Sendu al mi komentojn

31a septembro, 2009. (la dato ne ekzistas; pardonu!)

KOL. MUAMMAR GADDAFI, ŝtatestro de Libio, ĉe UNo proponis disdividi Svislandon in partes tres. Nu, Gaddafi estas Gaddafi, ĉu ne.

Laŭ la UN-sistemo, Libio havas ekde la 15a septembro ĉi-jaran prezidantecon de la Ĝenerala Asembleo, en la persono de L. M. D-ro Ali Abdussalam Treki. Ĉu tio signifas ion? Kiu scias? UNo estas UNo...

reen al la indekspaĝo

30a septembro, 2009.

VUALITA REALO KAJ BRAHMO. Antaŭ ol fini septembron, mi volas aldoni klarigon al mia blogtemo de la 21a, 22a, kaj 23a. La "Vualita Realo" de ekzemple Bernard d'Espagnat ne estas la absoluta realo de diversaj religioj: ĝi ne estas Brahmo. Aŭ, pli ĝuste: se la "Vualita Realo" de la fizikistoj-filozofoj estas Brahmo, do tiuj religioj, kiuj proponas tian absolutan realon (aŭ, se oni volas, Realon), estas devigataj agnoski miraklon, kiu superas eĉ la miraklojn de Jesuo registritajn en la evangelioj.

Ĉar la "Vualita Realo" de la fizikistoj ne estas konebla per homaj (biologiaj) sensoj, ne gravas per kiuj instrumentoj aŭ teknikoj. Sekvas de tio, ke kredsistemo proponanta koneblecon de absoluta realo devas proponi sensojn, kiuj mankas al la homo. Kaj la koncernaj religioj ja proponas, ke iuj homoj spertas aŭ iam spertis tiun realon senpere. En ekzemple The Buddhist Handbook [la budhista manlibro] de John Snelling (Rochester, Vermonto: 1991), p. 14, ni legas, ke "elita malmulto lernis koni Brahmon".

Tiaj asertoj oftas, se ne ĉiamas. Se neniu homo iam klarvidis la (religian) Realon, tia religio apenaŭ havus raison d'être. La "Vualita Realo" de la fizikistoj ne estas la Realo de tiuj religioj, ĉar tiuj religioj (almenaŭ en siaj plej kleraj formoj) malagnoskas miraklojn. Aliflanke, necesas koncedi, ke en Mahajano estis budhistoj kiuj nur asertis, ke la "Budho-naturo" ebligas komprenon, ke la fina realo ne estas konebla. Ĉiam malfacilas ĝeneraligi pri Budhismo.

reen al la indekspaĝo

29a septembro, 2009.

MUZIKA FRUSTRIĜO. Antaŭ multaj jaroj en Londono, orkestraj kondukistoj ofte frustriĝis pro la t. n. "deputiga sistemo", laŭ kiu orkestrano, por profiti subite haveblan plipagan laborlokon, rajtis sendi alternativan muzikiston al orkestra provprezento.

Unu fojon kondukisto X preparis aparte gravan prezenton, sed unu post la alia preskaŭ ĉiu dua muzikisto anoncis, ke li ne povos ĉeesti la sekvan provprezenton, tamen sendos deputiton. Fine la kondukisto despere rimarkis unu ĉiamulon, kiu lojale ĉeestis ĝis tiam ĉiun provprezenton. La kondukisto turnis sin al la ĉiamulo por danki lin: "Ha, almenaŭ Vi ĉeestas ĉiujn provprezentojn!" "Jes, sed por nenio, bedaŭrinde," respondis la muzikisto, "ĉar mi ne povos ĉeesti la prezenton."

reen al la indekspaĝo

28a septembro, 2009.

PENSOJ PRI ARNIM de István Ertl. La mallonga rakonto aperis en Kataluna Esperantisto 1994/1, p 7; Beletra Almanako 4 (feb. 2009), pp 21-22; kaj rete legeblas ĉi tie ĉe la Akademio Literatura de Esperanto.

Ertl estas amuzema homo, ĉiam preta kun humuraĵo por leĝerigi konflikton, kaj ĉiam inteligente kontribuema kiam necesas seriozo (tiel li aperas rete). En Arnim li estas serioza, kaj mi iel sentas, ke la rakonto celas iamaniere ligi "la internan ideon" al la lingvo Esperanto — tasko, kiun mi mem trovas ege malfacila. La intrigo: lingvomaniulo Arnim (legas 30 lingvojn) vivas en imagata tempo, kiam denove hokokruculoj regas Germanion (aŭ temas pri alternativa historio). La mondo ignoras la situacion. Arnim, kiu lernis ankaŭ Esperanton sed ignoris "la internan ideon", plustudas lingvojn ĝis la fino; kiam taĉmento venas por lin aresti, eble ĉar li aspektas turka, ĝi trovas lin morta en necesejo, memvenenita.

La lasta lingvo, kiun Arnim studas, estas la islanda, la plej "pure ĝermana" lingvo. Ŝajne antaŭ sia suicido li mem kreas lingvon el la islanda: "En tiu kajero belodoris vortofloroj novlatinaj, ĝardenistis ĝermana rigoro. Sur la semantikaj kampoj regis paco kaj trankvilo. Nur foje ŝirblovis dolorkrioj, en unu el la formortantaj lingvoj de la mondo." La taĉmentanoj kompreneble ignoras la kajeron, kiun ili ne povas legi. ("Semantika kampo" estas lingvistika termino, eble uzata ironie.)

Do eble jen la mesaĝo: Arnim ignoris la "internan ideon" de Esperanto sed kreis sian propran idealan (ĉar artefaritan — kp. Lanti) lingvon, kiu fakte iom similas Esperanton (kiu estas ankaŭ certagrade novlatina kun ĝermanaj/slavaj vortkombinaj kapabloj). La tragedio estas ke Arnim "tro tarde konstatas la veron": nur artefarita lingvo povas konduki al paca mondo — tio fakte estas la interna ideo. Certe aliaj interpretoj eblas, sed jen miaj pensoj.

reen al la indekspaĝo

27a septembro, 2009.

LA GRANDA KRITIKISTO HAROLD BLOOM en 1970 publikigis enorman libron pri Yeats, trioble pli grandan ol la tuta verkaro de Yeats. Pli frue, en 1963, venis al li okazo kompari Yeats kun Wallace Stevens, kaj Bloom skribis, ke Stevens estas "refreŝiga" post la sombra vizio de la homaro, kiun Yeats malkaŝis en siaj Purgatory kaj The Gyres. Per tiuj vortoj Bloom konfesis nevole, ke li simple ne komprenas Yeats. Espereble antaŭ ol aperis lia librego li pli komprenis.

