Sendu al mi komentojn

30a Septembro, 2006.

LA FRANCA BISTRO: LA UNUA RAPIDMANĜEJO? Rapidmanĝejojn ni konas, ĉu ne — unu el la dubindaj kontribuaĵoj de Usono al la mondo: McDonald's, Burger King, kaj la ceteraj. Sed eble la franca bistro (drinkejeto) estis tamen la unua.

La kutima kaj plej populara etimologio estas, ke rusaj soldatoj, kiuj okupis Francion post la Napoleonaj Militoj, ofte postulis rapidan manĝaĵon de la civitanoj. La rusa vorto bistrot ('rapide') supozeble donis la vorton al la franca lingvo (alia literumo fakte estas bistrot, fojfoje vidata eĉ nuntempe).

Multaj malakceptas tiun popularan klarigon, sed surbaze de malforta aŭ eĉ erara argumento. Dubemuloj elmontras, ke la soldatoj okupis Parizon en 1815, sed la unua atestita uzo de bistro(t) aperas en 1884, 69 jarojn poste. Sed tio estas misuzo de historiaj vortaroj: ke la unua atestita (ĉiam skriba) uzo estas de tempo T, indikas nur, ke la unua uzo ne okazis post T. Ĝi tute ne pruvas, ke la vorto ne ekzistis en la parolata lingvo jam antaŭe.

Kompreneble, detruo de malbona argumento por ~ p ne pruvas p. Sed ĝi pliakceptebligas p.

reen al la indekspaĝo

29a Septembro, 2006.

Skribis Bertilo WENNERGREN pri mia hieraŭa blogaĵo:

Kara Ken,

Vi skribis:

> Ekzemple al la anglaj tremble, shake, shiver, shudder, flutter, quake, quaver, quiver, quail respondas nur esperanta 'ŝanceli'.

"Ŝanceli"? Laŭ mia modesta kompreno temas pri "tremi", "tremeti", "tremegi", "ektremi", "ektremeti", "ektremegi", "skuiĝi", "skuetiĝi", "skuegiĝi", "ekskuiĝi", "ekskuetiĝi" kaj "ekskuegiĝi". Sed se vi nepre volas aldoni "ŝanceliĝi", "ŝanceletiĝi", "ŝancelegiĝi", "ekŝanceliĝi", "ekŝanceletiĝi" kaj "ekŝancelegiĝi". Kaj mi forlasis la variantojn kun AD por ne tro streĉi mian tajpadon.

:)

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Vi pretervidis 'ŝanceltremi', 'tremŝanceli', 'ŝanceltremeti', 'tremŝanceleti', 'ŝanceltremiĝi'...

(Flanken al gelegantoj: Bertilo parodias)

reen al la indekspaĝo

28a Septembro, 2006.

ESPERANTO: ĈU MALVARMA KOMUNIKILO?

Unu el la plej utilaj laŭ mi konceptoj, kiuj naskiĝis el la lasta jarcento, estis la distingo de kanadana teoriisto Marshall McLUHAN (1911-1980) inter varmaj kaj malvarmaj komunikiloj.

Malvarma, aŭ bas-distingiva, komunikilo liveras relative malmulte da informo; la perceptanto partoprenas relative multe per siaj sensoj kaj imagipovo. La kutima televido estas ekzemplo. Varma, alt-distingiva komunikilo male liveras relative multe da informo, kun relative magra mensa rolo de la perceptanto. Serioztema libro estas ekzemplo de varma komunikilo.

Aliaj malvarmaj komunikiloj estas la telefono, la parolado, karikaturoj, seminaroj, romanoj. Varmaj komunikiloj estas radio, presaĵo, fotoj, kinofilmoj, prelegoj. Rimarku ekzemple, ke oni multe pli longe memoras romanon, ol filmon; ju pli malvarma la komunikilo, des pli memorebla la enhavo.

Mi jam longe tezas, ke Esperanto estas "malvarma lingvo" kompare kun la etnolingvoj. Mi alvenis al tiu konkludo pensante pri komparo, kiun oni ofte faras inter Esperanto kaj la etnolingvoj: en la etnolingvoj estas multe pli da vortoj kun preskaŭ la sama signifo, sed malsamaj nuancoj. En Esperanto plej ofte mankas la nuancoj. Ekzemple al la anglaj tremble, shake, shiver, shudder, flutter, quake, quaver, quiver, quail respondas nur esperanta 'ŝanceli'. Oni povas demonstri tion ajnlingve. Sekve la aŭdanto/leganto devas iom uzi sian imagipovon pri E-tekstoj.

Korolario estas, ke E-tekstojn plej multaj E-istoj legas pigre, ĉar mankas al ili la energio uzi la propran menson. Tio estas malĝoja konkludo por E-verkistoj, sed laŭ mi valida. La rimedo? Pli granda Esperanta leksiko. Tial mi kutime apogas, ceteris paribus, neologismojn pli ol kunmetojn.

reen al la indekspaĝo

27a Septembro, 2006.

TRO FACILA estas la vojo de la profesia ikonoklasto. Suspektinde tro facila.

