Sendu al mi komentojn

Marde, 30a Septembro, 2003.

JEN UNU EL MIAJ NEPINETOJ en sakvetkuro. Tio estas vetkuro, en kiu la konkurantoj, kutime geinfanoj, antaŭensaltadas kun la kruroj en sako (angle sack race). Mi ne scias, kiom internacia estas la kutimo, sed mi trovis germanan vorton sackhüpfen kiu verŝajne estas verbo esprimanta la saman aferon. Strange ŝajnas al mi, ke por ajna tia afero oni devas nialingve nomi ĝin 'vetkuro' ĉu oni efektive vetas pri la afero aŭ ne. (Nur en la rakontoj de P. G. Wodehouse, laŭ mia sperto, oni efektive monvetas pri porinfanaj ludoj!) Tamen en la angla, oni nomas astakon crayfish, kio ne estas fiŝo; kaj terpomoj ankaŭ ne estas pomoj; ve, kvazaŭ ne sufiĉus la jama konfuzo de la homaro, eĉ niaj lingvoj misaranĝas la realon. Kaj eĉ nia kara Esperanto perfidas nin tiam kaj tiam. Kion diri plu? Nu ja, vere, mi nur volis montri la nepineton...

* * *

RAPORTIS LA BBC hieraŭ, ke en Britio oni faris sondon pri la preferoj, inter britaj komercistoj, pri anglalingvaj akĉentoj. La surpriza rezulto estis, ke la komercistoj preferas laŭrange (1) "la anglan de la Reĝino" (t.e. la akĉenton de la "home counties" -- la provincoj plej apud Londono); (2) la usonan (!); (3) la skotan. Mi klarigus (1) surbaze de tradicio; (2) kaj (3) eble ne tre surprizas, ĉar kaj skotoj kaj usonanoj havas reputacion kiel lertaj komercistoj; sed surprizis min, ke la usona akĉento estas preferata super la skota.

* * *

LA SENNACIULO, monata gazeto de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda, per kies graco ni havas vortarojn), ekhavos rubrikon pri kulturo; la redaktanto estos Cezar (Hans-Georg Kaiser; vidu sub 14a Septembro). Kvankam mi tute ne movadumas, mi suspektas, ke pro la nunaj krizoj en UEA, SAT estontece pli gravos ol en la lastaj jardekoj.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 29a Septembro, 2003.

Hieraŭ tagmeze mi revenis hejmen de la hospitalo. Mi estas en bona stato! (Ege enuigas esti en hospitalo.) Mi dankegas al la amikoj, kiuj skribis siajn bonesperojn.

* * *

NOTOJ pri Nietzsche, Die fröhliche Wissenschaft:

• Kiam ni parolas, ni fariĝas ordinaraj--tio, kion ni volas komuniki, trivialiĝas. Ni falsigas la realon.

• La problemo pri Nietzsche (kune kun multaj aliaj homoj) estas ke, kiam ili parolas pri lingvoj oni neniam certas, ke ili ne pensas nur pri nomigado.

• Nia tasko estas: konsciigi la nekonscion. (Tamen aliloke li skribas ke perfekteco estiĝas nur, kiam ni ne estas konsciaj pri niaj agoj -- ekzemple, dum dancado.)

• Kial ni elspezas tiom da tempo penante decidi, kion X diris aŭ celis? Ĉu ne estas la ideoj mem tio, pri kio ni interesiĝas?

• Dio estas la okcidentkultura maniero esprimi la absoluton. La deziro al la absoluto estas imanenta homtrajto. (Ĉu Maudemarie Clarke?) Nietzsche deturnis tiun serĉon de Dio al la homo. Sed Dio en la Okcidento ne vere estas io tre absoluta -- "Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele" k.t.p. -- absoluto ne bezonas interpretadon.

• Ĉiam ni homoj revenas al la sama konstato: kelkajn konkludojn oni ne povas atingi, ĉar estas nepenseble atingi ilin. Ili estas "malpermesataj". La homo ne povas konkludi ion, kio detruos lin.

* * *

MIKSA RECENZO PRI LA MODERNA HEBREA. En 1983 publikigis Peter T. Daniels sian angligon de Gotthelf Bergsträsser, Einführung in die semitischen Sprachen, Max Hueber Verlag: Munkeno, 1928, sub la titolo Introduction to the Semitic Languages: Text Specimens and Grammatical Sketches. Tiam en 1928 Bergsträsser sugestis priskribon de la Moderna Hebrea kiel

...hebrea lingvo kiu vere estas eŭropa lingvo en travideblaj semidaj vestoj, kun kaj komunaj kaj speficaj eŭropaj lingvotrajtoj, nur supraĵe hebrea.

Daniels komentas:

Ĉ. 50 jarojn poste ni estas en pozicio taksi la profetan kabablon de Bergsträsser. La moderna hebrea fakte grandgrade cedis al eŭropa influado. La fonologio estas simpligita; la verbsistemo tute ŝanĝiĝis al eŭropeca sistemo (perfekto > preterito, participo > prezenco, imperfekto > futuro); nur iom da produktemo restas ĉe la radikala sistemo; la sintakso aspektas pli eŭropa ol semida; kaj la leksikon oni grandparte importas de aliaj lingvoj... Sed tamen oni povas diri: Se la hebrea la tutan tempon estus estinta vivanta lingvo, kun samtempa plena partoprenado de ĝiaj geparolantoj en la kulturo de la Okcidento, ĝi samgrade estus aliiĝinta. (pĝ 64 de la traduko; mia esperantigo kaj emfazo)

La rimarkoj de Daniels praktike egalas al tio, ke oni apenaŭ povas distingi inter (a) lingvo, kiu "mortis" kaj reviviĝis sub modernaj influoj, kaj (b) lingvo, kiu normale disvolviĝis sub la samaj influoj. Pasintjare Radio Polonia intervjuis iun, kiu interese sugestis ke se oni ne scius, ke Esperanto estas "artefarita" lingvo -- tute ne scius ĝian historion -- oni ne povus distingi ĝin de natura lingvo. Ŝajnas al mi, ke la du ideoj similas aŭ samas: se oni ne scius iliajn historiojn, ĉu ne la modernhebrea kaj la esperanta aspektus "naturaj"? Tamen, gesinjoroj, je la momento mi ne havas respondon!

* * *

GOETESKA PENSO: "La gloro de la naturo ne estas malkaŝita sub mikroskopo, skalpelo, aŭ plastovitra fenestro de partiklo-akcelilo. Tiuj instrumentoj rivelas detruitajn kreaĵojn. Morta homa korpo, sternita kaj dispartigita sur nekropsia tablo, ne estas homo, sed detruita homo." Tiel eble dirus moderna priscienca Goetisto.

