Sendu al mi komentojn

30a Septembro, 2008.

NI TRI. En 16-jarcenta Anglio estis fama bildo de du azenoj, kun la unuavide stranga devizo, "ni tri". La tria estis, laŭ komuna interpreto, la spektanto. Jen tribismo en du vortoj: "ni tri". La spektanto eĉ ne konas la du azenojn en la bildo.

Ŝovinismo estas laŭ ĉiuj pensantaj homoj malvirto, tamen ĉu ne politikistoj ĉiam povas gajni voĉojn per ekzemple la averto, ke "laborlokoj foriras de nia lando al aliaj landoj"? Kaj se civitano aŭdas tion aprobe, ĉu tiu civitano ne ĉipere konsentas, ke ajna ano de mia lando pli meritas ol ajna ano de alia lando?

Sloganoj kiel "la lando estu por la landanoj" estas ĉiutagaĵoj. Tio estas patriotismo, kaj neniu kondamnas ĝin. Tamen ĝi vere proponas, ke ajna ano de lando X pli meritas ol ajna ano de lando Y. Mi neniam komprenis tion. Mi ne estas egalisto: mi agnoskas diferencojn inter homoj. Sed la ideon, ke tiuj diferencoj rilatas al io tiel banala, kiel la hazardeco de onia naskiĝo, mi abomenas.

Ĉu mi estas patrioto? Nu — mi sentas frisson, kiam mi aŭdas la nacian himnon. Sed mi sentas la saman frisson, kiam mi aŭdas la komencajn mezurojn de la unua piano-konĉerto de Ĉajkovski. Tamen mi ne senkulpas: mi ja estas emocie patrioto — sed de Okcidento. Tion mi konfesas, kaj tio ja estas antaŭjuĝaro, kiun mi devas konstante rezisti.

reen al la indekspaĝo

29a Septembro, 2008.

DAŬRE MI METAS LA DEMANDON: Preskaŭ ĉiu populariga pritrakto de la scienco kaj la scienca metodo emfazas, ke "ni neniam komprenos ĉion". La scienco alproksimiĝas tutan komprenon asimptote. Ĝi progresas, ĝi komprenas pli kaj pli, sed neniam atingos la tutan veron. Kial ni ĉiam diras tion? Kaj kiam en la historio de la scienco ni komencis diri tion?

La sola klarigo, kiun mi konas, estas indukta argumento: ni scias, ke ĉiu pasinteca stadio de la scienco (parte) eraris. Do ni konkludas, ke ankaŭ la nuna stadio (parte) eraras, kaj ĉiu estonta stadio (parte) eraros. Mi eĉ trovis la nomon de iu tia indukta argumento: angle, pessimistic meta-induction [pesimisma meta-induktado].*

La koncepto de plena kompreno ne estas mallogika. Ĝi ne rompas iun intelektan principon. Kaj dum ĉiuj diskutoj pri la scienca metodo daŭre certigas nin, ke ne eblas plena kompreno, fizikistoj daŭrigas sian strebon al unuiĝinta fizika teorio. Pri tiu faceto de la scienco mi estas senespere konfuzita. Indukta argumento devas havi ian bazon.

* Tiu argumento ne surprize estas esence lingva argumento, kaj entenas la nocion "proksimume vera"; sed oni ne atentas alternativajn teoriojn pri vereco — vidu la 21an de aprilo 2008.
reen al la indekspaĝo

28a Septembro, 2008.

EN PROBLEMSTARIGA POEMO de William Butler Yeats, "The Three Beggars"* [la tri almozuloj], gruo lernas, observante homojn, ke ĝi nur povas kapti fiŝon, se tute ne gravas al ĝi ĉu ĝi kaptas fiŝon aŭ ne. Tio esprimas veraĵon, kiun mi ofte mem spertis; sed la problemo estas, kial kaj kiel. Mi volas ion, sed nur povas ĝin havi, se la havo tute ne gravas al mi.

Finfine ĉu tio ne estas simpla blindaĉa fido je fortuno? Eble ne. Eble temas pri malfido je deziro, kiu povas perturbi la animon ĝis manio, kio povas senebligi ĉion ajn. Alternativa interpreto estas, ke forta deziro tiugrade forprenas dignon, ke eĉ se oni akiras la deziritan objekton, oni ĝin ne ĝuas. Minimume eblas diri, mi supozas, ke oni multe pli ĝuas ion tute ne serĉitan. Ĉu ne estas pli granda plezuro trovi trezoron hazarde, ol havi ĝin post longa strebado? Por mi jes; eble ne por ĉiuj.

Estas ankaŭ aliaj interpretoj. Gruo ja ne estas homo; kio sekvas de tio? Ankaŭ interesas la fakto, ke plej ofte en la literaturo homo lernas de bestoj; inversas tiu rilato en la perpleksiga poemo de Yeats [jejc].

* La poemo oftas en antologioj kaj sufiĉe popularas.
reen al la indekspaĝo

27a Septembro, 2008.

NIA POLITIKA NESERIOZECO. Pri Via lando mi ne povas paroli, sed usone estas tiuj, kiuj pli-malpli konstante plendas pri la grandaj korporacioj, ke ili malestimas siajn laboristojn, ne provizas sanasekuron, ne adekvate kompensas bonan laboron, leĝeranime maldungas kaj redungas laŭ mallongdaŭraj bezonoj, kaj ignoras laborkondiĉojn. Eĉ se laŭ monda mezuro Usono havas la plej altrendimentan laborforton, diras la kritikantoj, la lando devus pli responsi pri tiuj elementaĵoj.