Dankon al Giridhar RAO, en Hajderabado, kiu sendis al mi la recenzon el The Guardian pri la plej lasta populara verko de Richard DAWKINS, The God Delusion [la Dio-iluzio] (Houghton Mifflin, 2006; ISBN 0618680004)

Se DAWKINS rajtas perdi paciencon, ankaŭ rajtas mi: DAWKINS klare estas virbovo en florĝardeno. Li uzas tankarmeon por mortigi kulon, ĉar la kulo ĝenas lin, kaj li ne kapablas koncepti, ke eble la kulo havas rolon en la intelekta ekosistemo de la planedo. Kia ironio, ke li estas etologo.

Tio ke ne ĉiuj homoj same kapablas ŝajne neniam venis al li en la kapon. Mondo tute sen religio* estas nepensebla, laŭvorte nepensebla, ĉar nenio tia iam realiĝis antaŭe, kaj ni riskas trovi nin en ĝangalo sen mapo. Minimume — minimume — ni preferu, ke tia mondo evoluu laŭgrade. Sed sciencaj fundamentistoj ĉiam estis tiaj: ili volonte riskigas la vivojn de la sensciaj amasoj, por havi sian tujan festenon de falsa certeco.

Kio mirigas min pli ol io alia, estas la grandskala forgeso, ke se la relative malgranda minaco de la nuno estas religia, tamen la relative multe pli vivdetruaj hororoj de la lasta jarcento estis ekskluzive sekularaj... sed jam sufiĉe.**

* Bonvolu ŝpari al mi obĵetojn, ke ne necesas dioj por havi religion. Ĉiuspeca religio, kiu meritas la nomon, preterpasas la limojn de la science haveblaj scioj, se ne laŭ unu maniero, do laŭ alia.

** Mi NE estas teisto!
reen al la indekspaĝo

26a Septembro, 2006.

Por kompreni la amuzbildon, vidu en
la blogo de Jorge CAMACHO,
la poemon "Limoj" de 18.9.06.

* * *

FOTO KAJ MISTERA VORTO DE Walter KLAG, Vieno, kiu skribas pri mia foto de antaŭhieraŭ:

Kara Ken!

Dankon pro la foto kun via plukanta nepino.

En Stirio ni rikoltas pomojn de julio ĝis oktobro. Kelkaj specioj (fru-pomoj) devas esti manĝataj jam dum kelke da tagoj post la rikolto, ekzemple "Stark Earliest" (julio) kaj la Pfefferapfel (pipro-pomo) fine de augusto, videbla sur la foto. El tiu pipropomoj hodiau ni faris kaĉon, kun cinamo kaj batita kremo, kaj manĝis ĝin kun rizo. Aliajn speciojn ni rikoltas en oktobro kaj metas en kelon, kie ili restas manĝeblaj ofte ĝis majo.

Sur la foto estas krom pipropomoj ankau "naturecaj" vinberoj, slivoj kaj rikoltilo.

Salutas el Vieno

Walter Klag

La vorto 'slivo' sendis min al la vortaro. Laŭ la edzino de Walter ĝi estas simple 'pruno', kaj ja la nomataj fruktoj en la foto aspektas kiel prunoj. Tion apogas la germana vorto, kiun uzis Walter: Zwetsche. 'Slivo' troviĝas en la vortaro germana-esperanta de Walter, sed ne en NPIV-2002, nek Reta Vortaro, nek PV, nek (ŝajne) la reto. Tamen notu la vorton 'slivovico'... prunbrando. (Nekredeble, en Milwaukee la polaj laboristoj drinkas tion kun posta gluto da biero! Ĉio eblas en ĉi mondo...)

(Parenteze, mi notas ke en kelkaj kazoj la difinoj de Reta Vortaro nun tiom reduktiĝis, ke nun 'pruno' difiniĝas kiel 'frukto de prunujo'... tre utile, ĉu ne.)

reen al la indekspaĝo

25a Septembro, 2006.

Estis du Bervalanoj turismantaj en fremda lando kaj unu diras al la alia: "Ĉu vi scias, ke la loĝantoj ĉi tie pli stultas eĉ ol ni?" "Kial vi diras tion?" La alia respondas, "Rigardu; jen venas junulo. Mi tion pruvos al vi."
La junulo alvenas kaj la Bervalano diras al li: "Kuru al via domo por kontroli, ĉu vi estas hejme." Kaj la junulo tuj forkuras hejmen.
"Ĉu vi vidis? Mi sukcese sendis lin hejmen por kontroli, ĉu li estas tie."
"Jes, vi pravas. Kiel stulte! Kompreneble, la bubo povus simple telefoni...."

reen al la indekspaĝo

24a Septembro, 2006.

Aŭtuno estas la tempo de pomplukado.
Jen mia nepineto Sagan en pomujo
hieraŭ.
DU KONCEPTOJ DE MALFERMA SOCIO. En sia tre interesa blogo, kiun mi ĉiam legas nuntempe,* Tonyo tuŝas (22.09.06) interalie sur la koncepto de malferma socio. La nocio menciita de Tonyo estas tiu de homoj kiel Karl POPPER kaj George SOROS, kaj pli-malpli, kiel prave diras Tonyo, tio = la liberalismo (en la eŭropa senco). Ekzistas alia nocio, tiu ekzemple de Dennis BAILEY (The Open Society Paradox [la paradokso de la malferma socio], Potomac Books, 2004; ISBN 1574889168). Ĉar la unua koncepto estas bone konata, mi mencias la duan.