Goeto (malkiel multaj en sia jam romantika 18a jarcento) tre amis la sciencon; tamen li provis ellabori sciencan pensosistemon alternativan je la reduktisma kaj mekanisma sinteno de preskaŭ ĉiuj aliaj pensistoj depost Newton. Mi konfesas ke malgraŭ ke mi legis kelkajn librojn kaj artikolojn defende al liaj ideoj (inkluzive libron de la nekonformisma usona botanikisto Agnes Arber, 1879-1960, kiun mi tre admiras), mi ne tute komprenas la sciencan pensadon de Goeto; tamen ŝajnas al mi ke li nuntempe (kiam almenaŭ la mekanikisma aspekto de la scienco malaperis) havus multajn adeptojn, se ne ombrus lian famon la malsukceso de lia libro pri optiko, kaj la moderna apogado de liaj ideoj far la kultestriĝema Rudolf Steiner. Bonan (anglalingvan) retpaĝon pri la "Goeta scienco", kun ligiloj, faris M. Alan Kazlev.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 25a Septembro, 2003.

MI DEVAS PARDONPETI pro tio ke kelkaj ligiloj, kiujn mi kreis tie kaj tie jam ne funkcias. Mi riparis plurajn, sed restas ankaŭ pluraj.

* * *

KUNAR skribis jene:

Saluton!

Mi tre ĝuis viajn lastajn taglibrajn enskribojn. Kompreneble mi ĉiam ŝatas legi pri muziko, kaj precipe, kiam homoj uzas necesajn fakvortojn kaj klarigas detalojn. Vi donis tre interesan rigardon al la Usona muzik(il)kulturo kiun eksterlandano apenaŭ povintus gajni alimaniere.

Kia hazardo, mi antaŭ kelkaj tagoj ludis komputilan ludon kiu enhavas kelkajn banĝopecojn. Kaj en certa situacio, oni eĉ havas banĝoduelon! Tie oni devas reludi melodion. Laŭ onidiroj, la ludita kanto vere ekzistas kaj nomiĝas "duelantaj banĝoj" (duelling banjos).

Ankaŭ mi tre ĝuis legi viajn senrespondajn demandojn. Mi jam havis la ideon mem publikigi kelkajn tiajn pensojn, kaj eble nun vere faros, kuraĝigita de vi.

Kore salutas

DĴ Kunar

Tiu fama muzikaĵo, Dueling Banjos, devenas de egale fama filmo, Deliverance, 1972. La vera titolo estas Feudin' Banjos; ĝin verkis Arthur "Guitar Boogie" Smith en la 50aj jaroj. En la filmo, strange diri, ne temis pri du banĝoj sed pri banĝo kaj gitaro. Kiam mi spektis la filmon, mi miris, ke senmona kaj preskaŭ sendoma kampara bubego, loĝanta en barbara Georgia arbaro, tamen havis bonegan blugras-banĝon kiu kostis minimume $1 000 :-)

Mi ne partoprenas la entuziasmon de mia amiko Kunar pri komputilaj ludoj, ĉar mi timas nuntempe instali ion ajn novan en mian komputilon. Ni havas diraĵon: "Ne molestu dormantan hundon." Mia kompatinda porteblaĵo (kiu sole restas al mi post la morto de la surtabla antaŭ kelka tempo) ja estas dormanta hundo; ĝi funkcias bone nun, sed oni ne tentu la sorton, ĉu? :-)

* * *

Mi ne blogos dum kelkaj tagoj, ĉar morgaŭ matene mi enhospitaliĝos por iom da kirurgio (nenio tre grava). Baldaŭ mi revenos!

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 24a Septembro, 2003.

Kontraŭe al ofta opinio, la banĝo ne estas indiĝena usona instrumento; ĝin verŝajne enportis en la landon afrikaj sklavoj. Ekzistas nur unu indiĝena usona instrumento: la aŭtoharpo (angle 'autoharp'); vidu maldekstre. Ankaŭ tion mi iom ludas. Sed neniu vere certas pri ĝia historio; ĝi verŝajne patentiĝis en Usono en 1882; sed iuj diras, ke la instrumento fakte inventiĝis en Germanio. Ĝi enradikiĝis certe nur en Usono; vendiĝis miloj da ili en la lasta parto de la 19a jarcento kaj la frua parto de la 20a. La fama frua popolmuzika familio Carter uzis ĝin, kaj en la 60aj jaroj repopularigis ĝin la vera moderna majstro, Bryan Bowers. Oftege oni renkontas ĝin ĉe popolmuzikaj festivaloj.

* * *

Jen Universala Konjugaciilo pri 24 lingvoj, inkluzive E-on. Ĝi memorigis min pri mia ofta miro, ke oni tiom ofte mencias 'logikon' en prilingvaj diskutoj. Kiel ni scias, la is-formo de 'devus' (t.e., la preterito) estas 'estus devinta(j)' aŭ 'devintus'. Kial ne 'estis devunta(j)' aŭ 'devuntis'? Ĉu nur pro tio, ke oni tradicie kuntiras la brovon je iu ajn ut- aŭ unt-formo en nia lingvo? Eble.

Fakte ni dankemu, ke lingvoj ne estas logikaj; se lingvoj estus vere logikaj, nur logikistoj povus diri ion. Logiko estas studokampo, en kiu oni daŭre malkovras novajn faktojn, samkiel en matematiko. Ĉu tiuj faktoj estas faktoj pri niaj mensoj, aŭ faktoj pri la mondo, estas neklare.

* * *

TRI AFEROJN mi ne komprenas:

Alia afero: la biologoj diras, ke reproduktado estas la ĉefa faktoro en la evoluado de vivformoj. Tiu memevidenta fakto strange malkoheras kun la malgracio kaj eĉ malfacilo, kun kiu bestoj fakte koitas. Konsideru la preskaŭ ridindan koitadon de elefantoj aŭ de testudoj. Se reproduktado estas la plej grava afero, oni atendus, ke ĝis nun tipa vivformo estus nur piedhava seksorgano; male, reproduktado aspektas kiel biologia postpenso.

Mi estas certa, ke haveblas respondoj al tiuj demandoj. Sed mi ne scias ilin.

reen al la indekspaĝo

Marde, 23a Septembro, 2003.

PRI LA BANĜO. La pentraĵo (far William Sidney Mount, 1807-1868) montras banĝiston de la 19a jarcento. Li estas ludanta tipan 5-kordan banĝon de tiu tempo. Se vi diligente studos la bildon, vi vidos ke la instrumento ne havas fretojn. Plej multaj modernaj banĝoj havas fretojn, sed ankoraŭ nuntempe tie kaj tie oni vidas la senfretan specon.



