Sendu al mi komentojn

31a oktobro, 2009.

FORMORTADO DE LINGVOJ. Lingvisto John McWhorter verkis en la revuo World Affairs Journal sobran artikolon (tio estas raraĵo) pri la formortado de lingvoj. Li emfazas la rolon de emocioj en konsterniĝo pri la malaperado de lingvoj. "Tio, kio des pli emocie ŝargas la aferon, estas la kredo, ke se lingvo mortas, kultura mondvido mortas kun ĝi. Sed tiu ideo estas fragila. Certe lingvo estas ŝlosila parto de ĉio, kio apartigas unu grupon disde aliaj. Sed lingvo mem ne respondas al specifa kulturo sed al obskura procezo, kiu kreas novajn lingvojn kiel rezulton de geografia malproksimo... fakte, ĉiuj homgrupoj povus iel manifesti la saman kulturon dum iliaj lingvoj restus same diversaj kiel nun; ĉar la diferencoj inter lingvoj rezultas de geografia apartiĝo, kaŭzanta hazardan drivadon..."

Dum preskaŭ cent jaroj oni provis, vane, trovi signifajn ligojn inter lingvoj kaj kulturoj. La solaj kazoj estas relative raraj fenomenoj, kiel la ĝentileca lingvaĵo de la japana kaj la korea, aŭ la specialaj honoraj pronomoj de iuj aŭstroneziaj lingvoj. La atento, kiun ricevas tiaj fenomenoj, atestas ilian rarecon. Ĝenerale, gramatiko restas gramatiko kaj kulturo restas kulturo.

Du finaj punktoj de McWhorter: (i) Lingva historio estas procezo de lingvoperdiĝo. Kiam la mezangla de la 14a jarcento fariĝis la lingvo de Ŝekspiro en la 16a, la lingvo de Chaucer mortis. La sola maniero preventi perdon de lingvo estas iel preventi ties evoluon. (ii) Estas nekohere samtempe plendi pri la "lingva problemo" (diverseco de lingvoj) kaj puŝi la "konservadon de lingvoj".

reen al la indekspaĝo

30a oktobro, 2009.

Hodiaŭ mi alŝutis artikolon "Situacia aspekto en Esperanto" (vidu la indekspaĝon). La saman artikolon mi metis en Lingva Kritiko. Ĝi estas elementa kaj atentigas precipe pri (ne)telikeco de E-aj verblokucioj.

reen al la indekspaĝo

29a oktobro, 2009.

KIAL POETOJ HAVIS MUZINOJN. Danto havis sian Beatricon; Petrarko havis sian Laŭron; Yeats havis sian Maude Gonne; ktp. Sed ĉu la poetoj vere amis tiujn muzecajn virinojn, aŭ ĉu ili simple "uzis" ilin kiel inspiraĵon? La tri menciitaj poetoj edziĝis al tute aliaj virinoj. Mi jam longe suspektas, ke Yeats intence kultivis sian tutvivan amon al Maude Gonne (kiu rifuzis lin, kvankam la du restis amikoj). Ĉar amo — ne nura sekso, sed romantika amo — ŝajne pliigas ĝeneralan kreivon: tiun ideon apogas lastatempa scienca esploro (por tiuj, kiuj ne kapablas kredi ion sen scienca esploro...) de psikologoj ĉe la Universitato de Amsterdamo, laŭ raporto en Scientific American.

Laŭ la tri psikologoj, romantika amo direktas atenton al la estonteco, kio, laŭ la teorio CLT (construal level theory), plifaciligas vastan perspektivon (dum sekso kreas nur malvastan perspektivon). Romantika amo plifaciligas "globalan pritraktadon" far la menso, kio siavice gvidas al novaj kaj nekutimaj ligoj inter ideoj, kio estas la esenco de kreivo.

Interesa faceto de la esploraj rezultoj estas, ke romantika amo inhibas analizan pensadon. Nu, certe tion ni jam sciis, ĉu ne...

reen al la indekspaĝo

28a oktobro, 2009.

La homo ne ŝanĝiĝas, sed nur forgesas la pasintecon.

reen al la indekspaĝo

27a oktobro, 2009.

ĈU NI APREZUS ESTONTAJN GRAVAJN VERKOJN, SE NI VIDUS ILIN HODIAŬ? Reage al mia blogero de la 16a oktobro, 2009 (vidu sube), "Rapidlimo de komputado", Luis Guillermo Restrepo Rivas atentigis min pri amuzaĵo el la 80-aj jaroj de Peter J. Denning, bonekonata komputilisto kaj verkisto. Ĝi titoliĝis "Computer-based Predictive Writing" [komputil-bazita prognoziva verkado]; eblas legi ĝin rete ĉi tie aŭ (subenrulume) ĉi tie.

La intrigo baziĝas sur la ofta ideo, ke sufiĉe rapida komputilo povus, ene de finia tempodaŭro, eligi ĉiujn verkojn de la homaro — inkl. tiujn de la estonteco. Kial ne? Ĉiuj eblaj verkoj konsistas simple el averaĝe 30 literoj en alfabeta sistemo, plus interpunkcio, en diversaj kombinoj. Imagu la avantaĝon! Ni efektive scius la respondojn al ĉiuj demandoj, kiujn la homaro iam faris provoke al universa silento. Efektive, ni tuj scius ĉion, kio scieblas. En la Jennings-verko, esplorteamo faras ĝuste tion: ili solvas ĉiujn teknikajn problemojn kaj kreas maŝinon, kiu kapablas eltajpi ĉiujn verkojn de la homaro, inkl. estontajn, en proksimume tri jaroj! La amuzaĵo detaligas la rezultojn.

Sed venis al mi en la kapon la interesa demando: ĉu ni rekonus gravajn verkojn de la estonteco, se ni vidus ilin? Ĉu ni povus distingi seriozajn verkojn disde malseriozaj? Ĉu ni povus distingi validajn sciencajn konkludojn disde pura sensencaĵo? Aŭtentajn disde fraŭdimitajn? La respondo certe estas emfaza neo. Tekstoj ne interpreteblas sen sperto, kiu komprenebligas ilin. La komputila programo devus povi ne nur produkti la verkojn, sed ankaŭ provizi erarimunan kritikadon pri ili! Sekve se ni povus krei ion tian — ni tute ne bezonus ĝin.

reen al la indekspaĝo

26a oktobro, 2009.