La kontrasta koncepto de malferma socio baziĝas sur manko de anonimeco kaj forigo de tiu sankta bovo de aparte la usona kulturo, privateco. Imagu socion, en kiu la civitanoj ne povus kaŝi ion ajn: la personaj faktoj pri ĉiuj estus koneblaj de ĉiuj. Ne temus nur pri ĉioscia registaro, sed pri ĉioscia publiko. For estus organizita krimo, enlanda terorisma komplotado, korupteco de politikistoj, sekretaj bankokontoj en Svislando kaj multaj aliaj nuntempaj makuloj de demokratiaj ŝtatoj. Kompreneble, la registaro ankaŭ ne povus kaŝi ion de la civitanoj. La solaj homoj, kiuj havus ion por timi, estus tiuj, kiuj havus ion por kaŝi. Estas en tiu senco, ke tia socio estus malferma.

Interesa ideo, laŭ mi. Tio kompreneble ne signifas, ke mi plene aŭ eĉ parte aprobas; sed en epoko, kiam mankas vere novaj ideoj en la politika filozofio, ĝi ŝajnas almenaŭ interesa kaj pensiga.

(La nocio "privateco" en Usono, kaj nun kompreneble alilande, iom strangas. Ĝi estas ne nur relative lastatempa laŭ historia perspektivo, sed ankaŭ ne nepre tuj komprenebla en aliaj kulturoj. Eĉ se oni havas nenion por kaŝi, oni sentas iuspecan atencon, se aliuloj konas oniajn farojn kaj aferojn. Ekzemple en tipa apoteko estas maŝino kiu senkoste mezuras onian sangotension. Sur la maŝino estas ruĝa butono, kiun oni premu post la mezuro, por forviŝi la ciferojn, ĉar "kompreneble" neniu volas, ke aliuloj sciu onian sangotension!)

* Alia blogo, kiun mi ĉiutage legas nuntempe, estas Akvosfero de nekonata japano. Aparte utilas ties rubriko "lingvo" sub "Kategorioj". Kiel mi, li/ŝi principe blogas ĉiutage. Ambaŭ blogoj estas en bona Esperanto.
reen al la indekspaĝo

23a Septembro, 2006.

SLOGANO

Pardonu nin, ke ni ekzistas;
honto nin enteren pistas!
Sed ni, antaŭ ol fariĝi lomo,
luktos ĝis la lasta homo.
— KM

(inspirita de uzretaĵo de Marko RAUMAHAA)

reen al la indekspaĝo

22a Septembro, 2006.

LA MENDEL-MUZEO, en Brno, Ĉeĥa Respubliko, nun partneras kun la Ĉikaga Field Museum por prezenti ekspozicion pri la fama "patro de la genetiko", Gregor MENDEL. Jen retpaĝo montranta fotojn, kun ankaŭ interesa fotogalerio pri pentrarto inspirita de la genetiko.

Multaj forgesas nuntempe, ke la evolucia teorio konsistas ne nur el la konceptoj de DARWIN, sed ankaŭ el la MENDEL-a genetiko (plus, laŭ mia kompreno, debatiga mekanismo por klarigi la nekonstantan rapidon de disspeciiĝado).

John HORGAN, la plej bona scienc-ĵurnalisto, kiun mi konas, verkis libron antaŭ dek jaroj: The End of Science [la fino de la scienco]. (Mi blogis pri ĝi la 4an de Aŭgusto, 2005.) En la aktuala numero de la revuo Discover (Oktobro 2006) li respondas al siaj multaj kritikantoj en la scienca komunumo. Li ankoraŭ defendas sian pesimisman opinion. Pri la biologio li skribas, ke vere ne estas multe da videbla progreso en la radikala plilongigado de la homa vivo, nek en la batalo kontraŭ kancero, aidoso, kaj aliaj malsanoj, malgraŭ multe da elspezitaj mono kaj tempo. Nur en la studokampo neŭroscienco, li vidas esperon de vere nova antaŭenpaŝo — la kompreno de la homa cerbo.

reen al la indekspaĝo

21a Septembro, 2006.

LARRY SANGER KLOPODAS "ALTERNATIVON" JE LA VIKIPEDIARO. Informis min Nicola RUGGIERO, al kiu dankon, pri nova projekto de unu el la fondintoj de la anglalingva Wikipedia, Larry SANGER. Ĉe http://citizendium.org/ eblas legi prie en la angla.

Resume, ĝi aldonos al la kolektiva partoprenado du novajn komponantojn: (i) fakulan gvidadon (fakuloj servos kiel "redaktoroj") kaj (ii) malanonimecon de la kontribuantoj (tiel ke identigeblaj unuopuloj devos respondeci pri la enhavo). Ĝi ekos (post kelkaj semajnoj) per la nuna enhavo de la anglalingva vikipedio (Wikipedia) kiel deirpunkto.

Kial? La retejo listigas kvar problemojn pri la ekzistanta Wikipedia. Mallonge:

• La nuna komunumo ne obeigas siajn proprajn regulojn konsekvence kaj efike.

• Anonimeco de la kontribuantoj kaŭzas misuzadon.

• La nuna komunumo tro ekskluzivemas.

• La nuna aranĝo forpelas universitatanojn, kiuj povus multon kontribui.

