Sendu al mi komentojn

30a Septembro, 2005.

Komentis Cezar rilate mian hieraŭan blogaĵon:

Kara,

Kiel komenton mi sendas la sekvan: "Tro da amaskomunikiloj faras dika, stulta, malsana kaj malgaja." (Eldiro de kriminologo Christian Pfeiffer pri la problemo, ke lernantoj tro multe rigardas tv-elsendojn en Germanio, sed certe ne nur ĉi tie.)

Amike, Cez!

Tro da televido certe kontribuas al dikeco, inter la aliaj nocoj, kiujn menciis Cezar. Mi ne scias, ĉu la usonaĵo couch potato atingis la "Eŭropanglan". Ĝi signifas laŭvorte 'sofo-terpomo' — homo, kiu sidas longege antaŭ la tv-ekrano.

Kompreneble, ankaŭ estas aliaj ekranoj! Prefere ni maltuŝu tion...

reen al la indekspaĝo

29a Septembro, 2005.

SOCIAJ KLASOJ EN USONO. Usono intencis esti senklasa socio, sed tio, kiel multaj aliaj intencoj, ne realiĝis.* Aŭstralion oni ofte nomas senklasa socio, sed ne modernan Usonon. Jen kelkaj ĝeneraligoj pri sociaj klasoj en Usono.** (Mi menciu, ke mi persone interagis dum mia vivo kun ĉiuj klasoj, de la plej malaltaj ĝis la plej altaj; iam mi skribos iom pri tio...)

Lingvaĵo: estas unu granda ŝiboleto inter aliaj, rilate al la oftega angla helpverbo do. Se tute mankas el onia dialekto la vorto doesn't, kaj tiel oni devas diri (s)he, it don't, oni apartenas al malalta klaso. (Ironie, tiu parolstilo estis uzata eĉ de altklasuloj, kvankam ne ofte, en Viktoriina Anglujo, kiel oni povas legi en la verkoj de Dickens kaj Hardy.) Alia faceto de altklasa parolado estas manko de fivortoj: tio estas jam longe stabila trajto ĉiulingve/ĉiukulture, kaj tre verŝajne, ĉiam.

Korpo: altaj klasoj emas al alteco kaj maldikeco. La nuntempa bruado pri "dikaj usonanoj" rilatas al malaltklasuloj kaj malriĉuloj. Ili tro ofte manĝas nesanigan manĝaĵon ĉe fast-food-ejoj, ĉar tio tre malmultekostas kaj/aŭ konvenas. Interese, en la 19a jarcento, male, dikeco estis altklasa trajto. Sed nuntempe, ju pli monhava oni estas, des pli verŝajne oni trotas aŭ kuras pro sano, manĝas sanige, ktp.

Aspekto: homo, kiu tro evidente zorgas pri sia aspekto, estas malaltklasa. Ekzemple multaj altklasukoj malofte kombas al si la hararon, kaj fari tion publike, estas nepenseble! Simile, altklasuloj neniam lavas sian aŭton; laborklasuloj tre ofte lavas siajn aŭtojn. Altklasuloj ankaŭ neniam ornamas siajn aŭtojn (ekzemple per retrospegulaj pendaĵoj k.s.).

Mono: mono kompreneble koincidas kun klaseco plej ofte, sed estas altklasuloj kiuj malhavas monon, kaj (eĉ pli da) malaltklasuloj, kiuj havas monon. Teknike aŭ eĉ metie trejnita homo (blue-collar worker) en Usono povas ricevi surprize bonan salajron, eĉ sufiĉe por boatumi, skii, k.s.

Familio kaj informo: necesas minimume tri generacioj por krei mezklasulon; multaj pli, por krei altklasulon. (Sed gravas ne nur naskiĝo, sed ankaŭ, oniaj modeloj.) La plej altaj klasoj ne videblas. Raportistoj ne atingas ilin; sociologoj ne studas ilin.

Domoj: estas rekta korelativeco, aparte en la Sudo, inter klaseco, kaj longeco de aŭto-irvojo al la domo. La plej altaj klasoj emas al privateco, kaj kaŝas sin malantaŭ arbaroj kaj muroj. Ankaŭ: malaltklasa granda faux pas estas enveni belan domon kiel gasto kaj diri "Ho, kia bela domo!"

Sportoj: la kegloludado estas la plej malaltklasa sporto. Unu "sporto" unuigas ĉiujn klasojn: ĉevalvetkura vetado. Ankaŭ bilardo.

* Mi kredas jam longe, ke Usono estintus tute unika, se ĝi povintus resti izolita de aliaj nacioj; sed tio ne eblis. Kiel diras la fakuloj: la Tutteriĝo komenciĝis fakte antaŭ pluraj jarcentoj.

** Ili devenas de mia sperto, kaj de amuza sed serioza libro de Paul Fussell.
reen al la indekspaĝo

27a Septembro, 2005.

Lubeck Beck skribis politikan leteron (li skribas multajn, sed kutime mi subpremas ilin):

Saluton Ken! Ĉu vi povas kredi, ke neniu en la mondo vidas la veron? Memevidente, Cindy Sheehan estas pagata de la CIA kaj/aŭ la NSA. Mi komprenis tion ekde la komenco.

Jen la simpla ekspliko. En la totalismaj landoj, la registaroj diris ĝis nun al siaj popoloj, ke ili ĉesu plendi, ĉar ankaŭ Usono enprizonigas siajn disidentojn: la pruvo estas, ke en Usono ne ekzistas kontraŭ-irakaj manifestacioj. Oni timas agi.

Sed nun la tuta mondo vidas 100.000 homojn antaŭ la Blanka Domo.

