Sendu al mi komentojn

Ĵaŭde, 30a Septembro, 2004.

Gebonŝanculoj, mi estos kelkajn tagojn for. Jes, jam alia muzikfestivalo, ĉi-foje en Clinton, Mizuro: la Golden Valley Bluegrass Jamboree (laŭ PIV2 'ĵamboreo' estas internacia skolta evento, sed tiu ĉi nek internacia nek skolta...). Bedaŭrinde festivala retpaĝo ne ekzistas.

Mi ne certas, kiam mi reekblogos, ĉar la projekto pri Dickens-romanoj postulas pli da tempo, ol mi atendis. La precipa malfacileco estas tiparoj por certaj lingvoj. Tamen: Ĉiuj bone fartu!

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 29a Septembro, 2004.

Nepre legu la blogeron de Kvakulo (Regin Larsen), de hieraŭ la 28a de Septembro. Vi povas lerni, per nova libro, kiel gajni monon per la reto!

La projekto memorigas min pri evento de mia juneco. Oni rondiradis de pordo al pordo vendante "rimedon kontraŭ kuloj — rezultoj garantiataj se oni sekvas la instrukciojn". Aĉetintoj malfermis la skatolon kaj ene trovis du stangetojn. La instrukcioj:

(1) Tenu la kulon per unu stango.

(2) Mortbatu ĝin per la alia.

* * *

Bertilo kaj Birke, translokiĝinte al Seulo, Koreio, nun havas ankaŭ blogon. Nepre ĝi estos unu el la plej interesaj. Mi ŝuldas al Bertilo ĉion, kion mi scias pri la kreado de retpaĝoj — kaj pri multo alia. Mi esperas, ke li tiam kaj tiam skribos tie pri lingvaj aferoj. Bonvenon, amiko, al la blogar'!

reen al la indekspaĝo

Lunde, 27a Septembro, 2004.

IUSPECAN REKORDON atingis Manuel Pancorbo en sia blogaĵo de la 8a de Septembro. Okaze de unuafoja usona vizito, al tre nekutima urbego (Miami), kaj dum uragano eĉ (!), li skribas ke "Usono estas stranga lando kaj usonanoj estas strangaj homoj". Apoge al sia takso li aldonas, ke li ankaŭ spektis usonajn filmojn...

* * *

"Ni vivas en socio kie ne gravas, ke inteligentaj homoj estas science analfabetaj."

— Fizikisto Lawrence M. Krauss (por tuta kaj tre interesa intervjuo kun li (en la angla), vidu http://www.sciam.com/print_version.cfm?articleID=0009973A-D518-10FA-89FB83414B7F0000)

Vere la problemo urĝas; sed ekzistas eĉ pli grava problemo: se la trovoj de la scienco konfliktas kun ideologio, ties anoj preskaŭ ĉiam preferas la ideologion, kaj fajfas pri la scienco.

* * *

Mi komencis hodiaŭ iom ambician projekton, listigi ĉiujn romanojn de Dickens kun tradukoj alilingven. Bonŝance parto de la laboro jam fariĝis, en aliaj partoj de la blogo.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 25a Septembro, 2004.

AVANGARDO KAJ KROMKULTURO. En la 19- kaj frua 20-jarcenta literaturo estas tre facile vidi la radikojn de diversaj nuntempaj disvolviĝoj: la po-ioma malaperado de firmaj edukosistemoj kun deviga baza enhavo, de la geedziĝado, de familioj, de la klasika muziko (kaj entute de la iama "alta kulturo") — de ĉio, mallonge, kontraŭ kio la nunaj konservativuloj protestas kaj provas rezisti.

Sed estas granda diferenco inter la tempo de Oscar Wilde kaj la viktorinaj ribelemuloj, kaj la nia. Tiam ekzistis avangardo, relative malgranda nombro de liberpensuloj. Nun ekzistas kromkulturo, kiu — en Usono ekzemple — konsistigas preskaŭ duonon de la socio. La ribelemuloj de la antaŭa periodo neniam intencis, ke miloj da homoj imitu ilin. La granda plezuro kaj ekscito de tia vivmaniero ŝuldiĝis ĝuste al tio, ke nur relative malmultaj partoprenis. Oni povis senti sin ano de malgranda elito. La samon oni povus diri pri la Parizo de Jean-Paul Sartre. Se oni sugestus al la tiamaj avangardanoj, ke ĉiuj devus vivi same kiel ili, ili certe gapus pro miro.