Skribas SANGER: "Ni volas starigi, ne anstataŭigon, sed alternativon, al Wikipedia — respondecan konstitucian respublikon* kiu kreos specialan lokon por fakuloj, kaj invitos la publikon kunlabori ŝultro-al-ŝultre kun tiuj." (emfazo de SANGER) Ĉu la alilingvaj vikipedioj sekvos la novan planon, kompreneble ne antaŭvideblas.

* Tiel! La vortumo iom eĥas nian Civiton...
reen al la indekspaĝo

20a Septembro, 2006.

Karlo FREEMAN (babileje Kofo) memorigis min, ke la martel-dulcimero — menciita hieraŭ — rolas en la muziko de pluraj landoj, sub diversaj nomoj: en Germanlingvujo Hackbrett, en Hungario cimbalom (zimbalono). Mi vidis ankaŭ ĉinajn kaj baratajn variantojn. Laŭ implicita sugesto de NPIV-2002, eble ni uzu ĉiam 'zimbalono' kiel ĝeneralan nomon.

* * *

malhajko

suno tra arbar' —
ho Dio savu tuj min
de plua hajko

* * *

Du pli de Lord DUNSANY mi taksis tradukindaj. La tuta kolekto en la fontlingvo (iomete arkaika angla) troveblas ĉi tie.

MISIDENTIGO

Lord Dunsany

xxx Famo, dum ŝi promenadis vespere en urbo, vidis la ŝminkitan vizaĝon de Fifamo, pavanta sub gaslampo, kaj multaj genuiĝis al ŝi en la malpuraĵo de la vojo.
xxx "Kiu estas vi?" Famo diris al ŝi.
xxx "Mi estas Famo," diris Fifamo.
xxx Tiam Famo kviete forŝteliĝis, tiel ke neniu sciu, ke ŝi foriris.
xxx Kaj baldaŭ Fifamo foriris kaj ĉiuj ŝiaj adorantoj leviĝis kaj sekvis post ŝi, kaj ŝi kondukis ilin, kiel decis, en sian denaskan Enfalujon.
elangligis KM

* * *

LA REVENO DE LA KANTADO

Lord Dunsany

xxx "La cignoj kantas denove," diris unu el la dioj al alia. Kaj rigardante suben — ĉar miaj sonĝoj portintis min al iu bela kaj fora Valhalo — mi vidis sub mi irizan vezikon, ne multe pli grandan ol stelo, brilantan bele sed feble. El ĝi suprenflugadis aro da blankaj sennombraj cignoj, kantante kantante, ĝis ŝajnis, ke eĉ la dioj estas sovaĝaj ŝipoj en oceano da muziko.
xxx "Kio ĝi estas?" mi diris al iu, kiu estis humila inter la dioj.
xxx "Nur mondo finiĝis," li diris al mi, "kaj la cignoj revenas al la dioj, redonante la donacon de kantado."
xxx "Tuta mondo morta!" mi diris.
xxx "Morta," diris tiu, kiu estis humila inter la dioj. "La mondoj ne estas eternaj; nur la kantado estas senmorta."
xxx "Rigardu! Rigardu!" li diris. "Baldaŭ estos nova."
xxx Kaj mi rigardis, kaj vidis alaŭdojn subenirantajn de la dioj.
elangligis KM
reen al la indekspaĝo

19a Septembro, 2006.

Skribis Walter KLAG, pri unu el la hieraŭaj fotoj:

Kara Ken!

Dankon pro la reekblogado.

Du homoj, kiuj tre influis mian vivon: Pri kio temas?

Salutas Walter Klag, Vieno

Nu, mi dankas pro la interesiĝo. Ili estas ĉampionoj de la popola muziko.* Cathy BARTON estas bonega banĝistino laŭ la malnova stilo (kvankam en la foto ŝi ludas gitaron). Ŝi kantas riĉvoĉe kaj ludas ankaŭ la martel-dulcimeron. (Fakte ŝi preskaŭ sole kaj senhelpe enkondukis la martel-dulcimeron en la usonan muzikon, sed... ĉiuj forgesis, kiu faris tion.) Ŝia edzo Dave PARA kantas kaj ludas gitaron kaj mandolinon. Jen paĝo pri ili en la angla.

Ignorante la spektaklan mone profiteblan muzikon, ili dediĉis sin al baladoj, historia materialo, kaj konservado de valoraj muzikaĵoj de la pasinteco. Kompreneble neniu povas gajni la vivon tiel; ili do devis/as labori por subteni sian muzikon. Ili loĝas en Boonville, Mizuro; Mizuro (malkiel Kansaso) havas longan muzikan tradicion. Ili instruis al mi, ke vere grandaj homoj ne scias, ke ili estas grandaj. (Ili ankaŭ kuraĝigis min pri la banĝo )

* Mi neniam scias, kiel traduki folk music. Tio signifas tute alie en iuj kulturoj, ol en Usono. Tiu muziko estas folklora, jes, kiu ne havas konatajn aŭtorojn. Sed iuj, plej rimarkinde Norman BLAKE, komponis kanzonojn en stilo folklora... mi devas lasi fali la manojn, kiam temas pri taŭga traduko.

* * *

UTILECON DE LA VIKIPEDIOJ mi trovis, dank' al mia amiko kaj kunblogisto Nicola RUGGIERO. Li prave atentigis min, ke Reta Vortaro estas bona indikilo, kion la nunaj E-istoj konsideras kiel la esperantan lingvon, kion signifas por ili tiu kaj tiu vorto, ktp.