Studo de la bildo ankaŭ malkaŝos, ke la kolo de la instrumento estas multe pli larĝa apud ties kapo (la ĉefparto de la instrumento), ol apud la agord-kejloj. Tio rezultas de la fakto, ke la kvina kordo de 5-korda banĝo deiras de la kvina freto (aŭ, se temas pri senfreta banĝo, de la loko kie estus la kvina freto), kaj la kolo do tiuloke subite mallarĝiĝas, jene:

En la foto maldekstre vi vidas la mallarĝiĝon de la kolo, kaj la agord-kejlon por la kvina kordo.

La melodion oni ludas per la kvar ordinaraj kordoj; la kvina (mallonga) kordo ne estas (kutime) melodia kordo, sed nur servas kiel zumkordo, iom simile al la zumtubo(j) de sakŝalmo. (Tamen ĝi vere ne estas deca zumkordo, ĉar ĝi sonas kutime je pli alta tono, ol la ceteraj kordoj.) La mallongan kordon oni ludas per la dikfingro (kiel videblas en la unua bildo).

Laŭ forta sed ne tute certa tradicio, Joel Walker Sweeney aldonis la kvinan kordon en 1831. (Se lia naskiĝtago estus sciata, sendube ĝi estus internacia festotago inter banĝistoj!) Tamen, tie kaŭras miskompreno. La unuaj banĝoj havis tri melodiajn kordojn kaj unu zumkordon; Sweeney (se ne li, iu alia) aldonis ne la kvinan mallongan kordon, sed nur ankoraŭ unu melodikordon. Sed la rezulto samas: kvar-korda banĝo fariĝis kvinkorda.

Ankaŭ ekzistas kompreneble ordinaraj kvar-kordaj banĝoj, kies ĉiuj kordoj estas melodi-kordoj (mankas la mallonga dikfingrokordo). Ili apartenas al du specoj: (a) la t.n. tenora banĝo, agordata kvinte, kiel violono aŭ mandolino; kaj (b) la t.n. plektra banĝo, agordata kutime G Maĵore. La kordaroj tre malsamas inter la du instrumentoj.

Ankaŭ kvinkordaj banĝoj estas duspecaj: maldekstre vi vidas modernan blugras-banĝon. Oni ludas ĝin per plektroj, laŭ trifingra metodo. Ĝi ankaŭ, malkiel la banĝoj de la 19a jarcento, havas resonatoron. La moderna blugras-banĝo estas en Usono multe pli bone konata, ol la malnov-stila, kaj sonas tre malsame. Ĝi permesas nemulte da dinamiko; mi dirus ke ĝi havas nur unu laŭtgradon: laŭtega! G Maĵora estas preskaŭ la sola agordo de la blugras-banĝo. Ĝi havas ĉiam fretojn.






Mi mem ludas ne la blugrasan, sed la 'malnovmodan' banĝon. Jen mi kun amiko Sherman Yacher (tiu kun la gitaro) antaŭ kelkaj jaroj. La nuntempa 'malnovmoda' banĝo tre similas al tiu en la unua bildo, sed plej ofte ĝi havas fretojn. Ĝin ludas tiuj, kiuj amas la malnovajn muzikospecojn. (Kiel ekzemple, mi.) Ĝi ne havas resonatoron. Oni ne uzas plektrojn. Fakte, la malnova ludmaniero nepre mirigas tiujn, kiuj je la unua fojo vidas ĝin. Ĉar oni ne pinĉas la kordojn; oni sonigas ilin per la ungodorsoj, movante la manon suben kvazaŭ oni forskuus akvon de ĝi. Necesas multaj jaroj por lerni tion, kaj mi povas atesti, ke homoj aŭ amegas la sonon, aŭ ne povas ĝin toleri sub iaj cirkonstancoj! Ne ekzistas meza pozicio.






Jen mi kaj gitaristo Mark Balhorn (iama studento mia; li nun loĝas en Koreio) ludantaj ĉe geedziĝa festo. La malnovmoda banĝo havas dinamikon (oni povas laŭte kaj mallaŭte ludi), kaj uzas multajn diversajn agordojn, ne nur G Maĵoran. Fakte, mezurilo de onia lerteco parte estas scio de multaj agordoj.












Jen mi (maldekstre) kun mandolin-ludanto ĉe la Winfield-a festivalo. Bedaŭrinde mi jam ne memoras la nomon de la mandolinisto; fakte tre eblas, ke mi neniam sciis lian nomon, ĉar kutime ĉe tiu festivalo oni ne nur aŭskultas la profesiulojn, sed ankaŭ mem ludas kaj/aŭ kantas kun aliaj ĉeestantoj, kun kiuj oni tre neformale ekamikiĝas.














Kiel vi vidas, ankaŭ ranoj ludas banĝojn!

reen al la indekspaĝo

Lunde, 22a Septembro, 2003.

LA MUZIK-FESTIVALO en Winfield estis kiel kutime tre agrabla; nur pluvis ĉi-matene kiam ni jam preparadis la revenon (tiam tamen kotego ĉie, kvazaŭ vetera venĝo!). La tipa muziko ĉiam estas kelta, kelt-usona, ragtime, blues, Texas swing (tre disvastiĝema lastatempe), ĉio tio aldone al la fundamenta blugrasa tradicio de tiu festivalo (32 jaraĝa ĝi estas nun). Ne nur prezentas profesiaj grupoj sed ankaŭ okazas ĉiujare konkursoj de platplektra gitaro, tri-fingra gitaro, blugrasa banĝo, violono (fiddle; bedaŭrinde nia lingvo vere ne havas tiun distingon), kaj mandolino.

Morgaŭ mi (espereble) blogos pri la banĝo.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 15a Septembro, 2003.

KIEL PROMESITE, sube mi aperigas la tradukon (far Cezar, pri kiu mi blogis hieraŭ) de "Balado pri Mackie Messer", la komenckanto de la teatraĵo Die Dreigroschenoper, kiu premieris en 1928, de Bertolt Brecht (libreto & teksto) kaj Kurt Weill (muziko). La bildo montras Lotte Lenya, kiu rolis Jenny.

((Post hodiaŭ ĝis eble la 23a mi ne blogos, ĉar nun ni preparas por nia ĉeesto ĉe la Winfield-a muzikfestivalo (menciita la 1an de Septembro), evento, kiun ni la tutan jaron sopiras. Kiam mi revenos, mi eble povos verki por la taglibro etan eseon pri la banĝo; mi jam klopodis kaj fari kaj trovi uzeblajn diagramojn, sen multe da sukceso. Eble mia pritrakto devos esti sendiagrama. Denove, ĝis revidersehn!))