Sed kian agnoskon ricevas la esceptoj? Eastman Kodak ekzemple (ĝi situis en mia naskiĝa regiono) iam estis elstara, sed kiel ofte ĝi menciiĝis de la kritikemaj ĵurnalistoj? Kiel ofte oni publike laŭdis ĝin? Nuntempe mi hazarde scias, ke CostCo (ĝenerala detalado), Patagonia (sport-vestaĵoj), kaj Ernst & Young (financo) estas korporacioj elstaraj pro sia bonkonduto (multnaciaj, aparte la lasta).

CostCo estas simila al Wal-Mart; Wal-Mart kompreneble havas la malan reputacion. Do mi demandis al unu el la plendemuloj: kial vi ne aĉetas ĉe CostCo anstataŭ Wal-Mart, apogante la bonan korporacion anstataŭ la malbonan? Ŝi atentigis, ke CostCo estas 60km for de ŝi, dum Wal-Mart estas nur kelkajn mejlojn for. Fino de la diskuto. Ĉu ne ofte tielas? Nia plendado estas nenio pli ol temo por konversacio. Malboneco ricevas kritikadon, sed boneco ne ricevas apogon, eĉ ne menciiĝas en la amaskomunikiloj. Kiel oni diras, la honesta policano havas tenebran ekziston, kaj bona novaĵo ne estas novaĵo.

reen al la indekspaĝo

26a Septembro, 2008.

DETEKTIV-ROMANISTINO ANNE PERRY. Lastatempe mia "eskap-legado" inkludas la detektiv-romanojn de Anne Perry, angla aŭtorino loĝanta nuntempe en Skotlando. Du koincidoj impresas min. Perry kreis du detektivojn, William Monk kaj Thomas Pitt. Eble Vi konas alian detektivon kun la nomo Monk — nome Adrian Monk, kiu ĉefrolas en la nuntempa TV-dramserio "Monk". (Mi ne scias kiugrade ĝi spektiĝas alilande.) Adrian Monk suferas pro diversaj psikozoj; William Monk spertis amnezion, kaj devis rekonstrui sian pasintecon. Do jen du similecoj inter la du Monk-oj: la nomo, kaj defiaj psikaj obstakloj.

Thomas Pitt aliflanke estas tre simila al alia televida detektivo, polic-leŭtenanto Columbo (1971-1978), aktorita de Peter Falk. (Tiu serio estas bone konata alilande; tion mi scias per sperto en la E-babilejoj.) Thomas Pitt kaj Columbo ambaŭ portadis trivitajn mantelojn, ĉiam havis poŝojn plenajn je paperoj, pecoj da ŝnuro, kajeroj, skribiloj, ktp. Ambaŭ ofte forgesis kombi la hararon, kaj famis pro ĝenerala malordemo, sed geniis pri krimsolvado.

Do ŝajne tiuj du famaj TV-detektivoj heredis trajtojn de la antecedentaj kreaĵoj de Anne Perry.

Perry mem faris murdon dum sia juneco, kaj devis pasigi ses jarojn en prizono (pro sia tiama juneco ŝi ne ricevis pli severan kondamnon). La motivon de ŝia krimo ni probable neniam plene scios, sed ŝi plenumis sian ŝuldon al la socio, antaŭ longe rekonstruis sian vivon, kaj nun estas premiita aŭtorino, legata ĉie. La fono de ŝiaj rakontoj estas la Viktorina erao, kiun ŝi tre detale konas, kaj tial ŝia verkaro aparte plaĉas al mi.

reen al la indekspaĝo

25a Septembro, 2008.

LEĜOJ DE LA KINOFILMO : multe da amuzaĵo. Roger Ebert siatempe kolektis multajn ekzemplojn (vidu la 14an junio, 2004); jen aliaj de Robert Fulford:

1. En Parizo, ĉiam eblas vidi la Eiffel-turon tra sia fenestro, ne gravas kie en la urbego oni loĝas.

2. Du malamikaj vakeroj ĉiam kvitiĝas per pafil-batalo en la mezo de la ĉefstrato, kutime je tagmezo.

3. Ne ekzistas bona homo, kiu estas riĉa.

4. Granda korporacio ĉiam venenas la medion per siaj forĵetaĵoj.

5. La plej simpatia figuro en la fruaj scenoj ĉiam mortas antaŭ la fino, escepte se stelulo aktoras la rolon.

6. CIA-agento ĉiam estas parto de granda konspiro anstataŭigi la prezidenton.

7. Se la filmo traktas bibliajn tempojn, ĉiuj figuroj estas ĉifon-vestitaj, sed havas perfektajn dentojn.

8. Se oni vokas unusolan telefon-numeron, la polico ĉiam venas ene de kelkaj minutoj.

9. Se komence de la filmo viro kaj virino malamas unu la alian, ili ĉiam enamiĝos antaŭ la fino.

10. Se oni manĝas en eleganta restoracio, oni neniam finmanĝas; kaj oni fintrinkas sian koktelon nur kun mendo de alia.

Estas eĉ pli da; sed la listo jam tro longas.

reen al la indekspaĝo

24a Septembro, 2008.