Simile, la vikipedioj, kvankam dubindaj kiel fideblaj informfontoj (pro ne nur eraroj sed ankaŭ manko de ekvilibro kaj objektiveco, se diri nenion pri stila unueco), ili bonege servas kiel indikiloj pri tio, kion la nunaj homoj kredas, kaj kion ili estimas grava (en la angla vikipedio ekzemple, Michael JACKSON ricevas pli da paĝoj, ol Isaac NEWTON; en la esperanta, L. L. ZAMENHOF ricevas 7 paĝojn, kaj Albert EINSTEIN 3; ktp).

Tute kompreneble, la kolektivaj projektoj do multe pli informas pri la kontribuantoj, ol pri la efektiva mondo — kaj tio estas tute en ordo.

* * *

MI LEGIS en populara scienc-revuo, ke blatoj eksukcesis antaŭ 300.000.000 jaroj (± kelkaj milionoj), kaj simple ĉesis evolui. Estas bone scii, ke iuj aferoj ne ŝanĝiĝas.

* * *

MI LEGIS ankaŭ, ke fama biologo (kaj lastatempe fervora mediisto) Edward O. WILSON fine agnoskis, ke ekzistas kreaĵoj sen ajna malkovrebla utileco. Temas pri certaj specioj de kapopedikoj. Nenio eĉ manĝas ilin.

* * *

La deziro subteni la memestimon de lernejanoj preterpasis ĉiujn limojn. Laŭdire estas nun lernejo, kiu aljuĝas trofeon ankaŭ al tiuj, kiuj malvenkis en sportkonkuro ...

reen al la indekspaĝo

18a Septembro, 2006.

Resaluton! Kelkaj vidaĵoj el la Winfield-a festivalo:

La bone organizita kampadloko.

Afrika mbira, kun gena misfunkcio.


Du homoj, kiuj tre influis mian vivon.
reen al la indekspaĝo

12a Septembro, 2006.

BLOGPAŬZO. Nun venis la jartempo, kiam ni ĉiam veturas al la Winfield-a muzikfestivalo. Mi do foros ĝis proksimume lundo la 18a.

* * *

Skribis Markus REINOLD, el Kolonjo, pri mia hieraŭa blogaĵo:

Kara Ken,

mi devas multe labori nun kaj ne plu havas multon da tempo por Esperanto. Ĝuste pro tio mi ja forigis mian retejon. Tamen foje mi prenas la okazon alŝuti teksteton, kiu al mi plaĉas. Kompreneble mi, kiel ateisto, interpretas la rakonton alie ol vi. La paradizo ĉiam nur povas esti io sur tero. Estas tiel, ke ne ekzistas "lasta homo", sed naskiĝas daŭre aliaj homoj, dum aliaj mortas. Restas do sufiĉe da homoj por nutri unu la alian.

Via paradizo tamen estus tre antikva mondo, en kiu ĉiu nur zorgas por si mem. Sed la granda "avantaĝo" de nia civilizacio ja estas, ke ne ĉiuj devas esti farmistoj.

Amikaj salutoj el Kolonjo,
M@rkus~~~

De kie venis la ideo, ke mi estas teisto, mi ne scias. Tio memorigas min tamen pri anekdoto: Henny YOUNGMAN, fama usona komediisto (1906-1998), iam diris: "Mi iam klopodis fariĝi ateisto, sed mi forlasis la ideon; ili havas neniujn festotagojn..."

reen al la indekspaĝo

11a Septembro, 2006.

RABENRAKONTON APERIGIS Markus en Kolonjo, en la loko, kie antaŭe estis lia blogo. Ĝi tekstas jene (mi uzas tamen la literumon 'Elija'):

Rabeno iam petis Dion, ke li montru al li la ĉielon kaj la inferon. Dio akceptis kaj donis al li la profeton Elija kiel gvidanton. Elija gvidis la rabenon unue en grandan ĉambron, en kies mezo staris sur fajro granda kuirpoto plenigita kun bongusta kuiraĵo. Ĉirkaŭ ĝi sidis homoj kun longaj kuleroj, kaj ĉiuj ĉerpis el la poto. Sed la homoj aspektis palaj, magraj kaj mizeraj. Ĉar la preniloj de iliaj kuleroj estis multe tro longaj, tiel ke ili ne povis movi la bonegan manĝaĵon en la buŝon. Poste, kiam la vizitantoj ree estis ekstere, la rabeno demandis la profeton, pri kia stranga ejo temis. Temis pri la infero.
Tiam Elija gvidis la rabenon en la duan ĉambron, kiu aspektis same kiel la unua. En la mezo de la ĉambro brulis fajro, kaj tie kuiriĝis delicia manĝaĵo. Homoj sidis ĉirkaŭe kun longaj kuleroj. Sed ĉiuj estis bone nutritaj, sanaj kaj feliĉaj. Ili ne provis manĝigi sin mem, sed uzis la longajn kulerojn por doni manĝaĵon unu al la alia. Tiu ĉambro estis la ĉielo.

Vere devus temi pri senmorta vivo; alie, kiel manĝos la lasta homo? En mia prefera tera paradizo tamen, ĉiu homo nepre havus kuleron de ĝuste la taŭga longeco, kaj nutrus sin mem ...

reen al la indekspaĝo

10a Septembro, 2006.