Rimarku, ke tio klarigas eĉ fajndetalojn, ekzemple kial la homoj ekzakte parodias la 60-ajn jarojn, kial Noam Chomsky ne estis inter ili (kompreneble, li scias a veron), kial 64-jaraĝa Joan Baez apogis ilin (la maljunuloj eĉ scias, kiu ŝi estas). ktp. — kaj flankprofito estas, ke nun la Respublikanoj bone fartos en 2006, verŝajnigante venkon en 2008 eĉ se la kandidatoj estos Ronald McDonald kaj ties kato. Kia komploto!

Ĝis reskribo,

Lu Beck2

Unu el la plej brilaj mensoj de nia generacio...

reen al la indekspaĝo

26a Septembro, 2005.

Mi tre ŝatas ricevi leterojn, ĉar tio solvas la problemon, pri kio blogi nun... Skribis Stephan Webanck el Kolonjo pri diversaj aferoj; mi respondos partparte:

Verŝajne nur drinkulo kontentus [pri la duon(mal)plena glaso sube], ĉar eĉ "duobla" Viskio neniam signifas, ke la likvaĵo plenigas la glason, ĉu? :-)

Tiom da tempo pasis, de kiam mi lastfoje mendis "duoblan viskion", ke mi jam ne certas. Mi kredas tamen, ke tiam oni ja plenigas la specialan glaseton, nomatan shotglass, kiun oni uzas nur por viskio. Ĉar laŭ mia memoro, kun nur unu shot ĝi nur duone plenas (aŭ duone malplenas, depende de onia filosoifio...).

Plia kultura demando:

Ĉu en Usono oni daŭre kutimas vendi botelon da alkoholaĵo en "neŭtrala" brun-papera saketo? Mi ofte vidas tion en filmoj ...

Tia kamuflado verŝajne same taŭgas kiel alta "kaŝsono" en radio aŭ televido por eviti aŭdeblecon de "maldeca" vorto: Ĉiu tamen scias, kion enhavas la saketo resp. kion diris la persono, ĉu ne?

Pri la saketo, jes. (Sed ofte oni demandas, ĉu oni volas sakon.) Pri la kaŝsonoj: infanoj ne scias, supozeble, kion diris la persono. La plejparto de tio, kion nomas la alilandanoj "usona prudeco", estas fakte pro la infanoj. Tial maldecaĵoj televide nur aperas nokte, k.s. Mi miras pri la miskompreno, fakte, ĉar alilandanoj ja vidas multajn usonajn filmojn, kiujn apenaŭ oni povus nomi puritanaj...

Ankaŭ en elsendaĵoj de privataj televidaj kompanioj germanaj oni lasta-tempe kutimas uzi "pepegajn" sonojn. Do ne plu estas fenomeno renkontebla nur en importitaĵoj el Usono. Denove oni fidele kopias transatlantikan kutimon ...

Alia kutimo transprenita: Aldoni ridadon de nevidebla aŭskultantaro al "Sitcom"-epizodoj. Ĉu oni iam ekfaris tion, por ke eĉ la ĉefstultegulo de iu vilaĝo forgesita en Nenieujo sciu, kiam aperis "pinto"?

Kiel vi eble jam scias, tio nomiĝas canned laughter. Oni inventis ĝin en la 50-aj jaroj. Tiu ridado konsistas el sonbendlopoj de efektiva homa ridado el la jaroj, kiam la sitcoms ankoraŭ estis amuzaj... La homoj, kiuj efektive ridis, estas jam delonge mortaj. Makabra penso, ĉu ne...

La teorio ŝajne estis, ke ridado stimulas pluan ridadon. Sed la plej novaj sitcoms inklinas al realaj ĉeestantaroj. La diferenco facile detekteblas.

Ĉu vi povas imagi, ke publika drinkado de biero el boteloj fariĝis tute kutima ĉi tie? Kaj mi ne nur parolas pri laboristoj ĉe konstruejo aŭ senhejmuloj. Precipe dum la vesperoj/semajnfinoj oni ofte vidas junulajn grupojn, kies membroj tiel ĝuas bieron (kaj germana biero ja estas io alia ol la usona likvaĵo akveca, kiu pretendas esti biero :-) )

Oni povas vidi tion ankaŭ en Usono (kun la diferenco, ke la gejunuloj preferas ladskatolojn).

Pri usona biero, via rimarko taŭgus ĝis eble la 70-aj jaroj. Sed iamaniere, iam inter 1980 kaj 1990, Usono malkovris bieron! Nun ni havas ne nur multajn importaĵojn, sed ankaŭ en preskaŭ ĉiu urbo almenaŭ unu microbrewery produktas bonegajn bierojn. Ĉar ili ne estas pasteŭrizitaj, oni povas vendi ilin nur loke.

Kiel mi skribis antaŭ nelonge en mia taglibro: la Tutmondiĝo efikis ne nur aliajn landojn, sed ankaŭ Usonon, eble eĉ pli. Imagu al vi, ke dum mia juneco, plej multaj usonanoj ne konis ajlon! Nun, ni konas kaj ajlon kaj elojn...

reen al la indekspaĝo

25a Septembro, 2005.

La glaso duone plenas. (la optimisto)

La glaso duone malplenas. (la pesimisto)

La glaso tro grandas. (la marksisto)

La glaso ne sufiĉe grandas. (la kapitalisto)

La glaso enhavas malĝustan likvon. (la esperantisto)
reen al la indekspaĝo

23a Septembro, 2005.