MAGIO KAJ SCIENCO. En la tradicio de magio rolas la "principo de kontaĝo". Laŭ tiu principo, se du objektoj enkontaktiĝas unu kun la alia, ili efikos unu sur la alia eĉ post rompiĝo de la konekto inter la du. Tio estas, fakte, kvantum-implikiĝo. Ĝi validas eĉ makrokosme. Sed la efikoj de kvantum-implikiĝo kamufliĝas pro sia propra komplekseco.

Ekzemple du interagintaj elektronoj kreas inter si specon de "telepatia" ligo, kiu transcendas spacon kaj tempon. Makrokosme tio signifas, ke ekzemple Vi kaj Via amat(in)o, unue en kontakto, daŭre interagos fizike, ne gravas kie Vi du aparte situas en spaco kaj tempo. Tre romantike, ĉu ne? Unuavide jes. La problemo tamen estas ke Vi havas similan kvantum-ligon kun iu ajn homo, kiu iam tuŝis Vin; ankaŭ kun la ŝtonoj sub Viaj piedoj; ankaŭ kun ĉio, kion Vi iam tuŝis, eĉ la brizoj kiuj blovis ĉirkaŭ Via haŭto. Specifajn ligojn superŝutas sennombraj aliaj ligoj, kun la rezulto, ke specifa ligo ne percepteblas. Tuta spactempo estas unuigita tiamaniere.

Por perceptebligi specifajn implikiĝajn rilatojn, sciencistoj nun prilaboras novan ideon: oni konstante tre rapide renovigu la implikiĝon per iam disvolvota aparato ("dinamika implikiĝo"). Tio estas nur unu aliro inter pluraj. Neniu ebleco ĝis nun realiĝis, sed teorie, specifa kvantum-implikiĝo povas persisti, eĉ inter grandaj varmaj sistemoj — inkluzive vivantajn organismojn.

Murmuras la magiisto: "Mi jam sciis tion" :)

Informo el Scientific American, novembro 2009, pĝ.25-26.

reen al la indekspaĝo

25a oktobro, 2009.

LA CIRKO ĈE LA CENTRO ŝajnas esti komuna heredaĵo de multaj bonintencaj organizaĵoj, kiuj klopodas unuigi tre diversajn homojn en komunan aferon. Eble pro tio la videbla sekvo de tiaj projektoj tiel ofte konsistas el abundo da rekomendoj kaj rezolucioj, sed konsiderinda deficito de rezultoj.

En aprilo 2005 la New York Times publikigis eseon de Salman Rushdie pri la 48a Kongreso de PEN Internacia en NovJorko. La Kongreso okazis en 1986; la eseo de Rushdie estas retrospektivo. (Mi tiam ne plu loĝis en NovJorko.) Norman Mailer tiam estis prezidanto de la usona branĉo de PEN; famuloj kiel Joseph Brodsky, Günter Grass (antaŭ sia falo), Amos Oz, Mario Vargas Llosa (ŝajne antaŭ, eble dum, sia dekstriĝo), Saul Bellow (dekstrema ekde la komenco), E. L. Doctorow, Edward Said, William Styron, John Updike, Kurt Vonnegut, Czeslaw Milosz kaj aliaj literaturaj granduloj kunvenis lukse en la Guberniestra Domego (Gracie Mansion) kaj en elegantaj hoteloj.

Kaj interbatalis. Multaj protestis la ĉeeston de George Schultz. Cynthia Ozick atakis Bruno Kreisky. Feministoj obĵetis, ke estas maltro da virinoj en la diskutgrupoj. Updike paroladis nekompreneble al internacia aŭskultantaro pri usonaj poŝtkestoj. Donald Barthelme ebriiĝis. Saul Bellow kaj Günter Grass preskaŭ atingis la nivelon de interpugnado. Alivorte, grava internacia interŝanĝo de ideoj (kiel oni diras). Rushdie, post sia priskribo de la efektivaj okazaĵoj, kompreneble laŭdas la Kongreson. "Fine," li skribas, "estas la graveco de la evento... kiu rajtas al prioritato." (emfazo mia; vortoj liaj)

Supozeble la aktivecoj de PEN Internacia ja helpas al verkistoj liberiĝi el la diversaspecaj prizonoj de la mondo. Mi esperas iam legi pri io tia en la gazetaro.

reen al la indekspaĝo

24a oktobro, 2009.

EKSPERIMENTO PRI HOMAJ RIDETOJ. La homa rideto estas ofte menciata kiel universalaĵo. Universala jes, sed ĉiam samsignifa ne, eĉ en eŭropaj kulturoj. Jen paĝo, kiu proponas eksperimenton pri tri ridetoj. Por ĉiu foto la leganto elektu el tri eblecoj: (1) reala rideto (komunikas feliĉon, amikemon — mallonge, ĉion kion oni kutime opinias universala en la homa rideto); (2) "falsa" rideto (povus signi preskaŭ ion ajn, inkluzive murdajn intencojn!); (3) malestima rideto (moka, supereca). Kredi ke homa rideto ĉiam signas agrablajn humorojn ne kompareblas kun la ideo, ke birdoj kantas ĉar ili estas feliĉaj: la unua povas esti persone danĝera. (Mi sukcese interpretis la tri ridetojn; provu ankaŭ Vi!)

reen al la indekspaĝo

23a oktobro, 2009.

ANKORAŬ VIVAS GUSTO. Du novaj studoj pri la poeto Yeats. Nepre mi devos legi ilin. Sed kiam? Ve... sufiĉas ĉiaokaze, ke du respektataj kritikistoj atestas en 2007 & 2008 la veran statuson de William Butler Yeats: simple la plej grava el la modernaj poetoj en la angla lingvo. "[el inter] Ezra Pound, T. S. Eliot, Wallace Stevens, kaj la aliaj konkurantoj en tiu eminenta generacio de Yeats, neniu faras egalan pretendon pri la imagipovo, aŭ pri la lingvaĵo, de nia tempo," skribas Robert Huddleston en Boston Review.*

Pufreklamo ĉe Arts & Letters Daily asertas ke lia verkaro "tuŝis la plej grandajn malkovrojn de modernaj fiziko kaj psikologio". Pli bonan laŭdon ne eblus esperi. Bedaŭrinde Yeats ne estas (laŭ mi) tradukebla — nu, eble plej sukcese en la francan. Ofte kritikistoj komparas lin kun Mallarmé. Oni komparas ankaŭ Stevens kun Mallarmé, kaj — jes — mi vetus, ke Stevens pli facile franciĝas, ol Yeats. Sed mi ne esploris la tradukojn.

