poluo de la medio. Supozeble oni fine bruligas ilin en ekologie taŭga brulejo. Supozeble! Ŝajnas, ke nuntempe ĉio, kion oni ŝatas, estas aŭ malsaniga, aŭ kontraŭleĝa, aŭ ambaŭ. Pri detaloj registoj tre lertas; pri gravaĵoj — ja ne tiom.

Ankaŭ en Usono la kaŝtanarbo, iam "la reĝo de la arbaro", estis atakita de plantmalsano, niakaze iaspeca fungo (Ascomycota) kiu preteratente enkondukiĝis en la landon el Ĉinio aŭ Japanio inter 1900 kaj 1908. Preskaŭ malaperis maturaj kaŝtanarboj dum longe. Nun oni kreis hibridon, kiu rezistas la malsanon.

Mi blogis iom pri Lineo la 4an februaro, 2006.

reen al la indekspaĝo

23a Oktobro, 2008.

SE KONSIDERI, ke estas sufiĉe da krizoj en la mondo por fondi novan studokampon, krizologion — ĵurnalistoj kompreneble servus kiel popularigantoj de la nova scienco — eble oni miras, ke mi priokupas min pri vestoŝnuroj. Sed vere agacas min la nova malestimo al tiu antikva kutimo. Jes, tie kaj tie (almenaŭ en mia lando), se oni pendigas vestaĵon en la varma sunbrilo por sekiĝi post lavado, la najbaroj organizas sin por protesti. Kaj kiam okazas protesto, tiam kutime kaŭras leĝo atendanta sian promulgon.

Laŭ la najbarasocioj (jen la nomo de tiuj faŝismaj gebagatelistoj), pendigado de vestaĵoj ekster la domo malaltigas la monvaloron de la ĉirkaŭaj domoj. Sed gekaraj — ĉu Vi ne memoras la freŝan aromon de tolaĵo sekigita per la suno? Estis nenio komparebla — eble kun la escepto de la aromo de brulantaj folioj dum la aŭtuno, kio mem estas kontraŭleĝa nuntempe; necesas nun meti la foliojn en sakojn, kolektotajn de la rubistoj. Ĉu nenio restas sankta? Mi preskaŭ certas, ke ie en nia 4400-vorta Konstitucio estas la Rajto Pendigi Vestaĵon. Certe iuj lertaj juristoj povus ĝin trovi; ili ja tiom sukcesas en aliaj sferoj.

En miaj revoj mi ne nur ekstere pendigas vestaĵon, sed havas kaprinon por manĝi la greson (kontraŭ leĝo 453-B, sekcio 6) kaj por melki, bruligas amasegojn da folioj en plena vido de la mondo, kaj tenas du-tri riparotajn aŭtojn dispecigitajn antaŭ la domo (malobeo de leĝo 121-E, parto 4). Almenaŭ revojn oni ne povas kontraŭleĝigi. Ĝis nun.

reen al la indekspaĝo

22a Oktobro, 2008.

KIO NE MEMORIĜAS, NE OKAZIS. Ĉiujn kvin jarojn (proksimume), kuracistoj faras al mi rutinan kojloskopion. Tio estas plena ekzameno de la tuta kojlo (granda intesto) pere de optika kableto kaj alia ekipaĵo. Ne necesas diri, ke la procedo ne tre agrablas; sed la unuan fojon mi hazarde devis toleri ĝin tute sen anestezo (pro sadisma flegistino; mi seriozas), kaj la sporadaj doloroj ne estis tute netolereblaj.

Sed dum la lastaj 20 jaroj oni jam ne uzas anestezilon, sed injektas forgesilon: mi restas maldorma dum la tuta procedo, kaj reagas normale (kun doloroj, ktp), sed poste forgesas ĉion. Kaj precize tia estas la subjektiva impreso: mi kuŝiĝas, salutas la kuraciston, oni injektas, kaj mia sekva konsciaĵo estas senmemora "vekiĝo". Subjektive, la procedo "ne okazis".