LA PARADOKSO DE LA INTELEKTULA POLITIKO

Tradicie tiuj, por kiuj la francoj de la 19a jarcento inventis kaj eksportis la terminon 'intelektuloj' ("la inteligencio" aŭ "la intelektularo" en Carista Rusio kaj fine alilande), estis unuanime politike maldekstraj. Ili apogis aŭ komunismon, aŭ diversajn variantojn de marksismo, aŭ almenaŭ radikalan socialismon — redistribuadon de la monrimedoj. Samtempe ili tre forte inklinis al bohemiaj vivmanieroj: ili ridindigis burĝecon, bigotecon, la memkontenton de la mezklasuloj, kaj mem strebis al aventurozaj ekscitaj vivoj. Por tiuj, la "normala" familia vivo en industriigita nacio estis teda kaj enuiga — por iuj, ĝismorte teda kaj enuiga.

Sed paradokse, tiuj modernaj eŭropaj socioj, kiuj organizis sin ĉirkaŭ tiuj samaj politikaj ideoj, montriĝas pli burĝaj kaj enuigaj, ol tiuj kiuj estiĝis antaŭe. Enuo kaj ĉiosameco triumfis en la komunistaj landoj, kaj ili laŭ mia kompreno ankoraŭ malbenas la modernajn bonfartŝtatojn. La socioj, kiujn kreis la ideoj mem de la intelektuloj, certe ne kontentigus la intelektulojn mem. Intertempe, en ekzemple Usono kaj Aŭstralio, kie neniam enradikiĝis la ideoj de la intelektuloj, ankoraŭ restas eblecoj de ekscitaj kaj aventuroplenaj vivoj. Malgraŭ la granda sociala progreso en la bonfartŝtatoj, iu ajn agema kapitalisto kondukas vivon multoble pli interesan, ol eĉ kariere sukcesa eŭropa bonfartŝtatano. Kial la politiko de "la intelektularo" tiom malkoheris kun ĝia moderna rezulto? Ŝajne ni neniam scios. Plej multaj homoj ŝajne eĉ ne rimarkas la paradokson.

Ne nur la bonfartŝtatoj ne kondukas al interesaj vivoj, ili ankaŭ ŝajne ne kondukas al plia feliĉo de la civitanoj. Tiel trovis en siaj esploroj la Nederlanda profesoro Ruut VEENHOVEN, unu el la plej respektataj teoriistoj pri la feliĉo.(1) Skribis Johan NORBERG (el kies artikolo mi prenis ideojn), ke kvankam la bonfartŝtatoj havebligas egalan aliron al rimedoj kaj servoj,

... tiun avantaĝon sabotas la fakto, ke oni ricevas ĉion tion sen mem labori por ĝi... Efektive, la bonfartŝtato faras el la ricevanto kvazaŭ gajninton en loterio. La bonaĵoj ricevataj ne igas la bonfart-ricevanton pli aktiva aŭ memrega — eble male — kaj post adaptiĝo al la novaj profitoj, la feliĉo ne estas plia, ol antaŭe.

Kiel argumentas la psikologo Mihaly CSIKSZENTMIHALYI (2), la pleja feliĉo haveblas al homo, kiu kreive regas sian propran vivon kaj siajn proprajn aktivecojn. Devas esti ekvilibro inter la defioj de la vivo, kaj onia kapablo regi ilin. Tiun idealan staton li nomas 'fluo'. Ĝuste tio estas la ideala vivmaniero en la plej kapitalistaj landoj.

Kaj kompreneble estas katastrofe, kiam io minacas la profitojn, al kiuj la civitanaro jam delonge alkutimiĝis. Ŝajnas al mi, ke "la intelektuloj" ne tiom brilis pri praktikaj aferoj. Fakte mi tezas, ke ili agis responde ne al sociaj bezonoj (ili ja plejparte malestimis la homamasojn) sed al siaj mem internaj abstraktaj pensmanieroj. Sed firmaj konkludoj devos atendi la definitivajn historiojn pri la 20a jarcento.

(1) Ruut VEENHOVEN, "Wellbeing in the Welfare State", Journal for Comparative Policy Analysis, 2 (2000), pĝ. 3. Vidu ankaŭ Piet OUWENEEL, "Social Security and Well-being of the Unemployed in 42 countries", Journal of Happiness Studies, 3 (2002); kaj Charles MURRAY, In Pursuit of Happiness and Good Government (Nov-Jorko: Simon & Schuster, 1988)

(2) Mihaly CSIKSZENTMIHALYI, Flow: The Psychology of Optimal Experience (Nov-Jorko: Harper Perennial, 1991)
reen al la indekspaĝo

22a Septembro, 2005.

Unu el la plej famaj poemoj en la angla estas The Darkling Thrush, de la anglo Thomas Hardy (1840-1928). Ĉiun novjaron oni laŭtlegas ĝin formaletose en diversaj lokoj. Ĝi estas unu el la multaj poemoj de Hardy temantaj pri la tempo, pri la pasado de tempo. Jen ĝi, kun laŭvorta traduko, kiel menciite hieraŭ.


The Darkling Thrush / La Malheliĝanta Turdo
I leant upon a coppice gate Mi apogadis min sur kopsbarila pordo
xxxWhen Frost was spectre-gray, xxxKiam la prujno fantomgrizis,
And Winter's dregs made desolate Kaj la vintra feĉo afliktis
xxxThe weakening eye of day. xxxLa febliĝantan okulon de la tago.
The tangled bine-stems scored the sky La implikaj grimptigoj strekis la ĉielon
xxxLike strings of broken lyres, xxx Kiel kordoj de rompitaj liroj,
And all mankind that haunted nigh Kaj la tuta homaro kiu frekventadis apude
xxxHad sought their household fires. xxxNun fuĝintis al siaj domaj fajroj.