Yeats kaj Stevens ambaŭ estas poetoj, kiuj povas okupi la tutan atenton de serioza leganto. Diferenco estas, ke Stevens estas nehistoria.* Eblas legi la tuton de Stevens sen iam diveni, ke la homaro havas pasintecon. Legante Yeats, oni neniam povas forgesi ĝin.

* ahistorical en la angla; min ofte ĝenas la manko en E-o de tiu utila helena prefikso a-.
reen al la indekspaĝo

26a septembro, 2009.

DIFERENCO INTER KREDADO KAJ MISIADO. Michel Shermer estas ĉefredaktoro de la revuo Skeptic, verkas regulan rubrikon en Scientific American, kaj ĝenerale agas kiel publika defendanto de la scienco (kaj, parenteze, de nov-liberalismo). Li listigis 10 demandojn, kiujn oni konsideru por taksi kredeblecon de pretendo:

• Kiom fidinda estas la fonto de evidento? Eraroj estas ĉie, sed kiam ili distribuiĝas lotece, ili tendencas neŭtraligi unu la alian. Danĝersigno estas, kiam ĉiuj eraroj marŝas en la sama direkto.
• Ĉu la fonto de evidento por la pretendo estas mem apoganto de la pretendo? Korelativa demando estas, ĉu la ideoj grupiĝas en kompletojn, tiel ke akceptantoj de unu el ili emas akcepti ankaŭ la aliajn?
• Ĉu la pretendo estas apogata de aliuloj, aldone al tiu fonto? Aŭ ĉu la sola fonto estas mem apoganto de la pretendo?
• Ĉu la pretendo koheras kun la maniero, laŭ kiu la mondo kutime funkcias? Ekzemple granda konspir-teorio, kiu necesigus sekreton silente konservatan de centoj da homoj, ne koheras kun niaj scioj pri la homa naturo.
• Ĉu la pretendanto provis malpruvi la pretendon? Ĉu iu ajn iam provis malpruvi ĝin?
• Kion apogas la plimulto de evidento?
• Ĉu la pretendanto obeas la "regulojn" de la scienco (empirian esploron, malferman menson, eksperimentadon, provojn malpruvi la pretendon, ktp)?
• Ĉu la pretendanto donas realan evidenton por sia teorio, aŭ nur donas evidenton kontraŭ aliaj teorioj?
• Ĉu la nova teorio eksplikas tiom da fenomenoj, kiom jam ekzistantaj teorioj?
• Ĉu personaj kredoj pelas la pretendon, aŭ inverse?

Bonaj principoj. Sed! pretendo povas malakordi kun ĉiuj 10 el la principoj, kaj tamen esti vera. Logike, propozicio p povas esti vera, eĉ se ĉiuj premisoj de specifa argumento por p estas falsaj. La 10 principoj ne kontraŭas dubeblan personan kredon; ili kontraŭas disvastigadon de tiu dubebla persona kredo. Se iu havas eksterordinaran kredon, kaj opinias sin tute pravigita, tute en ordo; sed tiu simple silentu kaj ne misiumu, ĝis kiam (eventuale) haveblos objektiva bazo por la kredo.

reen al la indekspaĝo

25a septembro, 2009.

BLINDAJ CITAĴOJ. En pli fruaj jarcentoj, kiam oni citis latinan diraĵon, kaj la citanto kaj la leganto sciis la kuntekston; la citaĵo servis por memorigi tiun kuntekston. Sed ni modernuloj, al kiuj plej ofte mankas klasika eduko, citas blinde kaj senkuntekste tiujn samajn vortokelkojn. Sekve okazas sufiĉe ofte ke la citaĵo ne havas sencon. Ofte oni citas ekzemple la diraĵon Habent sua fata libelli, kiu signifas laŭvorte "libroj havas sian destinon". Kion tio povus signfi?

La kompleta verso* estas pro captu lectoris habent sua fata libelli, "laŭ la kapabloj de la leganto, libroj havas sian destinon". Libro povas "sukcesi" kaj "bonfortuni" en ies menso. Similas la ofta elhako el la biblia diraĵo (1 Timoteo 6:10) "la amo al mono estas radiko de ĉia malbono" de nur la misgvida fragmento "mono estas la radiko de ĉia malbono".

* Verso 1286 de De litteris, De syllabis, De Metris de Terentianus Maurus.
reen al la indekspaĝo

24a septembro, 2009.

JEN FLAMENGOJ, aŭ fenikopteroj (Phoenicopterus ruber), por ĉiu usonano simbolo de Florido, kie mi plenkreskis, kaj por ĉiu floridano, iom troa obsedo. Kien ajn oni rigardas, kiam temas pri tiu usona subŝtato, estas flamengoj: sur poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj, artefarite el metalo antaŭ domoj, sur flagoj kaj standardoj, sur kravatoj kaj virina straso — mallonge, ĉie. Mi povas memori tempojn dum mia junaĝo, kiam mi sopiris neniam vidi alian flamengon.

Kaj tiuj tiom kiĉigitaj birdoj laŭ ofta onidiro eĉ ne indiĝenas en Florido, sed iam eskapis el zoologia ĝardeno. Ili troviĝas ĝenerale en la Kariba regiono, sed ankaŭ diversloke en tuta Latinameriko, Afriko kaj Barato. Tion oni lernas per Interreto, kiel ankaŭ oni lernas, ke nun la scienco, ĉiam antaŭenpuŝa, esploras la profundan demandon, kial flamengoj ŝatas stari per unu kruro (se Vi rigardos la bildon, Vi rimarkos, ke ili ne nur kurioze ripozigas la kolon surdorsen dum dormo, sed staras, kiel tre ofte, unukrure).

Mi ĝojas, ke sciencistoj havas tiom da tempo kaj mono, ke ili povas tiom kontribui al "niaj" (kiel oni diras) scioj pri la preferata starsinteno de floridaj rozkoloraj vadbirdoj. Mi ne demandas eĉ, kiom kostis por tion lerni. Kion sciencistoj faras, tio estas scienco — per difino. Kaj la trovoj ankaŭ.

reen al la indekspaĝo

23a septembro, 2009.

SCHRÖDINGER PRI INTERSUBJEKTECO (piednoto al la lastaj du blogeroj). La rakonto vere ne estas finita, ĉar Erwin Schrödinger* opiniis — eble surprize — ke la supozo de sendependa realo malantaŭ la fenomenoj fakte ne eksplikas intersubjektecon.