Kara Onklo Andanto:

Vi, kiu scias ĉion, nepre povos solvi disputon inter mi kaj mia bofrato. Li inventis komputil-muson kun vangharoj, por donaci kristnaske al "tiu, kiu havas ĉion". Mi kunsendas bildon. Rimarku zorge ke ĝi havas ses vangharojn. Mi insistas, ke muso havas multe pli da vangharoj, ol ses. Mia patro diras, ke la nombro de vangharoj ne estas konstanta, sed varias pomuse.

Kio estas la fakto pri la afero?

Muspleksita en Miĉigano

Kara Muspleksita:

Kompreneble vi povus konduti kiel racia persono, kaj kapti muson, kaj nombri la vangharojn. Sed unu muso ne sufiĉus; por havi samplon adekvatan, mi dirus, eble, cent musoj. Vi povus esti nova Aristotelo pri musoj.

Sed se vi ne volas kapti cent musojn, riskante danĝerajn musmordojn, vi povas akcepti mian seneraran aŭtoritaton. Normala muso havas precize 33 vangharojn ĉiuflanke, do entute 66. (Tion trovu en via Vikipediaĉo!) Via bofrato tamen restu kun ses. Se la publiko rimarkus detalojn, la mondo estus tre alia, ol ĝi estas.

Musologie via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

9a Septembro, 2006.

NOVA SEKCIO "MIA BANĜO-MUZIKO". Hieraŭ mi aldonis al mia indekspaĝo sekcion por mia banĝomuziko. Nun Vi povas aŭdi min; gratulon :)

Se mi sciintus kiel simpla estas aldono de sondosiero al retpaĝaro, mi estus tion farinta longe antaŭe. Tamen ĝis nun mi enmetis nur unu prezentaĵon. Tio almenaŭ eble kontentigos tiujn, kiuj havas preskaŭ certe falsan koncepton, kiel sonas banĝo ludata laŭ la malnova maniero (clawhammer*). (Estas tiom da diversaj manieroj uzi esence la saman instrumenton, ke preskaŭ taŭgus paroli pri malsamaj instrumentoj.)

* La nomo de la ludmaniero, esperantigebla kiel "forkbekmartela metodo", venas de tio, ke oni tenas la (kutime dekstran) manon konture kiel forkbeka martelo, frapante la kordojn per la ungodorsoj.
reen al la indekspaĝo

8a Septembro, 2006.

Skribis Beĉjo (Behrouz SOROUSHIAN) el Toronto, pri mia hieraŭa blogaĵo::

Kara Ken,

Mi ankaŭ provis tiun retpaĝon. Mi estis jam certa ke mi ne povos serĉi perslingvajn iranajn muzikojn tie, do mi elektis okcidentan muzikon. Unue ĝia titolo "Aranjuez Mon amour". La rezulto estis kvar proponoj kiuj neniel rilatis al mia elekto. Do mi tajpis la nomon de artisto "Richard Anthony". Kaj rezulte la retpaĝo proponis nomon de alia homo kiu ne estis mia elektita artisto! Ŝajnas ke tiu programo pri mia elekto fuŝis. Jen kelkaj retpaĝoj pri la muziko Aranjuez Mon amour de Richard Anthony:

http://www.paroles.net/chansons/10896.htm
http://www.discogs.com/release/706698
http://www.retrojeunesse60.com/richard.anthony.html
http://lyricsplayground.com/alpha/songs/a/aranjuezmonamour.shtml

Tiel ŝajnas ke la artisto kaj la muziko ne estas nekonataj!

Amike via, beĉjo

Sendube la aŭtoro de la gazeta artikolo mem ne provis ĝin. Sed mi ne rekomencu pri tiu mia plej prefera pafcelo, la ĵurnalistoj...

reen al la indekspaĝo

7a Septembro, 2006.

PANDORSKATOLO. Kiel mi menciis en antaŭa blogaĵo, mia edzino ĉiam eltondas el la gazetoj artikolojn ktp supozeble por mi interesajn. Ĉi-foje temis pri http://www.pandora.com/, projekto naskiĝinta el la t. n. "Music Genome Project". Ĝi estas esence muziktrajta analizilo. Laŭ la gazetaĵo oni iru al tiu paĝo, donu informon pri la muziko, kiun oni ŝatas, kaj la programo reciprokos informon pri plia muziko, kiun oni verŝajne ankaŭ ŝatos. Ekscitite mi provis ĝin.

Bedaŭrinde, mi forgesis pri la nuntempa defaŭlta signifo de la vorto 'muziko'. Unue oni petas doni "artiston aŭ kanzonon". (Eĉ komponistoj ŝajne ne ekzistas en la aktuala muzika scenaro.) Mi entajpis "Franz Schubert". Tiam tekstas iom nekonsekvence: "Ni serĉas plian muzikon similan al Franz Schubert. Intertempe, jen muziko simila al Franz Schubert." Tiam komenciĝas iuspeca "bom ĉa ĉa bom ĉa ĉa". Nenio plu okazis, do mi forlasis la retpaĝon.

reen al la indekspaĝo

6a Septembro, 2006.

LA CENTRA ERARO de la skolo "inteligenta dezajno" estas tre simpla logikeraro, tamen ŝajne ne vaste komprenata.