The land's sharp features seemed to be La elstaraj pejzaĝotrajtoj ŝajnis esti
xxxThe Century's corpse outleant, xxxLa sternita kadavro de la Jarcento,
His crypt the cloudy canopy, La nuba baldakeno [ŝajnis esti] ĝia kripto,
xxxThe wind his death-lament. xxxLa vento [ŝajnis esti] ĝia mort-lamento.
The ancient pulse of germ and birth La antikva pulsado de ĝermiĝo kaj naskiĝo
xxxWas shrunken hard and dry, xxx Estis ŝrumpita, malmola, seka,
And every spirit upon earth Kaj ĉiu spirito sur la tero
xxxSeemed fervourless as I. xxxŜajnis tiel senfervora, kiel mi.

At once a voice arose among Subite leviĝis voĉo inter
xxxThe bleak twigs overhead xxxLa mornaj branĉetoj supre:
In a full-hearted evensong Tutkora vesprokanto
xxxOf joy illimited; xxxDe senlima ĝojo.
An aged thrush, frail, gaunt, and small, Maljuna tordo, malforta, marasma, malgranda,
xxxIn blast-beruffled plume, xxx La plumoj vent-taŭzitaj,
Had chosen thus to fling his soul Elektis tiel ĵeti sian animon
xxxUpon the growing gloom. xxxSur la kreskantan tenebron.

So little cause for carolings Tiel malmulta kialo por karolado
xxxOf such ecstatic sound xxxDe tia ekstaza sono
Was written on terrestrial things Evidentis en la teraj ĉirkaŭaĵoj
xxxAfar or nigh around, xxxĈu apude, ĉu fore,
That I could think there trembled through Ke mi povis pensi, ke tremis tra
xxxHis happy good-night air xxx Ĝia feliĉa noktsaluta ario
Some blessed Hope, whereof he knew Ia bena Espero, pri kiu ĝi sciis
xxxAnd I was unaware. xxxKaj kiun mi ne konstatis.

Kiel Vi povas imagi, la poemo permesas diversajn interpretojn. Hardy, kiel mi, estis pesimisto. Aŭ la ario de la turdo signifas esperon por la homaro (dubinde, se mi konas la poeton), aŭ ĝi signifas, ke la tempo de la homaro finiĝas, kaj alia specio pretas domini. (Ĉu tro drasta analizo? Eble.)

reen al la indekspaĝo

21a Septembro, 2005.

PLEZURO ESTAS MENCII la novan blogon de Cezar (Hans-Georg Kaiser). Kiel atentigis min la kreinto mem, ĝi ne estas blogo en la ordinara senco — precipe ĝis nun poem-tradukoj, sed ankaŭ originalaj tekstoj; kaj mi antaŭvidas poste pli da ese(et)oj.

Ankaŭ pri mia blogo oni diras fojfoje, ke ĝi ne estas blogo en la kutima senco. Kaj pro la instigo de Cezar, mi konstatas, ke mi tro longe malatentas la poezion. Mia preferata metodo prezenti poemon (kiam la originala lingvo de la poemo estas iugrade, se ne perfekte, konata al la legontaro) estas laŭvorta traduko polinie apud la originalo.

Eble mi tion klopodos morgaŭ, se ne necesos denove eliri la urbon.

reen al la indekspaĝo

20a Septembro, 2005.

Kara Onklo Andanto:

Fine mi planis la perfektan krimon; mi petas vian komenton, pro via granda sperto en la mondo de krimo.

Kiel hobio multaj homoj poluras ŝtonojn, por fari juvelaĵojn, ktp. Por tio ili uzas maŝinon, kvazaŭ malgrandan betonmiksilon; mi kunsendas foton de tipa tia aparato. En ĝin oni metas akvon, kun malmola forfrota sableca substanco, kaj tiam la ŝtonojn; oni funkciigas la aparaton tutnokte. Matene, jen poluritaj ŝtonoj.

Jen mia plano. Mi akiros unu el tiuj forfrotmaŝinoj. Ĉiunokte mi poluros en ĝi monerojn, kaj ĉiumatene elverŝos la likvon kun partikloj de valora metalo. La valoran metalon mi elfiltros kaj konservos; la apenaŭ ŝanĝitajn monerojn mi recirkuligos per bankoj, kaj akiros pli da. Same mi faros ĉiutage. Fine mi havos multe da valora metalo tute senkoste.

Esperema en Eskridge

Kara Esperema,

Mi jam pensis pri tio. Vidu: .1-kilovatta motoro eluzas .1 kilovatt-horon/hore da potenco. $0,15 po kilovatt-horo dum 8 horoj estas $1,20 nokte; post ekzemple du monatoj, $72. La aparato mem kostas proks. $40. Post du monatoj vi do estos elspezinta $112.

Konsiderante nun la etan kvanton da valora metalo en nuntempaj moneroj, mi kalkulas, ke necesos proksimume 80 jaroj por realigi profiton. Do ne tre praktika plano, eĉ se vi povus resti 80 jarojn ekster prizono. Plibone aĉetu al vi metaldetektilon koste de eble $700 kaj serĉu la teron laŭleĝe nur 40 jarojn.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

13a Septembro, 2005.


Estas nun tiu jarotempo, kiam ni iras al la Winfield-a muzikfestivalo, por tie kampadi kvar tagojn. Haltos do mia blogado dum proksimume semajno. (Jes, tio maldekstre estas bildo de nia 'vano', aŭ enloĝebla veturilo. Por du homoj la spaco tute adekvatas.)

* * *

IOMETE PLI pri eksterteraj civilizacioj: hieraŭ dum mi spektadis TV-informfilmon pri NIFOj, subite partoprenis (je mia surprizo)
D-ro Michio KAKU, teoria fizikisto ĉe mia unua universitato, nuntempe nomata City University of New York. Liaj rimarkoj fine konvinkis min, ke ne estas sensencaĵo la ideo, ke eksterteranoj jam estas iamaniere "inter ni", sed tute ebla afero.

