Sendu al mi komentojn

30a Septembro, 2007.

LA MONDO DE MALGRANDAJ NOMBROJ. Maria Sandelin iam menciis, ke ŝi ŝatas blogi al malgranda aro da homoj (komento de 2007-02-19). Ankaŭ mi (kvankam kompreneble tio kreas virton el neceso!). Ĉu Vi iam aŭdis pri "la Leĝo de Sifton"? Plej verŝajne ne. Elisabeth Sifton estas renoma redaktoro kaj eldonisto en Usono. Antaŭ 25 jaroj ŝi vortumis sian "leĝon":

"La legantaro por unua romano estas nur centoble pli granda ol la suma nombro de amikoj kaj konatoj de la aŭtoro kaj eldonisto."

Mia "leĝo" baziĝas sur elcentaĵo: mi unu fojon lernis ke nova serioza libro en Los-Anĝeleso, Kalifornio, aĉetiĝas de nur ĉ. 125.000 homoj. La enloĝantaro de Los-Anĝeleso estas preskaŭ 10.000.000; tio do estas proksimume 1%. Ĝeneraligante mi alvenas al mia kruda "leĝo de 1%".

Unu el la komencaj motivoj de mia persona internaciismo estis la kredo — eble naiva — ke alilande, aparte Eŭrope, la "leĝo de 1%" ne validas. (Eble temas pri eĉ 2% )

Neniu kredus, ke io alloganta nur malgrandan nombron de interesatoj aŭtomate estas bona. Sed la inverso ŝajne havas tiom da leĝa forto, kiel gravito.

* * *

Mi aldonis piednoton al la lasta artikolo enlistigita en la indekspaĝo.

reen al la indekspaĝo

29a Septembro, 2007.

Skribis Tonyo del Barrio plue pri la temo de la 25a de septembro (vidu sube):

Saluton denove, Ken:

Estas bone plu debati kun vi, kvankam la maniero tion fari estas iom nekomforta. Eble vi devas translokiĝi al pli kutima maniero uzi blogojn. Mi supozas ke vi deziras eviti ties malavantaĝojn. Nu, mi intencas ŝanĝi la programon por blogoj, kaj eble transiros al Wordpress; mi jam rakontos pri la sperto.

Por mi estas neniu alternativo, se mi volas resti sendependa, ĉar mia provizanto permesas nur puran HTML; t.e. ne eblas ruli kutiman blogilon nek programon ekzemple por krei komentilon (eĉ se mi kapablus tion fari!).

Ĉiam eblas tamen ke alia blogisto lanĉu diskuton per sia propra blogo kaj komentilo, kiun mi povus partopreni.

Mi ne deziras ĝeni vin longigante la diskuton tro multe. Sed mi ne povas rezisti fari du komentetojn:

- Unu, pri la filozofiaj skoloj rilate al agnostikismo, ateismo kaj skeptikismo, mi devas konfesi mian nescion. Mi estas pli sciencema kaj eble iom pragmata. Mia ĉefa argumento estas la renversado de via aserto: "Tial surprizas min la abundo da nuntempaj t. n. ateistoj. Iuj, kiujn mi renkontis, post ioma diskuto, montriĝis fakte agnostikuloj". Mi tamen dirus: "Tial surprizas min la abundo da nuntempaj t. n. agnostikuloj. Iuj, kiujn mi renkontis, post ioma diskuto, montriĝis fakte ateistoj". La agnostikuloj kiujn mi trovis estas fakte duspecaj. Aŭ ili estis en realo ateistoj, tio estas, ili ne kredis je dio, sed ne kuraĝis nomi sin tiaj (ne forgesu ke nomi sin ateisto en la plejparto de socioj estas nekonvene aŭ eĉ danĝere, kaj eble tio parte eksplikas la mankon de sindeklarantaj ateistoj inter la filozofoj). Aŭ ili preferas ne doni "fortan" sindifinon, kaj preferas pli "leĝeran" vorton. Aŭ, tria ebleco, simple ili tute ne pensas pri la afero, kaj do ne estas mirinde ke ili "ne scias".

- Pri la rilato de parto de la maldekstro kun la islamismo... eble tio meritas propran blogaĵon. Mi klopodos rezervi tempon dum tiu ĉi semajnfino. Dume, mi pri tio ne havas dubojn, kaj en mia retejo troviĝas la teksto de la Manifesto de la 12: http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/manifesto12.htm Kiel mi diris en mesaĝo en alia retforumo, pri tio mi respondos kiel tiu maljuna kastilia kamparano al alireligia misiisto kiu vizitis lian hejmon: "Mi ne kredas je mia dio, kiu estas la ununura vera, des malpli je la via" ;-)

Amike,
Tonyo

Mi komprenas la senton, ke "agnostikulo" ne ŝajnas sufiĉe forta por indiki onian deteston. Mi simple pli inklinas al precizeco, kiam la temo estas principe filozofia.

Mi ne ŝatas harfendi, sed la Manifesto de la 12 reprezentas politike miksan grupon. Ayaan Hirsi Ali, eble la plej fama subskribinto, laboras sub la aŭspicioj de la American Enterprise Institute, usona dekstrisma organizaĵo. Antoine Sfeir estas eĉ Kristano kaj mi ne vidas ĉe li spurojn de klara politika pozicio. Kaj estas tiuj, kiuj neas la maldekstrecon eĉ de la gazeto, en kiu la Manifesto presiĝis, Charlie Hebdo. (Kompreneble, mi tamen bonvenigis la Manifeston, kaj ĝi ja almenaŭ parte estas escepto al mia ĝeneraligo.)

Mi aprezas vian anekdoton! Estas alia amuza rakonto: studento en sia unua jaro en la universitato kuras al profesoro pri filozofio kaj senspire proklamas, ke li (la studento) neas la ekziston de Dio. "Ho, ĉu?" diras la profesoro (kiu ja aŭdis tion kelkfoje antaŭe). "Mi povas argumenti konvinke, ke vi mem ne ekzistas; la demando pri Dio estas sekundara..."

reen al la indekspaĝo

28a Septembro, 2007.

HISTORIISMO, LA DUA DIO. "Ni venkos, ĉar Dio estas kun ni." Tiun daŭreman fidigilon oni ne multe aŭdas nuntempe; teistoj malpli abundas, kaj eĉ inter teistoj oni tiom primokis tiun sentimenton. Sed ankoraŭ ni aŭdas "la historio estas kun ni", se ne eksplicite, do kiel subtekston. Regas obstina ideo, ke la historio sekvas planon aŭ obeas principojn — unu el la signifoj de la termino "historiismo".