LA PALA
Ĉu vi vizitas la vilaĝon, pala Ombro,
por respekti vian tombon, aŭ alie
por amuzi vin per nia sombro
aŭ por nin karesi vibracie?
Ni timas vin, ĉar malgraŭ la suspekto
pri vivo post la vivo (do ni ĝojas)
tamen se vi vivas sen difekto
kial niaj hundoj tiel bojas?
Ne gravas: ĉu vi vivantojn povas spuri?
Jen ni, apud la ĉefpordego korta.
La hundoj proksimiĝas: eble kuri —
ha jes, ne povas morti vi, jam morta.
Rezignu, hundoj, ŝi ne plu vin timas,
la tombvirino, ŝi migrantas, kaj ŝi glimas.
— KM
reen al la indekspaĝo

23a Septembro, 2008.

REFLEKSIVECO EN LA FIKCIO estas, malgraŭ la populara opinio, tre malnova afero. La fama desegnaĵo de M. C. Escher ilustras la koncepton: la aŭtoro iamaniere indikas sin mem, enmetas sin mem persone en sian rakonton — provizore forlasas la iluzion de alia realo, kiun ŝli kreas.

La rimedo tiel malnovas, kiel Ŝekspiro. Ŝekspiro verkis siajn dramojn parte verse, parte proze. Kutime interparoloj inter amparo estas versaj. En As You Like It (1600), Jacques kaj Rosalind interparolas proze. Envenas Orlando (kiu amas Rosalind, kaj ŝi lin) kaj diras:

Good day and happiness, dear Rosalind!
[bonan tagon kaj feliĉon, kara Rosalind]

Tuj eliras Jacques, dirante ridindige:

Nay, then God buy you,* and you talk in blank verse.
[do adiaŭ, se vi parolos en senrimaj kvinjamboj]

La efiko tre amuzas — kvazaŭ figuroj en dramo povus scii, ĉu aŭ ne ili parolas en kvinjamboj...

* Rimarku eblan (sed ne certan) originon de nia moderna adiaŭo goodbye.
reen al la indekspaĝo

22a Septembro, 2008.

Rilate mian blogeron de antaŭhieraŭ, Teodor Konopka en Vroclavo, kiu fotas ĉion, fotis ankaŭ gnomojn:

Li skribas, unue image kaj poste klarige:

Unu foto estas farita en granitminejo, la dua en marmorminejo. Nenion pli mi ne scias pri gnomoj...

La gnomoj devenas de la "memoraĵoj" liverataj al turistoj en kelkaj kurac- kaj turistlokoj en proksima montaro Karkonosze (germ. Riesengebirge). Kiel Vi vidas sur aldonata foto - ĝi estas ia malgranda kaverneto farita el ŝtono kun metalaj gnomoj. La grandecon montras mia brakhorloĝo. La aŭtoron mi ne konas - mankas mencio pri tiu ĉi. Unu mi ricevis feriinte iam en la energetikista ripozdomo, duan donis al mi iu kiu ilin havis ... tro multe :-))

Tiaspeca estas la vero.

Ĉion bonan
- Teodor

La grandeco ĝustas, nur ili perdis iom sian atmosferon pro la tromodernigitaj ĉapeloj ...

reen al la indekspaĝo

21a Septembro, 2008.

Skribis Vincent Grousset rilate la blogeron de la 18a septembro, pri la parolata latina:

Min ege interesis la legado de via taglibra artikolo "Pri latino parolata". Vi skribis: "La latina lingvo, kiel ni konas ĝin, estis skriblingvo. Kiel oni efektive parolis en Antikveco, ni neniam scios, sed preskaŭ certe ne tiel. Kiam fakuloj 'rekonstruas' la pralingvon de la latinidaj lingvoj, ili ne atingas la latinan lingvon, kiel ni konas ĝin, sed ion alian, la t. n. lingua Romana."

Fakte mi jam legis ion similan far iu sud-franca fakulo pri la latina:

http://yvescortez.canalblog.com/archives/2007/08/27/6009744.html

sed ĉi tie ĉiuj priridis lin bedaŭrinde, ankaŭ li diris ke la lingvo parolata far la romianoj pli similis la antikvan italan kaj rumanan ol la klasikan latinan. Chu vi do celis diri, ke la romianoj iagrade "konstruis" sian lingvon latinan samkiel faris la fama Panini kun la sanskrita? Ĉu vi havas "links" pri tiu temo?

Amike,
Vincent Grousset

S-ro Cortez ŝajne estas fakulo pri la latina kaj mi ne. Sed mi dubas ke eblas konkludi multon el specifa interpreto de nur unu dokumento. Ankaŭ temas pri la 9a jarcento kaj ne Antikveco. Fine, mi povas imagi, ke eblis indiki plurecon de dialektoj per la singulara esprimo "lingua romana". Eble oni ridindigis lin nur pro troa certeco pri io esence necerta, kaj/aŭ ĉar li troigas la latinecon de la rumana, kiu influiĝis de slavaj lingvoj ekde la 7a jarcento. Laŭ fakuloj estas vane diri, ke iu kaj tiu nuntempa latinida lingvo "plej similas Latinon", ĉar ili ĉiuj pli-malpli egale similas ĝin depende de la specifaj trajtoj, kiujn oni rigardas.

Sanskrito estis laŭ la jarcentoj konscie kaj konstante polurata kaj rafinata de la skribaj klasoj. Mi ne dirus, ke literatura Latino, kiu funkciis iom simile en Okcidento, tiugrade konstruiĝis, sed la romiaj verkistoj ja tre influiĝis de la tre prestiĝa kaj respektata helena lingvo, tute nekonata tiutempe de la homamasoj.

Mi ne povas rekomendi ligilon pri la temo, sed bonega libro estas The Latin Language de Leonard Robert Palmer (University of Oklahoma Press, 1988). Laŭ Palmer, ni scias iometon pri Malfrua Parolata Latino, sed la parolata lingvo de Antikveco restas, en liaj vortoj, "trembrilanta miraĝo". Kaj tiu estas la lingvo, kiun nuntempaj Latinistoj penas paroligi.