* Estas interese, ke Huddleston mencias nur usonajn poetojn de la Yeats-generacio.
reen al la indekspaĝo

22a oktobro, 2009.

Mi ĝojas mencii, ke Teodor Konopka (retbabileje "Toeko") en Vroclavo nun havas blogon. La blogo mem estas ĉi tie kaj la fotogalerio ĉi tie. Laŭ lia priskribo "iom da skribaĵoj, iom da fotoj". Certe estos fotoj kaj pro sia bunta vivo li sendube dividos kun ni interesajn opiniojn kaj rakontojn. Cetere li skribis pri mia hieraŭa blogtemo:

Saluton Ken! .... Jen pri ĉinaj surskriboj:

Rakontis al mi ankoraŭ mia avino. Iam en Tallinn (antaŭmilite ) antaŭ vendejo kie oni vendis ĉinan teon la posedanto alkroĉis grandan tabulon kun ĉina surskribo. Iun tagon la vendejon eniris elegante vestita Ĉino. Tiutempe ne estis kutime ke Ĉinoj amase iradu sur stratoj de iu foraj, malgrandaj landetoj. La sinjoro alparolis ... germane - ĉu la vendejposedanto scias kio estas tie supre skribite? Nu - ĝi diras pri bonega kvalito de ĉina teo.

Ha - diris germane la Ĉino: estas dirite ke necesas deŝiri haŭton de damnitaj kristanaj hundoj. La surskribon rapide oni deprenis.

Neniam oni parolu au skribu ion kion oni ne komprenas! ...

Kun salutoj - Toeko

Ne precize samteme sed — ankaŭ interdialekte samlingve povas okazi fuŝoj. Brita studento mia fianĉiĝis kun usona knabino. Unu belan tagon li menciis al ŝi sian intencon to pop off abroad (Britslange: "ekvojaĝi alilanden"). Ŝi komprenis tamen to pop off a broad... kion prefere mi ne traduku...! (broad estas unu el multaj usonaj slangaĵoj por "virino")

reen al la indekspaĝo

21a oktobro, 2009.

LA VIGLA MONDO DE E-BLOGOJ : Fascine estas, ke en unu blogo eblas legi pri la plej granda bovino en la mondo; en alia, pri la grandeco de rusaj bierboteloj; kaj en tria, pri neceseja papero . La blogistaro ŝajne atingis novan nivelon de ĉiutagaĵoj, pruvante vera la faman diron, ke en E-o "eblas esprimi ĉion"...

Unu relative nova E-blogo estas tiu de la franco Michel — homo kun nekutimaj opinioj kaj multaj komentantoj. Mi konfesas ke mi legas ĝin, precipe pro ĉiufoja scivolemo, kion li diros sekve.

* * *

T-ĈEMIZOJN, kiuj surhavas ĉinajn skriberojn, portas multaj. Mi ofte scivolas, ĉu ili scias la signifon de la karaktroj, kiujn ili portas surbruste. Estas servoj, kiuj kreas T-ĉemizojn laŭmende; venis al mi en la kapon la ideo donaci al malestimato T-ĉemizon kun la skribaĵo 我這個笨蛋. Ne menciendus, kompreneble, ke ĝi signifas "mi estas stultulo" (se mi ĝuste elfosis la tradukon...)

* * *

reen al la indekspaĝo

20a oktobro, 2009.

LA FILOZOFIO EN LA 20a JARCENTO atingis pli da klareco, ol iam antaŭe. Sed nemulte valoras klareco, se oni havas nenion por diri. La tri precipaj filozofioj, kiuj en la 20a jarcento supozeble profitis de la nova valorigo de klareco, estis fenomenologio, behaviorismo, kaj la unueco de la sciencoj. Malgraŭ klareco, neniu el la tri faris grandan progreson, kaj interesiĝo pri ili malkreskas. Ankaŭ ili havis komune la emon konsideri reala nur la "fizikan" mondon, tendencon, kiun la fiziko mem fine dubindigis en la lumo de kvantum-fenomenoj, kiuj — malgraŭ diverseco de interpretoj — pli firme kunligas mondon kaj menson ol iam antaŭe.

En kia stato estas nun la filozofio? Ne mankas filozofoj. Ili vivas, verkas, kaj intervjuiĝas. Ĉiu estas interesa persono, punkto. Mia demando estas tamen: kie estas la filozofio? Fizikistoj nun verkas filozofiaĵojn, iafoje amatore, pli interesajn ol verkas la persone interesaj filozofoj. Tamen la scienc-popularigaj periodaĵoj pli kaj pli emfazas la medion, statistikon, ekonomikon; puran sciencon oni trovas en kelkaj paĝoj, se oni bonŝancas, kaj filozofion nenie.

En kia stato do estas nun la filozofio? Sur la sojlo de nova epoko, se validas la malnova diraĵo ke "nokto plej malhelas ĵus antaŭ tagiĝo".

reen al la indekspaĝo

19a oktobro, 2009.

LA STRANGECO DE ORDINARAĴOJ. Lastatempe parolis podkaste Robert P. Harrison, profesoro ĉe Stanford University, jene:

"Depost siaj komencoj homestaĵoj ĉiam dividis sian mondon, siajn animojn, siajn noktojn kaj tagojn, kun bestoj... nun multaj el ni loĝas sen bestoj, sen la taga kaj nokta kunesto de la sonoj de sovaĝaj bestoj. Kial ĉi tio ne estas problemo por ni? Kio estas la efiko sur ni, ke ni trovas nin kaj sentas nin tute solaj kiel specio? Kio okazas al niaj animoj, kiam ni perdas tiun antikvan parencecon kun la besta regno?"

Bestoj, almenaŭ dombestoj, ja estas kun ni, sed ni ne miras pri ili. Ni parolas pri "aliaj mondoj", kvazaŭ ili troveblus plej konvene en la ekstera spaco aŭ en ekstraj dimensioj aŭ sub la maro, dum ni jam spertas aliajn mondojn ĉiutage: la viro spertas la alian mondon de la virino, kaj la virino tiun de la viro; ni spertas la aliajn mondojn de bestoj, se ne sovaĝaj, do domaj; kaj ĉiu el ni spertas la aliajn mondojn de aliaj homoj. Se ni spertus tiujn aferojn subite kaj eke, kiel ion tute novan, ni longe ne ĉesus cerbumi pri ili. Sed ni alkutimiĝis. Ni rezistu tiun animan malamikon — alkutimiĝon.

reen al la indekspaĝo

18a oktobro, 2009.