Ni imagu, ke Johano kaj Manjo ambaŭ perceptas vazon sur la tablo. Laŭ la koncerna argumento, ili ambaŭ perceptas la vazon pro tio, ke ĝi "vere estas tie". Sed la ekspliko dependas de supozata simileco inter la mensa bildo de Johano kaj la reala mondo R unuflanke, kaj aliflanke inter la mensa bildo de Manjo kaj R. Tiu, kiu pensas tiel, forgesas, ke R ne estas observata. Ne eblas pretendi similecon inter du aferoj, se unu el ili ne eblas observi. En aliaj vortoj, ni observas nur fenomenojn (ĉiuj interkonsentas pri tio), kaj R ne estas fenomeno.

d'Espagnat komentas,** ke ankaŭ kvantum-mekaniko refutas la argumenton, ke R povas ekspliki intersubjektecon. Imagu, ke Johano kaj Manjo ambaŭ faras la saman mezuron, unu post la alia, de la pozicio de la sama elektrono, ĉiu uzante sian propran instrumenton. La reguloj de kvantum-mekaniko nepre prognozas intersubjektecan akordon; kiam poste Johano kaj Manjo ekzamenos siajn kajerojn, ili trovos, ke ili ambaŭ mezuris la saman pozicion de la elektrono. Sed antaŭ la unua mezuro, laŭ kvantum-mekaniko la elektrono ne estis en ajna definitiva pozicio; specife, ĝi ne estis en tiu pozicio. Sekve R en si mem ne povas ekspliki intersubjektecon. Necesas alia supozo. Necesas alia "magio" :)

* Mind and Matter, Cambridge University Press, 1958.
** Veiled Reality, p. 19
reen al la indekspaĝo

22a septembro, 2009.

INTERSUBJEKTECO KAJ SOLIPSISMO. Kiel promesite, mi daŭrigas la temon de hieraŭ.

Kvankam diversas la nuancoj, per kiuj diversaj filozofoj akceptas ideismon, ĉiuj agnoskas distingon inter "fenomenoj," kiujn ni perceptas rekte kaj senpere (ideojn), kaj "realo" sendependa de niaj biologie limigitaj sensoj, pri kiu ni scias aŭ nenion aŭ tre malmulton. Iuj (ekzemple Berkeley mem) alprenas "fortan" pozicion, kaj eĉ neas ke tia "realo malantaŭ la fenomenoj" ekzistas; aliaj alprenas "malfortan" pozicion, kaj akceptas ke iuspeca realo ekzistas, sed neas, ke ni povas iel koni ĝin (ekzemple Bernard d'Espagnat, kun sia koncepto "vualita realo"*). Nuntempe plej multaj fizikistoj estas ideistoj de unu aŭ alia speco, kvankam (kiel dirite antaŭblogere) ili kutime preferas la nomojn pozitivismo aŭ empiriismo.

La precipa argumento kontraŭ ideismo estas kaj ĉiam estis la fakto, ke ĉiuj homoj perceptas same aŭ simile — la problemo de intersubjekteco (intersubjectivity, intersubjectivité, Intersubjektivität). La supozo, ke ekzistas ne nur realo malantaŭ la fenomenoj, sed realo de pli-malpli konebla speco, tre konvenas kiel ekspliko de intersubjekteco. Sen la nocio de absoluta realo, kiu ekzistas ĉu perceptata aŭ ne, estas tre malfacile kompreni, kiel ĉiuj homoj "perceptas la saman mondon".

Mi persone skeptikas, ke fakte ĉiuj homoj laŭvorte "perceptas la saman mondon". Tamen ŝajne intersubjekteco iugrade rolas en ideismo, kaj konsistigas misteron. La "magio" de Yeats esprimas interalie tiun misteron. Iamaniere diversaj mensoj povas interkovri unu la alian. Sed la tuta demando estas interteksita kun la problemo de solipsismo, kontraŭ kiu vere ne ekzistas tute adekvata argumento. Se mi ne povas firme kredi, ke aliulaj mensoj ekzistas, nek klarigi precize kiel mi scias tion, mi apenaŭ povas solvi la problemon de intersubjekteco. Kaj tion neniu diskutas laŭ mia scio, en la kunteksto de la problemo de intersubjekteco.

Hantas nin ĉiam la ebleco, ke nur temas pri lingva problemo. Berkeley simple diris: esse estas percipi. Sed tio eĉ pli reliefigas la problemon de intersubjekteco.

* Vidu blogerojn de 24 majo 2009 kaj 2 septembro 2009.
reen al la indekspaĝo

21a septembro, 2009.

SUPERSENCO KAJ SUPERNATURO. En la aktuala numero de Literatura Foiro (n-ro 240, aŭgusto 2009) estas mallonga artikolo de Leen Deij mencianta interesan novan libron, Supersense (aprilo 2009), de Bruce M. Hood, brita neŭrosciencisto. Ŝajne la aliro de Hood (mem ateisto laŭ Deij) interese kontrastas kun la nuntempe pli ofta linio, laŭ kiu religia kredado estas io ne racie komprenebla, eble kaŭzata de iaspeca mensinvada kvazaŭ-organismo ("mimeo" laŭ Daniel Dennett ekzemple). Hood laŭdire montras, ke superstiĉoj, religioj, kaj supernaturaj kredoj estas tute normalaj kaj eĉ necesaj partoj de la homa disvolviĝo.

La poeto Yeats iam skribis ion tre pensigan: li skribis, ke estas la feinoj, kiuj estas naturaj, dum la homoj estas supernaturaj. Kion li volis diri? Eble ke la feinoj estas firme ligitaj al la naturo (kampoj, arboj, lagoj, ktp), do naturaj, dum ni homoj estas supernaturaj, ĉar ni superas la naturon (supozeble). Ĉu la feinoj kredas je ni? Tion neniu scias. Sed se mi estus feino (aŭ prefere feo), mi tute ignorus nin...

Yeats iam priskribis sian kredon je "magio", kaj listigis tri doktrinojn:*

(i) ke la limoj de niaj mensoj ĉiam moviĝas, kaj ke multaj mensoj povas flui unu en la alian, se tiel diri, kaj krei aŭ malkaŝi ununuran menson, ununuran energion;
(ii) ke la limoj de niaj memoroj simile moviĝas, kaj ke niaj memoroj estas partoj de unu granda memoro, la memoro de la Naturo mem;
(iii) ke la grandan menson kaj la grandan memoron eblas elvoki per simboloj.

Tiuj ne sonas tute nekredeblaj al mi. Pri tio iom pli morgaŭ.

* Magic, 1901
reen al la indekspaĝo

20a septembro, 2009.

POLITIKA EKSTREMISMO KAJ KOGNA KAPABLO. Laŭlonge de la jaroj estis du influaj hipotezoj pri inteligento kaj politika ekstremismo. Sidanius 1985 tezis, ke ekstremuloj (ĉu dekstraj ĉu maldekstraj) montras pli da kogna malnaivo ol ordinaraj homoj, ĉar por fariĝi ekstremistoj ili devas lerni almenaŭ ideojn, abstraktajn konceptojn. Kontraste, Greenberg & Jonas 2003 argumentis, ke ekstremistoj estas pli dogmemaj kaj malpli toleremaj je ambigueco ol centristoj, kio supozeble indikas malpli da kogna kapablo. Ambaŭ esploroj studis usonajn Respublikanojn kaj Demokratojn, kaj la rezultoj interkonfliktas — kio surprizas nin nur pro tio, ke ni, la publiko, sisteme eraras uzante la terminon "konservema" por la usona dekstro.