Sed kulminante en la 60aj jaroj (mi pensas ĉefe pri Usono), estiĝis la kromkulturo (angle counterculture), kio certe havas radikojn en la frua avangardo. Ironie, la kromkulturo vere estis avangardo, ĉar ĝi vidis sin kiel avanon de la estonteco kaj ne kiel malgrandan eliton. Sed ĝi rapide fariĝis multe tro granda por esti vera avangardo en tradicia senco. Nun, eblas naskiĝi en la kromkulturo, kaj neniam koni ion alian. Kaj tiel ĝi ĉesas esti unuopule libervola afero.

La ekzisto de la kromkulturo estas, laŭ mia teorio, la ĉefa kaŭzo de la divido de nia lando en "ruĝajn" kaj "bluajn" subŝtatojn, kiel oni povas vidi ekzemple ĉi tie. (Mi ne povas aperigi la mapojn, ĉar ilin kopirajtis la televidretoj.) Kvankam tiuj mapoj montras rekte la rezultojn de la 2000-a prezidentelekto, pli kaj pli ili uziĝas por montri la nunan dividiĝon de la lando inter konservativaj (ruĝaj!) kaj liberalaj (bluaj) subŝtatoj.

Kelkaj atentigoj: estas multe pli da ruĝaj subŝtatoj, ol bluaj; kaj la ruĝaj inkludas la plej grandajn subŝtatojn. Tio tamen estas misgvida, ĉar la bluaj subŝtatoj enhavas multe pli da homoj, ol la ruĝaj. Rimarku ankaŭ, ke, se oni konsideras la historian setladon de la lando, la tuta "blua" fenomeno estas nordorientmarborda (NovJorko, ktp), ĉar de tiu regiono venis la homoj, kiuj frue setlis kaj daŭre influas la okcidentmarbordajn subŝatojn (Kalifornion, ktp), kaj la regionon de Minesoto, Viskonsino, ktp. Kaj ĝuste en tiu nordorienta "semregiono" enradikiĝis kaj la 19-jarcenta avangardo kaj la 20-jarcenta kromkulturo. Nur krudstreka klarigo, kompreneble.

Niaj politikistoj ofte akuzas unu la alian pri "dividado de la popolo", sed la popolo jam estas dividita! Ĉu vere pli ol aliloke, tamen, mi dubas...

Fina interesa kaj fakte ofta demando: kie nun estas la vera avangardo?

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 22a Septembro, 2004.

LA USONA KOLEGIO DE ELEKTANTOJ. Tio estas sistemo, laŭ kiu la usonaj subŝtatoj intervenas inter la popolon kaj ĝian voĉdonadon.

Ĉiu subŝtato havas nombron de elektantoj egalan al la nombro de ĝiaj senatanoj (ĉiam 2) plus la nombro de ĝiaj reprezentantoj (determinata laŭ la grandeco de la enloĝantaro).

La politikaj partioj (aŭ sendependaj kandidatoj) en ĉiu subŝtato proponas al la ĉefa elektinstanco de la subŝtato, liston de elektantoj dediĉitaj al iliaj kandidatoj por prezidanto kaj vicprezidanto. Elektotage la popolo de ĉiu subŝtato voĉdonas por la elektantaro de sia partio aŭ sendependa kandidato. La venkanta elektantaro tiam fariĝas la elektantaro de la subŝtato (la Kolegio de Elektantoj). Tio signifas, ke tiu partio aŭ sendependa kandidato, kiu gajnas plej multajn voĉdonojn, gajnas ĉiujn elektantojn de sia subŝtato. Alivorte, unuopa subŝtato ne povas splitiĝi. (Du subŝtatoj havas ete malsaman sistemon.)

La kandidatoj kiuj gajnas plej multajn elektantojn fariĝas prezidanto kaj vicprezidanto. Depost 1788, kutime la voĉdonado per elektantoj harmonias kun la pounua voĉdonado de la civitanoj (la t.n. popular vote). Kiam tio ne okazas (1876, 1888 kaj 2000), subite ĉiuj malamegas la Kolegion de Elektantoj! Aparte la malvenkinta partio.