MAPOJ DE LINGVAJ TRAJTOJ. Esplorante la anglalingvan blogon pri fonetiko de John Wells (kio povas forrabi horojn de lingvisto aŭ lingvoamanto; oni sin gardu...), mi trovis la utilan retejon World Atlas of Language Structures (WALS) Online . Tie eblas elekti el listo lingvan trajton, aŭ aron de trajtoj, kaj surmapigi lokojn en la mondo, kie troviĝas indiĝene tiu(j) trajto(j).

Ekzemple ĉi-maldekstre montriĝas lokoj en la mondo, al kies lingvoj tute mankas distingo inter la du seksoj en la sendependa persona pronomo (kiel 'li', 'ŝi'). (Kiel ofte atentigate, manko de tiu distingo tute ne efikas sur la socia statuso de virinoj ĉe la koncernaj popoloj.) Per WALS eblas surmapigi kaj fonologiajn kaj gramatikajn trajtojn. Diversaj lingvistoj kontribuis al la projekto.

reen al la indekspaĝo

17a oktobro, 2009.

KIEL LA GAZETARO NUTRAS LA FRENEZULOJN.* En Topeka, la ĉefurbo de Kansaso, nur 30km for de mi, estas malgranda, sensignifa Baptista eklezio kun malgranda, sensignifa Baptista pastoro, kun la nomo Fred Phelps. Phelps organizas protest-grupojn de eble 12-20 homoj, kiuj manifestacias ĉe diversaj arteventoj en Topeka, kutime muzik- kaj balet-prezentoj, pro ties supozataj ligoj kun "samseksemo".

Phelps kaj lia grupeto estas ankaŭ antisemita, antikatolika, antisveda, antiirlanda, kaj antidemokrata. Fakte estas preskaŭ nenio en la klera mondo, kion li laŭlonge de la jaroj ne ridinde "kontraŭis". Antaŭ kelkaj jaroj Phelps estis nur unu el la marĝenuloj de ĉi mondo. Eĉ en Topeka mem, preskaŭ neniu iam aŭdis pri li. Sed bedaŭrinde la amaskomunikiloj aŭdis pri li, kun la rezulto, ke li nuntempe konatas ne nur en tuta Usono, sed eĉ internacie, kaj estas privilegiita per artikolo en la angla Vikipedio! Tiel okazas ke homo, kiu ne povus rezoni sian vojon el papera sako, estas "monda figuro" — kvankam mi neniam vidis pli ol ĉ. 15 homojn en liaj manifestacioj.

Publico estas la komuna deziro de ĉiuj stranguloj, ne gravas kio alia disdistingas la diversajn speciojn. Ĉu ni komplezu ilin? Aŭ ĉu ni prefere ignoru ilin? En la nomo de ĉio racia — ni ignoru ilin.

* Ĉi tio estas mia reago al artikolo en Libera Folio, "Nobelpremiito Obama akuzata pri esperantismo" kaj sekva diskuto.
reen al la indekspaĝo

16a oktobro, 2009.

RAPIDLIMO DE KOMPUTADO : ĉu la fino de la Leĝo de Moore? Gordon Moore prognozis antaŭ 40 jaroj ke komputila rapideco duobliĝos proksimume ĉiujn du jarojn, kaj tio ŝajne restas valida ĝis nun. Sed fizikistoj Lev Levitin kaj Tommaso Toffoli ĉe Boston University opinias, ke ekzistas absoluta limo de komputila rapideco. Ili ne proponas ĝis nun tiun precizan limon, sed atentigas, ke eĉ perfekta kvantum-komputilo alfrontas du problemojn: la nesupereblan pliiĝon de varmo ju pli rapida fariĝas la komputado, kaj la interferadon de eĉ plej eta "bruo" en kvantum-komputado.

Sed laŭ la du fizikistoj la Leĝo de Moore plu validos ankoraŭ proksimume 75 jarojn.

reen al la indekspaĝo

15a oktobro, 2009.

LA MORTO DE ARTURO, AŬ : KIEL KOMPLEKSO TRANSFORMIĜAS EN SIMPLECON. Kompleta sistemo povas esti pli simpla ol unu el siaj eroj. Tiel, multiverso povas esti pli simpla ol unu el la unuopaj universoj, kiujn ĝi enhavas. (Parenteze, ĉu Vi sciis, ke la termino "multiverso" kreiĝis en 1895 de William James?*) Konsideru la koncepton de algoritma inform-enhavo. La algoritma informo enhavata de entjero estas la longeco de la plej mallonga komputila programo necesa por eligi tiun entjeron. Komputila programo por eligi la tutan aron de entjeroj estas multe pli simpla, ol programo por eligi nur unu specifan entjeron. Tio estas kompreneble nur unu ekzemplo.

Jen unu el multaj legendoj pri la Reĝo Arturo (jes, tiu de la Ronda Tablo, kiu serĉis la sanktan gralon). Arturo fine mortvundiĝis en batalo; restas nur li kaj Sir Bedivere, la lasta el liaj kavaliroj. Mortante, Arturo ordonas al Sir Bedivere preni lian juvelitan glavon, kiun li ricevis antaŭ longe de la Damo de la Lago, kaj reĵeti ĝin en la saman lagon. Bedivere portas la glavon al la lago, sed ne povas enĵeti ĝin; li emas konservi la faman glavon sekrete por la posteularo. Do Bedivere kaŝas la glavon kaj revenas al Arturo. "Kio okazis, kiam vi ĵetis la glavon en la lagon?" demandas Arturo. "Mi nur aŭdis la ordinarajn sonojn de la ĉirkaŭa arbaro," respondas Bedivere. Kaj tuj Arturo scias, ke li mensogas.

Arturo resendas Bedivere duan fojon kun la glavo al la lago, sed Bedivere ankoraŭ ne povas igi sin forĵeti la glavon, do refoje li kaŝas ĝin kaj revenas. Duan fojon Arturo scias, ke li mensogas, kaj fakte kaŝis la glavon por la posteularo. Trian fojon Arturo sendas la desperan kavaliron, kaj ĉi-foje Bedivere ĵetas la glavon sur la akvon. Kaj la sama blanka brako de la Damo, kiu donacis la glavon antaŭ tiom da jaroj, eliĝas el la akvo, kaj kaptas ĝin; kiam Arturo aŭdas tion, li pretas morti; alvenas magia barko, kiu forflosas kun li al Tir na nÓg, la Lando de Juneco.