"Konservema" laŭvorte indikas reziston al ŝanĝoj, apogadon de la status quo, aŭ eĉ sopiron al la pasinteco. Tio estas la "eŭropa" modelo, reprezentita en Britio de Edmund Burke (1729-1797) kaj en Usono de Russell Kirk (1918-1994) k.a. Tiaj homoj tipe preferas monarkiojn ol demokratiojn, emas al ortodokseco en sia religio, adheras al longdaŭraj tradicioj, fidas je artistokrateco kaj entute malŝatas politikon. Estis tiu sinteno, kiun Russell Kirk ekzemple priskribis en sia libro The Conservative Mind (1953).

Tia sinteno — vera konservemo — apenaŭ ekzistas en Usono, pro manko de la necesaj historiaj antecedentoj. Usonaj conservatives estas naciistoj. Eĉ la forta religia elemento en la usona dekstro sekundaras je naciismo, ĉar homoj, kies religio plej gravas por ili, normale ne interesiĝas pri politiko (oni ĉiam forgesas, ke kristanismo estas esence pesimisma filozofio rilate la "nunan" mondon, kaj antaŭvidas alian). Usonaj dekstruloj ankaŭ emas simpatii kun komercaj interesoj; vera konservemulo preskaŭ tiom abomenas komercajn interesojn, kiom la maldekstro.

Entute do, psikologiaj studoj ĉiam surprizos nin, se ni ne forigos tiun misuzadon de terminoj por la usonaj frakcioj. Plej proksimas al vera konservemo en Usono tiuj, kun kiuj la psikologoj komparas ekstremulojn — "ordinaraj homoj".

Greenberg, A, & Jonas, E. 2003. "Psychological motives and political orientation — the left, the right and the rigid". Psychological Bulletin 129, pp. 376-382.
Sidanius, J. 1985. "Cognitive functioning and sociopolitical ideology revisited". Political Psychology 6, pp. 637-662.
reen al la indekspaĝo

19a septembro, 2009.

LA DUOBLA MALPERMESO. Fama, almenaŭ inter lingvistoj, estas la rezolucio en 1866 de la Société de Linguistique de Paris, kiel parto de sia konstitucio, nome ke "[l]a Société n'admet aucune communication concernant soit l'origine du langage, soit la création d'une langue universelle".* La Societo ŝajne jam spertis "la lastan pajleron" fine de longaj jaroj da historia spekulativo kaj amatora lingvokreado.

Kio unuigis la du temojn en la mensoj de la societanoj? Jen la interesa demando. Notindas, ke ambaŭ prosperis surbaze de estetiko kaj personaj opinioj, kaj ne de la lingvoscienco, kiu eĉ en 1866 sufiĉe maturiĝis por scii, aŭ almenaŭ intuicii, kio eblas kaj kio ne eblas. Por iom ĝisdatigi la aferon, se ni supozas nur unu originon, homa lingvo aŭ homaj lingvoj komenciĝis antaŭ minimume 40 000 jaroj, ĉar proksimume tiam homoj atingis Aŭstralion-Tasmanion, kaj poste estis izolitaj; kaj homoj tie havas lingvojn — ne nur lingvojn, sed "tute disvolviĝintajn" lingvojn, kun la samaj trajtoj, kiel tiuj de ĉiuj aliaj konataj lingvoj. Se la origino de homaj lingvoj okazus post la tempo de migrado en Aŭstralion-Tasmanion, la indiĝenoj tie ne havus lingvojn. Se aliflanke lingvoj disvolviĝis aparte kaj sendepende en Aŭstralio-Tasmanio, ili supozeble ne havus la samajn ĝeneralajn trajtojn kiel aliaj lingvoj (tamen laŭ plej lastatempa genetika esplorado, ĉiuj modernaj homoj ja migris el la sama loko, Afriko, do supozeble la poligeneza teorio eksas).

Apenaŭ eblas trovi la originon de io, kio komenciĝis antaŭ 40 000 jaroj, kaj kio ne konstruiĝis el daŭrema substanco. Ostojn kaj ilojn eblas elfosi, sed ne vortojn. Kaj la kompara metodo de lingvistoj povas atingi maksimume 10 000 jarojn antaŭ la nuno.

Kaj en 1866 verŝajne eblis ankaŭ intuicii la neeblecon de neŭtrala universala lingvo, ĉar lingvosciencistoj de tiu tempo bone komprenis, ke lingue franche, havantaj nur lokan neŭtralecon, nature plenumas ĉiujn efektivajn bezonojn (kiel ankoraŭ hodiaŭ), kaj ke la lingvoj de la tero tiugrade diversas, ke ĝenerala lingva neŭtraleco ne estas pensebla (kiel ankoraŭ hodiaŭ). Kaj sendube ili povis ankaŭ rezoni, ke se unu etnolingvo fariĝus tutmonda, ĝi tuj komencus dislingviĝi. Hodiaŭ ni scias eĉ pli bone, ke amaskomunikiloj efikas leksike sed ne fonologie. Kaj se temus pri universala "filozofia" lingvo por la sciencoj, tio jam ekzistis: la matematiko.

Matura scienco scias siajn limojn. Laŭ mi en tiu ĝeneraligo kaptiĝas la spirito de la fama duobla malpermeso.

* [la Societo ne akceptas iun ajn kontribuaĵon rilate la originon de la lingvo nek kreon de universala lingvo]
reen al la indekspaĝo

18a septembro, 2009.

AMUZBILDOJ. Kvankam "kartuno" ŝajne pli kaj pli trudas sin nialingven (ĉ. 791 kukolo-trafoj je mia lasta provo), mi ĝis nun ĉiam uzas "amuzbildo". Tiu vorto bone esprimas la modernan plej oftan signifon, eĉ kiam la temoj estas politikaj, kiel plej oftis antaŭ jarcento. Sed "kartuno" plifaciligas klarigon de la vort-historio, ĉar "kartuno" kaj "kartono" havas la saman originon (do estas ĝemelvortoj). En la itala carta estis papero; la finaĵo -on ofte funkcias kiel nia '-eg', do cartone, "granda papero" aŭ "paperego". Unue ili uziĝis interalie por antaŭpentraj skizoj. La modernaj sencoj originis eble malfrue en la 19a jarcento.