La Kolegio de Elektantoj ekzistas pro tio, ke la fondintoj de Usono taksis nedezirindaj la alternativojn. Ili volis eviti rektan popolan voĉdonadon ĉar tiel povas elektiĝi demagogoj. Ili ne volis ke la nacia Kongreso elektu la prezidanton kaj vicprezidanton, ĉar tiel la ekzekutiva branĉo ne estus sendependa de la Kongreso. Sekve: la Kolegio de Elektantoj estas provizora grupo: ĉe ĉiu elekto, ekestas nova elektantaro.

Obĵetoj al la sistemo:

1) Balotoj ne havas saman pezon. Ekzemple en Vajomingo, unu voĉdono de elektanto eble respondas al nur 167.000 civitanoj, kompare kun 645.000 civitanoj en Kalifornio.

2) La sistemo estas unu el la kaŭzoj de malmulta voĉdonado. Kial demokrato voĉdonu en Kansaso, sciante, ke la subŝtato kiel tutaĵo preskaŭ certe balotos respublikane? Konverse kial respublikano voĉdonu en Nov-Jorko aŭ Kalifornio? Ili eble do preferas resti hejme.

Defendoj de la sistemo:

1) Ĝi estas parto de la federacia aranĝo, sur kiu baziĝas la lando: potenco devas esti dividita inter la nacia registaro kaj la subŝtatoj. La nacia registaro ne povas ekzemple ignori malgrandajn subŝtatojn. Alivorte la sistemo helpas garantii malcentriĝon de potenco.

2) Kun rekta elektosistemo, devus esti ia garantio ke nura plejmulto ne suficus por venki en opo de 3 au pli da kandidatoj. Sekve oni devus postuli ke (ekzemple) necesu 40% por juste reprezenti la volon de la popolo. Sed kio okazas, kiam neniu kandidato gajnas 40%? Por tio necesus aŭ dua decidiga elekto, aŭ koalicio. Finfine malaperus la tre stabila dupartia sistemo kiu spontane evoluis en nia lando.

Neniu balotosistemo estas perfekta. Sed ni ne volas ĥaosajn koaliciojn, kie marĝena grupo povas dikti al la tuta lando; nek ni volas vicon da sinsekvaj elektoj, kiuj perturbus la socion — ambaŭ okazas en pluraj landoj. Kompreneble, eblas reformi la sistemon sen tute detrui ĝin.

Pri la ĝenerala demando, kial relative malmultaj usonanoj entute balotas, neniu ŝajne havas certan respondon; sed laŭ unu teorio, la popolo jam estas ĝenerale kontenta. Jen bona temo por aparta esploro.

reen al la indekspaĝo

Marde, 21a Septembro, 2004.

Resaluton. Antaŭ du tagoj mi revenis de 4-taga kampado ĉe la festivalo kaj volis aperigi amuzajn fotojn, sed ne povis ĝis nun skani ilin (mi ankoraŭ ne aĉetis novan ciferecan fotilon). Kelkaj reagoj tamen:

Iu kantis kanton pri la plej aĝa arbo en la mondo, la hirtkonusa pino (angle Bristlecone Pine, t.e. Pinus longaeva & aristata). Kiel mi menciis en rakonto la 1an de Aŭgusto, 2004, la ranunkolo estas verŝajne la monde plej aĝa floro; ni nun do scias kaj la plej aĝan floron kaj la plej aĝan arbon.

"Progresiva" grupo de San-Francisko kantis kanton omaĝe al 91-jarulo, kiu malgraŭ sia aĝo kuris en la fama tiuurba kurego Bay to Breakers. Tamen la kanto temis ne pri la 91-jarulo sed pri la muzikistoj mem...

Mia malnova konatino Cathy Barton kantis tre belan kanton pri Sacajawea, kiu enhavis tre pensigan penson: Ni ĉiuj komencas kiel riveroj, kiel etaj akvaĵoj, kaj pligrandiĝas nur per kuniĝo kun la aliaj. (Mi aldonas, ke la ideologiistoj volas digi la tutaĵon...)

Mi pensis pri sistemo por klasifiki la muzikon surbaze de 6 parametroj: (a) blusinfluita/neblusinfluita, (b) korpa/mensa, (c) kliŝa/inventema, (d) ripetema/variema, (e) ritmo eksplicita/implicita, kaj (f) improvizema/statika. Mi devos pli pensi pri tio.