Sed kompreneble ĝi ja okazis. Ĉiam mirigas min, ke memormanko funkcias same kiel nesperto, tiel ke eblas forviŝi eĉ dolorojn, kiujn fakte oni sentis!

reen al la indekspaĝo

21a Oktobro, 2008.

PRI EINSTEIN estas multaj mitoj — ekzemple tio ke li malsukcesis en la matematiko. Tio ne veras; sed laŭ nova libro,* la matematiko de Einstein ja estis eksterordinare eraroplena por fizikisto. Vere suspektindas, ke la nuntempa matematik-pelata teoriumado en la fiziko iom malsamas ol la pensado de Einstein, en kiu ŝajne ege rolis — intuicio. Kaj de kie venas intuicio?

Lastatempa esploro trovas, ke socia malakceptiĝo nutras intuicion. Tio ne tre surprizas min. Jam longe mi baraktas kontraŭ la ideo, ke socia maladaptiĝo povas kaŭzi interesiĝon pri libroj, pri legado, pri studado — ĉio, kio donas al iuj homoj la kialon vivi. Ĝuste tiel okazis al mi.

Kial mi baraktas kontraŭ la ideo? Pro la problemo, kion diri al junuloj. Apenaŭ eblas rekomendi socian malsukceson por nutri la menson. Tial mi emas eviti situaciojn, en kiuj mi devas konsili junulojn.

* Hans C. Ohanian, Einstein's mistakes: the human failings of genius. W. W. Norton, 2008.
reen al la indekspaĝo

20a Oktobro, 2008.

SENILUZIIĜO PRI BONOBOJ. Ni modernuloj tre ŝatas bonobojn,* kaj pro kompreneblaj kialoj. La ĉimpanza specio Pan paniscus, aŭ nanoĉimpanzo, multe plaĉas al ni: unue, ĝi estas endanĝerigita. Due, multe da sekso, inkl. samseksemo. Trie, inoj dominas. Kvare, ili eĉ pli similas homojn, ol ordinaraj ĉimpanzoj. Kaj kvine, ili (kompreneble) "povas lerni lingvojn".

Kaj la sesa kialo? Ili tre pacemas. Imitinda modelo por homoj! Sed la lastan ni nun devos forstreki. Lastatempa esploro malkaŝis, ke bonoboj fakte atakas, mortigas kaj manĝas aliajn primatojn.

Ŝajne la ideala simio devos iom prokrasti sian aperon.

* En NPIV ni trovas nur "eta ĉimpanzo", sed se konsideri la multan atenton, kiun ricevas la besto nuntempe, ŝajne devus esti pli konvena vorto.
reen al la indekspaĝo

19a Oktobro, 2008.

ĈU PLEDO POR INTA NORMO? François Grin denove enestas la aktualaĵojn; vidu HeKo 369 6-A, 4 okt 08, "François Grin distancas de esperanto". Laŭ HeKo li pledas nun por ĝeneraligo de EuRom4.

La projekto EuRom4 (libro kaj KD) kreiĝis per kunlaboro inter la universitatoj de Salamanko, Aix-en-Provence, Romo kaj Lisbono sub la direktoreco de Claire Blanche-Benveniste* kaj André Valli. Ĝi havas la celon, ke en la kvar lingvoj de la kvar partoprenantaj universitatoj [la hispana, la franca, la itala kaj la portugala] la indiĝena parolanto de unu el tiuj latinidaj lingvoj havu legan kaj komprenan kapablon pri la aliaj tri. (Horst G. Klein, mia traduko)

Iama minimuma postulaĵo. Se oni rigardas la karierojn de sukcesaj kleruloj de la pasinteco, oni trovas ke baza fremdlingva kompetento iugrade estis la normo. Ŝekspiro, al kiu mankis formala edukado, povis legi la hispanan kaj la italan; ni scias tion pro lia utiligo de tekstoj en tiuj lingvoj. Tian scipovon oni simple ensorbis. Sen lingvoj ne eblis partopreni en la kultura vivo de la kontinento. Ni iusence nur pledas por reiro al la status quo ante.