La ideo eĉ penetris en la lingvistikon. Iuj el la homoj, kiuj batalis (tiugrade prave) kontraŭ la preskriba gramatiko, ŝajne kredis, ke ĉiu lingvo havas sian specifan "naturan" disvolviĝon, kiun oni ne perturbu per siaj arbitraj klas-bazitaj kaj alispecaj preferoj (maskitaj kompreneble kiel "logiko").

Ankaŭ la Esperanto-movado ne eskapis la influon de la historiismo. Sikosek/Van Dijk interese rakontas en sia libro* pri la "verda bolŝevismo" de Lapenna ("Evoluo favoras nian solvon"). Sikosek opiniis "nekredebla" la facilon, kun kiu akceptiĝis tiutempe la plej absurdaj rezolucioj. (Mi estis aktiva E-isto dum la Lapenna-periodo, sed sciis nenion pri ĉio ĉi.)

La historio ja kredeble estas fiksita (en la senco, ke la tempo estas nur dimensio, kaj nur vivestaĵoj spertas ĝin kiel fluon), sed mankas evidento, ke ĝi sekvas evoluajn principojn. Ĉiuj teorioj konstruitaj sur tia bazo malsukcesis. Tamen la ideo rifuzas morti en Okcidento. Laŭ iuj interpretoj, Hegel kaj la hegelanoj, Marx kompreneble, poste Alexandre Kojeve, Max Weber, Paul Kennedy, plej laste Francis Fukuyama, k.a., nur sekvis (eventuale senkonscie) la bazan ideon de la Kristanismo pri celhava kaj kulmina historio.

Laŭ mi — kvankam mi ja ne detale pripensis la aferon — pli praktika demando estas, ĉu unuopa naciŝtato havu celon — alternative al nura drivado. Tiu ideo, estante platona, multe pli aĝas ol la unue menciita. Persone, mi timas la nocion.

* Esperanto sen mitoj, ppĝ. 104-109, dua eldono.
reen al la indekspaĝo

27a Septembro, 2007.

Pallax renkontis la grandan dion Arkahelon, kaj provis lin trompi per flatado:

P: Ho Arkahelo, senmorta dio! Kiom por vi estas miliono da jaroj?

A: Unu minuto.

P: Nekredeble! Kaj kiom por vi estas miliono da dolaroj?

A: Unu cendo.

P: Ho granda Arkahelo, ĉu vi povus doni al via servisto unu cendon?

A: Volonte. Nur atendu unu minuton...

* * *

Estas mito ke aviadila veturado estas danĝera. Male, ĝi estas tre sekura. Preskaŭ ĉiuj mortoj okazas post kiam la aviadilo surteriĝas.

reen al la indekspaĝo

26a Septembro, 2007.

BELGAN PROFESORON Philippe van Parijs mi defendis antaŭe;* mia ĝenerala tezo estis (kaj estas), ke agnosko de la realo ne konsistigas "apogon" al la realo. Nun tamen mi devas cedi, ke van Parijs vere ŝatas la anglan, pro ĝia "meza situo" inter la franca kaj la nederlanda, la du precipaj lingvoj de Belgio. (Laŭ lia prognozo, la angla iam estos la unua lingvo de Belgio; jen la kialo de lia apologio.)

Estas ja tiuspecaj lingvaj argumentoj favoraj al la angla kiel lingua franca, kvankam mi ĝis nun neniam menciis ilin. Ja ĝi ne estas "neŭtrala" kiel E-o; aliflanke ĝia klernivela leksiko, malkiel tiu de E-o (des malpli tiu de la skemisma E-o), estas skribe tuj rekonebla por tre multaj eŭropanoj. Sed plej grava estas la fait accompli: la angla jam rolas en la realo, kaj senelitigado de aliro al tiu lingvo estas la celo de van Parijs k.a.

Malgraŭ la lastatempa bruo pri la disfalo de Belgio, van Parijs finas sian pritrakton (verkitan tamen en majo) per optimismo kaj jam alia aludo al "fari virton el neceso":

Nek la flandroj nek la valonoj ŝajne baldaŭ fortranslokiĝos. Ilia sorto do estas, vivi kune ĝis la fino de la tempo... sekve, en lingvaj aferoj kiel alirilate, nur eblas fari virton el neceso.

* 5a Marto, 2004

reen al la indekspaĝo

25a Septembro, 2007.

Skribis Tonyo del Barrio pri mia hieraŭa blogtemo:

Kara Ken:

Kiel ĉiam, mi legas kun atento viajn tekstojn, eĉ se mi ofte ne konsentas kun vi. Aŭ, por esti pli preciza, ĝuste pro tio.

Vi ĵus pritraktis temon kiun mi ne povas ne komenti: la publikigon de libroj de ateistoj. Eble tio meritus pli longan pritrakton, sed mi deziras nun komenti nur specifan punkton. Vi diras: "Sed la ateisto asertas, 'Mi scias, ke ne ekzistas dio.'" Nu, mi ne scias kion diras "la" ateisto, ĉar mi ne pensas ke entute estas "unu" ateisto. Eĉ pli, estas evidente ke la ateistoj emas opinii tre malsame unuj disde la aliaj. Ja ili ne havas Eklezion, nek dogmojn, nek organizaĵon, eĉ apenaŭ tradicion. Ĝuste pro tio ili tiel malbone organiziĝas, kaj multe malpli influas en la socio.

Aliflanke, mi pensas ke la plimulto de ateistoj ne diras ke ili scias ke ne estas Dio. La plej ofta sinteno estas: por kredi ke io ekzistas, mi bezonas pruvojn, aŭ almenaŭ verŝajnajn kialojn. Mi ne povas akcepti ke io ekzistas nur ĉar iu homo iam tion asertis, kaj la tradicio de iliaj sekvantoj pri tio insistas. Mi ne vidis unukornulojn, mi taksas ke la iamaj pruvoj pri unukornuloj lamas, mi ne fidas la homojn asertantajn ke ili vidis unukornulojn; do, mi estas a-unukornul-isto. Mi ne diras ke mi estas certa ke ne ekzistas unukornuloj, kaj mi ja pretas ŝanĝi mian opinion se venas pli fortaj pruvoj.

Se iu dirus ke ĝi estas agnostika pri unukornuloj, do ke ĝi ne scias ĉu ili ekzistas aŭ ne, mi pensus ke tiu estas aŭ malkuraĝa aŭ intelekte malhonesta al si mem. La agnostikismo estas teorie altira, sed en la praktiko ĝi apenaŭ distingighas de la intelekta pigreco. Mi mem (kaj pardonu la komparon) emas uzi la samajn argumentojn rilate al Dio. Kaj ankaŭ la samajn kiujn ĉiuj teistoj prezentas rilate al *alies* dioj.