Depost 2005 The New Yorker, revuo longe fama en Usono pro siaj amuzbildoj, okazigas amuzbild-konkurson: oni publikigas bildon sen teksto, kaj konkursantoj proponas tekstojn. La proponinto de la plej bona teksto ricevas kiel premion presitan kaj kadritan version de "sia" amuzbildo, kun persona aŭtografo de la profesia artisto, kiu desegnis ĝin. Ĉar la sentekstaj bildoj ne estas kopirajtitaj, mi iafoje ŝtelas ilin por mia blogo, aldonante mian propran tekston (fakte preskaŭ ĉiu mia amuzbildo montras mian propran tekston, ne gravas la fonto; malofte mi tradukas).

La amuzbildo desktre-supre estas unu el la sentekstaj konkurs-bildoj, kun mia teksto. Mi ne scias, kiu gajnis la premion nek per kiu teksto. Mia edzino demandis al mi: Kial ne verki la tekstojn ankaŭ en la angla kaj proponi ilin al la konkurso? Sed mi ĝis nun ne faris tion. Eble onte!

reen al la indekspaĝo

17a septembro, 2009.

La jenon spronis nur forpasema humoro, sed leginte la samteman blogeron de Luis Guillermo (2009-09-13), mi decidis aperigi ĝin.

SENFORM-ŜOSEO
Ho interreto,
Preĝejo kun cifereca spajro,
Homaro el punktoj kaj komoj
Kaj mankoj de manoj,
Demokraĉio, en kiu realaj gebovoj
Stiras virtualajn aŭtojn,
Bonvole ne degnu savi min
El mia povra izoleco.
— KM
reen al la indekspaĝo

16a septembro, 2009.

WILLIAM AULD KAJ NIKOLAJ MARR. La absurda teorio de Marr pri la origino de lingvoj konsistigis la "oficialan" sovetan lingvistikon ĝis 1950, kiam eĉ Stalino denuncis ĝin [1] (longe post la morto de Marr en 1934). Bedaŭrinde la Marr-teorio trovis lokon en La Infana Raso de William Auld (1956), kiu solene elmarŝigis en ĉ. XII la "originajn silabojn" SAL BER JON ROŜ de Nikolaj Marr. Auld poste klarigis en siaj notoj je la tria eldono (1968), ke tute ne gravas al li, ĉu la teorioj de Marr estas validaj aŭ ne; la "prasilaboj" de Marr estas bona simbolo. Mi ne havas la prinotitan eldonon, do devas citi el la angla traduko:

I wish to make it unequivocally clear that I am not at all concerned whether Marr's theories are valid or invalid; the only thing important to me is that he provides a fine symbol of the primeval moment of this most important human talent, that of speech. (Pn. 6)

Estas nenio bela aŭ bona en plena idiotaĵo. SAL BER JON ROŜ estas, pace Auld, bonega simbolo de forofero de respektebla scienco al la kapricoj de totalisma ideologio, kaj se iam "la vasta mondo" degnos rimarki La Infana Raso (kiu nun tradukiĝis en plurajn lingvojn), ĝi certe ne maltrafos tiun pecon da malsaĝo, verŝajne nek tion, ke E-istoj defendis Marr eĉ post la denunco de Stalino [2]. Stalino, malgraŭ sia eksigo de Marr, poste "oficialigis" Trofim Lisenko, kiu predikis la heredeblecon de kulturaj trajtoj (kio ankaŭ bone sidis en la marksisma ideologio; laŭ la E-a Vikipedio, por tiu klarvidulo genoj estis "nesocialismaj"). Lisenko restis en sia ofico ĉe la Instituto de Genetiko ĝis 1965.

Eblus mencii aliajn ekzemplojn. Geedziĝoj inter scienco kaj ideologio kondukas al aĉa scienco kaj en la fina analizo diskreditas ankaŭ la ideologion.

[1] Auld eraris skribante, ke Stalino "unue" denuncis Marr; lingvistoj longe antaŭ 1950 ridindigis lian "oligogenezan" teorion, lian "Jafetan" lingvogrupon, ktp. "Des fantaisies stupéfiantes, il n'y a pas de linguistique dedans" skribis Antoine Meillet jam en 1894.
[2] Laŭ Sébastien Moret en Un paradigme perdu: La linguistique Marriste, 2005. Red. Patrick Sériot (= Cahiers de l'ILSL, n-ro 20, Lausanne: Institut de Linguistique et des Sciences du Langage de l'Université de Lausanne). Mi serĉas haveblecon de la libro.
reen al la indekspaĝo

15a septembro, 2009.

KIEL VENKI EN SIMPLA ARGUMENTO. Kreu distingon. Oni akuzas Vin ekzemple, ke Vi estas X. Respondu, ke estas du malsamaj aferoj, X1 kaj X2. Deklaru, ke Via akuzanto celas X1, dum Vi fakte estas X2. Avantaĝo estas, ke Via distingo aspektas kiel koncedo, tamen Vi plene eskapas la akuzon.

En la realo, kompreneble, valida distingo uzata en argumento devas esti pravigebla ankaŭ ekster la argumento. Sed malmulta risko; kiom da homoj konstatas tion?

reen al la indekspaĝo

14a septembro, 2009.

PRI GAZETARAJ ERAROJ fine kelke da citebla statistiko: laŭ artikolo en Intelligent Life (represita en The Economist), proksimume duono el ĉiuj gazetaj raportoj enhavas iujn specojn de eraro, almenaŭ en Usono. Tion informas esploro en 1980 far la American Newspaper Publishers' Association; la takso estis la sama ("duono el") en Minesota esploro de 1936! Plus ça change...

Multaj estas simple tajperaroj. Tiuj estas kutime korektataj poste, laŭ la artikolo.* "Pli seriozaj fuŝoj ŝajne malofte estas korektataj." Pri eraroj de perspektivo estas vane protesti, sed vere estas skandale, ke oni rifuzas doni gravan foninformon pri la plej grava efektiva informo ("akuzoj" ke ekzemple "X faris provizoran aliancon kun Y", kiam provizoraj aliancoj estas mem la esenco de la politiko; ktp).

Kompreneble, estas eraroj ankaŭ en libroj. Iam estis espero, ke reta publikigado solvos la tutan problemon, sed bedaŭrinde reta publikigado trafas tute novajn problemojn. Laŭ mi eraroj tute senproblemas nur se ne intervenas aliaj homoj inter la aŭtoro kaj la leganto. Tio estas LA avantaĝo de la reto. Se la aŭtoro mem eraras, nur la aŭtoro mem responsas (escepte en viki-aĵoj).

* Ĉiu veterana E-isto scias, ke tiaj eraroj aparte abundas ĉe ni, aŭ abundis pasintece, supozeble ĉar presistoj ne scipovis la lingvon. Sed laŭ mia sperto tiuj neniam estis korektitaj poste; certe ne en la kazo de miaj kontribuaĵoj (precipe poezio, kie tajperaroj aparte seriozas).
reen al la indekspaĝo

13a septembro, 2009.