* Mi malŝparis kelkajn horojn sur la reto serĉante, ĉu ŝi estas parenco de la eminenta lingvisto Émile Benveniste (1902-1976), sed sen sukceso.
reen al la indekspaĝo

18a Oktobro, 2008.

BYRON PRI SIA POEZIA KONCEPTO. La literaturo mem plejbone klarigas la literaturon. George Gordon, Lord Byron (1788 - 1824), perfekte priskribas kion li faras en sia persona epiko, Childe Harold's Pilgrimage. Kun mia laŭvorta traduko:

Byron, Childe Harold's Pilgrimage, III, 6
'Tis to create, and in creating live [estas por krei, kaj kreante vivi]
A being more intense, that we endow [estadon pli intensan, ke ni dotas]
With form our fancy, gaining as we give [formon al nia imagado, gajnante dum ni donas]
The life we image, even as I do now. [la vivon, kiun ni bildigas, kiel mi faras nun.]
What am I? Nothing: but not so art thou [kio estas mi? Nenio: sed vi ne estas nenio,]
Soul of my thought! with whom I traverse earth [animo de mia pensado! kun kiu mi transiras la teron,]
Invisible but gazing, as I glow [nevidebla sed rigardanta, dum mi glimas]
Mixed with thy spirit, blended with thy birth, [miksite kun via spirito, kunfandiĝe kun via naskiĝo,]
And feeling still with thee in my crushed feelings' dearth. [kaj sentante ankoraŭ kun vi, manke de miaj sentoj premrompitaj.]

Konsideru la filozofion malantaŭ tiu kanto: plej reala estas nia interna vivo — tion ni konas senpere. Ĉion alian ni konas per la sensoj. Se la interna vivo pli realas ol la media mondo, kreaĵo de mia interna vivo eĉ pli realas, ĉar malpli antaŭfiksita: mi elektas krei, kaj mi elektas kion krei. Byron mem, kiu estas "nenio", kreas Childe Harold, "animon de mia pensado", kiu ne estas nenio. ('Childe' — antikva termino signifanta "juna nobelo atendanta kavalirecon".)

Byron, samkiel la usona verkisto Edgar Allan Poe, strange fartis en Eŭropo. La eminenta franca kritikisto Hippolyte Taine (1828 - 1893), en sia Histoire de la littérature anglaise, dediĉis nur kelkajn paĝojn al Wordsworth, Keats, Coleridge, Shelley — LA romantikuloj en Anglio mem — sed plenigis tutan ĉapitron pri Byron, marĝena figuro en la brita romantikismo. Nu, Byron ne bone sidas en ia klasifikado.

reen al la indekspaĝo

17a Oktobro, 2008.

AMPOEZIO

Viro kantis iam, en antikva roko,
ke pro ne redonita amo
ŝi ploru super lia tomb'.
Ŝi iris alien;
la viro restis en la rok'.
Kiam ni komprenos?
Ĉiam staras
la sama virin'
kiu ne estas virin'.
— KM

Unu trafa demando pri la ampoezio estas, ĉu la poetoj ĝenerale naivas pri siaj amrilatoj. Ĝenerale la respondo estas: Ne. Thomas Hardy liveras facilan ekzemplon. Hardy verkis la kutimajn poemojn pri misaj, malĝustaj, kaj tragediaj amrilatoj; eblus eĉ nomi tion ĉeftemo de Hardy. Sed en pluraj poemoj li montras plenan komprenon pri la simbola valoro de virino por vira poeto. Eble la plej klara estas "The Well-beloved".