Jen kio "vere" okazis: membrano de paralela universo, kie estas ĉiuj por ni magiaj estaĵoj, ektuŝis membranon de la nia, kaj unusola unika brako etendis sin en nian mondon, ambaŭfoje, unue por doni la glavon al Arturo, kaj due por ĝin repreni. Ĉu tre dubinde? Jes, cedite; tre dubinde. Neeble eĉ.

Sed mi garantias al Vi: ĝi multe pli eblas, koncepteblas, en 2009 ol ĝi eblis, koncepteblis, en 1895! Mi ne volas diri pli. Scienca spekulativo jam ne kontraŭas imagipovon, sed nutras ĝin.

* The Will to Believe kaj International Journal of Ethics 6:10 (en la sama jaro)
reen al la indekspaĝo

14a oktobro, 2009.

LA USONA "SES-PARTIA" SISTEMO. Kiel scias ĉiuj, nuntempa Usono havas du grandajn koaliciajn politikajn partiojn: Respublikanojn kaj Demokratojn: ĉe ni la koaliciiĝoj okazas antaŭ la elektoj, anstataŭ (kiel en aliaj landoj) post la elektoj. Tio ŝajne estas la kialo de la relativa stabileco de la sistemo. El eŭropa vidpunkto la Respublikanoj reprezentas ĝenerale la Dekstron kaj la Demokratoj la Maldekstron. Sed, kiel ofte rimarkate (ankaŭ en mia blogo, antaŭ kelkaj jaroj), tiuj terminoj estas multrilate misgvidaj.

Pli realisme estus agnoski ses opinio-grupojn aŭ "partiojn". En la kolumno Dekstro estas (en malpliiĝa ordo de relativa potenco, kvankam tio provizore povas ŝanĝiĝi) Nacia Sekuro, Riĉeco, kaj Religio. Nuntempe la prominentaj reprezentantoj de Nacia Sekuro estas la neo-cons (nov-konservativuloj). Riĉeco inkluzivas la fervorajn kapitalistojn, kaj nuntempe ankaŭ la libertarianojn, kies ĉefa celo estas libereco, ne nur financa libereco, sed persona libereco. Tial estas natura sed problema ligo inter ili kaj Permesemo en la Maldekstra kolumno. Fine kaj malplej potenca (kutime) ĉe la dekstra flanko estas Religio. En lando origine enloĝinta de religiaj fuĝantoj el Eŭropo, religio gravas, sed ne tiom, kiom eble alilandanoj supozas.

Plej potenca en la Maldekstra kolumno estas Permesemo. Tiuj estas la liberpensuloj, la avangardo de 1900, la t. n. counter-culture, nun multe tro granda por esti vera avangardo: ili nun konsistigas pli ol trionon de la tuta popolo (mia takso). Ili vole-nevole, aparte pro la libertarianoj, ligiĝas al Riĉeco.

Ankaŭ parto de la Maldekstro estas tiuj (liberals en la usona senco), kiuj fidas je registaroj pli ol privata entreprenemo. Ili konsistigas la "partion" de Regado. Tiuj havas vole-nevole ligon kun Nacia Sekuro en la Dekstra kolumno, ĉar supozeble nur potenca registaro povas kaj mastrumi bonfart-ŝtaton kaj prioritatigi la militajn fortojn.

Fine, en la Maldekstra kolumno estas Identeco — identopolitiko, rolanta ekde la 60aj jaroj.

Kurioza faceto de la Dekstro estas la kunesto, sur la sama flanko, de Riĉeco kaj Religio. Tiuj estas efektive en malsamaj mondoj; tamen la Maldekstro malbonvenigas seriozajn religiemulojn, do kien ili iru? Simile kurioza estas la implicita streĉiteco inter Permesemo kaj Regado en la kolumno Maldekstro. En la tabelo, dum la solidaj linioj indikas ligojn, la punktaj linioj indikas streĉitecon.

Aliaj partioj ol la Respublikana kaj Demokrata en la moderna epoko neniam sukcesas. La nacio entute preferas koaliciiĝi antaŭ la elektoj, kio iom detruas la senton de partoprenado flanke de la malpli fortaj opinio-grupoj.

reen al la indekspaĝo

13a oktobro, 2009.

NASKOKVANTOJ PLIIĜAS EN PLEJ RIĈAJ LANDOJ. Jam dum jardekoj etnologoj avertas, ke ju pli riĉa la lando, des pli malalta ties naskokvanto (kun la ĉiama escepto de Usono, kiu fartas relative bone tiurilate, eĉ sen enmigrado). Interalie tio signifis, ke pro bonfart-ŝtatismo estontaj relative malgrandaj junaj generacioj pli kaj pli portos la ekonomian ŝarĝon de arego da maljunuloj.

Novaj kaj pli esperigaj statistikoj bazitaj sur 2005-aj ciferoj indikas novan tendencon: kvankam la korelacio inter landa riĉeco kaj malalta naskokvanto ĝenerale validas, tamen en la plej riĉaj nacioj nun estas evidento de pliaj naskiĝoj. La trovoj laŭdire detaliĝas en la scienca revuo Nature. Bedaŭrinde la ĉi-ligita artikolo (raporto de 11a oktobro 2009) ne donas precizan referencon.

reen al la indekspaĝo

12a oktobro, 2009.

ENDANĜERIGITA! Magia vorto nun. Antaŭ kelka tempo oni skribis al mi (tio ĉi efektive okazis; mi ne kapablus inventi tiajn aferojn) petante helpon en sia kampajno por endanĝerigitaj nombrosistemoj.

Nu, tio estas logika, ĉu ne. Oni volas savi lingvojn, kaj nombrosistemoj estas partoj de lingvoj. Ekzistas lingvo parolata sur Gvamo kaj Saipano en la Nord-Marianoj, nome la ĉamora, kiu perdis siajn nombrojn. Mi tute seriozas; la nuntempa ĉamora uzas la hispanajn nombrojn: uno, dos, tres ... Siajn proprajn ĝi perdis. Sed laŭ legendo (kaj nun mi ne seriozas), unu ĉamoro ĉirkaŭ 1889 kaŝe pakis la indiĝenajn nombrojn en skatolon, kaj konservas ilin ĝis hodiaŭ en sia kelo. La riĉa kogna trezoro do ne tute perdiĝis.

Inter la Ŝekspira tempo kaj la nuno, "la angla"* perdis kelkajn prepoziciojn, se diri nenion pri verboj, substantivoj, kaj adjektivoj. Domaĝe, ke ne estis movado "Savu la prepoziciojn!" Kial ne? Tuta vivmaniero vivas en nur unu prepozicio...