Unu lasta afero: la nuna apero de libroj pri ateismo tre facile klariĝas: kiam ekzistas tiu ĉi lastatempa ondo de atako fare de la religio kaj la religiuloj (kaj ne nur la islamaj), estas tute nature ke homoj publike elpaŝu. Mi tre dankas ilian malfermecon kaj kuraĝon. Estas cetere strange por mi ke en ĵusa blogaĵo vi asertis: "Mi verdire ne komprenas partiojn, kiuj nomas sin maldekstraj, sed neŭtralas pri batalema islama fundamentismo - kredsistemo, kiu reprezentas ĉion, kion la tradicia maldekstro supozeble abomenas." Mi tre konsentas kun tiu ĉi via lasta komento. Sed kiam maldekstraj homoj elpaŝas publike kontraŭ la religia fundamentismo, ili ankaŭ tiam ricevas vian kritikon!

Estas bone daŭre legi vin.

Amike,
Tonyo

Pri la signifo de 'ateismo' mi simple sekvis la kutimajn difinojn, kiuj troviĝas en vortaroj kaj en filozofiaj diskutoj. Tiu de NPIV tre similas al tiuj de la etnolingvaj vortaroj: "ateismo: doktrino, kiu neas la ekziston de dioj aŭ Dio." Certe unuopuloj malsamas (kaj konceptoj de Dio ege malsamas); sed estas frape, ke en la tuta historio de la filozofio, tre malmultaj homoj nomis sin ateistoj — unu mi prilegis, Diagoras de Melos, 5a jarcento a.K. (Liaj argumentoj eĉ sonas surprize nuntempece.) Tial surprizas min la abundo da nuntempaj t. n. ateistoj. Iuj, kiujn mi renkontis, post ioma diskuto, montriĝis fakte agnostikuloj.

Se vi konas epistemologian sistemon, laŭ kiu oni povus scii (ne kredi, sed scii) ke io NE ekzistas, bonvolu konigi ĝin al mi. Pro la abunda kontraŭ-evidento mi ne kredas je unikornoj kaj mi ne kredas je dioj, sed mi scias tre malmulton (detale pri scieblaĵoj filozofoj jam longe ne interkonsentas); pri negativa scio mi pretendas nenion. Kaj tiu, kiu pretendas nur nescion, estas laŭ kutimaj difinoj agnostikulo.

Fine, el la kvar aŭtoroj, nur unu oni povus nomi maldekstrulo, t.e. Hitchens, kaj li "kabeis" antaŭ kelkaj jaroj — fakte, ĝuste reage al la neŭtraleco de la maldekstro pri batalema islama fundamentismo* — kaj nun la maldekstro pli-malpli abomenas lin. Harris estas verkisto; neniu el liaj libroj estas politika. Dennett estas profesia filozofo. Dawkins estas sciencisto (etologo laŭ diplomiĝo) kiu multe verkas defende al la biologia evoluo. Tiuj kvar do ne rompis la silenton de la maldekstro!

* Vidu intervjuon de la 1a Januaro, 2006.
reen al la indekspaĝo

24a Septembro, 2007.

KVAR ATEISTAJ LIBROJ publikiĝis lastatempe en la angla; iuj sufiĉe rapide tradukiĝis alilingven: tiuj de Harris, Dennett, Dawkins, kaj Hitchens. Kritikantoj de tiuj verkoj esprimas pravigeblan miron, ke nuntempe tiom da homoj volonte nomas sin ateistoj, dum agnostikismo estas la maksimumo, kion permesas la sistema skeptikismo de la empiriistoj.

De la agnostikismo estas malforta kaj forta variantoj. Laŭ la malforta versio oni asertas, "Mi ne scias, ĉu ekzistas dio." Laŭ la forta versio oni asertas, "Ne eblas scii, ĉu ekzistas dio." Sed la ateisto asertas, "Mi scias, ke ne ekzistas dio." Eĉ sen konsideri la semantikan labirinton, klare ne eblas scii, ke io ne ekzistas. Nenio povus esti pli elementa. Kial, do, tiom da batalemaj ateistoj?

La respondo ne povas esti, ke ili simple ne konas la filizofion. Ja Hitchens, kvankam tre scia, ŝajne neniam tuŝis filozofian verkon; sed Dennett estas mem filozofo. Kio okazas? Mi ne scias.

Ĉiu rajtas kredi ion ajn. Sed ĉe la agresa kaj batalema ateismo estas unu granda embaraso: ĝi devas iel imunigi sin kontraŭ la akuzo, ke ĝi senrajte trudas sin en la aferojn de aliaj homoj. Oni do proponas la argumenton, ke la religio estas en si mem ĝenerale "danĝera". Tiu argumento tre malfortas. Evidente, politikaj ideologioj mortigis multege pli da homoj, ol la religio, kaj en nur unu jarcento (la lasta). Ĉu la kvaropo ne prefere fortimigu la popolojn for de politikaj ideologioj? Tion mi subtenus per mia lasta dolaro.

• Sam Harris, The End of Faith: Religion, Terror, and the Future of Reason. W. W. Norton (10a oktobro, 2005)
• Daniel Dennett, Breaking the Spell: Religion as a Natural Phenomenon. Viking Adult (2a februaro, 2006)
• Richard Dawkins, The God Delusion. Houghton Mifflin (18a septembro, 2006)
• Christopher Hitchens, God Is Not Great: How Religion Poisons Everything. Twelve Books, Hachette Book Group (1a majo, 2007)
reen al la indekspaĝo

23a Septembro, 2007.

LA INFANA RASO poemo V jam refoje (mi faris interpreteton la 31an de aŭgusto): mi legis la anglan version de Girvan McKay ĉe http://www.everk.it/phpwcms_filestorage/4/4_3.pdf.

En la angla versio la unua parto de V ne aspektas kiel parodio, ĉar la tradukanto "purigis" ĝin: la prozeca "pro kiso mia / malfermu al peniso mia" fariĝas and let my kisses be / to body's lock the key. La (ĉu ne intence?) plumpa "tra la pord' de via groto / penetri ĝis la skroto" fariĝas now through the hidden gate / in full to penetrate. Auld estas transformita en iuspecan modernan Lady Pokingham! La tradukanto ŝajne ne povis rezisti la tenton sendistinge altigi la lingvaĵon. Se la tuta traduko estas tia, la "ekstera mondo" (se uzi tiun ŝajne plioftiĝantan esprimon) nun ricevos stile homogenigitan anglan verkon.