La libro de Palmer tradukiĝis germanen sed laŭ mia scio ne ekzistas franca traduko.

reen al la indekspaĝo

20a Septembro, 2008.

GNOMOJ estas multe pli interesaj en la realo, ol en la folkloro :) Paracelsus diris, ke ili havas la teron kiel sian medion, kiel fiŝoj havas akvon, kaj birdoj la aeron, kaj ke ili povas "naĝi" tra la tero. La tero simple rekompaktiĝas malantaŭ ili.

Neniu vere certas, de kie venas la nomo 'gnomo', sed en la helena gnome signifis 'penso, prijuĝo, opinio'. Kvankam estas laŭ la pedantoj tre neverŝajne, ke 'gnomo' iel rilatas al la helena gnome, tamen penso ja povas tranaĝi ĉion ajn. Konsideru ekzemple la penson 'trans': ne gravas, ĉu mi diras "trans la ĉambro", "trans la maro" aŭ "trans la galaksio", ĉiam temas egale pri 'trans'. Tiaj estas vortoj; ili ĉionpovas. Strange diri! ĉar pensoj samtempe nenion povas. Gnomoj tre famiĝis pro sia talento mini, sed neniu iam diris, ke ili portis ion al la surfaco de la tero. Ili simple minis, kaj restis sub la tero kun siaj trezoroj. Kaj tio estas ankaŭ tre oportuna loko por la pensoj.

reen al la indekspaĝo

19a Septembro, 2008.

ETIMOLOGIOJ
Eble Vi jam scias
de kie vortoj venas —
ke pli ol kapdemenco
terminoj alienas —
ke arbtuberoj hidaj,
ĵetkuboj kaj ĵokeroj,
truegoj en la tero,
kaj mil kaj du konkeroj
fabrikis la silabojn
flustratajn de la amo
tenere en orelojn
de ĝentleman' kaj damo.
Se jes, Vi tre kontentas
kaj certe Vi malmiras
ke la univers' rigardas
kaj neniam ion diras.
— KM
reen al la indekspaĝo

18a Septembro, 2008.

PRI LATINO PAROLATA. Se realisto aŭskultas la nuntempan parolatan Latinon instruatan ĉe ekzemple la retejo http://latinum.mypodcast.com/, ŝli nur povas rideti, kaj sendube ne nur ridetus sed ridus ĝisdolore antikva romiano. Ĉu oni vere imagas al si, ke oni iam parolis tiel? La latina lingvo, kiel ni konas ĝin, estis skriblingvo. Kiel oni efektive parolis en Antikveco, ni neniam scios, sed preskaŭ certe ne tiel. Kiam fakuloj "rekonstruas"* la pralingvon de la latinidaj lingvoj, ili ne atingas la latinan lingvon, kiel ni konas ĝin, sed ion alian, la t. n. lingua Romana. Ĝi evidente havis multege da dialektoj, pri kiuj ni scias efektive nenion aŭtentan. Kaj la renesanca Latino de la 15a ĝis 19a jarcentoj, tiu fascina fenikso, estis eĉ pli ol skriblingvo: ĝi estis verklingvo, digna kaj eleganta.

Eble sen absurdo revivigeblus la malestimata kaj senprestiĝa mezepoka Latino, kun "eklezia elparolado". Tiu ne estis nur skrib- aŭ verklingvo — sed pri tiu nuntempuloj garantieble neniam multe interesiĝos, ekster la Romkatolikismo.

* Oni ne vere rekonstruas pralingvojn, sed nur izolajn ties trajtojn. Tamen oni ĉiam parolas pri "rekonstruado".
reen al la indekspaĝo

17a Septembro, 2008.

EKESTIS STRANGA OBJEKTO ekster ĉiuj konataj galaksioj, inter 130 kaj 11 miliardojn da lumjaroj for de la tero, kiu brilis proksimume unu terjaron, tiam malaperis. Ĝi unue vidiĝis en februaro 2006; plena raporto aperos en la revuo Astrophysical Journal. Spektranalizo surprize ne malkaŝis, el kiuj elementoj ĝi konsistis. Ĝi ne estis supernovao, kaj ne rilatas al nigra truo. Jen nefaka raporto en New Scientist.

* * *

DIREKTORO DE LA ROYAL SOCIETY profesoro Michael Reiss rekomendis, ke la Kreismo instruiĝu en britaj lernejoj kiel alternativa klarigo de la universo. La Royal Society estas unu el la plej malnovaj kaj respektataj sciencaj institucioj en Britio. Kompreneble, Reiss devis demisii. Kiam mi legis lian rekomendon, mi iomete ĝojis, pensante, ke fine eminenta sciencisto konstatas la veran intelektan statuson de la nuntempa scienco, t. e., en la lumo de ties filozofia fono. Sed finfine pli verŝajne temis pri jam alia kapitulacio al Islamo.

* * *

reen al la indekspaĝo

16a Septembro, 2008.

ĈU VI IAM PENSIS, ke rakonto A ene de rakonto B donas realecon al B?* Tiel la literaturo fortigas la realon. Tiel ankaŭ, mi supozas, sonĝo fortigas la ordinaran vivon. La interesa demando estas, kion fortigas la ordinara vivo?

* Mise en abîme estas la faktermino.