Bertolt Brecht

BALADO PRI MACKIE MESSER

Kaj la ŝarko havas dentojn,
montras ilin sen ĝentil'.
Kaj Macheath tranĉilon havas
, nevideblas la tranĉil'.

Aĥ, ruĝiĝas la naĝiloj
de la ŝark', se fluis sang'.
Mackie Messer portas gantojn,
sen makul', laŭ lia rang'.

En dimanĉo bele blua
kuŝas strande morta hom'.
Vir' foriras post angulon,
Messer estas lia nom'.

Kaj Ŝmul Majer malaperis
kiel ofte riĉa vir'.
Kaj la monon havas Mackie.
Ne pruveblas la konspir'.

Jenny Towlern oni trovis
kun tranĉilo en la mam'.
Iras kaje Mackie Messer,
sen eĉ scii pri la dam'.

Kaj la granda brul' en Soho:
Sep infanoj kaj oldul'-
sen molest', naiva Mackie en-
amasas post la brul'.

La vidvino neplenaĝa,
fama estas ŝia nom',
ŝi vekiĝis perfortita.
Mackie, kiom kostas hom'?

Kaj la fiŝoj malaperas.
Ĉagrenite la kortum'
devas voki eĉ la ŝarkon,
sed li neas sen cerbum'.

Li ne povas rememori,
kaj ne eblas kapti lin.
Ŝarko estas ja ne ŝarko,
se ne trovas pruvoj sin.

Tradukis Cezar
reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 14a Septembro, 2003.

Jes, en la Interreto oni povas fari ion ajn. Mi pripensis aperigi

Ĝis nun vizitis ĉi tiun paĝon 324 522 006 homoj

Sed mi timis, ke oni ne kredos min.

* * *

Hieraŭ falis en miajn manojn kvar tradukoj de Cezar (Hans-Georg Kaiser). Unu estis laŭ mi bonega esperantigo de "Legendo pri la morta soldato" (Legende vom toten Soldaten) de Bertolt Brecht. Pri literaturo kiel pri la germana mi estas nur amatoro; tamen mi diligente komparis la tradukon kun la originalo kaj pensis al mi: Tion mi neniam povos fari. (Mi aperigus ĝin ĉi tie sed mi ne volas atenci eventualan kopirajton de Literatura Foiro, en kies paĝoj ĝi aperis.)

Mi mem aperigis en la 60aj jaroj kontraŭ-militan poemeton, "Ekssoldatiĝo" aŭ ion similan; ĝi verŝajne enestas iun hungarlingvan antologion; mi jam ne havas kopion.

Alia traduko de Cezar estis tiu la tre bone konata "Balado pri Mackie Messer", ankaŭ de Brecht. Vi certe rekonos

Kaj la ŝarko havas dentojn,
montras ilin sen ĝentil'...

Mi ricevis permeson aperigi la tuton, kaj aperigos ĝin morgaŭ; nun mi devas forrapidi. Ĝis revidersehn! (Tion mi ŝtelis de Cezaro Rossetti.)

* * *

Sed antaŭ ol forrapidi: mia E-lingvaĵo ofte ŝajnas al mi peza kaj malgracia, melasa eĉ. Se vi volas ekzemplon de bona sed nelibreca, vigla kaj leĝera Esperanto, nur vizitu La taglibro de Argilo (Clayton Smith). Li estas verŝajne kanada magistra studento kiu iam trasuferis kurson pri kvantum-komputado tamen estas krom tio -- kiom mi scias -- normala homo.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 13a Septembro, 2003.

Hodiaŭ memorante mian rimarkon (25a Aŭgusto) ke "plibone fartus la mondo, se estus en ĝi iom malpli da komitatoj", la penso venis al mi: Kio anstataŭu komitatojn? La simpla respondo estas: estroj. Iu spritulo iam diris: "Jam ne ekzistas grandaj homoj; ekzistas nur grandaj komitatoj." Post aŭdi tion, mi ofte imagis al mi statuon de komitato. Kaj kiam mi unue vizitis la Nelson-Atkins Museum of Art en Kansas City, je mia plezuro mi trovis ĝuste tion: statuon de komitato. Jen vi vidas ĝin maldekstre/supre.

(Mi blagas, kompreneble. Kion vi vidas tie estas verko de la fama pol-devena usona skulptisto, George Segal, kaj ĝia titolo estas "Waiting for a Bus" aŭ io simila. Tamen Segal maltrafis oran titoloportunon...)

Vendrede, 12a Septembro, 2003.

Hieraŭ mi hazarde trafis Taglibroj; tiupaĝe aperas listo de Esperanto-blogoj, kun notoj pri ilia ĝisdatigado.

Pri la blogo de Nigra Okulo (ZHU Xin) mi povas diri nur ke mi komencis legi tie mezmatene, kaj horon kaj duonon poste mi eksaltis je la voĉo de mia edzino, vokanta min al lunĉo.

* * *

Jen anekdoto kiu laŭ mia scio ĝis nun ne ekzistis nialingve. 23-jarulo diras: "Kiam mi estis dekkelkjarulo, mi facile vidis, ke mia patro scias preskaŭ nenion. Sed la lastaj jaroj -- vere estas mirige, kiom mia patro lernis dum tiu tempo!"

* * *

LA PLEJ GRANDA AVANTAĜO de la Interreto estas, ke oni jam ne devas pridubi sian mensan sanecon. Ĉar per la reto oni povas lerni, ke ne gravas kiom esoteraj kaj nekutimaj ŝajnas oniaj interesiĝoj, estas aliaj homoj -- eĉ multaj homoj -- kun la samaj interesiĝoj. Ekzemple mian tutan vivon mi miris, ke nur mi el miaj konatoj legas "forgesitajn" verkistojn de la 19a jarcento, ne kiel fakstudo, sed simple por plezuro kaj memedukado. Estas fakto ke kiam mi malkovris tiujarcentulojn kiel Matthew Arnold, William Hazlitt, John Ruskin, eĉ la poetojn Robert Bridges kaj Walter de la Mare kiujn nuntempe neniu legas, mi pensis al mi: "Ĉi tiuj estas pli bonaj ol la niaj!" Kaj mi ankoraŭ kredas tion, fakte ĉiujare pli forte.

Ĉar la okcidenta mondo tre bezonas renesancon, renaskiĝon. Kaj kiel dum la historia Renesanco oni trovis inspiron kaj modelojn en la klasika periodo, la venonta renesanco trovos siajn imitindaĵojn (almenaŭ la plej rekte haveblajn) en la 19a jarcento. Pri tio mi estas konvinkita; mi jam vidas tie kaj tie evidenton, ke ĝi okazas. Temas kiel kutime pri "iom post iom" kaj la longa daŭro; ankaŭ tre ofte, la modernuloj ne scias, ke iliaj "novaj" nocioj ne estas novaj.