Li atentigis, ke kiam ni pensas pri progresintaj civilizacioj, ni plejofte vole-nevole pensas pri civilizacioj antaŭ ni je eble kelkcent aŭ kelkmil jaroj. Sed, li diris, imagu la situacion, se estus progresintaj civilizacioj milionojn da jaroj antaŭ ni. Ilia scienco estus por ni neimagebla — kvankam niaj nunaj fizikistoj havas elementajn ideojn pri ĝi. Ni do iomete malfermu niajn mensojn, ĉu?

Post iom longa retserĉo mi fine trovis tiun artikolon de D-ro KAKU, kiu ŝajne plej rilatas al la demando pri eksterteranoj, The Physics of Extra-Terrestrial Civilizations. Ĝi estas en la angla, sed ne tre longa. La artikolo ne rekte pritraktas eblajn jam okazintajn kontaktojn inter eksterteranoj kaj homoj (kiu tion farus, certe riskus sian karieron); tamen ĝi ja pensigas tiurilate.

reen al la indekspaĝo

12a Septembro, 2005.


Ha, ĉu Vi memoras, kion mi skribis la 9an pri la scienc-raportado? (Se diri nenion pri antaŭaj blogafiŝoj...) The Guardian (8a Septembro) konsentas kun mi. Mi tradukas partaĵon:


La sciencon faras la sciencistoj, kiuj verkas teknikajn artikolojn. Tiam iu nesciencisto verkas por la gazetaro resumon, kaj prezentas ĝin al sia superulo, kiu ankaŭ estas nesciencisto. La superulo tiam sendas la resumon al ĵurnalistoj, kiuj ankaŭ malhavas sciencan edukon. La ĵurnalistoj tiam provas komuniki malfacilajn novajn ideojn al publiko konsistanta el laikoj aŭ — pli verŝajne — homoj, kiuj interesiĝas ĝuste pro sia ioma kompreno pri la scienco, kaj konprenas ĝin pli bone ol ĉiuj ĝis nun menciitaj perantoj. Fine, la raporton redaktas tuta teamo da homoj, kiuj ne komprenas ĝin.

Vere kaj piedaltere...

reen al la indekspaĝo

11a Septembro, 2005.

GOLFEJOJ. Longe mi miris pri unu el la paradoksoj de la mediismo, nome, tio ke neniu plendas pri la abundo da golfejoj, eĉ ne loke.

Golfejoj povas atingi grandecon de pli ol unu km2, kaj en la mondo estas proks. 31.857 da ili; sume do peco da tereno proksimume de la grandeco de San Marino. Kaj golfejo belas nur por golfistoj. Ĝi havas bone prizorgatajn verdajn gazonojn, arbojn kaj arbustojn, ondantajn montetojn. Sed ĝi ja ne estas naturparko! Nur golfludantoj povas uzi golfejon. Neniu alia sporto ekskluzive konservas al si mem tiom da tereno.

Golfejo ne estas bela por tiuj, kiuj ne ludas golfon. Estas en la mondo proksimume 50 milionoj da golfludantoj. En la mondo estas proks. 6,5 bilionoj da homoj. Kiel do oni pravigas la eluzon de tiom da tereno por sporto limigita al .08% el la homoj?

Virdire ne temas pri faktoj kaj ciferoj, sed pri sentoj: oni ne protestas, eĉ loke, kiam oni klopodas konstrui ankoraŭ alian golfejon, kutime en la plej bona parto de urba ĉirkaŭaĵo. Kial?

La respondo estas (eble) tiel simpla: mediistoj mem apartenas al monhavaj elitoj, kiuj mem oftege ludas golfon.

reen al la indekspaĝo

10a Septembro, 2005.

Skribis parte Stephan Webanck (alinome Kolonjano):

Kvankam mi ja preskaŭ certas, ke vi frekventas la pli legindajn blogojn E-lingvajn, mi menciu, ke mia juna kaj ankoraŭ ne seniluziiĝinta samurbano ( ) Markus [Markus REINOLD - KM] antaŭ nelonge renovigis sian privatan TTTejon enkondukante plian sekcion "Ajnejo".

Tie troveblas i.a. konciza artikolo pri la nereformendeco de Eo: (http://home.arcor.de/maxe76/Ajnejo/ne_reformu.htm)...

Aliflanke via blogado intertempe jam silente postvivis duan jaron. (Kaj vi eĉ ne ekdubis pri la daŭrigindeco ĉi-foje. ) Do mi supozas, ke la rezultoj de via ĉasado, kolektado kaj rezonado ne tiom baldaŭ malaperos el la efemera retosfero.

Koncize,
Stefano alinome Kolonjano

Jes, mi nun blogas jam du jarojn. Mi intencas daŭrigi; minimume mia blogo montras, ke ankaŭ usonanoj estas homoj; havas okulojn, brakojn; sangas se oni nin pikas; ktp

reen al la indekspaĝo

9a Septembro, 2005.

Skribis Kunar ankaŭ pri alia temo:

Foje vi donas la respondon al viaj propraj demandoj. Vi kritikis la fenomenon, ke homoj intermiksas "agnoskon" kaj "apogon": "Estas grava distingo inter agnoski fakton kaj apogi fakton." (18a kaj 19a de aŭgusto 2005)

Tio parte rezultas el bedaŭrinda evoluo, kiun vi kritikis nur kelkajn tagojn antaŭe, nome ke la nivelo de scienca laboro tiom draste suferis:

"vere scienca sinteno, kiu taksas la veron super ĉio alia, kaj vere objektive serĉas ĝin, ne gravas, kien ĝi kondukas. Sed mi timas, ke tio pli kaj pli maloftiĝas..." (14a de aŭgusto 2005)

Ĝuste ĉar sciencistoj, ĵurnalistoj ktp. vaste ne plu laboras sendepende aŭ objektive, sed iĝis dungitaj kaj pagitaj de interesgrupoj, ajnan agnoskon iliaflanke oni interpretas kiel apogon - ĉefe, ĉar ofte reale temas pri apogo. Se homoj pro tio supozas, ke malantaŭ la mesaĝo kaŝiĝas intereso aŭ ŝato de la kuriero, tio ne estas miraklo. La demando estas, kio pli malhelpas: Prefere unue misfidi al la objektiveco de sciencaj komunikoj aŭ prefere unue fidi?