En tiu poemo, la poeto vojaĝas piede al Kingsbere, kie estas lia estonta novedzino, lia "reĝino". Li pensas pri ŝi, ke ŝi estas perfekta en ĉiu detalo. Dum li tiel revas sur la vojo, aperas al li alia virino, promenante ĉe lia flanko, kiu samtempe similas lian fianĉinon, kaj mistere malsimilas. Tiun li nomas "La Formo". Li demandas, ĉu ŝi estas lia amatino; ŝi tion neas.

Sed ŝi diras al li, ke fakte li amas nur ŝin: I am thy only love. Ŝi klarigas al li, ke li simple atribuas ŝiajn formon, belecon, famon, konduton kaj vortojn al sia amatino. "Mi estas via sonĝo", diras "La Formo".

Kompreneble la poeto deziras nun ĉi tiun "veran" virinon, sed ŝi avertas lin, ke ŝi neniam edziniĝos al mortema viro. Kaj tiam ŝi malaperas. La poemo atingas ambiguan finon: kiam la poeto alvenas al Kingsbere, kaj vidas sian estontan novedzinon, ŝia "animo" aspektas ŝrumpe kaj morte, kvazaŭ ĝi estus eluzita aliloke. (La fino estas ambigua ĉar la poeto kompreneble en la realo ne vere kapablas vidi la animon de la virino.)

En alia poemo, "To a Lady Playing and Singing in the Morning", ni trovas, ke romantika amo estas nepraĵo. Proze Hardy iam skribis: "Mi estas enamiĝinta al io en mia propra kapo, sen ia Ding an sich ekster tio." (Edred Fitzpiers, en The Woodlanders, mia traduko). Iluzio jam ne estas iluzio, se oni scias ĝin tia.

reen al la indekspaĝo

16a Oktobro, 2008.

HEREZA IDEO. Nuntempe estas konflikto vere tutmonda inter sekuro kaj libereco. Plej multaj homoj volas pli sekuran, senkriman kaj terorismo-imunan socion, sed volas samtempe individuan privatecon. Evidente, sen tute nova aliro, tiu debato (kiu vere komenciĝis en la 19a jarcento), neniam finiĝos.

Jen hereza ideo: la problemo ne estas, ke homoj spionas unu la alian. La problemo estas, ke unu privilegia klaso spionas la ceterajn. Imagu al Vi tute malferman socion, kie ĉiuj havus la rajton scii ĉion pri ĉiuj. Ne nur ekzemple la registoj kaj merkatistoj havus la rajton scii ĉion pri Vi kaj mi, sed Vi kaj mi havus la rajton scii ĉion pri la registoj kaj merkatistoj. Vi rajtus scii ĉion pri la homo, de kiu Vi aĉetos aŭton aŭ kiun Vi volas elektigi al politika ofico; same kiel ili pri Vi. La koncepto "anonima" malaperus, kaj kun ĝi, ĉia serioza krimo. Paradizo!

Sed ni perdus liberecon, obĵetas iu. Ne; ni perdus nur anonimecon. Do bone; ni perdus privatecon. Jes — sed kial necesas privateco, se oni ne havas ion por kaŝi? Ha jes! Ion por kaŝi. Kaj la bela aranĝo, la malferma socio, ja ne funkcius — ĉar ĉiuj havas ion por kaŝi. Kaj jen la rifo, gesinjoroj. Jen la rifo.

Vidu blogeron de 24a septembro 2006.

reen al la indekspaĝo

15a Oktobro, 2008.

DETEKTIV-ROMANOJ ne estas belarto; ili portas rekte socian mesaĝon. La mesaĝo estas, ke juraj sistemoj ne garantias justecon. En intrigo post intrigo de tiu ĝenro, la polico kaj la juro faras siajn devojn, kaj funkcias kiel ili ĉiam funkcias — neperfekte — sed la unuopulo, kutime la detektivo mem, konas la situaciojn kaj la koncernajn homojn unuamane, kaj ne nur solvas la krimon, sed ellaboras justan finon. La arketipoj de tiu mesaĝo estas du Sherlock-Holmes-rakontoj (de Arthur Conan Doyle); unu estas The Abbey Grange (1905).