ID-adeptoj false rezonas, ke ĉar iu specifa eventualo okazas kontraŭ enorma malprobableco, la tuta procezo, kiu produktas ĉiujn eventualojn, kondutas kontraŭ enorma malprobableco. Ekzemple: ni prenu ordinaran kartaron, kiu enhavas 52 kartojn. Estas preskaŭ 1068 eblaj ordoj de la 52 kartoj. Sekve se ni miksas la kartojn, la probableco de la rezulta specifa ordo estas 1 en 1068.

Sed iu ajn el la eblaj ordoj havus la saman malprobablecon. Aliflanke la probableco, ke la miksita kartaro havos unu el la specifaj ordoj, estas 1, t. e. certeco. Ĉar iu ordo devas rezulti de la miksado. Alivorte, la procezo tute ne estas malprobabla. Kaj ĝuste tion la ID-istoj devas montri, por suspektigi la evolucion surbaze de la probableco.

(La klarigo venas de la usona matematikisto John Allen PAULOS.)
reen al la indekspaĝo

5a Septembro, 2006.

MI VERE ĜOJAS SCII, ke la Eŭropa Spac-Agentejo surlunigis sondilon. Sed eble 'surlunigis' ne estas la ĝusta vorto. Post vojaĝo de 14 monatoj la probilo kraŝis sur la lunon kun rapido de 7.242 km/h kaj pulvoriĝis. Oni raportas, ke tio estis la intenco.

Ja ĉiuj kulturoj havas siajn specialajn karakterojn...

* * *

AMAS-ELMORTOJ de vivformoj okazis kelkfoje dum la historio de la tero. Tiu je la fino de la permio estis la plej katastrofa, kaj okazis antaŭ 248.000.000 jaroj, multe pli frue, ol la plibone konata kretaceofina amas-elmorto, kiu okazis antaŭ nur 154.000.000 jaroj (± kelkaj milionoj...), kaj eksmodigis, bonŝance por ni, la dinosaŭrojn.

Estas rimarkinde, ke neniu scias la kaŭzojn de tiuj ekstermiĝegoj, malgraŭ multe da spekulativo. Kosmaj eventoj, kiuj tre ofte proponiĝis antaŭ jarcento, kaj poste deklariĝis nesciencaj, nun ĝuas novan popularecon. Homa respondeco ne enkalkuliĝas, krom se oni akceptas certajn Hinduajn doktrinojn, laŭ kiuj homoj pli-malpli ĉiam ekzistis.

Antaŭe mi pensis, ke pro la (laŭ lastatempa malkovro, akceliĝanta) ekspansio de la spac-tempo, ankaŭ la tero pligrandiĝas, sekve antaŭ ekzemple 248.000.000 jaroj ĝi estis tiel malgranda, kiel nuna molekulo. Kompreneble ne multaj vivformoj povus kune ekzisti sur tiel eta sfero. Mi proponis tion al paleontologo en mia universitato, sed li forsendis min kun mistera rideto.

Mi nun certas, ke la solvo estas

Nur restas la problemo, kio estas R kaj B.

reen al la indekspaĝo

4a Septembro, 2006.

LA DEMAGOGO KAJ LA DEMIMONDANINO

Lord Dunsany

xxx Demagogo kaj demimondanino hazarde samtempe alvenis la pordegon de Paradizo. Kaj la Sanktulo rigardis ilin ambaŭ malĝoje.
xxx "Kial vi estis demagogo?" li diris al la unua.
xxx "Pro tio," diris la demagogo, "ke mi apogas tiujn principojn, kiuj faris nin tio, kio ni estas, kaj mi karigis nian Partion al la granda koro de la popolo. Mallonge, mi staradis neŝanceleble sur la platformo de la popola reprezentado."
xxx"Kaj vi?" diris la Sanktulo al la anino de la demimondo.
xxx "Mi volis monon," diris la demimondanino.
xxx Kaj post kelkaj minutoj da pensado la Sanktulo diris: "Nu, envenu, kvankam vi ne tion meritas."
xxx Sed al la demagogo li diris: "Ni vere bedaŭras, ke la limigita spaco, kiun ni havas je nia dispono, kaj nia domaĝa manko de interesiĝo pri tiuj Demandoj, kiujn vi tiom strebis inokuli kaj tiom defendis en la pasinteco, preventas ke ni donu al vi la apogon, kiun vi petas."
xxx Kaj li fermis la oran pordegon.
elangligis KM

reen al la indekspaĝo

3a Septembro, 2006.

LA VERMO KAJ LA ANĜELO

Lord Dunsany

xxx Rampante el la tomboj de la mortfalintoj, vermo renkontis anĝelon.
xxx Kaj kune ili rigardis la reĝojn kaj reĝlandojn, kaj la junulinojn kaj junulojn, kaj la urbojn de la homoj. Ili vidis la maljunulojn pezajn en iliaj seĝoj, kaj aŭdis la infanojn en la kampoj ludantajn. Ili vidis forajn militojn kaj militistojn kaj ĉirkaŭmurigitajn urbetojn, saĝon kaj malbonon, kaj la pompon de reĝoj, kaj la popolojn de ĉiuj landoj, kiujn konis la sunlumo.
xxx Kaj la vermo alparolis la anĝelon dirante: "Jen mia manĝaĵo."
xxx
murmuris la anĝelo, ĉar ili iradis apud la maro, "kaj ĉu ankaŭ tion vi kapablas detrui?"
xxx Kaj la vermo paliĝis pro sia kolero ĝis grizeco vide terura, ĉar jam tri mil jarojn li estis peninta detrui tiun verson, kaj tamen ankoraŭ ĝia melodio sonoris en lia kapo.
elangligis KM
(Mi devis supersigni la helenaĵon kvazaŭ ĝi estus moderngreka, pro manko de klasika tiparo. La ĉitaĵo troviĝas en Libro 1 de la Iliado de Homero, kaj signifas proksimume: "sed li iris laŭ la bordo de la sonanta maro".)

reen al la indekspaĝo

2a Septembro, 2006.