Kore salutas

DĴ Kunar

Verdire temas pri niveloj de analizado. Miaj kritikoj plej ofte funkcias sur la nivelo de kruda parolado — la sama nivelo, kie funkcias la tradiciaj logikeraroj (ad hominem, tu quoque, petitio principii, argumentado surbaze de aŭtoritato, konfuziĝo inter kaŭziteco kaj samtempeco, ktp). Kiam oni kritikas tiunivele, oni ignoras ĉion, kio ne enestas la lingvaĵon mem. Oni faras tion ĝuste por montri, ke tiu kaj tiu diro en si mem ne logikas, sekve por klarigi ĝin, ni devas atenti aliajn aferojn — motivojn, antaŭjuĝojn, kaŝcelojn, subkonscian aŭ eĉ konscian propagandadon, k.s. Sed tiuj neparolaj aferoj ne apartenas al la logiko mem, kiu nur atentas la lingvon.

'Apogo' kaj 'agnosko' estas identigeblaj parolagoj. Se mi diras ekzemple "Ĉar scipovo de la angla lingvo tre utilas en la nuntempa mondo, devus esti pli facile dece lerni ĝin" tio estas agnosko (kun rekomendo, kompreneble). Ne estas eĉ unu apoga vorto en la diro. Se vi opinias, ke kaŝe la diro ja estas apogo (eble ĉar alie, oni ne estus dirinta tiel), vi eble pravas, sed tio estas motivo atribuata al la dirinto.

Pri via lasta demando: mi preferas ĉiam unue fidi al la objektiveco de sciencaj komunikoj, ĉar mi trovas la motivaron de sciencistoj malpli homogena kaj malpli ideologiigita, ol tiu de ĵurnalistoj. Sed la mondo ege bezonas scienc-ĵurnalistojn, kiuj esploremas, elfosas la veron (kiel faras iliaj kunfratoj kun tiom da sukceso en la sfero de la ordinara vivo), anstataŭ nur regurdi tion, kion la sciencistoj diras al ili.

reen al la indekspaĝo

8a Septembro, 2005.

Skribis Kunar du leterojn, pro kiuj mi kore dankas. Unue mi aperigas kaj diskutas la unuan, pri mia blogaĵo de la 3a de Septembro, "LA PARADOKSO DE FERMI":

Kara Ken,

Al la rezonado pri eksterteruloj aldonindas mencio de la Drake-formulo. Mi trovis ĝin en statistika libro antaŭ kelkaj jaroj kaj memoris pri ĝi, legante vian enskribon.

Laŭ mi la "paradokso" de Fermi ne estas tiom okulfrape paradoksa. Simple la baza aserto, ke ekzistas "tiom multaj" aliaj inteligentaj vivformoj, jam malcertas.

Se oni kalkulas per la ciferoj rekomenditaj de la supre menciita paĝo, oni venas al mil tiaj civilizacioj. Tio estas ege malmulte, konsiderante ke ili povus esti ie for en la universo.

Sed pli grava argumento por mi estas: Kiel oni povas fidi ĝenerale al tiaj kalkuloj? Se oni rigardas la unuopajn faktorojn, oni rimarkas, ke preskaŭ ĉiuj estas la rezulto de svaga taksado.

La baza problemo estas, ke ni ne scias sufiĉe pri la universo. Ni serĉas inteligentan vivon, sed ĝis nun nur trovis ĝin ĉe ni mem. Sekve ni ne kapablas firme diri, kiaj vere estas la kondiĉoj por komunikantaj civilizacioj. Tute ne klaras, ĉu la por ni necesaj kondiĉoj ne estas ĝenerale nur sufiĉaj kondiĉoj - ĉu do alia speco eble povus sukcesi sen ili.

Du kutimaj ĉitemaj ŝercaj rimarkoj:
1) La plej bona pruvo, ke ekzistas inteligentaj eksterteruloj, estas la fakto, ke neniu el ili provis kontakti nin.
2) Anstataŭ serĉi inteligentan vivon EKSTER la tero, ni povus unue koncentriĝi pri alia, same malfacila tasko, nome serĉi inteligentan vivon SUR ĝi.

La fakto, ke ĉiu progreso en la scienco donas al ni novajn demandojn kaj montras novan dimension da komplikeco, ne nur klarigas la ekzistorajton de religio en moderna socio. Ĝi krome instigas al la penso, ke oni respektu la vivon, ĝuste ĉar oni ĝin ne komprenas (kaj tial ne povas rekonstrui en kazo de perdo).

Mi ne forgesis la Drake-formulon. Fakte mi lernis pri ĝi de Profesoro Drake mem, kiam li prelegis ĉe mia universitato en la 60aj jaroj. Mia blogaĵo estis traduko de prelego de James Schombert, kiu ne menciis la Drake-formulon, plej probable pro tio, ke tiu formulo estiĝis antaŭ la disvolvo de la koncepto de Bracewell-Neumann-sondiloj (mem-reproduktaj robotoj, kiuj esplorus la galaksion po unu malrapide, sed, multobliĝante eksponente, are rapide).