La franca versio de Jean-Pierre Devny ne faras tion. Kaj la memorebla kvarverso en la originalo "milmilion' da spermoj / por krei unu homon / milmilion' da homoj / por krei unu Homon" en la angla estas a thousand million seeds / to make one child / a million men / it takes to make one man. Malaperis la majuskla "Homo" kaj do la (iom mistera) senco. En la franca plibone: Mille millions de semences / Pour faire un homme / Mille millions d'hommes / Pour faire l'Homme. Alia relativa triumfo por la franca versio (kvankam eblus plu diskuti tiun partaĵon).

reen al la indekspaĝo

22a Septembro, 2007.

JAM DENOVE ESTAS MIA DEVO plusendi bonajn novaĵojn — mi, konfesinta pesimisto.

2007 State of the Future estas raporto de la Monda Federacio de UN-Asocioj. Ĝi prezentas ĝenerale pozitivan vidon de la estonteco: homoj fariĝas pli riĉaj, pli bone instruataj, pli pacemaj, pli interkonektitaj, kaj pli longvivaj. La raporto tamen ankaŭ avertas, ke la mondo fariĝas pli korupta, disloke pli dense enloĝata, pli varma kaj pli danĝera.

La sama konkludo, minus la nuntempeca ĵargono: la abismo inter deculoj kaj kanajloj kreskas. (Pri la vetero, neniam estis rimedo.)

reen al la indekspaĝo

21a Septembro, 2007.

KAVALIRAJ ESENCOJ. Jen, tre malnova legendo povas konigi al ni la koncepton de esencoj. La rakonto apartenas al la granda legendaro pri la Reĝo Arturo kaj la kavaliroj de la Ronda Tablo. La plej konvenaj tekstofontoj estas tiuj de Geoffrey of Monmouth, Chrétien de Troyes, k.a.

Unu vesperon Sir Perceval eniris valon, kaj venis al dometo de ermito; kaj la ermito bonvenigis lin afable, kaj tie Perceval tranoktis. Matene li leviĝis, kaj jen! neĝofalo okazis dum la nokto, kaj birdo, mortigita de falko, kuŝis antaŭ la dometo. Kaj poste la ĉevalo de Sir Perceval estis kaŭzinta bruon kaj fortimigis la falkon, kaj korako surteriĝis, interesite pri la morta birdo. Kaj Sir Perceval staris tie senmove, kaj komparis la nigrecon de la korako kaj la blankecon de la neĝo kaj la ruĝecon de la sango, kun respektive la hararo de sia plejamata damo, ŝia haŭto pli blanka ol la neĝo, kaj la ruĝeco de ŝiaj vangoj.

Arturo kaj siaj kamaradoj tiutempe serĉadis Sir Perceval, kaj hazarde venis apud tiun lokon. "Ĉu vi scias," demandis Arturo, "kiu estas tiu kavaliro kun la longa lanco, staranta antaŭ la dometo tie?" "Sinjoro," diris unu el la junaj kamaradoj, "mi iros tien por sciiĝi." Do la junulo venis al Sir Perceval, kaj demandis kiu li estas kaj kion li faras. Sed Perceval tiom ensorbiĝis en sia pensado, ke li ne respondis. Tiam la junulo ŝovis sian lancon al Sir Perceval, kaj Sir Perceval frapis lin tuj al la teron. Kaj la junulo revenis al Reĝo Arturo, kaj raportis kiel malĝentile la kavaliro traktis lin. Tiam Sir Kay diris, "Mi mem iros." Kaj li salutis al Perceval, kaj ricevis neniun respondon, kaj parolis al li malĝentile kaj kolere. Kaj Perceval frapis ankaŭ lin per sia lanco, kaj li falis sur la teron, kaj rompis siajn brakon kaj ŝultron, kaj senkonsciiĝis; kaj lia ĉevalo revenis al la grupo de Arturo.

Tiam diris Sir Gawain, nomata la Orlangulo: "Ne taŭgas, ke oni ĝenu honorindan kavaliron dum ties pensado." Kaj Sir Gawain mem iris al Sir Perceval, kaj parolis al li ĝentile kaj milde, kaj fine kun granda ĝojo ili malkovris, kiu li estas, kaj Sir Perceval rekuniĝis kun Reĝo Arturo kaj kun la korto.

Tiuj aferoj, kiujn Sir Perceval komtempladis, estis esencoj. Ili estas la solaj aferoj, kiujn ni spertas rekte kaj sendube (kaj pro tio preskaŭ neniam rimarkas).* Por mi estas mirinde, ke io tia troviĝas en tiel malnova legendo pri kavaliroj! Sed la monda literaturo plenplenas je surprizoj.

* La plej bona difino de Santayana-esencoj, kiun mi konas, estas: "la karakteraj enkorpiĝoj, kiujn ekzistanta objekto devas alpreni por esti spertata de homoj" (The Internet Encyclopedia of Philosophy)
reen al la indekspaĝo

20a Septembro, 2007.

AŬTUNAJ PENSFOLIOJ

La diferenco inter populara muziko kaj klasika muziko: en la populara muziko, estas tri ritmoj por mil homoj. En la klasika muziko, estas mil ritmoj por tri homoj. (Aŭdita en Winfield; adaptita.)

* * *

Kiel ni scias, ke la lumo propagiĝas pli rapide ol la sono? Per tio, ke multaj homoj ŝajnas inteligentaj, ĝis kiam ili diras ion.

* * *

Ha! Tiom pri moderna muziko. Ŝajnas, ke la plej populara verko de 12-tona komponisto Alban Berg (1885-1935), ties Violon-konĉerto, ludiĝis dum 65 jaroj, kaj la tutan tempon neniu rimarkis centojn da mispresitaj muziknotoj. I rest my case.

* * *

La vaporo, kiu sonigas la fajfilegon, ne turnas la radon. (Malnova kanto.)

* * *

La oktobra numero de la usona scienc-revuo Discover jam aperis, kaj presis neniujn leterojn al la redakcio pri Esperanto (vidu mian blogeron de la 14a de aŭgusto 2007).

reen al la indekspaĝo

19a Septembro, 2007.

Ĵus antaŭ mia foriro al la muzikfestivalo, Gunnar Fischer sendis plurajn komentojn pri antaŭaj blogeroj:

Kara Ken,

post longa paŭzo mi prenas la tempon por komenti kelkajn enskribojn de la pasintaj monatoj. Mi provas eviti personan politikan opinion, ĉar "pri politiko oni ne skribu en reta taglibro", kiel mi ĉiam diras.