* * *

BERKELEY KAJ SANTAYANA. Leginte Berkeley (vidu blogeron de la 12a) mi nun povas multe pli nete klarigi la vidpunkton de George Santayana pri ontologio.* Santayana kapalterigas la kutiman rilaton inter materio kaj spirito. Laŭ Santayana oni scias siajn ideojn, sed akceptas la materian universon per fido. La esencoj de Santayana similas la plej fundamentajn ideojn de Berkeley — nur multe pli eraj, se tiel diri, ol la ideoj de Berkeley, pro la laŭ Santayana necesa solipsismo de la nuna momento (la reductio priskribita en Scepticism and Animal Faith).

Filozofio, kiu akceptas materion per fido kaj spiriton per senpera sperto fascinas min.

* Santayana ofte menciiĝas en mia blogo laŭ la jaroj.
reen al la indekspaĝo

15a Septembro, 2008.

HIPOTEZA DEMANDO. Imagu, ke ne Esperanto, sed revivigita Latino antaŭ cent jaroj lanĉiĝis, kaj atingis tiom da sukceso ĝis nun, kiom nia lingvo fakte atingis. Kaj plue imagu, ke nun Latinistoj anstataŭ Esperantistoj proponas sian lingvon al la EU. Ĉu tiam Václav Klaus, Leonard Orban kaj la aliaj uzus la samajn argumentojn, kiujn li nun uzas kontraŭ Esperanto? Mi suspektas, ke ne.

La demando enkapiĝis al mi kiam mi legis la artikolon en Literatura Foiro 233, junio 2008, de Vinko Ošlak, kiu parte pritraktas la historian heredaĵon de Eŭropo.* Mi proponas la jenon: se la popoloj de Eŭropo iel ajn bonvenigus neŭtralan interlingvon, ili certe bonvenigus la latinan — lingvon, kiu malgraŭ sia malfacileco (en certaj rilatoj) funkciis kiel neŭtrala interlingvo jam dum jarcentoj. Ĝi havas, se iu lingvo havas, validan pretendon je la trono. Ĉar neniuj eminentuloj iam serioze proponis tion (?), mi konkludas, ke lingva neŭtraleco vere ne estas grava valoro ĉe la eŭropanoj.

* "Ĉu Eŭropo estas io pli ol geografia malvero?" ppĝ. 130-135. Ošlak skribas interalie pri "...la maljusta lingva sistemo, laŭ kiu la lingvo de tiu aliĝlando, kiu staras en la Unio nur per unu piedo, estas de facto ĉiutaga praktika lingvo de EU..."
reen al la indekspaĝo

14a Septembro, 2008.

ARKADIO KAJ UTOPIO estas malsamaj konceptoj, kaj la diferenco estas interesa, almenaŭ por mi. Laŭ la kutima kompreno, arkadio estas ideala antaŭ- aŭ pli ĝenerale sen-civilizacia paradizo; utopio estas ideala civilizacia paradizo. Tiu priskribo ignoras la praktikon: la homa stato de la arkadioj neniam ekzistis ekster la homa menso, dum utopiojn oni materie konceptis, planis, kaj — kun senesperigaj ĝis katastrofaj rezultoj — diversaskale provis konstrui.

Ŝajnas ekzemple, ke arkadioj neniam serioze diskutiĝis en la antikva politika filozofio. La Leĝoj de Platono mem agnoskas, ke la celo de tiu dialogo estas duaranga polis; la unuaranga polis estis la polis de la Respubliko: komunisma pri posedaĵoj, komuneco de edzinoj, kaj neniuj ajn skribitaj leĝoj. Platono en sia maturaĝo klare rezignis pri tia ŝtato. Sed ambaŭ idealaĵoj, tiu de la Respubliko kaj tiu de la Leĝoj, estis civilizaciaj komunumoj.

Kia estus sencivilizacia komunumo? Necesas demandi, kio kreis la civilizacion. Laŭ niaj scioj pri fruaj Mesopotamio, Ĉinio kaj Egiptujo (eble indus mencii ankaŭ Mezamerikon) la respondo estas klara: en ĉiu kazo, temis pri sintezo de origine tribaj religiaj sistemoj organizita (verŝajne parte sincere kaj parte cinike) ĉirkaŭ la ŝtato. Se neniam estintus organizitaj religioj, verŝajne neniam estintus civilizacio tia, kiel ni konas ĝin. La surteraj ŝtatoj pli-malpli ideologie spegulis ĉielajn modelojn. Antikva Ateno je sia eterna gloro malkonstruis tiun rilaton inter religio kaj ŝtato, sed restis la ŝtato.

Mi konkludis antaŭ longe, ke la egaj diferencoj inter unuopaj homoj absolute senebligas ian ajn ŝtatan aranĝon, kiu funkcius eĉ adekvate en la longa daŭro.* Kiel diras Clinias frue en Libro I de la Leĝoj, la stulteco — li uzas tiun vorton — de la homaro konsistas en ties rifuzo agnoski, "ke ĝi estas engaĝita en senĉesa tutviva milito kontraŭ ĉiuj ajn ŝtatoj (poleis)".** (En antaŭ- kaj post-klasikaj tempoj io simila estis/as la situacio de la poetoj: en konstanta rilato de amo-malamo kun sia socio.)

La ege influa teoriumado de John Rawls (A Theory of Justice, 1971, ŝajne tradukita nur germanen sed influa ankaŭ en Francio) montras la problemecon de unuopulaj homaj diferencoj por la politika filozofio. Rawls donas centran lokon al sia koncepto "vualo de nescio": en ideala socio, oni simple ne sciu (se tiel diri) la diferencojn inter individuoj. Tia ideo eble ne pli drastas ol iu alia ideo de la politikaj idealistoj, sed ĝi rekte konfliktas kun la homsciencoj, kiuj agnoskas ekzemple geniecon kaj ties aprezadon (eble la plej grava afero en la homa vivo).