Tradicie ĉe tiu muzikfestivalo estas gestistino "por surdmutuloj" — sed ni ĉeestas la festivalon jam de 1977, kaj ĝis nun neniam vidis homojn tie uzi gestolingvon inter si... La gestolingvo estas verŝajne unu el la romantikaj modoj de nia tempo; kiustadie ĝi tamen fariĝas simpla ekspluatado?

Tio sufiĉu por la nuno.

* * *

La rususona dekstrulo Alexander Gofen, kies kelkajn artikolojn mi legis en Ondo de Esperanto kaj aliloke, starigis retĵurnalon. Estos refreŝige aŭdi en Esperantio alispecan politikan voĉon, ĉi tiom da jaroj post la morto de iama amiko mia George Allan Connor. Mi ne estas dekstrulo, sed mi nepre ne estas maldekstrulo!

reen al la indekspaĝo

Marde, 14a Septembro, 2004.

NACIA SUVERENECO. La 28an de Januaro, 2004, mi blogis ke "Se Hitlero estus havinta nacian suverenecon, li estus povinta mortigi nur germanajn judojn..." Mi vidas nun, ke multon oni povus diri pri tiu mezepoka doktrino. Bonŝance se oni legas la anglan, oni povas legi ĉi tion. (Ja ne ĉiuj hastu tien; la retejo inundiĝos...)

Nur hazarde, mi konsultis PIV2-on (La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, SAT, 2002), sub art. "suvereno" kaj trovis:

Suvereneco: 1. La plej supera povo interne de regno. 2. Sendependeco de regno en ĝiaj eksteraj rilatoj: La regna suvereneco estas preteksto por protekti la ŝtatajn krimojn.

Kiom ni forgesas...

* * *

Mi ne blogos dum semajno; morgaŭ ni veturos al Winfield, Kansaso, por ĉeesti la ĉiujaran muzikfestivalon tie. Ĝis!

reen al la indekspaĝo

Lunde, 13a Septembro, 2004.

Dufoje mi dum mia armea deĵorado fraŭdimitis oficiron, riskante enprizoniĝon kaj senhonoran malvarbon — kaj ambaŭfoje senintence. Nu, eble duone senintence.

Oni varbis min en NovJorko, ĉ. 1955, kaj veturigis min kompreneble al Fort Dix, Nova Ĵerzejo, kie kutime ricevis la novjorkanaj varbitoj sian elementan trejnadon. Sed jam mian unuan tagon ĉe Fort Dix, oni determinis, ke ĉar mi eniros la Medicinan Korpuson, mi devas ricevi elementan trejnadon ne ĉe Fort Dix, sed en Teksaso, ĉe Fort Sam Houston, apud San Antonio.

Oni do ordonis min surmeti paraduniformon, kaj eniri buson, ĉar necesis al mi flugi al San Antonio. Mi do, kun multe da malfacilo, surmetis la verdan uniformon kaj ĉapelon, pli-malpli prave lokigis la insignojn ĉapele kaj jake, surtiris la brilajn nigrajn botojn, kaj staradis ĉe la enirejo de la buso, portante sub mia brako miajn ordonojn en granda bruneta kovrilo. La buso estis unue haltonta ĉe la aerhaveno, kie mi eliru, dum la ceteraj busanoj estis pluirontaj al sia elementa trejnado en alia parto de la bazo. Mi do staradis ĉe la busenirejo dum la aliaj varbitoj, en nuraj ordinaraj uniformoj, eniris la buson antaŭ mi.

Ĉar mi estis la unusola, kiu portis paraduniformon, kaj pro tio, ke sub mia brako estis la granda bruna koverto, tre oficialaspekta, la aliaj varbitoj — kiuj neniam vidis oficiron en sia tuta vivo kaj ne sciis, kio estas paraduniformo — prenis min por oficiro. Unu nervozulo kuris al mi ekzemple: "Sinjoro! Sinjoro! Mi forgesis ion! Ĉu mi rajtas reen kuri?" Mi diris ekzemple: "Jes, soldato, sed rapidu!" kun tre severa mieno. Imagu ties ĉagrenon, kiam poste li lernis, ke mi estis nur ordinara varbito.