13a de majo

- Ĉu nepre devas esti la "francia elekto"? Ĉu la esprimo "franca elekto" ne sufiĉas? Lastatempe mi vidas daŭre pli ofte, ke homoj ne plu uzas la kvalitovorton de la origina radiko, sed formas ĝin el la landonomo. Mi ne komprenas, kial - la vortoj iĝas pli longaj, sed ne pli ekzaktaj. Ĉu la t.n. "politika ĝusteco" malkuraĝigas la uzadon de naciecaj vortoj? Sed la eskapo en la formo de landonomo estas nur ŝajna respondo... Tiu lingvouzo forte pensigas min. Mi serioze konsideras, baldaŭ transiri al la "ujo"-formoj por kontraŭstari tiun evoluon, kiu laŭ mi estas malrekomendinda.

Fakte mi neniam uzis tiun formon sen hezito, ĉar la distingo eblas nur ĉe landonomoj, kiuj permesas la sufiksojn '-i/-uj' (malkiel ekzemple Meksiko, Brazilo, Usono...). Sed surprizas min, ke vi skribas "sed ne pli ekzaktaj". Temas pri unu el la distingoj, haveblaj en nia lingvo, kiuj farus ĝin pli ekzakta ol la eŭropaj etnolingvoj. Sed jes, laŭ la PV-oj, la simpla radiko sufiĉas.

- Rilate al la "laŭgrada sinturnado for de la tradicia Maldekstro" necesas demandi pri la kialoj. Almenaŭ en Germanio, la cirkonstancoj estas jenaj: La tradicie maldekstraj partioj mem forturnis sin de maldesktra politiko por kapti "la novan mezon". Post kelkaj jaroj formiĝis nova maldekstra partio, kiu allogas homojn, kiuj estas seniluziigitaj pro la dekstriĝo de sia antaŭa partio. Malgraŭ la unua impreso, la homoj ŝajne daŭre interesiĝas pri maldekstra politiko, do ne iĝis pli dekstraj... (Ĉu oni ŝatas tion aŭ ne, kompreneble ĉiu decidu mem.)

Nu, iuj komentistoj nuntempe distingas inter "maldekstro" kaj "pseŭdo-maldekstro". Mi verdire ne komprenas partiojn, kiuj nomas sin maldekstraj, sed neŭtralas pri batalema islama fundamentismo — kredsistemo, kiu reprezentas ĉion, kion la tradicia maldekstro supozeble abomenas.

15a de majo

La nulsuma pensado estas la bazo de la merkata ekonomio. Se entute kreskas la riĉeco kaj ĉiuj profitas de tio, kial plendi?

La problemo estas, ke la homoj ne plu prezentas ĝin, kiel vi faras, sed inverse: La politikistoj en Germanio ekde jaroj predikas, ke "la kuko" ŝrumpas, kaj ke pro tio, ke la riĉuloj devas ricevi pli, la aliaj devas ricevi malpli. Ĝuste tiuj eldiroj kreas tiom multan proteston kontraŭ la tutmondiĝo kaj "necesaj reformoj". Kiu miru pri tio, ke homoj malŝatas pesimismajn profetaĵojn kaj demandas pri alternativo?

16a de majo

Mi malkonsentas rilate al viaj tezoj. Eble en la jaro 1980 la distingo inter "finvenkistoj" kaj "raŭmistoj" estis adekvata, sed hodiaŭ mi taksas ĝin eksdata. Reale mi apenaŭ renkontas homojn, kiuj serioze pensas, ke "ni baldaŭ anstataŭigos la anglan per Esperanto". Aliflanke mi konas malmultajn aktivulojn, kiuj konsideras Esperanton kiel nuran ilon por bone amuziĝi. La plej multaj troviĝas ie en la mezo.

Estas ofta eraro, aserti ke homo nur povas esti kompleta idealisto aŭ kompleta realisto. Tiu pensmaniero mem estas ekstremisma.

Mi havas la impreson, ke estas tute respektinde esti raŭmisto, se nur oni ne mencias la vorton. Tiuj homoj, kiuj okupas "mezan pozicion", malofte diras al ni, kion precize ili kredas pri la ileco de Esperanto. Sed estu kiel ajn, mi reinteresiĝis pri Esperanto nur kiam mi sciiĝis pri la Manifesto de Raŭmo.

18a de majo

Siatempe (t.e. iam en 2001 aŭ 2002) mi verkis detalan kritikon pri "Esperanto sen mitoj" kaj sendis ĝin al la aŭtoro. Mi ne scias, ĉu li ion el tio atentis dum la verkado de la 2a eldono. Sed neniu diru, ke la libro ricevis nur pozitivan eĥon aŭ ke neniu kritikis lin. Mi faris mian devon!

16a de junio

Dum la Internacia Seminario 2003/04, mi prelegis pri statistikaj eraroj, kiuj ofte okazas. La plej multaj homoj (erare) kredas, ke ili kapablas verki, realigi kaj analizi enketojn. Mi ankaŭ trovis kaj prezentis ekzemplojn el Esperantujo, kiuj montris tiun malĝustan memtaksadon.

19a de junio

Necesas mencii, ke jam delonge ekzistas Esperanto-versio de la kanto "Die Gedanken sind frei". Tiu antaŭa versio ekzemple troviĝas en mia kantaro (http://www.muenster.de/~kunar/publika_kantaro.htm). Fakte Cezar mem mencias B. Klatil kiel aŭtoron de pli frua traduko.

Due kaj same grave, la kanto ne havas marŝmelodion. La takto estas trikvarona, do taŭgas por valso, sed certe ne por marŝo! Vidu ekzemple la indikon pri la takto ĉe la notoj. Ke ne eblas marŝi laŭ tiu kanto, eĉ pli bonigas ĝin laŭ mi.

Eble ni usonanoj buĉis la ritmon! (Tiu kanto estas unu el la kutimaĵoj de la usona popolmuzika repertuaro; ĝi enestas multajn antologiojn.) Ĉe ni ĝi marŝecas, malgraŭ la triopa metriko. Por ni la ritmo jenas:

[puls] Die GeDANKen sind FREI [puls], wer KANN sie erRATen [puls]

Krom la unua, ĉiu 1-pulso koincidas kun akcenta silabo: (1) 2 3 1 2 3 1 (2) 3 1 2 3 1 2 (3). Sed kiel eble plej baldaŭ mi aŭskultos ĝin rete, kiel la germanoj ĝin kantas.