Tamen en tiu ideo kaŭras, ankaŭ kiel kutime, lingva problemo. Ĉar la libroj de la 19a jarcento estas verkitaj en lingvoj, kiuj tro similas al la niaj por ilin traduki (efektive, la "samaj" lingvoj, kiujn ni hodiaŭ parolas), sed tro malsimilas al la niaj, por ke la nuna generacio facile povu kompreni ilin. Malĝojige, do, daŭre pligrandiĝas la moderna abismo inter kleraj kaj nekleraj homoj.

Piednoteto: la 19a jarcento spirite ne finiĝis en 1900! Walter de la Mare ekz. mortis en 1953; sed li tamen apartenas al la epoko de Wordsworth kaj Coleridge.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 11a Septembro, 2003.

MI LEGAS FIKCION precipe pro la ideoj, kiujn mi trovas en ĝi -- mi konfesas tion. Jen kelkaj fragmentoj el noveloj de Ĉeĥov, kiujn mi kopiis dum la jaroj en kajeron. Bedaŭrinde mi ne regas la rusan, do esperantigas el anglaj tradukoj, kiujn mi momente ne povas trovi (pro tio mi ne donas la tradukinto(j)n). Speciale ĝenas do la jam ĥaosa disvariantiĝado de la titoloj de nacio al nacio. (Se iu ruslingva Ĉeĥov-amanto volus plibonigi aŭ la citaĵojn aŭ la titolojn, nenio malhelpas al tio!)

Parolante pri la pentristo Rijabovski, Ĉeĥov diris ke "ju pli obskure li parolis, des pli facile Olga komprenis lin". (La Papilio)

"Vera feliĉo ne eblas sen privateco. La falinta anĝelo sendube ribelis kontraŭ Dio pro tio, ke li volis la privatecon, kiun anĝelo ne povas havi." (Fako Ses)

"Necesis al mi dudek jaroj por trovi en la tuta vilaĝo unu inteligentan homon; kaj jen, tiu estas freneza." (Ragin en Fako Ses)

"Kiam ni rusoj renkontiĝas unu kun la alia, ni ĉiam diskutas virinojn kaj abstraktajn ideojn. Precipe virinojn tamen." (Ivano Ŝamoĥin en Ariadno)

"Kie ne okazas progreso eĉ en malgrandaj aferoj, vane estas serĉi ĝin en grandaj aferoj." (Malĝoja Rakonto)

"Teorioj ne gravas."
"Ne, ili gravas; kiam iu teoriumas, montras tio, ke tiu ne komprenas." (Malĝoja Rakonto)

"Ina liberalismo estas netolerema, senkompata, kaj severa." (Najbaroj)

"Ni estas personoj tro malgravaj, por ke la sorto de tuta generacio dependu de niaj kapriĉoj." (Anonima Rakonto)

Mi kun plezuro komentus pri tiuj Ĉeĥov-aj ideoj, sed hodiaŭ mi devas pro tempomanko nur afiŝi mallongaĵon.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 10a Septembro, 2003.

DĴ KUNAR skribis, dirante bonkorajn vortojn pri mia blogo, kaj atentigis min pri artikolo de lingvisto, iu Benjamin K. Bergen (Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley), pri denaskaj E-parolantoj: "Nativization Processes in L1 Esperanto". Ĝi verŝajne aperis en Journal of Child Language; la artikolo haveblas kiel .pdf-dosiero. Nenie mi trovis kompletan referencon.

Mi ne legis la artikolon, sed laŭ la resumo temas pri la kutimaj surprizoj: akĉento, manko de la akuzativo, ktp. La komentoj de Kunar estas interesaj (oni devas subenrulumi ĝis ĉ. la mezo de la paĝo por trovi ilin). Li skribis interalie (mi redaktas iomete):

I know native Esperanto speakers from Denmark, France, Germany, Italy, Hungary, Poland and Russia... Some of them still make grammar errors, have a bad pronunciation (biased by their other mother language) etc. Others master the language, but without any obvious differences from people who learnt it well as a second language and trained it long enough. At adult age, it is nearly impossible to distinguish between native and non-native speakers.

Kunar pravas. Multaj naivas pri denaskeco. Unu fojon en babilejo E-isto hazarde menciis sian denaskecon; alia babilanto respondis: "Ha, mirinde; vi do supozeble ne bezonas vortaron, ĉu?" Nu: mi ne volis eniri la temon, sed mi iom aldonos al tio, kion skribis Kunar.

La koncepto "denaska parolanto" longe estis sankta bovo en lingvistiko. Longe regis ekz. en usona lingvistiko la preskaŭ proverba diraĵo, "denaska parolanto ne povas erari": lingvisto, kies intuicioj pri iu lingvo malsamis al tiuj de "denaska parolanto" de tiu lingvo, devis ĉiam (almenaŭ teorie) cedi al la denaska parolanto. Ktp, ktp. Sed ĉ. la 70aj jaroj -- mi ne memoras ĝuste kiam -- oni komencis demandi al si: kio fakte estas denaska parolanto? Jen ekzemplo de la problemo, el mia propra vivo.

Mi havis amikon, kiu naskiĝis en la iama Jugoslavio. Lia unua lingvo estis la serba. Sed dum lia juneco la familio translokiĝis al Germanio, kaj li gimnaziis en la germana. Poste li venis al Usono, kaj nialande pasigis siajn universitatajn jarojn, kaj poste deĵoris en la usona armeo. Mi konatiĝis kun li kiam li ekssoldatiĝis. Ĉi tiu homo ne havis denaskan lingvon, en la senco ke li parolis neniun lingvon senakĉente kaj senerare. Li apenaŭ memoris la serban (lian efektivan patrinan aŭ "denaskan" lingvon); li erare parolis la germanan; li plej bone parolis la anglan, sed kun forta akĉento kaj iom erare. Kaj li mem ofte diris, "Mi ne perfekte parolas iun lingvon."

Nun ni scias, ke tiaj homoj ne estas raraj, aparte en lingve kompleksaj regionoj kiel ekz. Indonezio aŭ Israelo. Usona lingvisto Talmy Givón estas tia: li naskiĝis en Hispanio, sed lia familio enmigris Israelon, kaj nun li estas usonano. Li parolas do la hispanan, la hebrean, kaj la anglan, sed ĉiujn "kun fremda akĉento" kaj parte erare.