Mallonge, Lady Brackenstall havas edzon, Sir Eustace, kruelan kaj drinkeman viron sen kompato. Li batas ŝin, kaj unu fojon li verŝis petrolon sur ŝian hundon kaj incendis ĝin. Ŝi havas ankaŭ amanton, Kapitanon Croker, kiu fine murdas la edzon. Post solvo de la krimo, Holmes provas Croker: li proponas al li eskapon; Holmes atendos 24 horojn antaŭ ol publikigi la krimon. Se Croker vere ne amas Lady Brackenstall, li profitos la okazon kaj eskapos. Sed Croker restas, ĉar se li fuĝus, Lady Brackenstall akuziĝus pri la murdo. Croker do pretas pendumiĝi pro sia krimo.

Holmes ne informas la policon pri la krimo, kaj permesas al la amparo geedziĝi, malgraŭ la murdo. La samo okazas en alia rakonto, The Devil's Foot (1917). Sed Holmes faras tion nur kiam li certas, ke la krimulo volonte suferus la punon de la leĝaro. Kompreneble tia certeco eblas nur en fikcio. Fine de The Abbey Grange Watson diras al Holmes: "Bone, ke vi estas unika!"

Tio kompreneble rekte kontraŭas la principon de leĝeco, la primaran institucion de ĉiu demokratia socio. Sed la detektiv-fikcia ĝenro proponas principon pli grandan ol la principo de leĝeco: la principon de individua morala responso. La justeco estas fame blinda: krimo estas krimo. La individua responso aliflanke traktas pri individuoj kaj kazoj. Sed nur en fikcio...

reen al la indekspaĝo

14a Oktobro, 2008.

SCIENCAJ NOBEL-PREMIOJ. Ŝajnas al mi ke estas tri kulturaj facetoj de la moderna scienco. En la ordo de malpliiĝanta konateco: (i) glamura publika bildo, subtenata de vasta populariga aparato; (ii) teda kaj monotona ĉiutaga laboro de la ordinara senfama sciencisto; (iii) ĝenerala mondvido filozofie ekzamenebla. La Nobel-premioj multe kontribuas al (i). (ii) estas la natura provinco de (ideala) scienc-ĵurnalismo; per adekvata priskribado ĝi povus malkaŝi, kial la helenoj ne disvolvis eksperimentan sciencon :) (iii) plej interesas min.

Precipe pro (iii) — ĝenerala mondvido — ankoraŭ restas skandalo, ke ne estas Nobel-premio por la matematiko. Neniu scias, kial Alfred Nobel pretervidis tion; sed kredeble manko de praktika utileco estis la kialo. Sed se utileco estu la ĉefkriterio, necesas alfronti plurajn konfliktojn. Ekzemple la Haber-Bosch-procedo (ĉ. 1900) por krei sintezan sterkaĵon savis milojn da vivoj el amasa malsatmorto — sed mortigis aliajn milojn per eksplodaĵoj kreitaj per la sama procedo en du mondmilitoj. Haber kaj Bosch ambaŭ ricevis Nobel-premiojn por kemio. Sed utileco estas ofte miksa, kaj kompreneble ne ekzistas premio por malpaco.

Estas sufiĉe da aliaj premioj por la matematiko. Sed la publiko ne konas ilin; kaj se hazarde iu iam povos klarigi la ontologian statuson de la matematiko, la publiko daŭros nescia pri io grava kaj fundamenta.

Efektive la ĉi-supra komenciĝis kiel komento ĉe la blogero de Toño (11.10.08), "Oni atentos la sciencajn Nobel-premiojn", sed kiel ofte okazas, ĝi tro longiĝis por bloga komento :) (Tamen nun estas tie tre longaj komentoj, do mi tro haste juĝis...)

reen al la indekspaĝo

13a Oktobro, 2008.

KIOM EL BILDO EBLAS KOMPRENI.