La celo de la Drake-formulo estis taksi N, "la nombron de komunikantaj civilizacioj en la galaksio". La ebleco de Bracewell-Neumann-sondiloj havas du efikojn sur la tuta demando: (a) Ne necesas, ke civilizacio estu "komunikanta" en la senco de la 60aj jaroj — gravas nur, ke ĝi konstruu tiajn sondilojn. La paradokso de Fermi do fariĝas: "Kie estas la sondiloj?" (b) Ne necesas, ke estu tiu kaj tiu nombro de progresintaj civilizacioj; sufiĉus eĉ unu, se ĝi konstruus Bracewell-Neumann-sondilojn.

Oni ja devus respekti la vivon. Tamen oftege oni diras tion nur kiam temas pri militoj aŭ pri juro, ne kiam temas pri abortigado, kio forprenas multe pli da vivoj ol la unuaj du, kaj kun sistema aprobo de preskaŭ ĉiuj nuntempuloj. Mi persone ne oponas la abortigadon (vidu mian blogaĵoj de 19a Novembro, 2004), sed pli ol iomete ĉagrenas min, ke oni jam ne eĉ serioze diskutas la demandon, almenaŭ en Usono. Mi timas ke baldaŭ la moderna mondo havos pli da tabuoj, ol la 19a jarcento...

reen al la indekspaĝo

6a Septembro, 2005.

KUIRRECEPTOJ, 1

Duonbakita Esperantisto

Ingrediencoj:

Unu ordinara homo*; egalaj proporcioj da homamo*, pacemo*, toleremo*, letargio*, kaj afableco*; grajno da salo*; 1 litro da Interna Ideo*; 2 kuleretoj da diskreditita politika neŭtralismo ("DPN", ĉie havebla en la plej bonaj vendejoj)*; akvo*; kaĉo*

Faru tiel:

Lavu la homon kaj bone sekigu ĝin ene kaj ekstere. Fortranĉu postulemon kaj ian ajn restantan elitismon. Tranĉu ĝin kaj enŝtopu la Internan Ideon. Spicu per la DPN kaj grajno da salo. Enmetu en verdan tolsakon kun la akvo, kaĉo, homamo ktp kaj stufu du horojn.

Elprenu ĝin; rondsvingu ĝin per la kolo trifoje en la aero, samtempe murmurante "En la mondon venis nova sento". Tiam baku ĝin en bakforno 3 minutojn.

Garnu per laktuko, saluton kaj kielvifartas.

Manĝu la sakon.

reen al la indekspaĝo

3a Septembro, 2005.

LA PARADOKSO DE FERMI ("Kie ili estas"?)

Laŭ la kutima rakonto, unu tagon dum la 40aj jaroj, grupo da atom-sciencistoj, inter kiuj estis la fama Enrico Fermi, sidadis babilante. La konversacio ektemiĝis pri ekstertera vivo. Laŭdire tiam demandis Fermi: "Nu? Kie ili estas?" Li volis diri: se vere ekzistas ĉiuj tiuj bilionoj da vivkapablaj planedoj en la universo, kaj milionoj da inteligentaj specioj tie — kial neniu el ili iam vizitis la teron? Tio fariĝis la t.n. "Paradokso de Fermi".

Fermi konstatis, ke iu civilizacio kun modesta kvanto da raket-teknologio kaj malmodesta kvanto da imperia motivo povus rapide koloniigi la tutan galaksion. Ene de milionkelko da jaroj, ĉiu stelsistemo povus subiĝi al imperio. Milionkelko da jaroj eble ŝajnas longa tempo, sed fakte kompare kun la aĝo de la galaksio — proksimume 10.000.000.000 jaroj — ĝi tre mallongas. Koloniigado de la Lakta Vojo devus esti rapida operaco.

Sekve do tio, kion konstatis Fermi, estas ke la eksterteruloj jam havis pli ol sufiĉe da tempo por enloĝantigi la galaksion. Sed ĉirkaŭrigardante li ne vidis spuron de ili, kaj tio incitis lin fari la por li memevidentan demandon: "Kie ili estas?"

Ankaŭ, se oni konsideras la tempon, dum kiu jam ekzistas la galaksio, kaj la rapidecon de la teknologia progreso en nia propra kulturo, eĉ pli urĝas la demando, kie estas la jam super-progresintaj civilizacioj. La rusa astrofizikisto Nikolaj Kardaŝev proponis utilan skemon por klasifiki progresintajn civilizaciojn, argumentante, ke eksterteruloj vivus sur unu el tri teknologiaj niveloj. Civilizacio de Tipo I estus simila al la nia, uzante la rimedojn nur de planedo. Tipo II uzus la rimedojn de stelo, kiel ekzemple Dyson-sfero. Tipo III uzus la rimedojn de tuta galaksio. Tipo III estus facile detektebla, eĉ de granda distanco.

Unuavide tio sonas iom stulte: ŝajne la nura fakto, ke neniuj eksterteruloj venis al nia planedo implicas, ke neniuj ekzistas ie ajn en nia vastega galaksio. Multaj esploristoj taksas tion radikala konkludo el tiel simpla observaĵo. Certe devus esti racia ekspliko por la Paradokso de Fermi. Devas esti iu maniero klarigi nian ŝajnan solecon en galaksio, kiu plenas je aliaj sagacaj estaĵoj.

Bracewell-Neumann-sondiloj:

Interstelaj distancoj ja vastas, eble tro vastas por konkeriĝi de vivantaj estaĵoj kun finiaj vivperiodoj. Tamen devus esti eble, ke progresinta civilizacio konstruu memreproduktajn aŭtonomajn robotojn por koloniigi la galaksion. La koncepton de memreprodukta aŭtomato proponis la matematikisto John von Neumann en la 50aj jaroj. Tia aparato povus (a) fari taskojn en la reala mondo kaj (b) sin kopii, kiel bakterio. La plej rapida, kaj plej malmultekosta, maniero esplori la galaksion estus konstrui Bracewell-Neumann-sondilojn.