22a de junio

Vi mencias ekzemplon por la ĝenerala fenomeno, ke Esperantujo ideologie tre diversas laŭ la kontinentoj. En Brazilo ŝajne regas verva idealismo, kiun oni en Eŭropo taksas eksdata kaj eĉ malutila. Dum la pasintaj jaroj, mi ĉiam pli forte perceptis tiun diferencon. Eŭropaj esperantistoj ofte havas tre pragmatisman aliron al la lingvo. Se oni varbas en Germanio per la samaj metodoj, kiujn Brazilanoj uzas en sia lando, homoj tuj forturniĝas, opiniante ke Esperantujo estas sekto (pro la nekredeblaj promesoj pri tutmonda paco, harmonio kaj egaleco) kaj/aŭ ke Esperanto estas io sen praktikaj valoroj aŭ sukcesoj (ĉar se ekzistus tiuj, oni varbus per ili kaj ne nur per "bonaj ideoj").

Kore salutas

DĴ Kunar

Ŝajne malsamaj (sub)kulturoj ja estas la ĝusta respondo. Kaj praktika rezulto estas ke oni hezitu sendi monon al E-istoj; oni neniam certas, kion ili faros per ĝi. Sed miaflanke, se mi povus akiri Esperantan libron, kies paĝoj restus en la libro, mi eble pretervidus ĉion alian. Serioze.

reen al la indekspaĝo

18a Septembro, 2007.

Resaluton!

LA MUZIKFESTIVALO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni vidis virinon danci kun bebo:
tio ne kostis ŝilingon;
violon-arkpinto tien kaj reen
desegnis oran ringon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ĉi-matene pluveto ne forgesis
diamante kovri la kamparon;
fine alvenis la varma suno:
tio ne kostis dolaron.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Da freŝo de kafo vastrenoma
iu tenda forneto disigis bendon;
ni flaris l' aeron tute rekone
kaj tio ne kostis cendon.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

11a Septembro, 2007.

BLOGPAŬZO. Nun ni preparas vojaĝi al la ĉiujara blugras-festivalo en Winfield. Blogado rekomenciĝos venontan semajnon.

reen al la indekspaĝo

10a Septembro, 2007.

SANTAYANA KAJ BUDHISMO. Tre ofte okazas, ke ni okcidentanoj prenas el aliaj tradicioj ideojn kaj konvinkojn kaj konstatojn, kiuj jam ekzistas en la nia; ni simple ne sufiĉe konas la nian. La similecoj inter la fina filozofio de George Santayana kaj tiu de la (malnaiva) Budhismo estas ofte komentataj.

Sed oni pagas grandan prezon por havi supernaturajn konsolojn. La ĝenerala problemo pri religioj estas, ke ili insistas konservi radikojn en la pasinteco. Kiel ĉiuj sistemoj bazitaj sur kredo je fina perfekta justeco, la sistemo de karmo, heredita de pli fruaj sistemoj de Orient-Azio, fine ne povas eskapi la ideon ke la homo centras en la universo; en scienca epoko, tio estas vera Aĥila tendeno.

Alia problemo estas la breĉo, eĉ abismo, inter onia filozofio kaj onia ordinara vivo. Baratana amiko mia, eklektika en sia filozofio, kiu frekventis aŝramon ie en Iovao, ofte diris, ke ne vere ekzistas bono kaj malbono, kaj ke ni kreas nian propran realon. Kiam mi donis ekzemplojn (trivialajn) por montri, ke ne eblas vivi kvazaŭ ne ekzistus bono kaj malbono (se oni murdas Viajn infanojn, ĉu tio ne estas malbona?), nek kvazaŭ ni kreas nian propran realon (ĉu Vi flugus en aviadilo, kiun laŭ Via scio ne prizorgis teknikisto?), li cedis, ke jes, ni devas vivi laŭ unu maniero, sed kredi laŭ alia. (Ĉar tiu amiko estis honesta ulo.)

Santayana solvis ambaŭ problemojn. La universo baziĝas sur esencoj, puraj formoj, kiuj estus realaj ĉu estus homoj aŭ ne. Jes, la memo estas iluzio (kiom ni scias). Bono kaj malbono estas relativaj (kiom ni scias). Plena skeptikismo necesas. Sed ankaŭ ni kredas je la materia mondo — NE ĉar ni havas evidenton por la materia mondo, sed ĉar ni estas bestoj, kaj ni ne povas ne kredi je la materia mondo. Alivorte Santayana vidis, ke necesas forlasi la postulaĵon, ke ni kredu nur tion, por kio ni havas evidenton: iuj kredoj estas devigaj. Lia analizo nomiĝas animal faith [besta fido].

Tio estas nur tuŝeto al la temo, sed ja temas nur pri blogo...

reen al la indekspaĝo

9a Septembro, 2007.

Nur por forigi eventualan dubon en ies menso — tiu en la ekrano ne estas Probal Daŝgupta

L'HOMME DU TRAIN (The Man on the Train, Das Zweite Leben des Monsieur Manesquier, L'uomo del treno, Hombre del tren, Mannen på tåget, A Férfi a vonatról, ktp.), filmon eldonitan en Belgio en 2002, de la franca reĝisoro Patrice Leconte, mi ĵus spektis. Mi blogis antaŭe, ke mi ne konsideras filmojn kiel artformon, kaj kial. Sed plie, ŝajne ne eblas filmo, kiu realisme portretas du temojn: (i) religion kaj (ii) intelektulismon.

La konversacio de M. Manesquier eble estas tio, kion la publiko imagas kiel konversacion de intelektulo. Sed ties komentoj pri muziko, poezio (kion li supozeble instruis), kaj sia vivo ne havas sencon. Kaj la fino de la filmo estas unu el tiuj famaj elnodiĝoj, pri kiuj oni "devas mem konkludi ion". Ambaŭ amikoj mortas (tio jam estus bona fino) sed reviviĝas (mirakle samtempe!), kaj ŝajne (kiu scias, kio okazis?) interŝanĝis rolojn. Kial? Kaj kiel la bankrabisto venis el la prizono? Kaj kial la rabisto volis heredi pianon, kiun li ne povas ludi? Ktp ktp.

Se ĝi estus romano, ĝi mizere malsukcesus. Sed ĝi estis "sufiĉe bona por filmo" — ofta silenta agnosko de la malsupera stato de la filmarto. Usonaj kritikistoj ĝenerale ŝatis ĝin; ĝi havas humuron, kaj pli interesas ol multegaj.

reen al la indekspaĝo

8a Septembro, 2007.

Mia kolego Lubeck Beck fine ekmovis sin de sur sia grandiĝanta pugo kaj ensendis biografian eron.

GUTETO EL MIA OCEANA VIVO

Lubeck Beck

Vi petis tion ĉi; vi suferos des pli.

Kiel infano mi estis povra orfo. Miaj gepatroj mortis jarojn antaŭ ol mi naskiĝis. Mi loĝis en domo duetaĝa en partoj, unuetaĝa en aliaj partoj. La necesejo estis ŝedo 30 metrojn for de la domo. Miaj plej fruaj memoroj estas vizitoj al la necesejo, tra frido, vento, pluvo, neĝo, en tiu ordo. Mi devis piediri 4 kilometrojn al la infanĝardeno, supren en ambaŭ direktoj.