Jen homo kun sofo sufiĉe luksa por tri reĝoj, do kompreneble li sidas sur la planko. Li faras tion por montri, ke li ne estas burĝa, kaj ke malgraŭ sia havaĵo li identigas sin kun la subuloj de la tero. Sed ĉu li uzas teleregilon ĉar tro pigras por piediri al sia sonaparato? Eble; aliflanke la vojaĝo tien estus ja eble duonkilometra, kaj li devas konservi sian energion. Kaj nepre li aŭskultas ĵazon, ĉar li estas altbrova, nur ne tro altbrova. Entute, tre kompleksa homo, vivanta en tre kompleksa tempo.

reen al la indekspaĝo

12a Oktobro, 2008.

Helpeme skribis Stephan Webanck el Kolonjo pri mia blogero de antaŭ-hieraŭ:

Kara Ken,

mi supozas, ke via retprovizanto disponigis al vi servilon nomata "news.domajno.ajn" kiun vi povis kontakti per taŭga uzretumilo por sendi kaj ricevi afiŝojn al almenaŭ la konataj novaĵgruparoj kiaj soc.*.*.

Mia retprovizanto ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la fosilieco de tiuj forumoj kaj mi abonis kelkajn grupojn (inter ili s.c.e.) de "news.netcologne.de". Tiu servilo disponigas kontakteblon al miloj da grupoj. Kompreneble tiu servo estas limigita al klientoj de NetCologne.

Tamen kelkajn grupojn mi partoprenas per alia servilo, kiun povas uzi ĉiu, kiu havas minimuman retkapaciton kaj veran retadreson. Iru al http://www.motzarella.org/index.php por informiĝi pri la servo. Informoj disponeblas en la germana kaj angla (alklaku la flageton laŭbezone).

Aliĝo estas senpaga kaj facila; s.c.e. estas inter la aboneblaj grupoj. Pri la necesaj agordoj en M$ Outlook Express, kiun vi ŝajne uzas, mi ne povas konsili, sed aŭ vi sukcesos per analogio aŭ trovos iun, kiu uzas la saman programon por uzretumi.

Mi esperas, ke s.c.e. ne perdos plian el la malmultaj kontribuantoj, kiuj ne nur obsediĝas pri aferoj kiaj akuzativa prepozicio aŭ "ŭ" post konsonanto.

Agrablan restan semajnfinon deziras

Kolonjano

Dankegon! Mi ĵus ricevis la leteron (kiun mi aperigas pro eventuala helpo al aliuloj), do ne havis tempon provi la konsilon. Mi umos pri la afero ĉi-vespere kaj morgaŭ raportos pri (mal)sukceso.

Posta aldono: ĝi jam funkcias! kaj mi eĉ faris provafiŝon. Redankon al Kolonjano! Nun morgaŭ mi povos blogi pri io alia.

reen al la indekspaĝo

11a Oktobro, 2008.

PRI LA ORIGINO DE LA LINGVO. Edward Ocampo-Gooding verkis recenzan artikolon, kiu komparas du teoriojn pri la origino de la homa lingvo, rilate la ideojn de Noam Chomsky. La du teorioj estas tiuj de Derek Bickerton (Language and Species, 1992), kaj Terrence Deacon (The Symbolic Species, 1997).

Bickerton (jam longe la plej konata fakulo pri piĝinoj kaj kreoloj) akceptas la hipotezon de Chomsky, ke la homa specio pro gena heredaĵo emas lerni lingvojn, kaj iom konkretigas tiun nocion per spekulativa "Sekundara Sistemo de Reprezentado" (SSR)* — mensa sistemo supozeble latenta en ĉiu besto "kies primara sistemo sufiĉe disvolviĝis por permesi analizadon de sia medio kaj kategoriadon de siaj sensdatenoj". La SSR estas esence sintakso. Besto povas utiligi sian SSR nur se ĝi havas sufiĉe grandan leksikon. Sekve laŭ Bickerton la ĉefa diferenco inter la homo kaj aliaj bestoj estas, ke la homo disponas pri grandega leksiko. La SSR de Bickerton estas esence la LAD (language acquisition device) de Chomsky, t. e. gene fiksita kapablo specife je lingvoj.