Post du jaroj ĉe Fort Sam Houston, mi estis Medicina Korpusano. Ni ĉiam portis blankajn uniformojn, ĉar ni fakte laboris en armea hospitalo. Unu someron venis por speciala trejnado grupo da ROTC-aj "trimonatuloj" (90-day wonders estis nia malestima nomo por tiaj) el apuda universitato. Tiuj novbakitoj kredis, ke iu blanke vestita devas esti kuracisto. En la armeo, kuracisto nepre estas oficiro. Ili do ĉiam alparolis nin per "sinjoro" kaj preskaŭ riverencis... Ni tre ĝuis tion. Sed denove, ni estis fakte nur ordinaraj soldatoj.

Kion mi lernis el tiuj spertoj? Ke eĉ ordinarulo tiam kaj tiam povas ricevi iom da respekto! se nur per bonŝanco kaj miskompreno.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 12a Septembro, 2004.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 8a Septembro, 2004.

Mi aldonis komentojn de Kunar sub la koncernaj afiŝoj ĉisube, pro kiuj mi tre dankas.

Pri (mal)riĉeco mi pluatentigas, ke salajro ne estas enspezo. Milionulo preskaŭ ĉiam havas enspezon, vole/nevole, ĉar mono kreas monon. Sekve rarfoje eblas paca vivo, eĉ por milionulo (aŭ eble, aparte por milionulo). Pri la koncepto de socio sen deviga laboro, tio certe maleblas (ĉar necesas, ĉu ne, terkulturo, fabrikado, servindustrioj, ktp.), se ni ne volas reiri al la antikva mondo, kie faradis ĉion la konvenaj sklavoj, tiel ke la civitanoj ja ne devis labori. Sed jen rimedo: robotoj. Tia tempo eble iam venos. Kiel la socio adaptos sin, neniu scias.

reen al la indekspaĝo

Marde, 7a Septembro, 2004.

Tempus flendi, et tempus ridendi

La precipaj nuntempaj pozoj jam parodiiĝis en antaŭa literaturo, ofte antaŭ jarcentoj. Sed oni ne scias. Kiuj ridindiĝos do? Kaj pli grave: kiuj ridos?

reen al la indekspaĝo

Lunde, 6a Septembro, 2004.

Riches, qui me disiez: Travaille,
J'eus bien des os de vos repas;
J'ai bien dormi sur votre paille.
Vieux vagabond, je ne vous maudis pas.

Jean-Pierre de Béranger, Le vieux vagabond

Homo iam diris al mi, en E-retbabilejo, ke 80% el usonanoj havas nenion. Kaj la sekvan tagon, iu alia diris, ke tiom riĉas la usonanoj, ke eĉ riĉas iliaj povruloj.

Nu, vere estas multo, kio ne videblas super la surfaco de nia fojfoje tro rigida sociopolitika konceptaro. Diskutiĝas tiam kaj tiam en la britusona mondo, kaj en tiuj mondopartoj kiuj venis sub ties influon, "teorio" kun la nomo trickle-down theory — la nocio, ke ju pli riĉaj fariĝas la riĉuloj, des pli da varoj, posedaĵoj, eĉ mono, subenfluetas al la malriĉuloj. Se estas vero en tio, ĝi certe ne enkalkuliĝas en la pensadon de la fakuloj kaj intelektuloj. Ili eble dirus ke ne gravas. Sed ja gravas al la malriĉuloj (inter kies nombro malofte staras, ĉu ne, la fakuloj kaj intelektuloj).

Usone, enspezo de malpli ol US$ 18.660 jare, por familio de du gepatroj kaj du infanoj, oficiale konsistigas povrecon. Laŭ artikolo en The Economist (30a Aŭgusto 2004), tiu difino estiĝis en 1964; depost tiu tempo, oni nur alĝustigis ĝin pro inflacio. En 2003 per tiu difino 12,5% el la popolo estis malriĉaj.