Restas du elturniĝoj: (i) reformi, t. e. sentribigi, la civilizacion (kontraste al reformi la ŝtaton) aŭ (ii) agnoski la eblecon de "arkadio de la unuopulo". Por mi (i) kaj (ii) estus la sama afero. Senvenka batalo sendube, sed ne pli senvenka ol iu alia homspirita batalo, kaj sen minacoj al la persona libereco. Eble utilus ripeti frazon el la unua alineo: "La homa stato de la arkadioj neniam ekzistis ekster la homa menso."

* En mia blogo mi esprimis ekzemple kelkfoje la opinion, ke povas esti pli da malsameco inter du homoj, ol inter du apartaj bestaj specioj. La sama ideo troveblas en Plutarko (aprobe citita de Montajno) kaj en la brita poeto Robert Bridges, kaj en aliaj lokoj kiujn mi forgesis. (Vidu ekz. la 7an januaro 2006.)

** Leĝoj I, 624-626.
reen al la indekspaĝo

13a Septembro, 2008.

TAJPERARO. Al eventualaj interesatoj pri mia poezio necesas atentigi, ke la vorto 'senkompaTa' en mia poemo "Merlino", kiu aperis en la aŭgusta numero de Literatura Foiro, estas tajperaro. La vorto kompreneble devus esti 'senkompaRa'.

Ĉiuj poemoj aperintaj en mia blogo, sen eraroj, enestas la sekcion "Versado" en la indekspaĝo. (Kaj eble ili prefere restu tie.)

Ĝenerale la 2008-aj numeroj de LF estas interesaj kaj pli multenhavaj ol antaŭe. Ni ja bone fartas kun du legindaj literaturaj revuoj, LF kaj Beletra Almanako, kiuj — mi supozas — iusence interkonkuras, do nepre iĝos eĉ pli bonaj per la kutima magio de la libera merkato :) Sendube mi komentos pri specifaj enhaveroj de ambaŭ revuoj onte.

reen al la indekspaĝo

12a Septembro, 2008.

AMATORISMO. George Berkeley* (1685-1753; patron de la moderna idealismo) mi legas nuntempe, je mia granda plezuro — ĉar li estas tre legebla: klara kaj eĉ bonstila, kion certe ne eblas diri pri ĉiuj filozofoj. La plezuro legi Berkeley rememorigis min pri iama studento mia. Li sufiĉe bone fartis en siaj lingvistikaj kursoj sed precipe interesiĝis pri la filozofio. Li vizitis min unu tagon en mia studejo kaj plendis, ke li paroladis unu fojon antaŭ la universitata filozofia klubo, kaj oni tute ne traktis lin serioze — kion li atribuis al "fermitaj mensoj".

Hazarde mi demandis al la studento, ĉu li legis la grandajn filozofojn de la pasinteco. Li diris ke ne, li ne bezonas legi ilin. Mi proponis al li, ke ne eblas distingi novan ideon (aŭ novan refuton) disde malnova, se oni ne legas jam verkintajn aŭtorojn. Sed li obstinis. Fine li diris abrupte: "Bone. Mi legis ilin ĉiujn. Ĉu bone? Nun mi havas la samajn konvinkojn, kiel antaŭe, sed nun vi devas trakti ilin serioze." Kaj li rigardis min triumfece. Vane estis provi klarigi, ke se li vere legus la fondintojn, li eble ne havus tiujn konvinkojn, sed aliajn. Fine mi rezignis; tamen ni restis amikoj.

Vere mi konas nur du studokampojn, al kiuj oni tiel ofte kredas sin preta kontribui, sen grinci la dentojn kaj malfermi libron: la lingvistiko kaj la filozofio. Komparu aliajn flankokupojn: amatoraj astronomoj multege kontribuis, sed ili kompreneble devis lerni la saman astronomion, kiel la profesiuloj. Same amatoraj arkeologoj devas studi la saman arkeologion, kiun studas la profesiuloj. Same la neprofesiaj genealogoj, programistoj, kaj ĉiuj aliaj tiaj hobiistoj. Sed ĉe lingvistiko kaj filozofio — nenion necesas scii.

Dum la sekvaj kelkaj semajnoj, mi aŭdis de tiu studento ĉiun ideon, kiun iam proponis iu filozofo, kutime jam antaŭ jarcentoj. Mi supozas ke li ankoraŭ ĝis la nuna tago ne komprenas, kial oni ne prenas lin serioze.

* ['barkli] (Sed la urbo en Kalifornio = ['brkli])
reen al la indekspaĝo

11a Septembro, 2008.

PRILINGVA BLOGADO. Jen la interesa blogo, aparte pri lingvaj temoj, de László István TOTH — aktuale unu el la tre malmultaj lokoj, kie utile diskutiĝas la problemoj de komprenado en E-o, kiujn mi ofte mencias en miaj lingvistikaj artikoloj. La sinteno de s-ro Toth estas tipe nekonsekvenca tamen: li agnoskas, ke "Eventuale, post certa tempo oni jam ne rememoros pri la origino de tiu salamandraĵo,* kaj ĝi iĝos 'propra' idiomaĵo en la koncerna lingvo." Sed en alia loko li plendas ke "Sufiĉas nur unu 'gravulo', kiu uzu malzorge E-on, ke ĉiuj aliaj amase, blinde, senpripense, transprenu malkonvenaĵojn." Kompreneble la dua fenomeno estas necesa paŝo survoje al la unua: en lingvoj, novaĵo tipe komencas sian vivon kiel eraro aŭ atenco. (Tio sekvas laŭ unu interpreto de la t. n. "paradokso de Saussure".)