Deacon konsentas, ke la homa lingvo estas evolua adaptiĝo, sed li dubas pri la valoro de la hipoteza LAD/SSR kiel "ŝtopaĵo" por koncepto ankoraŭ nekonata, kaj dubas, ke la LAD/SSR estus akirebla per natura selektado. Laŭ Deacon la LAD/SSR celas klarigi, kial homa infano rapide lernas (sen sufiĉaj datenoj) la tutan gramatikon de la komuna lingvo, sed ne celas (kaj ne povas) klarigi la originon de la homa lingvo mem laŭlonge de la homa evoluo. Deacon preferas pensi, ke la lingvo rezultis de speciala "interniĝo" de la simboliga procedo jam havita de iuj bestoj. Por Deacon ekzistas radikala diferenco inter besta indikado per krioj kaj gestoj, kaj homa indikado per vortoj.

Estas malfacile kompari opiniojn en situacio, kie tute mankas konkreta evidento. Sed la artikolo bone servas por rememorigi nin, ke la LAD/SSR ne estas scienca trovaĵo, sed scienca antaŭ-supozo. Estas bone malforgesi ankaŭ ke ni ankoraŭ ne scias la genan bazon de la inteligento (en Scientific American, oktobro 2008, pp 68-75, estas resumo, esence resumo de malsukcesoj).

La plej granda problemo estas, kaj ĉiam estis, ke ilo evoluinta nur por interkomunikado, fariĝis (por multaj) nepre necesa vehiklo de ĉia kohera pensado.

Luis Guillermo Restrepo Rivas blogis lastatempe (20081007) pri Terrence Deacon en alia rilato en sia blogero "Homo = ne ampleksigita simio sed degenerinta specio".

* Secondary Representational System, SRS.
reen al la indekspaĝo

10a Oktobro, 2008.

Bedaŭrinde de nun mi ne povos partopreni en soc.culture.esperanto, ĉar mia provizanto ĉesis aboni pro "eksdatiĝo" de uzreto kiel diskuta platformo. La Provizanto donis, kaj la Provizanto prenis; estu benata la nomo de la Provizanto...

* * *

AMARE REAGIS USONAJ INTELEKTULOJ je la opinio de Horace Engdahl, ĝenerala sekretario de la Sveda Akademio, esprimita dum intervjuo kun Associated Press, ke usona literaturo estas "izolita" kaj malatentas "la grandan dialogon". La sekvan tagon li iom moderigis siajn komentojn.

Mi ne scias, kio estas "la granda dialogo", sed mi konfesas min mem nepre izolita — de preskaŭ la tuta literatura nuntempo, des pli de la Nobel-komitato. La kvar plej bonaj usonaj prozistoj nuntempe estas laŭdire John Updike, Philip Roth, Don DeLillo kaj Joyce Carol Oates; mi neniam legis seriozan verkon de iu el ili. (Mi ja provis!) Tom Wolfe kaj Saul Bellow mi legis kun plezuro, sed tiuj ja verkis nur pri Usono. De Henry James (kiu sendube komprenintus tion pri "la granda dialogo") mi legis tri romanojn, kaj rezignis.

Kiom mi povas kompreni, la nunaj famuloj famas pro la beno de la plej influaj kritikistoj. Ankaŭ mi legas la kritikistojn — sed nur post sukcesa lego de la verkoj. Mi rekomendas tion; ĝi ŝparas al oni multe da desapontiĝo.

reen al la indekspaĝo

2a Oktobro, 2008.

Estos BLOGPAŬZO dum proksimume semajno.

reen al la indekspaĝo

1a Oktobro, 2008.