Enspezo ne estas ĉio. Aparte en la urbegoj, eblas mebligi sian loĝejon per meblaĵoj, kiujn eĉ la mezklasanoj forĵetas. (Fakte mi mem iam faris tion.) Estas ankaŭ en la urbegoj multaj vendejoj, kie oni tre ĉipe vendas uzitajn varojn: vestaĵojn, domaparatojn, televidilojn, eĉ librojn. Kaj en la kamparaj regionoj estas aŭkcioj, kie malriĉulo povas ekhavi eĉ aŭton aŭ kamionon kontraŭ kelkaj dolaroj, laŭ la jena strategio: ĉeestu aŭkcion, kies celo estas forvendi specifan varospecon, ekzemple meblaĵojn. Kutime troviĝas tie ankaŭ alispecaj varoj, kiujn la aŭkciistoj akiris per konsigno, por rapida forigo. La proponantoj ĉe la aŭkcio venas por proponi pri la specifa varospeco, ne pri la kromaĵoj — kiuj kompreneble ankaŭ forvendiĝas je la plej alta propono. Tiel mi unu fojon vidis homon akiri je kosto de US$ 10 grandan novan fridujon ĉe aŭkcio, kiu celis forvendi precipe antikvajn kolektindaĵojn.

Oni ne atendus, ke io tia povus esti parto de sociala programo; sed ĝi ja verŝajne estas parto de la socia realo en la riĉaj landoj.

Poste komentis Kunar:

Pri malriĉeco: La ideo, mezuri riĉecon nur laŭ salajro, gvidas al multaj miskomprenoj. Necesas enkalkuli aliajn faktorojn, ekzemple la posedon. Alikaze milionulo, kiu ne laboras, ja rajtus deklari sin malriĉa...

Ke homoj en la okcidentaj industrinacioj devas labori por sia vivo, apartenas al la plej grandaj skandaloj en la nuna mondo. Nu, almenaŭ ŝajne laŭ tiuj homoj, por kiuj la G7-landoj ĉiam estis la fora, mita paradizo...

Eblus kaj indus aldoni ankoraŭ multon, sed tiu polemiko jam sufiĉu por hodiaŭ.
reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 5a Septembro, 2004.

Poste komentis Kunar:

Necesas aldoni, ke espereble almenaŭ unu de la gepatroj mem estas esperantisto. Se ne, tiam la surprizo por la patro estas eĉ pli granda...
reen al la indekspaĝo

Sabate, 4a Septembro, 2004.

LA PROBLEMO PRI LA ATLANTIDANOJ SOLVITA. Fine mi trovis hispanon, Alejandro Pareja (madrida tradukisto/politikisto kaj ofteta retbabilejano), kiu povis klarigi al mi kiel okazis, ke en la hispanlingva mondo atlantes (t.e. atlantidanoj) estas viktimoj de tiom da ŝercoj, kiel ekzemple ĉi tieĉi tie. Temas pri politika korekteco: oni ne volas ofendi realajn etnanojn; tamen ja ekzistas tiom da bonaj etnoŝercoj... Do ĉar Atlantido estas nur fabela lando, ne estas realaj homoj tie, kaj oni rajtas libere insulti ilin, ĉu ne.

Hm, kiujn viktimige priŝercu la E-istoj? Ni pensu pri tio; interdume, mi sugestas: sin mem. Jen ekzemplo (adaptita de la hispanlingvaj retofontoj):

Ĉe rekuniĝo de NASA-fakuloj sin renkontas ruso, usonano kaj Esperantisto.

La ruso diras: — Ni konstruis aparaton, kiu vojaĝos al Plutono kaj fotos fotojn. — Ĉiuj aprobas.

Siavice diras la usonano: — Ni konstruis aparaton, kiu dufoje ĉirkaŭveturos la sunsistemon. — Ĉiuj taŭge impresiĝas.

Tiam diras la Esperantisto, ne volante ŝajni malsupera: — Esperantio konstruis veturilon, kiu iros al la suno.

Ĉiuj ridegas, atentigante ke jam multajn km for de la suno detruiĝus la veturilo. Respondas la Esperantisto: — Ha, ĉu vi imagas al vi, ke ni tiom stultas, tien veturi dum la tago??

Poste komentis Kunar:

Iam antaŭ jardekoj Louis de Beaucaire uzis la fiktivan landon "Bervalo" kaj siajn enloĝantojn por ŝercoj. Li eĉ skribis du librojn, el kiuj mi konas (kaj tre ŝatas) "El la vivo de Bervala sentaŭgulo". Kvankam min ne tre interesas Esperanto-literaturo, tiun ĉi verkon mi forte rekomendas. Bona mikso inter maldeco kaj memironio. Eta ekzemplo: La titola ilustraĵo montras, kiel la ĉefa heroo lernis la tabelvortojn - amorante kun virino: "Ĉiam! Ĉio! Ĉie! Ĉiel!" ; )
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.