Kun simpla propulsa sistemo, kiel ekzemple Bussard-ramjeto, tia sondilo povus vojaĝi inter la steloj tre malrapide. Kiam ĝi atingus specifan lokon, ĝi trovus taŭgan materialon (ekz. asteroidojn) kaj farus kopiojn de si mem. La nombro de sondiloj kreskus eksponente kaj la galaksio estus plene esplorita post nur 4.000.000 jaroj. Pro la granda aĝo de la galaksio, iu pasinta civilizacio povintus tiel esplori ĝin jam 250-oble.

Tiel leviĝas la demando: se estas tiel facile konstrui Bracewell-Neumann-sondilojn, kaj estas jam tiom da pasinta tempo, kie estas la eksterteranoj, aŭ minimume: kie estas la evidento de iliaj jam okazintaj esploroj (ekz. eluzitaj sondiloj)? La Paradokso de Fermi do estas, ne nur "Kie ili estas?" sed ankaŭ "Kial ni ne povas aŭdi ilin, kaj kie estas iliaj Bracewell-Neumann-sondiloj?"

Eblaj solvoj de la Paradokso de Fermi aranĝas sin en jenaj kategorioj:

I. Eksterteranoj jam estas ĉi tie

• Ili estis ĉi tie kaj postlasis evidenton de tio:

NIFOj, antikvaj astronaŭtoj, eksterteraj flugaparatoj: ĉiuj situas sub la rubriko de proponoj, ke eksterteranoj estas ĉi tie nun, aŭ estis ĉi tie relative lastatempe. Problemo: ne ekzistas evidento.

• Ili estas ni:

Homoj estas posteuloj de antikvaj civilizacioj. Problemo: kie estas la originaj eksterteranoj?

• La zoologia argumento:

La eksterteranoj estas ĉi tie, sed ili tenas nin en bone konstruita zoologia parko, imuna je ia kontakto; aŭ ekzistas embargo por preventi kontakton kun junaj rasoj (ni). Problemo: la tezo ne povas esti pruvita nek malpruvita. Ankaŭ: nur unu eksterterano povus rompi la embargon.

II. Ili ekzistas, sed ĝis nun ne komunikis.

• Ili ne havis ĝis nun sufiĉe da tempo por atingi nin:

La malrapideco de la lumo malrapidigas komunikadon; la relativeco longigas spacveturadon. La mesaĝoj ankoraŭ ne atingis nin. Problemo: la galaksio ekzistas jam bilionojn da jaroj. Se eĉ unu ekstertera civilizacio ekzistis milionkelko da jaroj antaŭ ni, la galaksio jam pleniĝus je Bracewell-Neumann-sondiloj.

• Ili signalas, sed ni ne scias, kiel aŭskulti:

Elektromagneta radiado, gravito-ondoj, ekzotaj partikloj, ĉiuj estas metodoj por signali. Problemo: kvankam iuj eble uzus metodojn al ni nekonatajn, se ekzistas multe da civilizacioj, kelkaj ja uzus elektromagnetan radiadon.

• Ili ne volas komuniki:

La eksterteranoj ne deziras komuniki kun malsuperaj estaĵoj. Problemo: en milionoj da eblaj civilizacioj, iu ie iom scivolemus.

• Ili disvolvis fremdan al ni matematikon.

La matematiko estas universala lingvo. Sed la homaro eble havas unikan matematikan sistemon, kiun la eksterteranoj ne povas kompreni. Problemo: se jes, kie estas iliaj nekompreneblaj signaloj?

• La katastrofaj teorioj:

Civilizacioj eble havas limigitan vivperiodon. Ili ĉiuj formortis pro troa nombro aŭ pro danĝera partiklofiziko.

III. Ili ne ekzistas.

• Ni estas la unua; la vivo estas nova en la galaksio:

La vivo novas en la galaksio, la evoluo postulas tempon; ni estas la unua civilizacio. Problemo: la suno estas averaĝa stelo; se aliaj steloj formiĝis milionon da jaroj antaŭ ni, ili estus antaŭ ni milionon da jaroj en sia teknologio.

• Planedoj kun la ĝustaj kondiĉoj raras:

Planedosistemoj raras

Enloĝeblaj zonoj, ĝustaj distancoj de la stelo por likva akvo, mallarĝas

La galaksio estas danĝera loko (gama-radioj, asteroidaj impaktoj, ktp)

La stelo-luno-sistemo unikas (grandaj tajdoj necesas por la evoluo)

• La vivo raras:

La genezo de la vivo estas rara

Inteligento kaj ilofabrikado raras

La lingvo estas unika ĉe homoj

Scienco kaj teknologio ne nepras

Ĝenerale, solvoj al la Paradokso de Fermi reduktiĝas al aŭ (a) la vivo malfacile komenciĝas kaj evoluas — la procezo malfacilas, aŭ la ĝustaj kondiĉoj malfacilas — aŭ (b) progresintaj civilizacioj detruas sin ene de mallongaj tempogamoj. Alivorte, tio ĉi estas grava problemo, en la espero ke la solvo ne estas (a) nek (b).

(traduko de prelego de D-ro James Schombert, Fizika Fakultato, Universitato de Oregono, Usono.)

Komentoj:

La fakto, ke malgraŭ ega probableco, ni ankoraŭ scias nenion, ne nur pri inteligenta vivo sed eĉ ne pri vivo entute, aliloke en la universo, estas unu el la plej fortaj apogoj al la tradiciaj religioj.

La ŝajna nesolveblo de la Paradokso de Fermi konsistigas fortan apogon al teorioj pri paralelaj kaj multoblaj universoj — kiuj apenaŭ pli facile kredeblas, ol la tradiciaj religioj...

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.