Do, mallonge: estas simple superstiĉo, ke onia "denaska lingvo" nepre estas onia lingvo, kaj ke ĉiu homo posedas plenan "kompetenton" (pace Chomsky) pri minimume unu lingvo. Tute ne estas mirinde, ke denaska E-isto akuzas la forgesativon. Por ideale paroli lingvon (se tiel diri), necesas pli ol tio, ke oni unue aŭdis tiun lingvon de la patrina buŝo.

* * *

Ankaŭ Zmitro skribis (vidu 8an Septembro), kaj en sia Taglibro por Leontodo hieraŭ blogis pri mi ("Ĉu vi kredas je koincidoj?"). Ni trovis unu la alian, se tiel diri, samtempe. Temas nun pri reciprokadmiro-klubo! Cetere, li atentigis en babileja diskuto pri http://zmila.at.tut.by/Nomoj.html; nun konkuradas inter si
'belorus-', 'belarus-', 'bjelarus-' kaj 'bjelorus-' ... Tiun temon mi ja ne tuŝos!

reen al la indekspaĝo

Marde, 9a Septembro, 2003.

ILUZIOJ DE GRANDIOZO estas verŝajne konstanta tento al ni E-istoj. Ekzemple en Esperantio troviĝas teoriistoj, kies memtaskita tasko estas klarigi nin al ni mem; ili havas kutimon laŭ mi tre strangan: el la politika literaturo de Eŭropo ili importas imponajn terminojn kiel 'la inteligencio', 'la intelektuloj' 'la plebo', kiuj eble utilas (aŭ iam utilis) por priskribi naciojn, kaj aplikas ilin al la eta Esperanta komunumo, socio de nur kelkmil homoj. Ĉu tio ne estas nur bidludo?

Kompreneble ili aldonas ke "ĉio ĉi okazas mikroskale", kvazaŭ nur temus pri skaloj. Tiu ideo memorigas min pri (sendube mita) okazo dum la Dua Mondmilito: Japanio laŭdire ŝtelis planojn por nova grandega aviadilŝipo de Usono, kaj, volante eĉ pli grandan aviadilŝipon, duobligis ĉiujn dimensiojn. Ne surprize, la rezulta ŝipo sinkis je sia lanĉo.

* * *

ĈU EKZISTAS LA HOMA ANIMO? Mi ne scias, sed mi havas pruvon almenaŭ, ke la homa memo ne estas materia objekto. (Fakte la argumento ne estas mia kreaĵo; mi vere ne scias, kie mi lernis ĝin.) Ĝi havas la formon de penseksperimento kaj iras jene:

Imagu al vi, ke oni kreis perfektan kopion de vi, molekule perfektan. Jen la kopio, staranta antaŭ vi. Nun plue imagu, ke oni preparas por mortigi vin: vi certe ne rezistos, ĉar jen la perfekta kopio pluvivos? Sed iu ajn racia homo tamen ne konsentos morti sub tiuj kondiĉoj. Sekve, la homa memo ne estas materia objekto.

(Iuj filozofoj dirus, ke la homa memo estas metafizika objekto; sed aliaj filozofoj neas, ke ekzistas iuj ajn metafizikaj objektoj.)

Mi prove prezentis tiun argumenton al pluraj konatoj, sed ĝi ĝis nun konvinkis neniun el ili. Ili kutime neas, ke perfekta materia kopio de homo eblas (certe tio eblas logike; temas pri pura kaj nura penseksperimento), aŭ neas la validon de penseksperimentoj en scienco (kio ŝajnas al mi historie malprava nocio). Unu tamen tute surprizis min, asertante, ke jes li volus morti sub la diritaj kondiĉoj. Al tio mi nur povas respondi, ke oni do preferas fordoni sian racion, ol koncedi la nemateriecon de la homa memo...

reen al la indekspaĝo

Lunde, 8a Septembro, 2003.

ROEL HAVEMAN skribis:

Saluton Ken!

Mi ne trafis vin en la babilejoj, do jen kelkaj bagatelaj komentoj. Ĉi-foje vi blogis pri Kunar (denove) kaj pri LA fraŭlino, nu...

Kiel vi scias, mi konas Kunar-on jam delonge. Mi unuafoje renkontis lin en la tempo kiam mi estis komencanto. Li loĝis ĉ. 50 km-ojn for de mia urbo. Tiutempe mi, tute novice, vizitis la lokan E-klubon. Kaj jen nian klubon vizitis la germana e-ista familio Fischer. Mi bone memoras, ke mi tute ne povis kompreni la patron. Li multe tro rapide parolis por miaj komencantulaj oreloj. Gunnar estas do unu el la unuaj el la specio de denaskuloj, kiujn mi iam ajn renkontis. Bedaurinde nur, ke li kaj lia fratino estis tro timidaj por diri ion ajn. Mi tute fidas, ke tiun timidecon Gunnar intertempe perdis :)

Eble vin interesas la fakto de fraŭlino Barlaston estas preskaŭ mia najbarino: nur malpleno da domoj disigas ŝian domon disde la mia. Antaŭ kelkaj tagoj ŝi furoris ĉi tie en Enschede dum mikse nederlandlingva/anglalingva prezento.

Cetere, Roel, senlaca kiel ĉiam, aldonis jenan paĝon al Ligoj pri Tradukado: http://www.tekstoj.nl/esperanto/artikoloj/terminaro.htm. Ĝi enhavas terminojn uzatajn en tradukistaj rondoj, kun bonaj difinoj kaj kun anglalingva indekso. Tre utila!

Jes, Kunar kaj Emily laŭ mia scio ambaŭ estas denaskaj E-istoj. Mi ne menciis tion nur pro tio, ke lingvistike la demando, kion ekzakte signifas denaskeco, estigas batalkriojn en diversaj rondoj, kaj mi volis eviti ĝin por la nuno.

* * *

Daŭre mi serĉas blogojn en bona E-o; Roel atentigis min pri Taglibro por Leontodo. Tiu verŝajne estas blogo de nia babilejamiko Zmitro. Ĝi estas parte en E-o kaj parte en la belorusa; la enhavo sufiĉe interesas. (Alklaku ĉe "Вернуться" por atingi la ceterajn enskribaĵojn.)

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 7a Septembro, 2003.

Mi apenaŭ povas kredi, ke la juvela libreto de John Ruskin (1819-1900), The Ethics of the Dust, nun kostas $89.99! Mi aĉetis mian ekzempleron, eldonon de 1895, en brokantejo, kontraŭ nur $.40. Verŝajne iom post iom, la mondo lernas, kio valoras.

El The Ethics of the Dust:

LUCILLA: Sed certe, Sinjoro, ni ne kapablas purigi niajn korojn?

L: Ne facile, Lucilla; des pli bone, ke kiam ili puraj estas, ni tenu ilin tiaj.
reen al la indekspaĝo

Sabate, 6a Septembro, 2003.