* Citmarkoj necesas, ĉar la lingvo de Ŝekspiro estis iom kaosa miksaĵo de dialektoj, sociaj tavoloj, kaj idiosinkrazioj.
reen al la indekspaĝo

11a oktobro, 2009.

SE VI NENIAM AĈETOS ALIAN KD-ON de klasika muziko, nepre aĉetu HMX 2907259 "Haendel - Sonatoj por Violono - Manze" de Harmonia Mundi. Kaj mi dirus plue, ke se Vi ne ŝatas klasikan muzikon, ĉi tiu KD konvertos Vin. Violono kun akompananta bone aŭdebla klaviceno. La sonatoj estas ekskvizitaj kaj esprimas vastan gamon de emocioj; Andrew Manze ludas neforgeseble; li fakte nuntempe estas mia plej ŝatata violonisto. Manze estus pli bone konata, se li estus persone bonaspekta kiel la steluloj. (Jes, bedaŭrinde eĉ en la klasika muziko, aspektoj gravas.)

Händel famas kompreneble precipe pro siaj grandiozaj "arkitekturaj" verkoj, sed mi jam esploris pasintjare liajn malpli konatajn Klavar-Suitojn, kiuj estas interesaj; unu movimento fakte — la gigue el Klavar-Suito n-ro 1 en A — ofte aŭdeblas radie per la klasikaj stacioj; multaj surpriziĝas lernante, ke tiu relative simpla, energia kaj danciga muziko estas de Händel. Similaj surprizoj haveblas en la Sonatoj por Violono.

("Haendel" estas la kutima literumo en Francio; "Handel" en anglalingvaj landoj; kaj "Händel" kompreneble en Germanlingvujo.)

reen al la indekspaĝo

10a oktobro, 2009.

Skribis Dirk Bindmann pri http://www.factcheck.org (vidu la antaŭhieraŭan blogeron):

Kara Ken,

en 2005 tri ĵurnalistoj fondis germanan version de FactCheck. Jen signo de ĝia fiasko: http://www.factcheck-deutschland.de. La starta paĝo enhavas pardonpeton, ke mankas kunlaborantoj kaj mono.

Mi tre bedaŭras tiun malsukceson, tamen mi pridubas ankaŭ asertojn de senpartieco. Ankaŭ per pruvitaj faktoj eblas tre efika propagando. Gravas ne la nura vereco de iu fakto, sed ĝia elekto kaj prezento. Pri sama fakto ofte eblas diversaj opinioj. La tasko de propagandistoj estas montri la fakton el vidpunkto avantaĝa por la propra partio. Nur fuŝuloj propagandas per mensogoj. Tiujn la kontraŭuloj certe eltrovos.

Kore
Dirk

Tre interese, ke oni provis krei germanan version de http://www.factcheck.org. Ankaŭ mi tre bedaŭras ĝian malsukceson. La nia sukcesas ŝajne nur danke al la menciita mecenato; ankaŭ C-SPAN estas publika servo, kreita de konsorcio de kablokompanioj.

Krom ke mi ne tiom dubas pri senpartieco, viaj komentoj estas nekontesteblaj. Se iom tordi rimarkon de Poincaré, aro da faktoj ne pli estas politiko, ol amaso da ŝtonoj estas domo.

Sed faktoj, kiel ŝtonoj, estas tre bona komenco.

reen al la indekspaĝo

9a oktobro, 2009.

HOLIVUDO KAJ PRESTIĜO. Ĉi-jara Harris-sondo pri plej kaj malplej prestiĝaj profesioj trovas geaktorojn apud la fundo, nur 15%.* Kial? Ĉu bona aktorado ne estas malfacila kaj stresoplena disciplino? Multaj esprimis surprizon pri tiu rezulto de la sondo, eble pro manko de historia perspektivo: antaŭ proksimume jarcento, malprestiĝo de geaktoroj estis la normo. Samtempe oni estimis bonajn teatraĵojn, kaj en pluraj periodoj amasiĝis en la teatroj, pagante kare eĉ por starspaco. Ĉu ne paradokso? Eble.

Estas du specoj de moderna aktoro: (i) tiuj, kiuj en ĉiu rolo simple aktoras sin mem — la publiko simple ŝatas tiun specifan aktor(in)on — kaj (ii) tiuj, kiuj kapablas vere transformi sin ajne en la rolon (la veraj geaktoroj). Ekzemplo de la unua estas Melanie Griffith, kiu ĉiam estas Melanie Griffith, ne gravas la rolo; ekzemplo de la dua estas Meryl Streep, kiu povas esti kiu ajn, kun nekredebla talento; ŝian realan personecon la publiko vidas nur en intervjuoj. (Eblus fari la saman distingon inter viraktoroj; por mi, viro, ĝi ŝajne pli reliefiĝas inter la virinaj.)

Sed ofte mi pensas: se oni forŝiras ĉiujn ornamaĵojn kaj tradiciojn, kio estas aktoro? Homo, kiu konsentas fari ion ajn, ne gravas kiel maldignan, por mono. Eble pro tio oni ne estimis ilin en antaŭaj jarcentoj. Se venas ankaŭ famo, des pli bone; sed multaj bedaŭras fine la famon, kiun ili atingis.

* La plej prestiĝaj estis fajrbrigadistoj; strange, oni eĉ ne menciis advokatojn, ĵurnalistojn, politikistojn...
reen al la indekspaĝo

8a oktobro, 2009.

KIEL EKZEMPLON DE SENIDEOLOGIECO en publikaj aferoj, estas kutime mencii la usonan kablan TV-kanalaron C-SPAN (vidu plej lastatempe 4an aŭgusto 2009). Sed Usono disponas ankaŭ pri interreta fonto de senbiasa pripolitika informo: http://www.factcheck.org. Tiu nepartizana senprofitcela retejo faras nenion alian ol kontroli la verecon de asertoj de politikistoj kaj politikaj partioj. En kazoj, kie ne eblas simple kontroli la veron (kio plejofte eblas), ĝi priskribas la scieblajn faktojn kaj la koncernajn opciojn en neŭtrala maniero.

Ĝin financas la Annenberg Foundation, filantropia organizaĵo fondita en 1989, kies precipa prioritato estas fondusoj por publika instruado. (Leonnore Annenberg, la unua prezidanto, vidvino de ambasadoro Annenberg, mortis ĉi-jare.) Mi ne scias, ĉu io simila ekzistas alilande, sed mi esperas ke jes, ĉar factcheck.org (samkiel C-SPAN) koncentriĝas kompreneble pri enlandaj aferoj. Tiu retejo, kune kun C-SPAN, pruvas la eblecon de objektiva informo por tiuj, kiuj ĝin volas.