Kun 7 jaroj mi ricevis anoniman leteron de mia vartistino, kiu estis for, ke ŝi ne intencas reveni. De tiam edukis min grizhara oĉjo, kiu ja iukiale nomis min 'Anĝela', sed tamen instruis al mi skribi kaj legi. Mirakle, mi ankoraŭ tion povas. Kun 9 jaroj mi verkis mian unuan teatraĵon, unu el la plej mallongaj en la mondo.

LA REVENO DE LA ELMIGRINTO
En unu akto

Sceno — dometo en Irlando. Envenas ELMIGRINTO, kiu emocie rigardas la dometon kaj frapas ĉe la pordo. La pordo malfermiĝas. Surscenejas MALJUNULO.

ELMIGRINTO. Ĉu mia patro vivas?
MALJUNULO. Li ne vivas.*
ELMIGRINTO. Ĉu mia patrino vivas?
MALJUNULO. Ŝi ne vivas.
ELMIGRINTO. Ĉu estas viskio en la domo?
MALJUNULO. Estas neniom da.
ELMIGRINTO. [suspiras peze] Ja hodiaŭ estas malĝoja tago! [mortas]

Malrapida muziko. Kurteno.

Mi naskiĝis kun umlaŭto, sed pro malriĉeco mi devis ĝin forvendi. En ĉies vivon devas fali iom da pluvo. Nun estas en la urbo iu homo kun la nomo Röberto.

Kun 10 jaroj mi aperigis mian unuan poemon:

SCIENCO, RELIGIO, KAJ LA FRANCA REVOLUCIO

Turn', turn'

Io ĉion cela sed nenion fara
estas io temp mal ŝpara.

Turn', turn'

Kaj bril'.

La kritikistoj ĝin nomis revolucia kaj epokfara; pro tio mi sciis, ke mi devos alkutimiĝi al vivo de povreco kaj mizero. Tamen mi daŭrigis la poezion, kaj kun 20 jaroj, sciante nenion, mi facile akiris postenon en la registaro. La posteno nomiĝis "Gardisto de la Etoso" kaj mi faradis precize nenion.

Tiam komenciĝis mia "blua periodo". Mi ellitiĝis frumatene, duŝis per malvarmega akvo, poste, dank' al Dio, duan fojon per varma akvo, kaj reenlitiĝis ĝis tagmezo. Tiam mi vekiĝis kutime, manĝis, kaj verkis vorton. La sekvan tagon la sama procedo, kaj verkis alian vorton. Laŭgrade mi havis sufiĉe da vortoj, ke ili komencis signifi ion. Kion, mi ne sciis. Oni scias la signifon de siaj verkoj nur post sia morto. Do mi tute ne ĝenis min pri tio. Posttagmeze mi iris al la laborloko, ĉar mi estis honesta ulo: se oni dungis min por fari nenion, la minimumo, kiun mi dece povis fari, estis fari ĝin ĉiutage en la laborloko.

Kaj mi konfesas je ioma fiero pri tio, ke neniu atencis, nek eĉ avidis, la Etoson dum la tuta tempo de mia deĵoro.

Mi bedaŭrinde mortis pro tuberkulozo (devige por poeto) post kvin jaroj; kiel ĉe Moseo, mia morto ne malhelpas al mi nun verki pri mia vivo. Mia lasta poemo estis "La Nabĉapo de la Amo"; la manuskripto pereis.

Ho jes, mi forgesis mencii, ke nun mi scias la signifon de ĉiuj miaj verkoj, kaj verdire estas mirakle, ke mi ne estis ŝtonumita.

* La irlanda lingvo ne havas simplan vorton por 'ne'. Tial la popolo ĉiam estis en kaĉo.

La lingvaĵo de mia kolego havas mankojn, sed mi ne aŭdacas redakti lin; li iafoje iĝas violenta.

reen al la indekspaĝo

7a Septembro, 2007.

LA FOTO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ŝi rapidis kaŝi foton, kiam mi envenis.
Ofte ja ŝi faris tion — ĝin mi abomenis,
sed nur silente: neniam estus mi dirinta
ion pri ĵaluzo, ne gravis kiel pinta.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sed dum la nokto mi priserĉis la skribtablon
por trovi pri sekreta amo la probablon;
malantaŭ libroj, ek, la foto — pro aĝo bruna —
de mi, tridek jarojn eĉ pli stulta kaj pli juna.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
La kandelo, kiun mi tenis en la mano, ĉesis flami:
mi scipovis nun ĵaluzi — sed kio estis ami?
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

6a Septembro, 2007.

Jen la proponita nova simbolo de — mi supozas — UEA. Aŭ eble nur de la (pridisputata) datreveno. Ĉu Vi tuj sciis, ke la kvin diverskoloraj kuboj estas parol-vezikoj? Mi ne. Sen foninformo ĝi aspektis al mi kiel naboĉapo de sportaŭto.

La longa komentaro en Libera Folio elvokis unu diron, kiu cerbumigis min la tutan tagon: "Sen... 'popola kritiko' Esperanto estus sekto."

Jen suicid-denseco laŭ landoj. Mi ne scias, de kie venas la statistikoj, nek pri kiu(j) jaro(j) ili validas. Sed ŝajne Centra kaj Suda Ameriko relative feliĉas. Tiom pri ekonomike orientitaj teorioj pri feliĉo.

reen al la indekspaĝo

5a Septembro, 2007.

INTERHOMA DIVERSECO : PLIA APOGO. La 12an de novembro, 2005, mi lanĉis temon, kiun mi poste plurfoje ĝisdatigis (tezon ke estas pli da diferenco inter unuopaj homoj, ol inter tutaj specioj en la cetera mamula regno). Nun eblas plua ĝisdatigo: Human DNA more variable than thought [homa DNA pli diversa ol kredite] raportas progreson pri interhomaj diferencoj. Mi emfazas denove, ke la apogo estas nur iometa.

La nova paŝo konsistas el detala esplorado de la DNA de individuaj homoj. Ĝi aspektas promese.

Santayana kontraŭ mistikismo:

"La idealo de mistikismo precize kontraŭas ... la idealon de la racio. Anstataŭ plibonigi la naturon de la homo, ĝi klopodas aboli ĝin; anstataŭ konstrui pli bonan mondon, ĝi subminas la fundamentojn eĉ de la mondo, kiun ni nun havas; anstataŭ disvolvi nian menson al pli granda amplekso kaj precizo, ĝi klopodas reveni al la kondiĉo de protoplasmo — la benata konscio pri Nepriparoleba Realo."*

En sia tuta filozofio tamen Santayana disvolvis la kontempladon de esencoj. Tio estas longa temo.