Kiam vi trovos al vi lokon pacan kaj senenhavan, kaj unu tagon ekestos ankaŭ aliulo tie, vi ne kondutos kiel en normala socio: interkonatiĝos surbaze de komuna interesiĝo. Ne eblas diskuti ĉi tiun interesiĝon. Se nur du homoj povus komuniki sen lingvo! sed jen: ĝuste tion vi jam faris, per via agnosko de la ĉeesto de la aliulo kaj nenion plu.

* * *

Se vi vidas la aliulon, sed la aliulo ne vidas vin, vi estas saĝa ĝis nun.

* * *

Ĉiam utilas memori la similecojn inter la junula kaj la maljunula klasoj, kontraste al la mezaĝa klaso. Ĉe junuloj kaj maljunuloj

La du klasoj, junuloj kaj maljunuloj, kune konsistigas minacon al la mezaĝa klaso kaj ĝiaj valoroj, negante ilin per sia konduto: junuloj simple diras la veron, kaj maljunuloj konservas signifoplenan silenton.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 5a Septembro, 2003.

La E-parolan kantistinon EMILY BARLASTON verŝajne multaj E-istoj konas. Ŝi tre ŝatas vortludadon; en ŝia hejmpaĝo oni legas pri "Miss Emily Barlaston (Ordeno de la Brika [tiel-KM] Imperio), la plej bone konata Angla Prima Donna Dissoluta Trampolinanta", kaj en la utila inventario de Esperantaj muzikartistoj aperas pri ŝi "Ordeno de la Bruta [tiel-KM] Imperio". Multe pli bonaj, ambaŭ, ol mia iama "Unuiĝintaj Katoj de Katalunio" ktp. Mi rezignas...

* * *

Temante pri humuro, mi mem verkis humuraĵojn pri lingvistiko, antaŭ kelkaj jaroj, kaj nuntempe verkas humuraĵojn por magazino pri banĝoludado, Banjo Newsletter, usone konata inter banĝistoj kiel 'BNL'. Ĉiam mi uzis/uzas pseŭdonimojn, sed ĉe BNL ne tre malfacilus elcerbumi, kiu mi estas, ĉar neniu alia verkas humuraĵojn por tiu magazino.

BNL eĉ pagas min, kaj bone pagas; tio estas la unua fojo dum mia vivo, ke oni pagas min por verki ion! Iukiale tio pli kontentigas min, ol la 25 jaroj da universitata gurdado. Tamen, se mi devus vivteni min verkante mi ne longe vivus.

* * *

Kaj temante pri muziko, amiko KUNAR, pri kies blogo mi skribis la 29an de Aŭgusto (kaj kies reala nomo estas Gunnar R. Fischer), ankaŭ havas muzikpaĝojn. Lia propra muziko inkludas "ĉefe elektronika muziko (tekno, trenco, haŭzo, bigbito) kaj acida ĵazo, sed ankaŭ hiphopo en Esperanto..." Indaj aferoj, sendube, sed iomete ekster mia habitato :-)

* * *

Mi ne konsideras min prudulo, sed mi konfesas ke ĝis nun mi neniam konsultis la verketon Seksaj Vortoj en Esperanto de Bertilo Wennergren. Sed hieraŭ mi legis ĝin; desaponte al eventualaj erotikemuloj ĝi simple pritraktas radikojn, kiuj havas en si mem inecon aŭ virseksecon, aŭ estas sekse neŭtraj.

Inter religiaj terminoj, 'kardinalo', 'diakono', kaj eĉ 'apostolo' estas "sekse neŭtraj". ('Sacerdoto' ne aperas en la artikolo.) Sed, interese, 'papo', 'rabeno', kaj 'imamo' estas "viraj radikoj". Nu, la apostoloj jam mortis antaŭ 2 000 jaroj, kaj ili estis viroj; kaj ĝis nun ne ekzistis ina kardinalo, sed se iam ekestus tia, tiam supozeble ne tre distancus ina papo. Kaj fakte inaj rabenoj jam ekzistas en la usona t.n. Reformita Judaismo. Wennergren bone diskutas (sub Komentoj) la neeblon, disŝiri lingvon de kulturo. La problemo estas, ke en nuntempaj grandaj nacioj, por unu lingvo ekzistas ne nur unu sed multnombraj kulturoj kaj subkulturoj.

* * *

Ha! Tio memorigas min pri muzika rakonto. Unu fojon mi veture haltis ĉe trafiklumo, kaj alia aŭto samtempe komencis halti en la apuda koridoro. Hazarde mi ĵetis rigardon, kaj en la alia aŭto estis junulo kun helverda spikhava hararo kaj meze granda orelringo, kiu ritme svingadis sian torson tien kaj reen, sendube laŭ la pulsoj de ia muziko. Senpense mia mano moviĝis por fermi mian aŭtofenestron. Sed... li aŭskultadis ĵazdancmuzikon el la 40aj jaroj! La milan fojon mi lernis: ne antaŭjuĝu.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 4a Septembro, 2003.

NOVAN MORALAN LEĜON malkovris Theodore Dalrymple (anglalingva artikolo tuŝanta pri rokkantisto Bertrand Cantat kaj marksista filozofo Louis Althusser):

Morala ĉagreno pliiĝas proporcie je la kvadrato de la distanco inter la koncerna homo, kaj la koncerna evento.

Temas pri ia brakseĝismo:

(K estas konstanto, kies valoron verŝajne neniu scias.)

Aliflanke, ankaŭ mia komento estas brakseĝismo. En la anglalingva mondo vaste famas sentenco, en mil variantoj, kies aŭtoron preskaŭ neniu scias (usona teologo D-ro Karl Paul Reinhold Niebuhr, 1892-1971):

Dio, donu al ni la gracon serene akcepti tion, kion oni ne povas ŝangi; la kuraĝon ŝanĝi tion, kio endas ŝanĝi; kaj la saĝon konstati la diferencon inter la du.

Tiun aforismon oni ofte uzas kiĉe; sed estas saĝo en ĝi. Tamen tiu diferenco inter la du certe ne estas facilaĵo. Iam en babilejo mi demandis al iu: "Kion vi konkludas el tio, ke post 6 000 jaroj da civilizacio, la homoj ankoraŭ ne povas solvi siajn problemojn?" Li respondis (ĝuste liaj vortoj): "Estas ankoraŭ tro frue por konkludi ion."

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 3a Septembro, 2003.