KOMENTETO PRI LA FLUDIAGRAMO DE ANDREAS KÜCK. La klopodo estas bone motivita kaj mi certe konsentas ke ĝenerale, estas pli bone havi sisteman aliron al la problemo, ol ne. Jen la diagramo, memeksplika: oni uzu ĝin por decidi ĉu ekuzi novan radikon en E-o. Rimarku la centran rolon de Regulo 15 de la Fundamento.

1) Se oni akceptas la proponon de Kück rilate Regulon 15, la decidanto memevidente devas havi sciojn pri lingvaj (sub)familioj. La aliro estas do esence limigita al tiuj, kiuj posedas la necesajn sciojn, kio verŝajne vole-nevole ekskludas plej multajn E-istojn.

2) Ankaŭ inter fakuloj estas necertecoj.* Ĉu la japana kaj la korea apartenas al la sama (altaja) lingvo-familio? Se jes, ĉu tiuj lingvoj konsistigas subfamiliojn? La respondoj fame dependas de tio, al kiu oni demandas. Simile ankoraŭ ne certas, precize kiuj lingvoj apartenas al la ĉinotibeta kaj aliaj disputataj familioj. Kaj se temus pri Sud-Amerikaj lingvoj — eĉ ne demandu! Mallonge: la studokampo ne tute atingis siajn celojn.

Konservema konato mia iam profetis, ke fine Regulo 15 estos la ruinigo de E-o. Sendube li troigis ;) Sed ĝi ja estas fascina problemo.

* Ne nur necertecoj sed ankaŭ sistemaj malakordoj, iafoje profundaj, kiel en la kazoj de Joseph Greenberg kaj la "nostrata" hipotezo. Samkiel inter paleontologoj, ekzistas splitters (distingemuloj) kaj lumpers (grupigemuloj).
reen al la indekspaĝo

12a septembro, 2009.

EPPUR, SI MUOVE
Jen, kaverna moŝto:
la steloj pendas en la avelarbo.
Vi metas ilin en l' eksteran spacon,
nekredebleksterajn spacojn for.
Vi rajtas havi ilin tie! fuĝekzile
kaj eterne tuŝimunajn (Vi timas ilin eble?)
se Vi nur koncedos ankaŭ
(ĉar Viaj steloj eble ne ekzistas jam delonge
— ilia lumo ege tardas, longvojaĝas, sonĝas)
la denaskan fakton
ke la steloj pendas en la avelarbo.
— KM
reen al la indekspaĝo

11a septembro, 2009.

"LA MORTINTOJ HAVAS NENIAN EKZISTON, KROM TIU, KIUN DONAS AL ILI LA VIVANTOJ". Tio estas interesa diraĵo, kiun Anatole France metis en la buŝon de Vergilio en sia romano L'Île des Pingouins (1908).* La romano estas amuze satira; egale satire, mi ne dubas, verkus la aŭtoro, se li scius, ke nuntempe oni inversigas tiun diraĵon.

La kulto de identeco, populara en la 60aj jaroj, restas inter ni. Estas du variantoj: la sendanĝera, laŭ kiu oni simple rimarkas sian posedon de grandaj oreloj, aŭ pinta nazo, kaj tuj deklaras sin unu el la estroj de la grandoreluloj aŭ de la pintnazuloj, kaj (neeviteble!) lanĉas movadon; kaj la danĝera, laŭ kiu oni identigas sin kun siaj prauloj, inversigante la fikcian deklaron de Vergilio: "La vivantoj havas nenian ekziston, krom tiu, kiun donas al ili la mortintoj".

"Mi estas io kaj tio, ĉar miaj prauloj estis io kaj tio." Ĉar por tiuj ne sufiĉas loki identecon nur en nunekzista grupo de grandoreluloj aŭ pintnazuloj; politike signifa grupo devas havi historiecon: "Se oni subpremis mian praavon, oni subpremas min." "Se mia praavo estis heroa / kuraĝa / nobla, mi estas heroa / kuraĝa / nobla." Ne surprizas, ke tiu tipo multe ŝatas monumentojn, martirojn, kaj memortagojn.

La danĝero de tia pensado estas, kompreneble, ke se unuj homoj rajtas pensi tiel, ankaŭ aliaj homoj rajtas pensi tiel. Kaj — ĉu necesas diri? — ankaŭ plimultoj rajtas pensi tiel; kaj kiam plimultoj falas en tiun kaptilon, la fenomeno ekhavas aliajn nomojn: faŝismo estas nur unu. La eraro pure logika, en ambaŭ kazoj, estas kredi ke trajtoj ne memelektitaj aldonas ion al la karaktero de la unuopulo, krom en ties imagipovo.

* III, 6. Marbodius.
reen al la indekspaĝo

10a septembro, 2009.

NE KREDU ĈION, KION VI LEGAS EN LA GAZETARO . Usona prezidanto Barack Obama diris nenion ajn pri E-o en sia alparolo al lernejanoj la 8an de septembro. Inter aliaj lokoj ĉi tie haveblas la vid-dosiero kaj (sube) la preparita teksto (por ekzaktaj vortoj necesas spektaŭskulti la vid-dosieron).

reen al la indekspaĝo

9a septembro, 2009.

IAFOJE ONI AKUZAS MIN, ke mi vivas en la pasinteco. Mi konfesas tion (kun rezervoj), sed por pruvi koncedojn al moderneco, mi aperigas ĉi-pere foton de mi en mia kabineto. Ekzemple mi havas fenestron kaj balkonpordon, tra kiu videblas mia urbo. Mi legas poŝlibron. Moderna teujo varmas sur la fajro. Kandelingo kun plej nova kandelmodo staras apud la skribtablo. Super la interĉambra pordo surbrete kuŝas NPIV-2002 (2002!); la granda libro sur la legpupitro estas blognotoj. La kranio de homo tre lastatempe mortinta pretas fali de mia sino; ĉiam vigla, mi preventas tion per mia fingro.

La blanka sako maldekstre de la kamenejo estas retikulo de mia edzino, kiun alie ŝi nepre perdus. La krucifikso alkove super la retikulo ne estas mia, ĝi restas post la lasta enloĝanto; dekstre de ĝi estas mia malgranda komputilo, kiun mi deprenas laŭbezone, sendrate konektita al la reto per diversaj eteraj spiritoj.

La pasinteco estas multe pli bona loĝloko, ol la nuno — sed ĉiam necesas kompromisoj.

reen al la indekspaĝo

8a septembro, 2009.