LA KOD-MODELO DE LINGVA KOMUNIKADO. La oftegaj diskutoj pri E-o, pri artefaritaj lingvoj, pri lingvistiko, k.s. en sci.culture.esperanto kaj aliloke plursence apartenas al pasinta erao. Eble plej grava estas la manko de vere nuntempa koncepto de perlingva komunikado. Oni akceptas implicite la eksdatan "kod-modelon". Laŭ tiu modelo

(i) la sendanto S havas en sia menso mesaĝon, kiun S volas komuniki;

(ii) S enkodigas la mesaĝon en la lingvon kaj transmisias la lingvaĵon al la ricevanto R;

(iii) R ricevas la lingvaĵon kaj elkodigas la mesaĝon.

Tio signifas, ke ĉiom el la mesaĝo estas en la lingvaĵo. Laŭ la nuntempa kompreno, ekde la 70-aj jaroj,

(i) S havas en sia menso mesaĝon, kiun S volas komuniki;

(ii) S elektas lingvaĵon, kiu, kune kun pragmatikaj principoj implicite konataj de kaj S kaj R, plej verŝajne komprenebligos la mesaĝon al R en sia kunteksto;

(iii) R interpretas la mesaĝon uzante la lingvaĵon kune kun la pragmatikaj principoj.

Tio signifas, ke ne ĉiom el la mesaĝo enestas la lingvaĵon: la mesaĝo rezultas de la lingvaĵo plus pragmatikaj principoj.

Lingvo, ĉu etna ĉu artefarita, kiu povus meti ĉiom el la intencata mesaĝo en la lingvaĵon, estus neuzebla. Ĝia gramatiko estus simple tro enorma por uzi. Ĝi devus esprimi per sia gramatiko ne nur leksikon kaj gramatikajn rilatojn, sed ankaŭ Aktionsarten (ekzemple teleecon), pozitivajn kaj negativajn valorigojn, ĝentilecon, relativajn statusojn de la interparolantoj, provizorajn kaj ĉiamajn presupozojn kaj implikaturojn — finfine ĉion, kion la imterparolantoj kune kredas pri sia mondo. Etnolingvoj malsamas inter si, kiujn pragmatikajn faktojn ili esprimas gramatike, sed lingvo, kiu engramatikigus ĉion, ne estus ideala lingvo sed neimagebla monstraĵo.

Mi montris en "Enkonduko al la pragmatiko" ke E-o obeas la plej centrajn pragmatikajn principojn, kiujn obeas aliaj eŭropaj lingvoj. (Aŭ pli ĝuste mi supozis tion; oni neniam esploris la komprenadon de E-o; kaj en "La neebleco de priesperanta lingvoscienco" mi proponis, ke tio ne eblas sen cirkla rezonado.) Estas tre verŝajne, ke la plej centraj pragmatikaj principoj estas (preskaŭ?) universalaj — kvankam ne eblas certi eĉ pri tio. Sed estas tre probable ke iuj tiuj principoj estas, almenaŭ parte, kultur-dependaj.

Tamen pragmatika (ne)universaleco ne estas la precipa problemo en niaj plej multaj prilingvaj diskutoj: la precipa problemo estas, ke oni imagas al si idealan interlingvon laŭ la kod-modelo, laŭ kiu "ĉio enestas la lingvaĵon". Tiel estiĝis Ido, kaj tiel estiĝas la senfinaj aliaj proponoj por "plibonigi E-on".

Eble oni kredas, ke la Chomsky-lingvistiko negas pragmatikon. Tute ne! La Chomsky-lingvistiko ne celas teorion pri signifoj, sed esploras la sintakson, pure kaj nure. Neniu el la multaj Chomsky-modeloj post la komencaj sukcese interfacis kun iu proponita semantika modelo.

Semantikistoj siaflanke disputas inter si pri tio, precize kio apartenas al semantiko (laŭvorta signifo) kaj kio apartenas al pragmatiko. Sed neniu neas la faktojn mem.
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.