* George Santayana, Interpretations of Poetry & Religion, sekcio "Understanding, Imagination, and Mysticism"
reen al la indekspaĝo

4a Septembro, 2007.

DIVERSECO : MOTORO DE LA INTELEKTO. Milan Kundera skribis: "Unueco de la homaro signifas: neniun eskapon, por iu ajn, ie ajn."* Tio estus unu speco de unueco. Supozeble eblas ankaŭ aliaj specoj.

Pensu foje pri originoj: se ĉiuj homoj interkonsentus kaj pensus same, estus nek filozofio nek scienco en la mondo. La filozofio (kiu fine naskis la sciencon) komenciĝis kiam Sokrato rimarkis, ke homoj havas malsamajn opiniojn pri fundamentaĵoj; kaj li klopodis fiŝi vererojn el la kaosa kotakvo de sia tempo. Kaj en ĉiuj epokoj kaj por ĉiuj homoj, la neceso defendi ideojn, ilin fortikigas kaj pliklarigas.

Unusola dogmaro, aro da "memevidentaj" kredoj, malfekundus por serioza pensado. Tia unueco do estus nedezirinda unueco. Kio estas la aliaj specoj? Multaj nuntempuloj implicite agnoskas dilemon pri tio, ofte uzante la belsonan esprimon "unueco en diverseco". Ĉar ni amegas, ĉu ne, paradoksojn, ne por solvi ilin, sed por ilin adori. Kio estas, fakte, unueco en diverseco? Mi vere ne scias, karaj legantoj, sed ĝi ja belsonas. Ĉu eblus anstataŭigi ĝin per "diverseco en unueco" sen perdo de ĝia (eventuala) signifo?

Unu el la devizoj de mia lando estas E pluribus unum. Ĝi tiom gravas, ke neniu scias kun plena certeco, kiu kreis ĝin. Kutime oni trovas aludojn al iu kolonelo Joseph Reed (1741-1785), alirilate obskura. Miaflanke, mi pro iuspeca disleksio ĉiam vidas la vorton 'puno' en la vorto 'Eŭropunio' — kaj se temas nur pri lingvaĵoj, mi rimarkas, ke nun ekzistas vorto 'plurismo' sed ne vorto 'unuismo'. Ĉu manko de ismo signifas mankon de teorio?

* L'art du roman, unuaj paĝoj.
reen al la indekspaĝo

3a Septembro, 2007.

Neniu E-komunikilo respektindas sen deca atento al rezolucioj. Jen do post tro longa neglekto Rezolucio 612 de la Pufseĝa Organizo por Monda Paco kaj Optimismo (POMPO):

La Centra Komitato de POMPO en solena kunsido la 1an de Septembro, 2007,

Konstatinte, ke post 6000 jaroj da civilizacio la mondo ankoraŭ ne ĝuas pacon, toleremon nek interfratecon, kaj

Notinte, ke dum tiu tempo estis sume nur proksimume 40 jaroj dum kiuj ne estis milito iuloke en la mondo, kaj...

[sekvas alia deko da preparaj nepraĵoj pli-malpli interŝanĝeblaj]...

Leginte la jam faritajn 611 rezoluciojn de POMPO kun plej granda atento, kaj

Konkludante, ke nenio povas aldoniĝi, kio ne estas jam aldonita,

Deklaras, ke de nun ĉiuj rezolucioj de POMPO, inkluzive la ĉi-pere deklaratan, estu presataj graslitere.

La komitato promulgis unuanime la rezolucion.

reen al la indekspaĝo

2a Septembro, 2007.

La diferenco inter genieco kaj stulteco estas, ke genieco havas limojn.

POLIC-PROTOKOLO, 10. Tri maskitaj kaj samvestitaj viroj aperis ĉe tutnokta etvendejo sur 13a strato en Snow Falls, Norda Dakoto, prenis pli ol $100 el la kaso, kaj forkuris. Poste la polico kaptis ilin kelkajn domblokojn for, dum la krimuloj interpugnadis inter si mem. La problemo ŝajne estis, ke dum la rabo ili ne sciis kiu estas kiu pro la maskoj, kaj poste ĉiu neis, ke li havas la monon. La tri estis arestitaj.

* * *

En Uskalaŭsa, Kansaso, viro prirabadis domon kiam la familio neatendite kaj subite revenis. La viro kaŝis sin en la lavmaŝino, poste ne povis malfermi ties pordeton de interne. La familio lasis la ŝteliston en la lavmaŝino kaj vokis la policon. Kiam la viro batis furioze ĉe la lavmaŝina pordo, la domedzino silentigis lin per minaco ŝalti la maŝinon. La viro arestiĝis sen malfacilo.

reen al la indekspaĝo

1a Septembro, 2007.

ĈU EKSTER LA FRAKASO? "En Belgio la sola partio, kiu proponis helpi min, estis la Vlaams Belang." (Udo Ulfkotte). Tielas ĉie: oni havas opiniojn; oni kompreneble volas ilin esprimi, ĉar oni supozeble havas rajton tion fari, se oni volas. Sed kiu volas publikigi onin? Partizanoj de grupo X. Kaj subite oni trovas sin "X-ano", kvankam oni ne opinias alie hodiaŭ, ol oni opiniis hieraŭ.

Facilas disdegni la ideologian cirkon nur se oni ne volas disvastigi aferon. George Santayana siatempe asertis sin kapabla vivadi sub preskaŭ ajnspeca reĝimo, ĉar filozofo kapablas tion (kvankam lin aparte agacis dekomence la nazioj, ne tiom per sia ekstremeco, kiom per sia romantikemo). La vera filozofo iusence estas jam inversa sennaciulo. Kiel muso, li (aŭ eventuale ŝi) trovas manieron iel vivteni en la fendoj kaj niĉetoj de la socidomo. Nune ŝajnas preskaŭ neimageble, ke iam iu proponis, ke filozofoj estu la reganta klaso.

Sed en du landoj — unu fakte estas Belgio — estas kontraŭleĝe ne baloti. Aŭ pliĝuste, ne precize kontraŭleĝe — oni devas pagi monpunon pro la privilegio esti neengaĝita. (La alia lando estas Aŭstralio.) Nekredeble saĝe! Tiel, kiam estontece oni akuzos civitanojn pri subteno de partiaj krimoj kontraŭ la homaro, la kompatinduloj povos des pli facile senkulpigi sin: "Sed oni leĝe devigis min iel baloti..."

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.