(Nepre ne konfuzu http://www.factcheck.org kun http://www.factcheck.com.)

reen al la indekspaĝo

7a oktobro, 2009.

STARANTA KNABINO
Arbotrunkoj manĝas unu la alian
Apud malhela rivero, malfekunda insulo.
Ŝia estas la okulo kiu konsumas insulon,
Ŝi en la simpla blanka robo.
Malantaŭ ŝi estas ĉareto ĉion enhavanta
Kaj nenion volatan; ŝi solas solante
Sub oceano da nuboj, la lasta homo.
Ŝi tenas la brakojn malantaŭ si, volve.
— KM
(laŭ gravuraĵo de Samuel Palmer)

reen al la indekspaĝo

6a oktobro, 2009.

"NIA KULTURO" : FOR ĈIUJN OKULOKLAPOJN — inda kredo eksperte esprimita:

"Estus malheliĝo de la lumo, se iu Eŭropa aŭ Amerika lando falus en la sintrompon, ke ĝi havas sian propran literaturon aŭ sian propran kulturon. Politikistoj rajtas esti naciistoj — kvankam la plej grandaj estas pli ol tio — sed artistoj, samkiel sciencistoj, laboras en tradicio, kiu kovras multajn landojn kaj historiojn, transcendante ilin ĉiujn. La plej bonaj kreivaj artistoj estas tiuj, kiuj vivas plej vigle kaj en siaj propraj nacio kaj tempo, kaj en la multe pli granda kulturfluo de la civilizacio, al kiu eĉ la plej potenca ŝtato estas nur eta kanalo, unu sola alfluanto."

— Gilbert Highet, The Classical Tradition, Oxford University Press, 1949, p. 275-276. (emf. de la aŭtoro)

Precize tiel! Kaj kio validas por la fluegoj validas des pli por flueto.

reen al la indekspaĝo

5a oktobro, 2009.

VORTOSORTOJ, 42. EDUK-, SELEKT-. Oni sufiĉe ofte preteriras vortarajn difinojn de esperantaj vortoj favore al novaj sencoj, kiujn akiris tiuj vortoj en la nacilingvoj. Unu ekzemplo estas la radiko 'eduk-'. Alia estas 'selekt-', kiun laŭ strikta interpreto de la NPIV-a difino oni limigus al darvina senco (natura selektado), sed nun pli kaj pli uziĝas kiel proksima sinonimo de 'elekt-').

Latine, educare signifis "direkti la elvolviĝon de infano aŭ junulo", kaj ĝuste tio estas la signifo de nia "eduki" laŭ NPIV. Publika instruado — ekzemple en altlernejo aŭ universitato — estis latine institutio. Por tiu signifo mi kutime skrupule (sed eble ne ĉiam) uzas "instrui" kaj "instruado". Sed mi rimarkas, ke pli kaj pli ofte, "edukado" en E-o uziĝas ankaŭ por la signifo de latina institutio, verŝajne pro la influo de la angla kaj aliaj nacilingvoj.* Nun mi preskaŭ ĉiam hezitas. Ankaŭ pri 'selekt-' mi hezitas.

Se la tendenco tiel fortas, kiel mi suspektas, eble estus bone ampleksigi la spiriton de Fundamenta Regulo 15 al sencoj de jam ekzistantaj E-vortoj (?). (Mi menciu ke ĵus aperis plua interesa diskuto pri Regulo 15 ĉe la blogo de Andreas Kück. Rilate tion vidu ankaŭ la blogeron de la 13a septembro 2009.)

* Kompromiso atingita de Auld kaj aliaj estas "formala edukado" por institutio. Eblas ankaŭ "publika edukado". Sed tiam plumpas eventualaj adjektivaj formoj.
reen al la indekspaĝo

4a oktobro, 2009.

PRI RELIGIO KAJ ETIKO IOMETE PLI. Kvankam multaj nuntempuloj vidas imanentan ligon inter religio kaj moraleco, timante ke sen la unua ne longe daŭros la dua, fakte dum miloj da jaroj estis nenia rilato inter religio kaj moraleco. En plej multaj tradicioj, la priokupo de religio estis pacigi la dion aŭ diojn; la priokupo de moraleco estis atingi idealan socion. La Hebreoj estis inter la unuaj popoloj, kiuj perceptis/disvolvis tiun ligon, kiu ŝajnas al ni tiel normala. Dum la heroa epoko de la Helenoj, dum la gedioj kapriolis sur Olimpo kaj kaprice interagis kun la homaro, Natan la profeto vigle kaj senhezite marŝis antaŭ Davidon kaj denuncis lin, la reĝan moŝton, pro lia perita murdo de Urija (laŭ II Samuel xii, 9):

Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.

La krimo, pro kiu Natan riproĉis Davidon, estus ĉiutaga evento en la vivo de Zeŭso mem, la plej potenca el la dioj. Kaj la plej potenca forto en la universo estis neniu dio, eĉ ne Zeŭso, sed la Sorto — alia koncepto sen moralaj implicaĵoj.

Aliflanke, la rilato inter religio kaj moraleco estas nun almenaŭ 2600-jaraĝa en Okcidento kaj aliloke. Tio estas konsiderinda enradikiĝo.

reen al la indekspaĝo

3a oktobro, 2009.

Skribis Tonyo pri mia blogero de antaŭhieraŭ:

Kara Ken:

Eble interesos vin scii ke ankaŭ en Hispanio okazis tiu fenomeno ke virinoj, eĉ progresemaj, aŭ ĉefe progresemaj, estis kontraŭ la virinvoĉdonrajto (se eblas uzado de kvar- aŭ kvin-radika vorto). Ĉe la komenco de la Dua Respubliko la virinoj havis rajton esti deputitoj, sed ne voĉdoni, kaj fakte tri (unu el ili kun burokrata problemo) estis elektitaj deputitoj. Oni tuj diskutis tiun rajton en la konstitucio, kaj du el la tri deputitinoj voĉdonis kontraŭ ĝi, ĉar ili pensis ke la virinoj ankoraŭ estis tre postrestintaj, kaj influitaj de la klerikaro. Fakte, oni kulpigis la voĉdonon de la virinoj pri la venko de la dekstro en la sekva balotado, kvankam pri tio ankoraŭ estas debato.