* = paŭsaĵo el etnolingvo laŭvorte en E-on

* * *

SIAJN SANKTAJN BOVOJN havas ĉiuj epokoj, kaj estas amuze vidi kiel oni nutras la bovojn samtempe mortigante ilin. Jen ankoraŭ alia scienca trovo pri cerbodiferencoj inter viroj kaj virinoj, ĉifoje kun eksterordinare cinika kritikevita manovro. Mi kopias la originalon por ke oni vidu pri kio temas:

Researchers stressed that just because the two sexes think differently, this does not affect intellectual performance.

[Esploristoj emfazis, ke nur tio ke la du seksoj malsame pensas, ne efikas sur ilian intelektan konduton.]

Jes, ĝuste tion oni skribis...

reen al la indekspaĝo

10a Septembro, 2008.

SIMFONIO FINITA
Fandiĝante en mallumon
unu post la alia ĉiu
blovas sian kandelon
ĝis restas nur unu.
En la lando de la mortintoj
lumas pli da grandlumuloj
ol estos onte. Kio pli bonas?
Ilia nenio estas mia ĉio
kaj ilian ĉion mi ankoraŭ ne konas.
Ho kun kia neimagebla respekto
mi iam mortos!
— KM
reen al la indekspaĝo

9a Septembro, 2008.

POLIC-PROTOKOLO, 19. Profesoro pri Blua Ĉina Vazarto en Rekta Rivero, Norda Karolino, veturis per sia aŭto al konferenco en ne tre fora Chapel Hill. La iom dispensema profesoro post la konferenco forgesis, ke li venis per sia aŭto, kaj reenveturis hejmen per buso. Atinginte sian domon, li rimarkis maleston de sia aŭto, kaj raportis ĝin ŝtelita. La polico trovis ĝin, kompreneble — en parkejo en Chapel Hill. La polico redonis la aŭton al ties posedanto (kiu tre ĝojis), sed neniam solvis la krimon.

reen al la indekspaĝo

8a Septembro, 2008.

FINGROPREMAĴOJ KAJ DNA : ALIA EKZEMPLO DE SCIENCA "RETROKRITIKEMO". Mi ofte diris, ke la mankojn de scienca teorio oni ĝisfunde kritikas nur kiam necesas akceptigi novan teorion. Tiam montriĝas, ke la virtoj de la antaŭa teorio estis iom troigitaj. Ŝajne samas en alia kazo: oni malofte dubis — almenaŭ publike — la validecon de fingropremaĵoj en la jura scienco, antaŭ la nova teknologio de DNA, kio havebligas multe pli fidindan identigilon. Nun, oni konfesas ĉiamajn dubojn (ekzemplo) pri fingropremaĵoj — surbaze de kiuj supozeble multaj mise enprizoniĝis (?). Domaĝe ke ne estas ia maniero utiligi tiun tendencon por pli bone kompreni la evoluon de la scienco.

reen al la indekspaĝo

7a Septembro, 2008.

MORTAJ RETPAĜOJ. Ĉi tiu retpaĝo enhavas tri ligilojn. Neniu el la tri ligiloj ligas al ĝusta ekzistanta paĝo; la paĝo estas tute morta. Devas esti — kiom? ĉu nenombreblaj milionoj? da tiaj nun tute senutilaj "mortaj retpaĝoj"? Ĉu ne ekzistas ia rimedo senrubigi la reton? Ĉu tio entute gravas? Mi ne scias.

* * *

Franca intelektulo Henri Bernard-Lévy* en oktobro 2007 aperigis novan libron, Ce grand cadavre à la renverse [ĉi granda kadavro surdorsa], fajra kritiko al la nuntempa maldekstro. El la franca titolo ja ŝajnas, ke ne temas pri amletero. La angla traduko ĵus aperis sub la titolo Left in Dark Times: A Stand Against the New Barbarism [forlasita en malhelaj tempoj: kontraŭstaro al la nova barbarismo]. (Estas vortludo en la angla titolo; left estas aŭ 'maldekstro' aŭ 'forlasita'.)

* Vidu la 19an februaro 2004 kaj la 14an marto 2006.
reen al la indekspaĝo

6a Septembro, 2008.

IMAGU AL VI — La sciencoj estas nenio alia ol eksteriĝo el la mondo de aspektoj. Kaj la homaraj studoj estas nenio alia ol pliprofundiĝo en la mondon de aspektoj. Sed pli kaj pli klariĝas, ke tiu implicita dikotomio falsas: estas nur la mondo de aspektoj. Kio do estas la sciencoj? Iomete kiel fru-19-jarcenta vapormaŝino, ili funkcias, sed oni ne scias precize kial.

* * *

KONSTULTADO. Ne, ne temas pri tajperaro. 'Konstulti' signifas (i) konsulti vikiaĵon kiel unikan informfonton kaj (ii) krei mem sciojn el nescio per la magio de grega interagado (ekzemple per "reciproka interkonstultado"). Sed ni ĝoju; la fakto ke alternativaj vikiprojektoj nun inventiĝas po kelko ĉiujare, ĉiu pli problemiga ol la lasta, montras ke realismo en tiu kampo iompostiome venkas.