Denove Lord Dunsany.

KARONO

Lord Dunsany

xxx Karono sin klinis antaŭen kaj remis. Ĉio unuiĝis kun lia laco.
xxx Por li ne temis pri jaroj nek jarcentoj, sed pri vastaj inundoj da tempo, kaj pri malnova pezeco kaj brakdoloro, kiuj fariĝis por li parto de la plano de la dioj, farita el la sama materialo kun la Eterno.
xxx Se minimume la dioj sendintus al li kontraŭan venton, tio estus dividinta en lia memoraro la tutan tempon en du egalajn slabojn.
xxx Tiel grizaj ĉiam estis ĉiuj aferoj tie, kie li estis, ke se iu brileco okazintus unusekunde inter la mortintoj — sur la vizaĝo ekzemple de tia reĝino, kiel Kleopatro — li ne ĝin povintus percepti.
xxx Estis strange, ke la mortintoj nuntempe alvenas tiel grandnombre. Ili alvenas pomile kaj antaŭe nur po kvindeko. Estis nek la devo de Karono, nek ties inklino, pripensi tiajn aferojn en sia griza animo. Li klinis sin antaŭen kaj remis.
xxx Tiam dum tempeto neniu venis. Ne estis kutime ke la dioj ne subensendu iun de la tero dum tia tempeto. Sed la dioj scias plejbone.
xxx Tiam venis unu viro sole. La eta fantomo eksidis tremante sur soleca benko, kaj la boatego forpuŝiĝis. Nur unu pasaĝero; la dioj scias plejbone. Kaj la granda kaj laca Karono antaŭenremis apud la silenta tremanta senkorpuleto.
xxx Kaj la sono de la rivero similis potencan suspiron, kiun eligis Malĝojo en la komenco inter siaj fratinoj, kiu ne kapablis formorti kiel la eĥoj de la homa malĝojo sur teraj montetoj, sed tiel maljunis kiel la tempo mem, kaj kiel la doloro en la brako de Karono.
xxx Tiam la boato el la malrapida griza rivero alvenis la bordon de la urbo Dis, kaj la eta ankoraŭ tremanta silenta spirito paŝis stranden, kaj Karono turnis la boaton por lace reiri al la mondo. Tiam parolis la etaĵo, kiu iam estis homo:
xxx "Mi estas la lasta," li diris.
xxx Neniu antaŭe iam igis Karonon rideti; neniu antaŭe iam igis lin plori.
elangligis KM

non averei creduto che morte tanta n'avesse disfatta


reen al la indekspaĝo

1a Septembro, 2006.

Mi ĵus malkovris Lord Dunsany (1878-1957), angla-irlandan verkiston de fantasto, sed siaspeca. Ege interesa.

Lia ordinara nomo estis Edward PLUNKETT. Li fariĝis 19-a Barono Dunsany en 1899. Tiu ĉi plurtalenta aristokrato estis ŝakĉampiono, lerta kriketisto, ĉasisto, kaj dramverkisto. Lia imagipovo estis preskaŭ senfina.

Jen mi tradukis mallongetaĵon.

LA RENDEVUO

Lord Dunsany

xxxFamo, kantante sur la ŝoseoj, kaj dum kantado ludante kun trivialaj aventuristoj, preterpasis la poeton.
xxxTamen la poeto daŭrigis krei por ŝi florkronojn el kantado, por kovri ŝian kapon en la kortoj de la Tempo: tamen ŝi daŭrigis porti anstataŭe la senvalorajn girlandojn, kiujn ĵetis al ŝi bruaj civitanoj en la vojoj, faritajn el pereemaj materialoj.
xxxKaj poste, kiam ajn tiuj girlandoj mortis, la poeto revenis al ŝi kun siaj florkronoj el kantado; kaj ankoraŭ ŝi ridis je li kaj portis la senvalorajn girlandojn, kvankam ili ĉiam mortis vespere.
xxxKaj unu tagon la poeto riproĉis ŝin amare, kaj diris al ŝi: "Bela Famo, eĉ en la ŝoseoj kaj en la vojoj vi ne hezitis ridi kaj krii kaj flirti kun senvaloraj viroj, dum mi laboris por vi kaj revis pri vi, kaj vi tamen mokis min kaj preterpasis min."
xxxKaj Famo turnis al li la dorson, kaj foriris, sed forirante ŝi rigardis lin super la ŝultro kaj ridetis rideton, kiun li antaŭe ne vidis, kaj, parolante preskaŭ flustre, diris:
xxx"Mi rendevuos kun vi en la tombejo malantaŭ la Labordomo post cento de jaroj."
elangligis KM

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.