TEMANTE PRI VORTOJ, kiujn lingvoj hazarde havas (hieraŭa blogtemo), psikologo Nancy Etkoff (en TED-filmo) mencias ion interesan: psikologoj havas jenajn utilajn vortojn por priskribi specojn de feliĉo:

fiero (itala) - feliĉa pro oniaj atingoj
Schadenfreude (germana)- feliĉo pro malbona fortuno de aliuloj
naĥes (jida) - feliĉo pro oniaj geinfanoj

Etkoff komentas, ke ŝajne neniu lingvo havas vorton por "mal-Schadenfreude" — feliĉo pro bona fortuno de aliuloj. Oni ja sentas tion (iuj homoj sentas tion); sed mankas vorto.

reen al la indekspaĝo

7a septembro, 2009.

VORTOSORTOJ, 41: "EKZISTI", "PRINCIPO". La hazardeco de la vortoj, kiujn specifa lingvo havas, devus hezitigi nin pri pure vortbazitaj filozofiaj kaj aliaj problemoj. Multaj pensistoj eĉ nuntempe kredas, aŭ ŝajnas kredi, ke se ni havus plenajn sciojn pri la semantika historio de ĉiuj lingvoj, ni povus respuri ĉiujn vortojn al pure raciaj originoj. Tiuj pensistoj emas forgesi, ke abstraktaj terminoj kutime rezultis el metaforigado de hazarde jam haveblaj konkretaj terminoj.

Unu el la plej gravaj vortoj en tuta filozofio estas "ekzisti". Sed kial modernaj eŭropaj lingvoj entute havas tiun vorton?

"Ekzisti" devenas de pure konkreta origina signifo. Latine stare estis "stari". Hazarde estiĝis alia formo de stare kiel rezulto de silabokopio: sistere. La prefikso ex- similis nian "el-". La latina ex(s)istere origine signifis ĝuste "elstaradi". Senpere el stare kreiĝis ankaŭ ex(s)stare, "esti prominenta". La abstraktaj signifoj do envenis la latinan per metaforo, kiel kutime (kaj en la kazo de la formo ex(s)istere surprize tarde — nur komence de la 17a jarcento).

Egale hazarda estas la historio de alia filozofie grava termino, "principo", latine principium. Ĝi signifis "komenco". Kiel vorto kun la signifo "komenco" povis alpreni signifon de "principo"? Dum certa periodo en antikva Okcidento ne estis klara distingo inter mita kaj empiria aliroj al la realo (la streĉiteco videblas klare jam en Platono). Por tiutempanoj, fine origino = principo; principium signifis kaj originon kaj principon; kiam forpasis la mita pensmaniero, restis nur la dua signifo.

La ekzisto de abstraktaj terminoj do dependas de hazarda havebleco de konkret-signifaj resursoj de la lingvo. Similaj ekzemploj troveblas en ĉiu ajn bona etimologia vortaro. John Locke (1632-1704) estis verŝajne la unua pensisto (almenaŭ inter la anglalingvaj), kiu klare priskribis metaforajn vortoriginojn.* Locke ne emfazis la hazardecon tamen.

* John Locke, An Essay Concerning Human Understanding (1690), libro 3, ĉ. 1, sekcio 5.
reen al la indekspaĝo

6a septembro, 2009.

STUDENT-NIVELAJ MISCITAĴOJ PERSISTAS nun eĉ en prestiĝaj revuoj kiel The Economist. Thomas Hobbes ne skribis, ke la homa vivo estas "nasty, brutish, and short" [malpura, besteca, kaj mallonga]. Hobbes skribis tion pri la homa vivo en la natura stato, kontraste kun vivo en civilizacio:

"En tia kondiĉo estas... neniuj artoj, neniuj literoj, nenia socio; kaj plej terure, konstanta timo kaj danĝero de violenta morto; kaj la vivo de la homo, soleca, povra, malpura, besteca, kaj mallonga." Leviathan (1651), ĉ. 13, "On the natural condition of mankind" [pri la natura kondiĉo de la homaro].

Redaktoroj aŭ dormas aŭ debilas; ili certe ne perlaboras siajn salajrojn.

reen al la indekspaĝo

5a septembro, 2009.

LA ORIGINO DE MUZIKO estas preskaŭ tiel mistera, kiel la origino de lingvoj. Simioj ne reagas al homa muziko, kvankam sciencistoj kreis specialan "simio-muzikon" el sonregistraĵoj de simiaj bleksignoj (kaj mirabile dictu, simioj ja reagas al tio...). Evoluciaj klarig-proponoj pri la origino de muziko tre maloftas, kvankam arkeologo Steven Mithen argumentas, ke Neandertalanoj havis ĝin. (Jen recenzo; la evidento laŭ la recenzanto magras, sed mi ne estas fakulo pri tio kaj ne povas juĝi.)

Kian adaptiĝan avantaĝon povus havi muziko? Tre subtilan, sen ia dubo. Eble tro subtilan.

Mi akceptas la evolucion (kun forta suspekto pri baza pretervido iam komprenota). Sed mi ne povas ne simpatii kun tiu eksterterano, kiu — en iu fikcia verko — venis al la tero, komparis homojn kun ĉiuj aliaj terbestoj, kaj konkludis, ke malgraŭ la korpe similaj simioj, fingrobestoj kaj aliaj prasimioj, homoj originis sur tute alia planedo.

reen al la indekspaĝo

4a septembro, 2009.

LA GRAVECO ESTI HOMA. Kartezio skribis en letero al la Markizino de Newcastle en 1646: "Mi ne partoprenas la opinion de Montajno kaj aliaj, kiuj atribuas komprenon aŭ pensadon al bestoj."* Estas vere, ke Montajno, malgraŭ sia granda prudento kaj observemo (neniu en samtempa Anglio verkis kiel Montajno, eĉ en tiu granda epoko de Ŝekspiro, Donne, Spenser, Ben Johnson k. c. ), iĝis rimarkinde kredema kiam li skribis pri la povoj de bestoj (precipe en tiu longa kaj stranga verko, Apologie de Raimond Sebond en Libro II de Essais). Estas evidente, ke Montajno tre volis embarasi la orgojlon de la Renesanca homo.

Tia tendenco en nia tempo pli ĝeneralas. Malkiel la tipa renesanculo, la nuntempa homo simple ne ŝatas sin. Konstante ni aŭdas la maltriumfan anoncon, ke ni estas "nur 1,6%-e homaj" kaj dividas la plejparton de nia DNA kun bestoj, specife simioj kaj eĉ pli specife ĉimpanzoj. Jeremy Taylor** proponas sobrigan antidoton en sia nova libro, Not a Chimp: The Hunt to Find the Genes That Make Us Human [ne ĉimpanzo: la serĉo al la genoj, kiuj igas nin homaj] (Oxford University Press, 2009). Mallonge, la ofte citata cifero "1,6%" estas nur genetika mezuro, kaj ni nun vivas en la lumo ne nur de genetiko sed ankaŭ de epigenetiko. Epigenoj (laŭ mia kompreno) estas genoj, kiuj regulas aliajn genojn. La unikeco de la homo, laŭ Taylor, baziĝas sur potenca reto de gen-regulado, sekve la nura cifero "1,6%" misgvidas.