* * *

HUNDONAĜTAGO. Ĉi-lundo estis en Usono "Labortago" (oni celebras la historion de la laborsindikatoj), kaj en mia urbo estas tradicio, ke tuj post Labortago fermiĝas la publika naĝejo. La lastan tagon de la naĝejo oni dediĉas al hundoj. Ĉiuj hundoj de la urbo rajtas naĝi en la naĝejo; tuj poste oni somerfine purigas la naĝejon kaj ĝin senakvigas por la vintro. Mi iris tien por foti, sed la ĉielo malhelis, kaj la fotoj ne sukcesis.

reen al la indekspaĝo

5a Septembro, 2008.

ĈU LA MONDANGLA MURDAS LA NORMANGLAN? Longe oni diris, ke la buĉata anglalingvo servanta internacie kiel helplingvo ne difektas la veran anglan lingvon. Eĉ mi diris tion. Sed hieraŭ mi ricevis cirkuleran retpoŝtaĵon de la vickanceliero de mia universitato kun la peto

please click on the below link

(tio estas pura mondangla) kaj en retpaĝo pri la baldaŭa usona elekto mi vidis

and that's why she's on the ticket is notable

La lasta estas fakte japansintakseca. Senespere :) (sed eble tajperaro)

Ankaŭ jen kaj jen estas lingvaj miksaĵoj: ĉe amazon.de mi rimarkis KD-on kun la titolo

Trios For Piano, Flute und Cello

Multaj opinias, ke post la angla estos la ĉina. Sed en kiu lingvo ĉinaj komercistoj pleje faras sian negocadon? La angla...

reen al la indekspaĝo

4a Septembro, 2008.

TOREADO KAJ VULPOĈASADO estas du el la multaj kruelaj perbestaj "sportoj", kiuj plej ĝuas la sankcion de la tradicio. Taŭra batalludado tuj pensigas kompreneble pri Hispanio, sed pluvivas ankaŭ en suda Francio kaj pluraj latinamerikaj landoj. Vulpoĉasado simile koncernas precipe Anglion, sed troveblas ankaŭ en Usono kaj aliaj landoj, sed leĝe malpermesiĝas en sep aliaj landoj, ironie inkluzive Hispanion. Vulpo do prosperas en Hispanio; nur mankas nun, ke Anglio leĝdonu kontraŭ toreado :)

Vulpoĉasado fine leĝe aboliĝis en Anglio kaj Kimrujo en 2004 post jarcento da protestoj (kvankam laŭdire ĝi tamen okazas tie kaj tie), sed laŭ mia scio toreado daŭras laŭleĝa en Hispanio, kvankam multaj kontraŭas ĝin. Hispanaj kaj alilandaj defendantoj de la toreado kutime nomas ĝin artformo. Laŭ mia scio neniu iam diris, ke vulpoĉasado estas artformo. Alia interesaĵo estas, ke en diversaj landoj disvolviĝis kompromisaj variantoj de tiuj "sportoj", en kiuj la taŭro resp. la vulpo ne estas mortigita.

Laŭ mia scio Hispanio kiel nacio ne leĝe oponis ĝis nun toreadon, eĉ ĝis la grado de la brita Hunting Act; sed en ties sama jaro 2004 ŝajne Barcelono kaj aliaj urboj formale leĝdonis kontraŭ ĝi. Tio estas komenco.

reen al la indekspaĝo

3a Septembro, 2008.

Skribis Björn Lübke rilate nigrajn truojn (vidu blogeron de la 25a aŭgusto 2008):

ili gvidas nin malantaŭ la lumo:

Es ist ein Experiment, das jede Vorstellungskraft sprengt: Schweizer Forscher wollen erstmals ein schwarzes Loch auf der Erde erzeugen! [Temas pri eksperimento, kiu preteras ĉian imagipovon: svisaj esploristoj unuafoje volas krei nigran truon sur la tero]

http://www.bild.de/BILD/news/vermischtes/2008/04/16/schwarzes-loch/umstrittenes-experiment-in-schweiz.html

ni estas preskaŭ ne.

Laŭ mia kompreno la nigraj truoj, kiuj povas ekesti dum la CERN-eksperimentoj, estas tre malgrandaj, pli malgrandaj ol kvarko. Plej multaj fizikistoj ne antaŭvidas danĝeron. Maljunuloj memoras ke en 1941-1946 oni timis je la tempo de la unua atombomba testo nebrideblan ĉenreagon, kiu detruos la tutan universon. Laŭ mia scio tio ne okazis.

Aliflanke, se mi eraras, kaj ni estos ĉiuj neniigitaj, mi promesas publikan pardonpeton...

reen al la indekspaĝo

2a Septembro, 2008.

Skribis Klaus Leith el Kolonjo:

Neniu homo estas insulo — sed Orson Welles tre proksimiĝis (laŭ Groucho Marx (?)).





Salutojn
Klaus

Ha jes! Li estis laŭdire la unua aktoro en la historio de la teatro, kiu devis maldikiĝi por ludi la rolon de Sir John Falstaff...

Mi ne sukcesis trovi rete, ĉu Groucho Marx diris tion, sed tute eblas.

reen al la indekspaĝo

1a Septembro, 2008.


KANTO DE LA BLOGISTO
Neniu homo estas insulo;
sed kiam la mondo vere frenezas
la sola restanta mensesanulo
gastigemon kutime ne multe elspezas.
Ĉu la sola restanta povus esti mi?
Mi ne tiom al mi arogas
kaj por atingi la ceterajn tri
mi rezolute kaj eterne blogas.
— KM
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.