Kompreneble, neniu el la kontraŭantaj estis kontraŭ la principo ke virinoj devus voĉdoni, sed ili argumentis, kiel en via ekzemplo, ke tio okazu kiam la eduka kapablo estu pli granda. Ne mirinde, favorantoj pensis ke ili unue voĉdonu, kaj tio fariĝos ilo por altigi tiun edukon. Pretere, la kontraŭantoj havis eksterlandan nomon (Victoria Kent kaj Margarita Nelken); la ĉefa proparolanto nomiĝis Clara Campoamor, kiu estas ankaŭ kurioza nomo.

Mi profitas la okazon por komenteti vian antaŭan tekston: "KOL. MUAMMAR GADDAFI, ŝtatestro de Libio, ĉe UNo proponis disdividi Svislandon in partes tres. Nu, Gaddafi estas Gaddafi, ĉu ne."

Jes, Gaddafi estas Gaddafi, kaj oni ne devas preni lin tro serioze, krom se oni povas aĉeti de li petrolon. Sed... kiom da teoriuloj proponis ke Irako estu dividita "in partes tres"? Kaj kio pri Jugoslavio? Kaj tamen ilin oni prenas serioze, kaj al kelkaj oni eĉ donas Nobelpremion.

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu/

Estas interesaj paraleloj.

(i) Ankaŭ en Anglio virinoj rajtis al politikaj oficoj tiel frue, kiel la 17a jarcento, longe antaŭ ol ili rajtis voĉdoni en ajnspecaj elektoj, kaj tio daŭris (kvankam rarokaze) en postaj jarcentoj.* La ŝajna paradokso, kiu eble surprizas nin modernulojn, estis en akordo kun antikva modelo. Virinoj neniam rajtis voĉdoni en helenaj elektoj; tamen Platono en sia Respubliko intencis rajtigi virinojn samkiel virojn edukiĝi ĝis la statuso de filozofoj-reĝoj, kaj ne nur tio; la dialogo inter Sokrato kaj Glaŭkono indikas plenan konscion, ke la ideo estis revolucia (Respubliko V, 451d-452c).

(ii) Kaj ankaŭ en Anglio (kaj Usono), iuj homoj, ĝenerale reformemaj, tamen kontraŭis la virinan balotrajton, timante la "naturan konservemon" de virinoj (ĝenerale pravigebla timo; Russell Kirk en sia libro de 1953 (The Conservative Mind) skribis, ke virinoj "estas laŭ sia naturo konservemaj" — ĉu tio veras hodiaŭ estas interesa demando).

* Barbara J. Harris, "Women and Politics in Early Tudor England" The Historical Journal 33:2 (1990), p. 259-281.
reen al la indekspaĝo

2a oktobro, 2009.

GARY MICKLE en sia interesa eseo pri Berlina lerneja referendumo "Etiko aŭ Religio?" (kiu indas tute legi), skribas: "Kurioza ideo estas tio, ke oni povas havi jam solidiĝintan 'propran konvinkon', antaŭ ol posedi bazan scion pri ĝi". Jes, ĝuste tio estas la baza problemo pri niaj demokratiaj socioj. Mi antaŭ kelkaj jaroj ŝajnigis retorikan miron pri tio, ke ni forte kritikas katolikismon pro ties tradicia doktrino ke unu homo estas erarimuna, dum ni mem kredas, ke ĉiuj homoj estas erarimunaj.

Se Vi dubas, ke ni efektive kredas tion, simple demandu al Vi: Kio rajtigus nin diri pri iu ajn civitano de moderna socio, ke ties opinio eraras? Kredon ni povas pruvi erara surbaze de la scienco (iafoje). Sed pri opinioj, la maksimuma eblo estas diri, ke tiu kaj tiu homo "mense malsanas", kaj eĉ pri tio ne estas certeco; en kortumoj psikiatroj povas malkonsenti. Kaj etiko? Ĉu ies etika filozofio povas solvi la problemon, ke kvankam preskaŭ ĉiu homo konsentos ke estas logike mortigi unu homon por savi kvin, preskaŭ neniu homo akceptos mem fari tian "logikan" mortigon?

Tiaj hipotezaj (sed iafoje ankaŭ realaj) situacioj konsistigas la krucajn datenojn de etikaj teorioj. Ankaŭ religioj ne solvas ilin, sed religioj havas ion, kio mankas al etiko: leĝecajn sistemojn, kiuj plej ofte legitimas unu agon, kaj malpermesas alian. Alivorte, ili ebligas decidon.

reen al la indekspaĝo

1a oktobro, 2009.

VIRINOJ KONTRAŬ VIRINA BALOTRAJTO oftis en 19-jarcenta Anglio, inkl. influajn kaj prominentajn virinojn: George Eliot (Mary Ann Evans), Charlotte Brontë, Elizabeth Gaskell, Elizabeth Barrett Browning, Chistina Rossetti, Charlotte Younge, Margaret Oliphant, Beatrice Potter (poste Beatrice Webb, la Fabian-socialisto), Lady Randolph Churchill kaj multaj aliaj kontraŭis virinan balotrajton je diversaj tempoj, en diversaj manieroj kaj pro diversaj argumentoj. Pli ol 100 influaj virinoj subskribis eĉ en 1889 (!) peticion kontraŭ la virina balotrajto; suplemento la sekvan jaron aldonis 2000 nomojn, inkluzive 128 titolitajn virinojn.

Kompreneble la plimulto de virinoj fine volis, kaj gajnis, la balotrajton, gravan antaŭenpaŝon. Sed ni modernuloj emas kredi ke raso, sekso, klaso ktp "devas" havi specifajn uniformajn opiniojn (ĉu ne Ralph Dumain iam skribis rilate John McWhorter "Mi malamas ĉiujn negrajn konservativulojn, kaj mi surfekis lian libron"?), sed fakte homoj estas pli diversaj ol ni eble preferus.

Unu kontraŭa opinio, tiu de Florence Nightingale, servu kiel ekzemplo. Ŝi skribis al John Stuart Mill (kies opinioj ankaŭ ne tute kontentigus modernan feministon, kvankam Mill estis nemalhavebla apoganto de la virina balotrajto), ke virinoj unue havigu al si la rajton heredi kaj egalajn rajtojn en la instrua sistemo, kiuj laŭ ŝi multe pli gravas ol la balotrajto, kaj logike havas pli altan prioritaton. (Nightingale fine aliĝis al la movado, sed neniam aktivis en ĝi.)

La plej grava rajto estas la rajto de la homo pensi por si mem.

Estas detaloj kaj referencoj en The De-moralization of Society de Gertrude Himmelfarb, Alfred A. Knopf, 1995, ĉ. 3.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.