FERDINAND DE SAUSSURE, ofte nomata fondinto de la moderna lingvistiko, famas interalie pro sia aserto ke la minimuma lingva signo (ekzemple, vorto aŭ vortparto, kiu ne plue diserigeblas) estas arbitra. Klarigas ekzemple Jan Werner:

Vorto kiel lingva signo estas arbitra, ĉar ne ekzistas natura kaj nepra kialo, ke ekz. la objekto tablo en Esperanto estu signata ĝuste per la vorto "tablo", en la ĉeĥa "stul", en la germana "Tisch"...

Ne estas la sama afero 'natura' kaj 'nepra'. La lingva signo ne estas arbitra: cedite ke ne pro logikaj kialoj en la germana 'tablo' estas 'Tisch', en la ĉeĥa 'stul', en Esperanto 'tablo' k.t.p. tamen pro konkretaj historiaj kaj prahistoriaj kialoj (do certe naturaj) tiuj kaj ĝuste tiuj formoj evoluiĝis. Sed ni ne scias la kialojn, kaj plej probable neniam scios ilin. Konfuzi nescion aŭ komplekson kun arbitro estas erare sed ofte.

Taŭgas por mia muelilo la PIV2-a difino de 'arbitra': "Tia, ke ĝi dependas de la sola volo, emo, aŭ kaprico de iu". De kies volo, emo aŭ kaprico dependas tio, ke en la germana 'Tisch' signifas 'tablo'? Tio dependas de (nekonataj) (pra)historiaj faktoj. Tio ke specifa natura lingvo havas specifan vorton ne estas pli arbitra, ol tio ke specifa ranspecio havas specifan koloron.

Strange diri, la lingva signo ankaŭ ne estas arbitra en la ĝenerala kadro de la pensado de Saussure mem: ĉar Saussure kredis, ke nur tio lingvistike gravas en lingvo, kio estas psikologie reala por ĝiaj parolantoj. Kaj por ordinaraj parolantoj la lingva signo tute ne estas arbitra. Dum mia lingvomania knabeco mi iam kuris al mia kompatinda patrino: "Panjo, divenu kiel oni diras en la germana 'crossword puzzle'!" (ĉar la germana vorto, 'Kreuzworträtsel', tiutempe iel amuzis min.) Ŝi pensis iom; fine "Nu... kial ili ne simple diras 'crossword puzzle'?"

Kaj krucvortenigmo ja estas la mondo mem; sed vera arbitro okazas nur kvantume -- kiom ni scias.

reen al la indekspaĝo

Marde, 2a Septembro, 2003.

ONI ATENTIGAS MIN, ke mi eraris skribante (21a Aŭgusto), ke informado estas "la tuta raison d'être de la ĵurnalismo". Mi koncedas la punkton. Iam dum la dua duono de la 20a jarcento fariĝis ĝenerala opinio inter ĵurnalistoj (kontraste al nuraj raportistoj, kiuj nur hakadas lignon kaj portadas akvon), ke oni devas ankaŭ "instrui" la publikon. Kaj en sia nova eleganta rolo la ĵurnalismaj profesiuloj aljuĝas unu al la alia ĉiujare pli da premioj, almenaŭ en Usono, ol la holivudaj aktoroj, kiujn la ĵurnalistoj poiome anstataŭis en televidaj diskutrondoj pri solenaj temoj.

Sed ĉu ili vere instruas? La klaso de efektivaj instruantoj, ekzemple la universitato-profesoroj, en verkoj siaj donas multajn helpilojn al la efektiva vero; ekzemple ili donas referencojn. Se mi ofertus al serioza ĵurnalo artikolon sen referencoj, oni malakceptus ĝin. Eĉ en simpla prelego, mi devas doni al miaj gestudentoj fontojn de tio, kion mi diras. En ĵurnalismo kaj raportado, oni rajtas male ne doni fontojn; fakte la rajto ne doni fontojn (por ne ilin kompromiti) estas esenca parto de la ĵurnalismo.

Aldone, en lernejoj kaj universitatoj, la publiko konscias tion, ke ili estas instruataj, ne nur informataj. La ĵurnalista publiko plejparte tute ne scias, ke ĝi estas "instruata" de la ĵurnalistoj. Oni konsultas amaskomunikilon por sin informi.

Fine, en lernejoj kaj universitatoj, kie efektive okazadas instruado, oni respondecas pri korekteco. Se ni rutine farus erarojn en niaj verkoj, nia tuta profesio neniiĝus. Sed kiam en gazeto aperas eraro, kaj fakula leginto plendas kaj pruvas, la gazeto pardonpetas, enŝovas "klarigon" (sur paĝo 44, plej probable), kaj daŭrigas kiel antaŭe.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 1a Septembro, 2003.

LA UNUA TAGO DE SEPTEMBRO en mia regiono (la ŝtato Kansaso) ĉi-jare speciale agrablas, ĉar ĵus pluvegis post nekutime longa seko eĉ por ni, multe malpli varmas, kaj -- kiel ĉiam -- enkondukas la por ni plej belan sezonon, aŭtunon. Ĉar printempo ne longe daŭras ĉe ni, kaj finiĝas kutime per troa pluvo.

Aldone, ĉi-monate ni ĉeestos, kiel ĉiujare, kvar-tagan popolmuzikan festivalon, la Walnut Valley Festival, kie oni kampadas, aŭskultas, mem ludas kaj kantas, kaj alimaniere muzikumas. Mi mem ludas gitaron kaj banĝon -- kio memorigas min, ke iam mi devus blogi iom pri la banĝo, vaste miskomprenata instrumento. Eble mi tion faros post la festivalo, kiam estos revigliĝinta mia entuziasmo.

* * *

LAŬDKANTOJN PRI VOJAĜADO mi verŝajne ne tiom laŭte kantas, kiel la plimulto de miaj gesamtempuloj. Unu tagon pasintjare mi hazarde legis, en la New York Times, pri la plezuroj viziti la italian insulon Pantelleria:

Mia unua verspermanĝo sur la Sicilia insulo Pantelleria estis kiel vekiĝo el sonĝo... la allogaj aromoj de pladoj, daŭre pliraviĝantaj dum ili rostiĝas: terpomoj kun rosmareno kaj olivoleo; serano kun salvio, mento, petroselo, bazilio kaj ajlo..."

Mi neniam komprenis tian delirekstazon; mi povas havi tiujn aferojn hejme en mia propra kuirejo.

Belege laŭ mi skribis la usonano Henry David Thoreau (1817-1862), kies urbo estis Concord:

Mi multe vojaĝis en Concord.

Ĉar por ni homoj la realo similas al frakto, kies ĉiu ero havas la formon de la tuto. Se oni vojaĝas "por eskapi sin mem" oni trovas, je onia bedaŭro, ke la simemo obstine akompanas. Utilas (kaj multe malpli kostas) trovi rimedojn por aliigi sian medion restante en la sama loko.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.