Ni ŝajne multe strebas nuntempe por scii aferojn, kiujn ni jam delonge scias.

* Oeuvres de Descartes, 11 volumoj, red. de Charles Adam kaj Paul Tannery (Parizo: Librairie Philosophique J. Vrin, 1983), iv, pp. 573-4. ** Fakultato de Fiziologio, Anatomio kaj Genetiko, Pembroke College, Oksfordo.
reen al la indekspaĝo

3a septembro, 2009.

JARO 3
En jaro 1 mi estis sur la Rue Saint-Denis
kaj en jaro 2 mi estis en Katmandu',
sed en jaro 3 mi estos nenie en la mond',
ĉar la mond' estos morta,
kaj oni enterigos ĝin en la abismon.
— KM
reen al la indekspaĝo

2a septembro, 2009.

ĈU SANTAYANA SOLVIS LA PROBLEMON DE STEVENS? La imagipovo prezentas la problemon, ke, se ni estas ideistoj, ĉio estas imagipovo. Sed se ĉio estas imagipovo, kio estas tiu speciala imagipovo servanta kiel motoro de la belartoj? Por Fichte, Schelling, k. a. ideistoj post Kant, la du imagipovoj (ĝenerala kaj belarta) estis unu, ĉar por ili, la imagipovo konsistigis metafizikon; la belartoj estis la kulmino de la filozofio; la plej supera poemo estis la universo mem. Tial Wallace Stevens, poeto-filozofo de la imagipovo, konkludis ke "la imagipovo kiel metafiziko puŝas nin en unu direkto, dum la imagipovo kiel arto puŝas nin en alia".*

Por eviti tiun dilemon, ŝajne necesas forlasi ideismon, konservante iel la lumon, kiun ĝi ĵetas sur nian strangan ekziston. Sed ideismo (tabua vorto, ŝajne, inter sciencistoj, do ofte renomata pozitivismo aŭ fenomenismo) estas en akordo kun la nuntempa fiziko ekde la unua konstato, ke kvantum-fenomenoj estas neeskapeblaj faktoj. Vidu ekzemple Bernard d'Espagnat, Veiled Reality: An Analysis of Present-Day Quantum Mechanical Concepts [vualita realo: analizo de nuntempaj kvantum-mekanikaj konceptoj] (Addison-Wesley Publishing Company, 1995), aparte ĉ. 1, 14-16 (se Vi, kiel mi, ne estas fizikisto).

Santayana tezis, ke ni akceptas la materian universon kiel realaĵon ĉar ni estas bestoj kaj ne povas fari alie.** Anstataŭ akcepti tiun ideismon, kiu ĝeneraligas imagipovon, li akceptis anstataŭe materiismon "sendentigitan" per sia absoluta neceso. Tial li skribis pri si mem, ke li estas la sola vera materiisto inter filozofoj, ĉar li pensis, ke ideismo estas vera, sed ne gravas: se ni devas percepti objekton en spaco kaj tempo, estas superflue aldoni aŭ ke la objekto estas en spaco kaj tempo, aŭ ke ĝi ne estas en spaco kaj tempo. En la vortoj de Heisenberg, esprimanta la pozicion de Berkeley (Physics and Philosophy, 1958), "... se ni havas 'perceptojn de aĵoj', tute ne gravas ĉu la tiel perceptataj aĵoj ekzistas aŭ ne... 'esti perceptata' estas 'ekzisti'."

Restas tamen la demando, kion esploras la fizikaj sciencoj? Certe ne tiun fizikan realon, kiun ni akceptas per nia "besta fido", ĉar la materia universo de la fizikaj sciencoj estas "malantaŭ" ĉio tio: svarmantaj energi-unuoj kaj tiel plu. Santayana ne estis Kant: kiam Santayana parolis pri "besta fido" li laŭvorte celis "besta". Nu — prefere ni konsignu tiun problemon al la sciencistoj. Ĝuste tion faris Santayana.

* "Imagination as value", en D. A. Robertson, red. English Institute Essays 1948 (1949).
** Scepticism and Animal Faith (1923).
reen al la indekspaĝo

1a septembro, 2009.

BELETRA ALMANAKO 5 alvenis, kaj 4 survojas. Mi blogis antaŭe (13 septembro 2008), ke ni legemaj E-istoj bonŝancas disponi pri du iusence interkonkuraj literaturaj revuoj, Literatura Foiro kaj Beletra Almanako. Ĝis nun mi ricevis dekkvin numerojn de LF kaj preskaŭ ĉiujn kvin BA-ojn. Kvankam BA ankoraŭ posedas la glaceon de noveco, kaj sekve ne tute justas komparo, necesas diri ion, ĉu ne. Tio ke BA, presata en NovJorko, havas pli modernan aspekton estas evidenta pluso, se nur supraĵa.

LF enhavas multon bonan kaj utilan. Sed iafoje, ne ofte sed iafoje — eble pro subita manko de materialo, eble pro interpersonaj obligacioj, eble pro aliaj kialoj; kiu scias? — aperas en ĝi ero de pura sensencaĵo. Nedisputebla ekzemplo estis en n-ro 237 (februaro 2009) la supozata komparo inter E-o kaj la hebrea (!). Ne nur ĝi ne estis komparo; ĝi enhavis absolute nenion por pravigi sian aserton pri la "graveco" de la influo de la hebrea sur E-o, kaj misgvidis pri la hebrea komponanto en la jida (efektive leksika, ne gramatika). Je sia merito LF aperigis plendon (mildan) de leganto en la sekva numero. Nu — nenio tia aperis ĝis nun en BA. Sed, kiel mi diris, la komparo ne estas tute justa pro la noveco de BA.*

Mi ege ĝuis la rakonton de Ulrich Becker (eldonisto de BA) en BA 5, "Barata Kafejo, Novjorko". Nur brovleviga estis la aludo al "dudekcendero" (kiun Liz ĵetas al almozulo, pĝ. 12). Tiu monero ja ekzistis eksperimente en 1875-76. Se Liz havus ekzempleron en moderna NovJorko, ŝi estus bonŝanca virino; ĝi nun valoras ĝis $350.000. "Dudekkvincendero" estus ĝusta kvankam longa. Kaj jes, aldone oni metas Kalifornion en "la sudon" (pĝ. 15). Sed japanino faras tion, kaj eĉ denaskaj novjorkanoj ofte scias preskaŭ nenion pri la cetera Usono. Tion do oni povas akcepti kiel realismon.

* Kion fari, kiam mankas materialo? Prefere oni recikligu bonkvalitan materialon el la pasinteco, laŭ mi, ol presi senutilaĵojn. Estas multe da represindaĵo, kiun nuntempa legantaro neniam vidis.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.